1-a Renkonto de la Rotary Klubo Esperanto Brazilo

Nia Temo en la 5-a marto 2017 :
Ĉiuj volas koni vin – prezentu vin, kara amiko !

 

• Giuseppe Grattapaglia – Protokolisto de la renkonto

foto Giuseppe 1Karaj geamikoj! Estu bonvenaj en nia 1-a formala renkonto!

Ĉiusemajne  ni havos temon por  legi,  komenti   kaj debati inter ni.   La unuajn temojn decidis la provizora estraro de la klubo  por ke ni kreu firman strukturon, sekve ĉiuj vi rajtas proponi temojn de komuna intereso.

La estraro de ĉiuj Rotary Kluboj konsistas minimume el 5 personoj: prezidanto, vic-prezidanto, sekretario, kasisto kaj protokolisto. Vi  komprenas, ke ni devas provizore kunmeti agantan grupon kiu konduku  la unuajn monatojn de nia kunvivado, kaj poste oni elektos novan estraron inter ĉiuj membroj.

Ni nun volas kunveni dum du monatoj tre akurate kaj peti jam post du semajnoj al la distrikto rekonon kaj rekomendon de la guberniestro, nia esperanto-amiko João Otávio Veiga, por faciligi la formalan rekonon  de nia  Klubo Esperanto de la monda Estraro en Evanston(Chicago) Usono.

Ni komencos kotizi nur post la rekono.

Eble vi ankaŭ jam legis, ke ni havos 5 laborgrupojn kaj ĉiu devas elekti membriĝi en unu el ili.

Ĉiumonate la monda prezidanto de R.I. sendas mesaĝon al ĉiuj rotarianoj kaj lia mesaĝo aperos en nia retejo en esperanto. Same la guberniestro sendas mesaĝon al sia distrikto, ankaŭ tiun vi legos dum la monato en esperanto.

Nia klubprezidanto ĉiusemajne publikigos dum la dimanĉo sian temon kaj kelkajn akompanajn vortojn pri novaĵoj de la estraro.

Jen, tiuj kelkaj informoj akompanu vin en la unua semajno de nia Klubo.    Mi estas Giuseppe Grattapaglia, provizora protokolisto(ceremonia respondeculo) kiu zorgas ke ĉio bone funkcias dum la renkontoj de la membroj. Kontaktu min se aperas por vi problemo. Bonan semajnon!

• John F.Germ – Monda Prezidanto de RI

germ-john-sml-c

Unu el  la sukcesoj de R.I. estas la fakto ke la estraroj rotacias. La  nuna monda prezidanto estas usonano el Chattanooga en Tennessee kaj nomiĝas John F.Germ.

Ĉiumonate li publikigas kelkajn konsiderojn por ĉiuj membroj.

Jen kelkaj frazoj el lia lasta mesaĝo ankaŭ por vi, esperanto-rotarianoj!

Ni neniam scios, kia aspektus nun la mondo se Rotary ne estus fondita, se neniu Rotaria klubo estus helpinta, se neniu estus akceptinta la inviton al membriĝo en Rotaria klubo.

Sed mi povas diri kun plena konvinko, ke la mondo estas nun multe pli agrabla ol ĝi estus sen Rotary, kaj ke Rotary mem estas pli forta pro la kontribuo de ĉiu el vi.

La mondo bezonas Rotary-n pli ol iam ajn.

Ĝi bezonas nian kuraĝon, nian optimismon, niajn idealojn.

Ĝi bezonas la ekzemplon de organizaĵo, kiu pruvis, ke civitanoj de ĉiuj landoj povas labori kune sukcese kaj en amikeco.

Neniu el ni konas plene la rezultojn de nia agado. Neniu estas certa pri la sekvo de tio, kion ni diras kaj decidas, de la oportunoj, kiujn ni malfermas aŭ ni ebligas. Sed ni ĉiuj scias, ke kiam ni decidas fari bonon, bono venos, kaj kiam ni elektas servadon antaŭ ĉio, tio montros al ni la ĝustan vojon.

Estontecon povas antaŭvidi neniu.  Neniu scias, kiujn ŝancojn ĝi alportos. Sed mi firme fidas Rotariy-n kaj Rotarianojn, kaj ke en ĉiu nova jaro vi igos la mondon pli bone travivebla pro “ Rotary Servanta la Homaron”. John F.Germ Monda Rotary Prezidanto 2016/2017

• João Otávio Veiga Rodrigues – Distrikta Guberniestro

joao-otavio-vieira-rodrigues1

Estimataj geamikoj:

Pacon!

Pro la fama leĝo de “rotacio”   en Rotary International jam en junio mi finos mian mandaton kiel guberniestro de la distrikto 4560 kun siaj 63 kluboj en diversaj urboj. Estas mia sincera deziro tuj aliĝi al via Klubo, kiun mi konsideras esti tre alloga por mi pro sia internacia dimensio kaj pro la uzo de esperanto dum estontaj volontulaj servoj, sed tio ne eblas tuj, sed certe post iom da tempo. Tamen certe mi vizitos vin en via renkontejo.

Dum nia estonta Distrikta Konferenco- 18/21 de Majo – en  Poços de Caldas, ni oficialigos nian Esperantan Rotary Klubon, laŭ  niaj planoj kun la kunordigantoj en Brasilia. Mi invitas ĉiujn partopreni tiun feston, almenaŭ tiuj loĝantaj en Brazilo povus alveni.

Mi brakumas vin ĉiujn, frate kaj varme, kiel ni faras en Brazilo!

Kore

Via guberniestro João Otávio Veiga

1 – Wally du Temple Iwolemskatl ( en la Stolo-lingvo tio signifas LUDEMA LUTRO ) – Prezidanto de la Rotary Klubo Esperanto Brazilo

wallydutemple

Mia nomo estas Wally du Temple. Kiam pli juna mi multe kanotis trans la vastaj spacoj de Kanado kaj grupe kaj individue- sole. Mi estis instruisto de teatraj artoj kaj literature vintre, sed kanuis somere. Dum mia vivo mi amikiĝis kun popoloj de indiĝenaj triboj. Mi poste iris kaj instruis en iliaj komunumoj. Mi kunlaboris en aspektoj de kultura revivigado de la ‘Stolo’ popolo. Post la sukcesa kompletigo de la projekto rekonstrui kulturan domon, la tribo donis al mi la indiĝenan nomon. LUDEMA LUTRO. Mi pasie verkas poemojn en Esperanto kaj la angla lingvo, estas amatora fotisto,estas edzo de Olga Valentova – el Cxekio, paro Esperanto-edzperanto. Kiam ni renkontis unu la alian ni ne povis interparoli krom per belega Esperanto – nia lingvo de la amo.

Jen informo pri mi el vikipedio. Mi bondeziras al niaj novaj membroj.

Wally du Temple

Wallace (Wally) George DU TEMPLE, filo de aerarmea oficiro kiu fondis la golfludejon Ardmore en Sidney apud Viktorio (Brita Kolumbio). Li ioman tempon vivis en la nordo kaj oriento de Kanado, kie li lernis Esperanton, sed plejparte li sin dediĉis al la Esperanto-movado de la pacifika marbordo: tie li ne nur fondis la Esperanto-klubon de Viktorio, sed organizis kaj la 2an Pacifikan Kongreson de Esperanto en 1980 kaj la 69an Universalan Kongreson en 1984, kies Lokan Kongresan Komitaton li prezidis. Multfoje li organizis la regionan kunvenon por esperantistoj de okcidenta Kanado kaj nordokcidenta Usono, NOREK.

Por Wally, Esperanto estas ne nur lingvo de interesiĝo, sed ankaŭ familia lingvo: en 1974 li edzinigis la moravian esperantiston Olga du Temple, kaj kune ili havis gefilojn, Hana kaj Evan, kiuj edukiĝis kiel denaskaj esperantistoj.

Estrarano de Kanada Esperanto-Asocio dum tri jardekoj, Wally ankaŭ servis la tut-kanadan movadon kiel redaktoro de la landa Esperanto-revuo Lumo, prezidanto de KEA (1979-1981, 1988-1989, 2006-2007), kaj reprezentis Kanadon en la Komitato de UEA (1982-84), ( 2014 -2016 ) Li elektiĝis Honora Membro de KEA en 1999.

Li estas membro de la estraro de la Esperantic Studies Foundation – Esperantic.org – kaj plenumis la rolon de kasisto ( 1996-2008 ) kaj pri ‘investado kaj donacoj’ ( 2008 – 2016 ) Li estras komitaton por eldono la unuan ‘Antologion de Kanada Literaturo’ en Esperanto.

2 – Davide Astori

davide-astori-foto1

Karaj Cxiuj,

mi nomigxas Davide, 45jaragxa italo el Parma, kie mi instruas, cxe la loka universitato, ‘gxeneralan lingvistikon’.
Mia laboro estas mia plej sxatata hobio: mi interesigxas al la diversaj aspektoj de lingvoj kaj (inter)komunikado.
Mi vere felicxas ke nia projekto igxas reala, kaj mi festas la naskigxon de nia Klubo tutkore.
Brakumante Vin cxiujn, mi sopiras la okazon konatigxi persone ie en la mondo.
Gxis baldaux,
Davide

3 – LEE Jungkee

 lee_400x400Saluton. Mi estas LEE Jungkee el Koreio. Mi aliĝis laŭ gvido de s-ino Ursula, sed ankoraŭ mi ne estas aktiva pro mia persona afero. Sed ĉiam mia koro estas inter vi. Post Seula UK, mi pli liberiĝos. Sukceson kaj progreson de Rotaria Klubo ‘Esperanto-Brazilo’. Amike via, Jungkee el Koreio

4 – Cleder José Colares 

foto clederSalutojn al vi karaj Rotary Klubo Esperanto Brazilo kompanoj,
Mi estas Cleder José Colares. Mi logxas en la urbo Franka, Sxtato Sao Pauxlo, Brazilo. Mia profesia klasifikado, laux rotaria proceduroj, estas “instruisto”. Nuntempe mi laboras cxe la Sao Pauxlo Publika Edukado Sekretaria Regiona Oficejo en Franka. Miaj atribuoj kiel instruado kunordigango pri fremdaj lingvoj instruado kaj lernado estas precipe kunordigi fremdajn lingvojn kursoj ene de la publikaj lernejoj de nia regiono, klopodi plibonigi metodologiajn procedojn uzantaj en niaj klascaxambroj kaj kunlabori kun la geinstruistoj celante nian profesian antauxenigo. Mi sxategas lerni pri la diversaj lingvoj kaj kulturoj. En la rotaria medio mi tre plezure trovas oportunecon fari geamikojn, helpi promocii projetojn precipe tiujn, kiujn rilatas al gejunuloj kaj siaj preparado por la vivo kaj profesio. Rotary Klubo Esperanto Brazilo donas al mi oportunecon koni valorajn gesamideanojn ene de la Esperanto Movado kaj devigas min uzi la lingvon.
Koran dankon,
Cleder

5 – José Roberto Alves de Albuquerque

Saluton al ĉiuj samideanoj,
Mi estas Roberto, el Fortaleza, Brazilo. Dank’ al invito de S-ino Ursula, jen mi ĉi tie, kaj mi ŝin multe dankas pro tio. Spiritisto, en spiritisma domo kie mi laboras kaj lernas, mi provas diskonigi nian internacian lingvon. Mi ankaŭ ĝenerale tre ŝatas instrui kaj speciale Esperanton. Mi feliĉas ankaŭ partopreni Rotari Klubon Esperanto Brazilo, pro tio ke mi scias, ke ni ĉiuj amas fari la bonon kaj Esperanton. Fratan brakumon

6 – Ruth “Margo” Kevess-Cohen

Saluton! Mi estas Margo (Ruth Kevess-Cohen). Mi loĝas en Vaŝingtono, la ĉefurbo de Usono, sed naskiĝis en Brooklyn, Novjorko. Mia patrino estis rifuĝinto de Berlino, antaŭ la dua mondmilito, dum mia patro estis usonano. Mia edzo David kaj mi havas 4 gefilojn, kiuj aĝas de 22 ĝis 32 jarojn.

Mi laboras kiel kuracisto jam 30 jarojn, praktikante internan medicinon kaj geriatrion. Antaŭ kvar jaroj mi eksciis pri Esperanto pro diskuto en la retejo de Duolingo, kaj tuj decidis ekstudi ĝin. Nun mi redaktas kaj plibonigas la Duolingo-kurson por anglalingvanoj ĉe Duolingo, kiel unu el la gvidantoj de la kurso.

Mi tre admiras la sukceson de “Bona Espero”, grava projekto kiu jam helpis kaj daŭre helpas tiom multe da infanoj. Gratulon!

Mi ĝojas partopreni ĉi tiun Rotary-klubon, kiu estas mia unua kontakto kun Rotary International. Kvankam mi ne havas multe da libera tempo, mi ŝatus iel helpi pri la agadoj de la klubo.

7 – Georgo Handzlik

Saluton, mi estas Georgo Handzlik. Mi logxas en Pollando sed dum kelkaj monatoj mi vivís en Brazilo. Mi zorgas pri du lokaj radioj en Pollando. Kun miaj esperantaj kantoj kaj teatrajxoj mi vojagxas tra la mondo por prezentigxi antaux esperantistoj. Dankon al Ursula kaj Giuseppe pro la invito.

8 – Amanda Torres

Saluton, mi estas Amanda, loĝas em la urbo Alto Paraíso, ŝtato de Goiás. Mi estas unu el multaij infanoj kiuj estis edukitaj em Bona Espero. Mi havas gradon en edukado kaj instruas en privata lernejo tie en Alto Paraiso. Eble la plej nova kaj sensperta el tiu grupo…sed ne gravas, ĉar la idealo de volontula servo movas min. Do, partopreni ĉi tiun Rotary-klubon, por mi estas granda plezuro. Ĉiam preta por helpi pri la agadoj de la klubo, kvankam mi ankoraŭ havos muilte por lerni.
Amike, Amanda

9 – Ladislau Afonso

1/ Kiam kaj kiel vi lernis Esperanton?
San Karlo, 1987
2/ Kiujn hobiojn vi havas?
Arto, muziko

3/ Kio por vi plej gravas nuntempe?
Iri rekte al Dio

4/ Ĉu vi havas fejsbukan paĝaron? Se jes, ĉu vi deziras inviti novajn amikojn al via paĝaro?
Jes

10 – Ileana Schroder

Saluton. Mi estas Ileana Schrøder, el Danlando.
Fakte mi naskiĝis en urbo kiu estis sub Italio, poste sub Jugoslavio, sed mi esperantiĝis en 1953 kaj dum la UK en Zabrebo mi konatiĝis kun juna danlandano, kun kiu mi edziĝis en 1954 kaj alvenis en Danlandon en 1955.
En Danlando mi do vivas dum multaj jaroj kaj havis mian karieron kiel manaĝero de personalo (HR) en kelkaj grandaj entreprenoj. Dum la lastaj 10 jaroj mi estas emerita, sed tamen daŭrigas labori volontule por Esperanto. En 2003 mi fariĝis landa prezidanto de Dana Esperanto-Asocio ĝis lastjare. Nun mi estas estrarano de DEA, komitatano de UEA por Danlando kaj sekciestro de la dana ILEI sekcio.
Kiel landa prezidanto mi reprezentas nian asocion en kelkaj aliaj ombrelaj asocioj kiel la dana NGO Asocio de Unuiĝintaj Nacioj, kie mi sukcesis lastjare ke oni enmetu la lingvajn rajtojn kiel grava celo de la agado en la nova strategia plano de tiu asocio.
Krom Esperanton mi parolas la danan, italan, kroatan, anglan kaj iom da hispanan lingvoj. Sukceson al nia klubo! Ileana

11 – Alfred Schubert

Mi estas Alfred Schubert. Mi studis la angan, francan kaj hispanan lingvojn en la universitato de Munkeno, la cxefurbo de la germana federacia lando Bavario. En Munkeno mi ankaú lernis – pro lingvoscienca intereso – Esperanton en la jaro 1980. Ek de 1983 mi laboras kiel sendependa jxurnalisto. Mia cxefa temo estas la novaj energiteknologioj. En Esperantio mi estis dum kvin jaroj redaktoro de la gazeto “Esperanto aktuell”, nun mi estas prezidanto de la jxurnalista ascico TEJxA. Mia cxefa intereso estas trovi kaj diskonigi metodojn por daúrigebla evoluo de la mondo.

12 – Roberto Mandetta Gandara

Saluton karaj samideanoj. Mi estas Roberto kaj mi loĝas en Brazjlio. Mi studis komunikadon – reklamadon kaj mi scias pri informsistemoj ekde junaj.
Mi volas kontribui kun tiu alta laboro kiu provizas ŝancojn por multaj homoj.
Dankon.

13 – Giuseppe Grattapaglia

Karaj geamikoj,
mi estas Giuseppe Grattapaglia, italdevena kiu de multaj jaroj vivas en Brazilo kun sia familio.
En mia naskigxurbo Torino la loka Rotary Klubo kunvenas en la sidejo de la “Industria Unio” , nome, la sindikato de la posedantoj de fabrikoj kaj mi neniam ricevis inviton membrigxi en tiu elita medio, kvankam mi estis projektisto de motoroj en granda fabriko FIAT.
Tamen mi konvinkigxis pri la simileco de celoj inter la Esperanto Movado kaj la Rotary Movado. Pro tio, kiam en la jaro 2000, mi estis invitita aligxi al la Rotary Klubo en Alto Paraiso de Goias (Brazilo), mi tuj kaptis la okazon labori en la kadro de ambaú movadoj. Nia Rotary Klubo Esperanto Brazilo estas la konkretigo de tiu laboro kaj la plenumo de revo: doni al Rotary komunan lingvon por pli efke “servi la homaron”.
Dum pli ol 15 jaroj mi regule partoprenis la mondajn kongresojn de Rotary, reprezentante kun propra stando de RADE (Rotary amikaro de Esperanto) cxiujn rotarianoj-esperantanojn.
En tiuj kongresoj la manko de komuna neutrala lingvo transfornis la kongresanojn en surd-mutulojn, kie la balbut-uzado de la angla malfaciligas la konkretigon de niajn humanecaj revoj de tutmonda amikeco kaj solidareco.
Vivu do nia embria Esperanto klubo en Rotary,
multobligxu kaj prosperu !
Amike Giuseppe

14 – Ursula Grattapaglia

Saluton, karuloj,
Estas plezuro koni vin tra ĉitio retejo, en la hejmo de nia Rotary Klubo de Esperanton parolantoj. Ĝenerale rotarianoj parolas siajn naciajn lingvojn en la kluboj, centojn, kaj estas iasence fermitaj en tiuj siaj lokaj naciaj lingvoj, se ili ne havis la ŝancon lerni fremdajn lingvojn.
Nia Klubo venkas tiujn barojn tutsimple per la fakto ke ĉiuj ni pretis lerni Esperanton kaj pro tio disponas pri mondo sen lingvaj baroj.
Mi estas rotariano de 18 jaroj kaj sentas min tre konforta kaj agrabla en Klubo kiel la nia kaj esperas ke en la daŭro de malmulta tempo ni ĉiuj konos unu la alian,, ties interesojn kaj hobiojn kaj revojn.
Feliĉon mi sentas esti fondo-membro de tiaspeca Rotary Klubo, ĉar mi imagas la estontecon de tiu altvalora organizaĵo R.I. kaj kredas ke nia klubo montras novan vojon. Jes, renovigon de konceptoj, kiuj estis valoraj antaŭ cent jaroj, sed kiuj akiris kun la tempo novajn signifojn, kiujn ĉiuj ni pretas dividi kaj vivi – etika sinteno kun ĉiuj kaj preteco al volontula agado favore al la proksimulo por fari kune nian parton por pli bona mondo kaj malpli malfeliĉa homaro. Ni volas antaŭenigi pacon, interkomprenon, kunlaboron kaj respekton al la kultura pluralismo, sen altrudi niajn naciajn lingvojn al aliuloj.
Parolante pri mi mem, ĉar tio ja estas la ĉisemajna temo: Mi estas germanino pro naskiĝo en Berlin, Germanio, italino pro edziĝo al ítala esperantisto, vivanta en Brazilo, kien ni alvenis antaŭ jaroj kiel volontuloj kun niaj du adoleskantaj filoj, al esperantista eduka institucio en bieno en la internlando de Centra Brazilo. Tiam plej necesis alfabetigo de la novaj generacioj kaj la fondintoj de la Bieno-lernejo BONA ESPERO, brazilaj esperantistoj, tuj komencis krei fortan volontulan agadon por alfabetigi centojn kaj centojn da kamparaj infanoj kaj adoleskantoj “sub la signo de Esperanto”. Kun la daŭro de la jaroj, la fondintoj lasis al ni la respondecon de la institucio, kiu festos en julio sian 60jaran socian, agrikulturan kaj mediprotektan agadon. Niavice ni klopodas por transdoni al la tria generacio tiun valoran socian centron.
Mia pasio, intereso kaj hobio eble estas sufiĉe klaraj – helpi al homoj en neceso. La motivo estas miaj teruraj travivaĵoj dum la dua mondmilito en Berlin kiel infano sub bomboj, en la lasta batalo de liberiĝo, fuĝinte, perdante la hejmon tri foje kaj feliĉa la 8an de majo kiam la milito finiĝis kaj mi restis viva…
Tiam mi faris la promeson lukti kontraŭ perfortoj kaj militoj kontraŭ mizero kaj malsato, kaj tra Esperanto, Bona Espero kaj Rotary mi trovis fertilan grundo realigi mian promeson. Mi deziras suceson al nia speciala Rotary Klubo!
Via amikino Ursula

15 – Joacir Camboim

joacir fotoSaluton, mi estas Joacir Camboim de Manaŭso.

Ursula: Kara Joacir, la renkonto dauras 168  horojn! La tutan semajnon vi rajtas  skribi , legi  la mesaghojn de la aliaj amikoj, komenti  iliajn ideojn kaj senti vin hejme en nia renkontejo! Ni ghojas ke vi jam skribis kaj bone sukcesis eniri la wordpress.com

Tre amike, Ursula

16 – Ulisses Riedel

UlissesRiedelKaraj verdaj rotarianoj!

Vin salutas longjara rotariano. Mia nomo estas Ulisses. Delonge mi laboras kiel advokato kaj agadas kun mia familio en sociaj movadoj por la prosperigo de la homa socio.
Jam mia patro estis pioniro de Esperanto antaŭ cent jaroj.
Mi interesiĝas pri vegetarana kaj vegana nutrado kaj studo de filozofioj.
Mi volonte konatiĝos kun vi ĉiuj!
Ulisses

17 – Vanda Reis Riedel

VandaReisRiedelSaluton gekaraj,

mi estas Vanda kaj plezure membras en tiu nova Rotary klubo.
Jam de 16 jaroj mi volontulas en Rotary en Brasilia kaj partoprenis grandajn projektojn.
Kiel respondeca jurnalisto, direktoro de televidkanalo, mia tempo estas tre okupata, kiel ankau via supozeble, sed esti rotariano kaj esperantano por mi estas parto de mia vivo, ĉar “kiu ne vivas por servi – ne servas por vivi”, oni diras en Brazilo.
Gxis baldau,
Vanda

18 – Sônia Lúcio

sonialuciofotoSaluton karaj,

Mi estas Sônia Lúcio, mi loĝas en Brazjlio, prezidantino de Esperanta Brazjlio Asocio. Estas plezuron partopreni kaj kunlabori ĉi tiu Rotary-grupo.

Koran dankon 

19 – Maria José

fotoMariaJoseSaluton al ĉiuj,

Mi estas Maria Jozefo kajinstruistino de la stato de Goias.
Mi naskiĝis en Palmares sed mi vivas en Alto Paraíso de Goiás.
Mi ĉeestis Rotarac kaj mi iris Rotary membro.

Mi estas ĉi tie ĉar mi volas kontribui al pli bona mondo.
Brakumojn


94 pensoj pri “1-a Renkonto de la Rotary Klubo Esperanto Brazilo”

  1. Parolante unu sur mi; Mi estas Maria Jozefo, mi estas edziĝinta dum dudek du jaroj kun Joselio Souza, havas tri infanojn, du knabojn kaj knabinon. Ni estas Pernambuco, Mi naskiĝis en Palmares, kaj decidis veni kaj vivi en Alto Paraíso de Goiás por la kvalito de vivo kaj por esti trankvila loko por levi infanojn. Mia patro estas Rotarian, tie Pernambuco, de la jaroj okdek kaj tial mi havas zorgan kaj tre grandan respekton por la laboro Rotarian. Mi kredas ke kiel civitano nur vivi bone, kiam ni ĉiuj havas justan ŝancoj de vivo, do mi provas ĉiutage por fari mian plej bonan kaj forlasi la lokojn, kie mi pasigas iom pli bone ol mi trovis.

    Liked by 1 persono

  2. Kara Margo,
    mi estas emociita legi, ke via patrino, same kiel mi, naskiĝis en Berlin, kaj feliĉe sukcesis fuĝi antaŭ la katastrofo.
    Gratulojn por via familio!

    Kaj pli eĉ por kunrespondeci pri tiu brila iniciato Duolingo, kiun mi sincere admiras kaj atente sekvas.
    Vi citas Bonan Esperon – ĉu vi legis la libron hazarde aŭ ĉu vi parolis kun Esther Schor?

    Eble nia Rotary klubo povus estonte kunlabori kiel mentoro al novaj lernantoj en Duolingo! Ĉar la agado de mentoroj en Rotary estas tre disvastigata, ĉefe rilate profesiojn.
    Do, mi antaŭvidas aktivan estontecon de nia Rotary klubo pri volontula helpo al studentoj!
    Amike Ursula

    Ŝati

    1. Jes, Mi legis la libron “Bridge of Words” (Ponto el Vortoj) de Esther Schor, kie mi lernis pri Bona Espero, kaj mi estas en kontakto kun la aŭtoro. Estus bele, se nia Rotary-klubo povus iel interagi kun la Duolingo-lernantoj. Ni havas tre aktivan Facebook-grupojn; uni el ili estas tute en Esperanto. Krome estas eble starigi kanalon en telegramo.org por komuniki inter ni kaj kun aliaj esperantistoj.

      Ŝati

Lasi respondon

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.