2-a Renkonto de la Rotary Klubo Esperanto Brazilo

Nia Temo en la 14-a de marto 2017 :
Mi rakontas al vi pri mia profesio!

 

Karaj klubanoj, legu bonvole miajn sugestojn pri

partopreno – komento – GMT horo – profesio – frekvenco!

1. Kiel organizanto de niaj virtualaj renkontoj, mi vidas, ke la unua evento ne estis centprocente vizitata de la membroj. Kiam ni konstatis, ke pluraj mankas, ni decidis ne fermi la tempospacon, sed aldoni pliajn horojn, kio ŝajne estis positiva decido, ĉar subite aperis la kontribuo de pluraj membroj, t.e. post la 168 horoj de la 1-a semajno.

Estonte certe ne plu okazos, ĉu ne?….

2. Iuj havis dubojn en kian lokon enmeti la propran tekston; fakte estis pravigitaj kelkaj duboj. Nun ni plibonigis la paĝon kaj vi enmetu vian komenton je la fino de ĉiuj tekstoj, kie estas skribita “LASI KOMENTON”.

3. Nia hodiaŭa 2-a renkonto daŭros nur pli-malpli cent horojn, ĉar pluraj malfruis kaj mi esperas, ke la malfruintoj tuj rekaptos la ritmon, ĉar ni volas krei la tradicion, ke la semajna renkonto komenciĝas per la GMT dimanĉon tagmeze 12:00 en Greenwich(9-a h matene en Brasilia).

Kiel monda civitano, facile vi difinas vian lokan horon por lerni vivi inter la horzonoj de nia Planedo kaj organizi sin por partopreni la klubeventojn: ne nur afiŝi vian tekston, sed legi la novaĵojn de la protokolisto kaj la komentojn de la kolegoj. Tiam aldoni vian opinion pri la semajna temo kaj doni ankaŭ sugestojn, ĉar temas pri nia libera tribuno.

4. Kun kelkaj esceptoj de emerituloj, kiuj tamen ankaŭ laboris en interesaj profesioj kaj certe povos paroli pri tio, ĉiuj vi rakontu al ni pri viaj profesiaj aktivecoj!

Estos certe interese legi kion afiŝos Georgo pri siaj du radiostacioj en Pollando, estas Julio kiu flugas tra la mondo por la flugkompanio Emirates Arabes, estas Vanda, direktorino de televidkanalo en Brasilia, estas germana ĵurnalisto Alfred, kiu certe povas rakonti pri sia profesio, estas Jungkee, kiu ĵus komencis instrui sian 300-an universitatan kurson de esperanto en Seoulo.Vi povas legi pri Margo en Washington kie ŝi estas kuracistino kaj kunrespondecas pri la esperanta fako de Duolingo. (Jam preta volontulo ŝi estas antaŭ ol eniri en Rotary!)

5. La frekvenco en la tradiciaj klubrenkontoj estis en Rotary dum la pasintaj 50 jaroj ĉiam tikla demando: aperi je fiksa horo, en fiksa loko malgraŭ viaj aliaj devigoj profesiaj kaj familiaj.

R.I. tion kapablis ŝanĝi, ofertante la eblecon renkontiĝi rete dum ia ajn momento ene de unu semajno, do 168 horoj. Kaj ni feliĉe profitas tiun novan regulon kio facilgis nian 100%an frekvencon!

Sen aktiva frekvenco, Klubo ne povas bone kaj efike funkcii, ĉar ni devas komuniki pri temoj, programoj, projektoj. Kiu ne vizitas la klubejon almenaŭ dum duona horo semajne, restas ekster la fluo, ne scias pri kio temas la agadoj, perdas la intereson kaj forlasas la klubon.

En nia 1-a renkonto vi povis legi pri la membroj, vi povis koni nian mondan prezidanton kaj nian guberniestron. La tekstoj restos alireblaj ankaŭ estonte, vi povos ĉiam konsulti ĉiujn kontribuojn.

Bonan legadon, rememoru la rekomendojn kaj skribu pri via profesio!

Giuseppe, via protokolisto

INSTRUOJ PRI ROTARY

Komisionoj de Rotary

Por realigi la celojn de la rotaria movado, ekzistas en ĉiu klubo 5 malsamaj komisionoj kaj ĉiu membro nature   elektos laŭ sia inklino aparteni al unu el  ili.

  1. interna organiza komisiono
  2. profesia komisiono
  3. komisiono de projektoj
  4. internacia komisiono
  5. komisiono por la novaj generacioj

Nia ĉisemajna temo koncernas do la duan komisionon kaj estos interesa koni ĉies profesion. Ni scivoleme atendas viajn kontribuojn.

La 1-a komsiono jam aktive laboras por teni la kontaktojn kun la brazila distrikto 4560, kun la membro-kandidatoj kaj zorgante la elektronikan hejmon, krom realigi ĉiujn necesajn dokumentojn por ke la Klubo tre baldaŭ estu formale rekonata de nia monda organizaĵo.

Do, ek al la 2-a komisiono! 

20 pensoj pri “2-a Renkonto de la Rotary Klubo Esperanto Brazilo”

  1. Saluton, miaj kompanoj en Rotary,
    Profesie mi estas ekonomisto kaj inĝeniero pri financoj, laborante dum dudek jaroj por la plej granda banko en Brazilo kaj kiel privata financa konsultanto. De dek jaroj mi ŝanĝis miajn agadojn kaj direktas nian TVSUPREN kanalon. Krome nia familio posedas du veganajn restoraciojn en Brasilia, kiujn mi administras. Cetere mia edzo venas el familio kies membroj de ses generacioj estas vegetaranoj.
    En nia televidkanalo ni elsendas ĉiusemajne almenaŭ 6 programojn en la portugala lingvo, rilate esperanton, dum 30 minutoj, intervjuante esperantistojn brazilajn kaj internaciajn (kun subtitoloj en portugala).
    Niaj programoj estas ankau spekteblaj en Youtube.

    La informprofito por la disvastigo de esperanto de nia iniciato estas sufiĉe notinda, ĉar pluraj kursoj de la lingvo okazadas ĉiujare en diversaj lokoj (universitato, religiaj centroj,lernejoj kaj en la propra kanalo). Ni ankau elsendis jam programojn pri Rotary. Se vi venos viziti nin en Brasília, mi certe intervjuos vin!! Bonvenon en TVSUPRENkanalo.
    Amike, Vanda

    Ŝati

  2. Saluton, geamikoj,

    Mi legis pri viaj profesioj kaj ŝajnas al mi, ke mi estas la nura advokato en nia Klubo. Mi estis profesoro pri juro en universitato de Brasília, sekve mi malfermis propran oficejon pri laborrajtoj, en kiu ankaŭ miaj filoj kaj eĉ genepoj laboras. Mi kunlaboris en la brazila Respublika konstitucio 1988 rilate rajtojn al laboristoj.
    Mi ankaŭ estis mallongtempe senatano de la brazila parlamento.

    En nia propra televidkanalo, kun esperanta nomo TVSUPREN, mi laboras jen kaj jen kiel ĵurnalisto, ĉar mi intervjuas ambasadorojn de la pli ol cent ambasadejoj funkciantaj en Brasilia pri iliaj kulturoj.
    Mi fondis kaj estras de 20 jaroj neprofitcelan socian institucion, nomata UNIÃO PLANETÁRIA (UNIO PLANEDA), kiu konkretigas sociajn projektojn, precipe pri homaj rajtoj.

    Liked by 1 persono

  3. Saluton, karaj geamikoj,
    mi diplomighis pri Literaturo, specialisto en la portugala lingvo kaj en distanca edukado.
    Mi specialighis pri instruado, metodiko de lernado, Projektadministrado kaj Planado. Miaj chefaj lingvoj estas portugala, angla, hispana kaj iliaj literaturoj. MI instruas en Mezlernejo kaj elementa dua fazo. En la universitatoj je distanco UAB / UNB mi estas kunordiganto kaj instruisto ĉe la UAB diplomigo en Komputilaj sciencoj / UEG. Mi spertas pri Eduka Teknologio kaj Eduka Informatiko.
    En la Ŝtata Departemento de Edukado de la brazila shtato Goiás mi estas instruistino ek de aŭgusto 1999 kiel profesoro pri Modernaj Fremdlingvoj – anglan lingvon mi instruas krome en la privata lernejo de la Sanktaj Koroj en Alto Paraiso de Goias.
    Mi tre shatas mian profesion!

    Ŝati

  4. Saluton ! Mia nomo estas Julio Calegari, brazilano el Sao Paulo, sed ekde 2006 mi logxas en Dubai (Unuigxintaj Arabaj Emirlandoj) kie mi laboras kiel stevardestro en la flugkompanio Emirates. Mi diplomigxis en la UAM (Universidade Anhembi Morumbi) pri turismo-administradon en 1998, kiam mi komencis labori en aviado, komence en VARIG kaj post SATA kaj Emirates.
    Danke al mia laboro mi multe vojagxas kaj havas oportunon renkontigxi kun esperantistoj kaj nun ankaux kun rotarianoj.
    Mi ludas cxuk-pilkon (tchoukball) ekde 1992 kaj jam partoprenis pluraj internaciajn eventojn kun la brazila kaj emirlanda nacia teamo. Ankaux mi estas voluntulo por la internacia disvastigado de cxukpilko kaj jam instruis en pli ol 25 landoj, cxefe en Afriko.

    Liked by 1 persono

    1. Saluton, Julio! Ni ĉiuj ĝojas legi vian prezentadon kaj ni certas, ke vi estos aktiva membro de nia iom revolucia klubo, kiu krom realigi estonte diversajn projektojn humanecajn kaj edukajn, jam estas por si mem projekto de disvastigo de la Internacia Lingvo en medio de “opiniformantoj” kiel Rotary tutmonde.
      Estu kore bonvena en nia rondo!

      Liked by 1 persono

  5. Saluton!
    Mi diplomiĝis kiel arkitekto (1989), de tiu tempo mi laboris je tiu professio kaj ankaŭ fariĝis professoro. Mi laboras nuntempe en PUC – Poços de Caldas kie mi gvidas lecionon pri desegno per komputilo.

    Liked by 2 people

  6. Saluton Karaj ,
    Mia profesio estas ankaŭ mia pasio! Mi estas instruistino en privata lernejo ĉi tie em Alto Paraíso, nomata Escola dos Sagrados Corações por la 5ª nivelo. Estas infanoj de 10 kaj 11 jaraĝa. Kunlabori kun la formado kaj educado de junuloj kaj infanoj certe estas granda respondeco ke mi faras kun granda plezuro.

    Liked by 2 people

  7. Saluton al ĉiuj,
    Mi Maria Jozefo, mi estas instruistino de la stato de Goias.
    Mi naskiĝis en Palmares, sed vivi en Alto Paraíso de Goiás.
    Mi ĉeestis la Rotarac kaj iris Rotary membro.

    Mi estas ĉi tie ĉar mi volas kontribui al pli bona mondo.
    Brakumo.

    Liked by 2 people

  8. Mi nomiĝas Roberto Mandetta Gandara kaj mi eklaboras de kiam mi estis 17 jaroj pri komputilistiko kiam mi komencis studi komputilistikon.

    Poste mi laboris en Ministerio de Laboro, de Scienco kaj Teknologio, en la registara Banko pri komunikado kaj por propagando, ankaŭ pri merkatigo. Nun mi prilaboras nian Rotary retejon kaj estas farante ekzamenojn por eniri kiel ŝtata funkciulo.

    Mia profesio estas ankaŭ mia pasio kaj mia hobio kaj mi sentas min vere kontenta povi esti utila ankaŭ estonte en nia klubo!

    Ĝis baldaŭ

    Liked by 1 persono

  9. Alfred Schubert
    Mi estas jxurnalisto kaj laboras cxefe en la regiono de Weilheim (en la distrikto “Supra Bavario” en suda Germanio), kie mi logxas. Mi memstare laboras por pluraj tradiciaj paperaj kaj novaj retaj eldonoj.
    Preskaú cxiutage mi vizitas arangxojn por poste verki artikolojn pri ili. Pasintan mardon okazis publika diskuto de emeritaj jxurmalistoj pri la temo: Cxu jxurmalistoj estas findindaj – aú cxu ili mensogas? Oni ankaú diskutis pri “alternativaj faktoj” – esprimo de s-ro Trump – kaj la sekva “alternativa vero” – iame nomita: “mensogo”. Kaj mia tasko estis verki artikolon – maksimume 100-linian – pri la enhavo de duhora diskuto. Cetere: Pro la daúro de la diskuto mi malfruigxis cxe la vidkonferenco. Venont-marde mi intencas viziti prelegon de sinjorino el afrika lando, kiu informas pri la efiko de lakto-eksportado (de Eúropo al Afriko) al afrikaj lakto-produktantoj. La malaltaj prezoj ruinigas ilin. (Eble mi denove ne povas veni gxustatempe al la vid-konferenco. Sed kun la somera tempo ek de la 26a de marto tiu problemo forfalas.)
    De tempo al tempo mi ankaux verkas artikolojn pri gxemelaj urboj en Francio (St. Brevin, Langon, Narbonne, Colmar), pri vojagxoj (al Moravio, Slovakio) kaj pri arangxoj (UK 2011 en Danlando). Nun mi planas verki artikolojn pri Varsovio kaj pri la Internacia Fervojista Kongreso en Colmar.
    Se estas la ebleco, mi preferas verki artikolojn pri arangxoj kun eksterlandaj gastoj. Tio donas al mi la eblecon uzi miajn lingvo-konojn. Ekezemple mi multfoje intervjuis rifugxintojn el Afriko kaj Azio, kiuj parolas la fancan lingvon aú la anlglan lingvon. Krome mi tre sxatas internaciajn renkontigxojn multlingvajn.
    Dum mia laboro mi konatigxas kun multaj homoj, kiuj havas ankaú aliajn taskojn por mi, ekzemple fotadon, tradukon de tekstoj kaj ecx verkadon kaj produktadon de libro. La fakto, ke mi konatigxas kun multaj interesaj homoj el la plej diversaj fakoj estas granda avantagxo por mi. Ankaú pri la loka klubo de rotarianoj mi jam verkis plurajn artikolojn.
    Ne nur interesajn homojn mi renkontas, sed ankaú interesajn projektojn. Alia preferata temo de mi estas la “daúrigeblaj energioj”. Mi konas dekojn da interesaj projektoj en mia regiono kaj nun verkas serion de 20 elstaraj teknikoj por reta eldono.
    Sume mi dirus, ke mia profesio estas la plej interesa profesio – almenaú por mi.
    Mi esperas ke post la fondo de nia klubo mi ankaú povas verki artikolojn pri tiu nova varianto de Rotary-klubo.
    Kore salutas vin, karaj samklubanoj,
    Alfred

    Liked by 2 people

  10. ITALIO – TORINO 1945
    Knabo 14 jara en duon-detruita urbo, mi estis felicxa pretervivanto de la Dua Mond-Milito, sed mi devis alfronti la realajxon de devizo :” Kiu ne laboras, ne mangxas.”
    En tiu tempo, nura labor-ebleco en mia urbo estis la Mult-Nacia kompanio FIAT, kun siaj 23 fabrikoj inter kiuj 2 siderurgiaj tre poluciaj en la centro de la urbo.
    Pro tio, kiam FIAT malfermis sian teknikan lernejon, mi tuj aligxis, aú pli bone, oni tuj aligis min!
    Post 3 jaroj da intensa teori-praktika kurso, mi komencis mian karieron de projektisto en la”Departemento Specialaj Produktoj”, kiu dum la milito respondecis en la 1-a etagxo pri la projektado de kirasitaj tankoj, kaj en la 2-a etagxo pri kanonoj, kapablaj detruitaj cxiuspecajn tankojn, kiuj tamen ne evitis la katastrofan malvenkon de Italio.
    Post la milito, tiu Departemento komencis evolui modernajn Diesel-rapid-motorojn kaj traktorojn agrikulturajn kaj industriajn.
    En epoko sen helpo de informadiko, kiam komputiloj kaj interreto estis nur estontaj revoj, la tasko de projektisto estis malfacila: transformi ideon en dudimensian desegnon kaj tiun en tridimensian mekanikan komplekson: cxio mane desegnita kaj mane kalkulita.
    De 1948 gxis 1974 mi travivis cxe FIAT la grandan industrian progreson, gxis kiam mi trovis novajn horizontojn en Brazilo.
    Paralele al mia profesia okupo en Torino, dum 14 jaroj mi instruis Esperanton en la vesperaj kursoj de la Popol- Universitato kaj konvinkis la Propagandan Fakon de FIAT eldoni en Esperanto prospektojn kaj filmojn kaj disvastigi ilin en la tuta mondo.
    Parolante pri mia profesio en Brazilo, mi instruis matematikon kaj teknikan alfabetigon al centoj da infanoj kaj utiligis miajn spertojn en la konstruado de la nuntempa Eduka Esperantista Institucio BONA ESPERO.

    Liked by 2 people

  11. Rakonti pri mia profesio?

    Volonte, ĉar mi havis la bonŝancon elekti mian profesion, mi eĉ kuraĝas diri miajn profesiojn…
    En la hodiaŭa mondo milionoj da homoj havas nek oportunecon elekti sian dumvivan profesian agadon por garanti sian pretervivon, nek povis lerni kaj studi sufiĉe da tempo por realigi sian revon pri definita profesio.
    Mi lernis ek de junaĝo diversajn lingvojn, kiel estas kutimo en kontinento kiel Eŭropo kun sia giganta lingva diverseco. Mi vivis en Germanio, Pollando, Italio kaj fine en Brazilo, do lingvojn mi alfrontis daŭre.
    Kaj el tio mi konstruis ek de infanaĝo tre interesan profesion – simultana tradukado kaj interpretado de paroladoj dum kongresoj kaj konferencoj ĉiuspecaj. Kaj paralele mi tradukadis tekstojn, librojn, filmojn. Tiu agado plifortigis en mi la neceson de Esperanto en la internacia komunikado.
    Post Eŭropo, nia familio elmigris al Brazilo, kie ni vivas entuzisme plurajn tre diversajn “profesiojn”, en la eduka institucio Bieno-lernejo Bona Espero, situata en la internlando de Brazilo,

    Ni edukis centojn da kamparaj infanoj, ni alfabetigis ilin, ni konstruis 6 grandajn domojn tie, iĝis agrikulturistoj por produkti la necesajn nutraĵojn por la infanoj, ni kreis grandan esperanto-bibliotekon meze de la savano, ni organizis esperanto eventojn kaj studgrupojn pri daŭripoveco, pri sana nutrado, pri mediprotektado, pri alterntivaj energioj.

    Ni kunordigis centojn da vizitantoj, volontuloj kaj agadis en la komunumaj konsilioj por infanprotektado, por sekureco, socia assisto k.a. en la apuda vilaĝo.
    Konklude, sufiĉe aktiva profesia agado, pri kiu mi nun skribas libron. Kaj de 18 jaroj mi disponigas miajn lingvokonojn al la Rotary movado dum programoj de la organizaĵo por promocii interŝanĝojn de gejunuloj kaj studgrupoj.
    Brakume al vi ĉiuj,Ursula

    Liked by 2 people

  12. 2-a Renkonto de la Rotary Klubo Esperanto Brazilo
    Nia Temo en la 14-a de marto 2017 : Mi rakontas al vi pri mia profesio!

    Unue mi volas saluti al la gekompanoj de Rotary Klubo Esperanto Brazilo.
    Ege placxas al mi la oportunecon legi viajn rilatojn kaj iomete koni vin:

    Wally du Temple (Kanado)- Prezidanto de la Rotary Klubo Esperanto Brazilo
    Giuseppe Grattapaglia (Torino, Italio) – Protokolisto de la renkonto
    Ursula Grattapaglia (Berlin, Germanio) – Sekretariino
    Davide Astori (Parma, Italio)
    LEE Jungkee (Koreio)
    José Roberto Alves de Albuquerque (Fortaleza, Brazilo)
    Ruth “Margo” Kevess-Cohen (Vaŝingtono, Usono)
    Georgo Handzlik (Pollando)
    Amanda Torres (Alto Paraíso, Brazilo)
    Ladislau Afonso (Divinolândia, Brazilo)
    Ileana Schroder (Danlando)
    Alfred Schubert (Germanio)
    Roberto Mandetta Gandara (Braziljo, Brazilo)
    Joacir Camboim (Manauxso, Brazilo)
    Ulisses Riedel (Braziljo, Brazilo)
    Vanda Reis Riedel (Braziljo, Brazilo)
    Sônia Lúcio (Braziljo, Brazilo)

    Por la 1-a Renkonto mi jam skribis iomete pri mia okupo kiel pedagogia kunordiganto cxe SEESP. Al mi tre placxas la esplorado pri metodologioj celante la plibonigo de lernado kaj instruado de fremdaj lingvoj precipe pri la angla lingvo. Mia fako estas fremdaj lingvoj lernado kaj instruado. Mi iris al la Universitato de Franka por gradigxo pri la angla kaj portugala lingvoj kaj al la PUC-Sao Pauxlo Universitato por post-gradigxo.
    Dum kelka tempo mi ankaux laboris kiel interpretisto kaj kiel direktoro de internacia komerco oficejo en Franka. Franka estas grava centro produktanta piedvestojn en Brazilo kaj dum tiu tempo ni sukcesis eksporti piedvestojn al dek ses diversaj landoj tra la mondo. Poste mi laboris por usona kompanio en Novjorko, Usono kaj kiel reprezentanto en Brazilo de angla kompanio.
    Mi interesigxis pri Esperanto ek de kiam mi konis kun homo el germânio, kiu vojagxis kun mi de Braziljo al Rio post li partoprenis internacian Esperanton kongreson en Braziljo. Antaux tiu renkontigxo mi neniam auxdis pri Esperanto. Li diris al mi, ke li ne bone parolis la anglan nek la portugalan. Uzante lingvon kiun al mi sonis kiel la itala, hispana kaj franca kunmetitaj li sukcesis dauxrigi nian konversacion dum minimume du aux tri horoj.
    Veninte al Franka mi sercxis pri instruisto de Esperanto kaj trovis grupon de esperantistoj nomata GXEZ – Grupo Esperantista Zamenhof. Dum kelkaj monatoj mi atendis kurson de Esperanton kaj post tiu tempo mi estis invitita instrui bazan kurson kaj gxis nun mi estas lernanta Esperanton.
    amike vin bondeziras
    Cleder

    Liked by 2 people

  13. Saluton, geamikoj! Mi diplomiĝis pri Ekonomiko kaj laboras ĉe Brazila Centrala Banko, en la urbo Fortaleza, kie skipe redaktas tekston pri la brazila nordorienta ekonomio, publikigatan sur la retpaĝaro de la Institucio (www.bcb.gov.br). Mi intencas emeretiĝi ĉi-jare, en decembro, ekde kiam mi pli intense laboros por Esperanto kaj Spiritismo. Fratan brakumon, Roberto

    Liked by 3 people

  14. Dum la plej parto de mia vivo mia profesio estis tiu de edukisto. Mi estis instruisto en Kanado por la niveloj 11 kaj 12 – la lastaj jaroj antaŭ ol studentoj rajtas peti permeson eniri universitaton.

    Miaj fakoj estis teatraj artoj, literaturo kaj historio.
    Post emeritiĝo kiel instruisto mi decidis sekvi amibicion kiun mi havis de plej juna aĝo – tiu estis iĝi golfluda profesiulo.

    Kiel 17 jaraĝa junulo mi venkis en konkurso tutprovinca kaj estis la ĉampiono. Tamen, mi poste ne sekvis la vojon kiu estus povinta porti min al la PGA ( Profesia Golfluda Asocio de Ameriko ).

    Mi sukcesis gajni mian profesiulan certifikaton en golfludo kiel sesdek jara viro kaj instruis golfludon por 10 jaroj.

    amike vin bondeziras
    Wally du Temple

    Liked by 2 people

Lasi respondon

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.