3-a Renkonto de la Rotary Klubo Esperanto Brazilo

Nia Temo en la 22-a de marto 2017 :
Mi parolas al  vi  pri  mia  urbo, mia lando.

Protokolo

Bonvenon, karaj rotarianoj, hodiaŭ estas la “tago de la feliĉo”, laŭ invito de Unuiĝintaj Nacioj.

Ke ni ĉiuj membroj de nia naskiĝanta Klubo estu daŭre feliĉaj, estas mia sincera deziro!

Ni renkontiĝas en la virtuala mondo, elektronike, kio signifas, ke  oni ne tuj scias en kia loko  de nia Planedo vi vivas, en kia kultura medio. Oni  ne  komprenas el via publikaĵo ĉu vi nutras vin uzante kuleron kaj  forketon aŭ bastonetojn aŭ eĉ nur la manojn. Kia nova dimensio de la komunikado!…

Pro tio ni proponas al  vi la  ĉisemajnan temon jene:

“Mi parolas al  vi  pri  mia  urbo, mia lando.”

Se vi aldone havas pli da tempo, bonvole ankaŭ respondi la sekvan demandon: “ Kial vi lernis kaj  uzas Esperanton?”.

Estus interese ekscii ĉu inter ni estas iuj denaskaj esperantistoj!

Via protokolisto Giuseppe Grattapaglia

Rotary instruoj

NIa Klubo nun komencas konkrete realigi siajn renkontojn en la retejo. Ni antaŭvidas esti formale rekonataj per diplomo de la Monda Sidejo en Evanston, Usono, en la monato majo. Kaj ek de tiam ni klarigos detale pri la sistemo  de kotizoj.

Kiel plenrajta representa membro de Rotary International vi  devas koni viajn devojn kaj rajtojn.  Devoj komence estas du: publikigi ĉiusemajne vian komenton al la temo kaj ankaŭ legi kaj komenti la kontribuojn de la kolegoj.

Due vi devas pagi vian kotizon.

Surbaze de tiuj du respondecoj, ni nun klarigas al vi pri la plej grava rajto. Estante parto de la  tutmonda rotaria familio, vi estas bonvena teorie  en ĉiuj  35.000 klubo  en la  mondo. Vi portos sur via  vestaĵo la malgrandan Rotary-radon kiel rekonilo, krome, vi posedos specialan membrokarton, kiun vi prezentos al la vizitanta Klubo.

Ĉar vi ĉiuj estOs reprezentaj  membroj, vi estos invititaj diri vian nomon, profesion kaj klubon, krom la distrikton. En tia okazo estos sendube interese diri  ke vi membras en elektronika klubo  kiu uzas Esperanton.

Ĉiusemajne ni donas al  vi malgrandajn instruojn pri la funkciado de nia granda  tradicia organizaĵo. Tamen se vi havas demandojn kaj dubojn, skribu al la sekretariejo ursula.eclub@gmail.com.

18 pensoj pri “3-a Renkonto de la Rotary Klubo Esperanto Brazilo”

  1. Mi loĝas en Vaŝingtono, la ĉefurbo de Usono. Mia urbo estas tre bela kun multaj interesaj vidindaĵoj, inkluzive de muzeoj kaj monumentoj, kaj grandaj parkoj. Homoj el multaj landoj kaj ŝtatoj de Usono vizitas Vaŝingtonon ĉiutage, do ĝi plenplenas je turistoj kiuj ĝuas la belan urbon kaj senpagajn muzeojn. Bonvolu viziti nin ĉi tie!

    Liked by 1 persono

    1. mi nomigxas mulele mbassa,mi logxas en Tanzanio,en mia lando trovigxas multe da parkoj en kiu turistoj en cxiu jare vizitas.Apudi mia urbo Bunda estas granda parko SERENGETI en la parko trovigxas multaj bestojn
      Bonvenu en Bunda kaj gxoju pri la vidindajxo

      Ŝati

  2. Estimataj geamikoj,
    mi salutas al ĉiuj. Estas mia unua publikaĵo ĉi tie. Mi loĝas en Manaŭso, ŝtato Amazonio, norda regiono de Brazilo. Ĉi tien mi venis antaŭ 30 jaroj, mi naskiĝis en Campina Grande ŝtato Paraibo, nordorienta reiono de Brazilo, tie mi loĝis kun miaj gepatroj kaj gefratoj ĝis aprilo de 1987, kiam mi venis al Manaŭso por labori kiel eletronika kaj telekomunikada teknikisto en privata banko.
    Mi komencis lerni Esperanton en Campina Grande, tiu decido, ankoraŭ adoleskante, helpis min multe, kiam mi bezonis ŝanĝi de mia urbo por labori en Manaŭso. En ĉiuj urboj, kiujn mi trapasis, mi renkontis esperantistajn geamikojn, tio estas beno por iu, kiu neniam antaŭe eliris de sia urbo. Mia adaptiĝo en Manaŭso, ekzemple, estis ege faciligita, ĉar mi trovis esperantistojn, kiuj igis la urbon tre família por mi.
    Mi estas feliĉa por partopreni de tiu Rorary klubo de esperanto.
    dankon,
    Joacir.

    Liked by 1 persono

    1. Gratulojn, kara Joacir, estas plezuro renkonti vin en nia HEJMO kaj legi pri vi. Nun ĉiuj geamikkoj konos vin pli bone. Nepre ankaŭ skribu pri la temo de la 4-a renkonto! NI atendas pri KIAL vi lernis esperanton! Amike vin salutas, Ursula kaj Giuseppe

      Ŝati

  3. Mi loĝas en Alto Paraíso de Goiás, estas malgranda urbo, sed kun tre bona kvalito de vivo kaj estas ankoraŭ proksima al Braziljo, la capaital la lando. Mia lando estas tre riĉa, havas gajan kaj krea homoj; ni havas multajn politikajn kaj sociajn problemojn, sed ni ne havas militoj aŭ gravaj naturaj katastrofoj, kiel esti brazila kaj vivanta ĉi tie.
    Alto Paraiso, kiel ĉiu urbeto havas aeron idilian, sed samtempe ĝi havas kosmopolitan karakteron, ĉar ĉi tie ni trovas homojn el la tuta mondo kaj el diversaj regionoj de la lando. Ĝi havas tre abundan naturo kaj situas en la Centra Altebenaĵo, lia superreganta vegetaĵaro estas la Cerado estas konsiderita la patro de la akvoj de Brazilo.

    Liked by 1 persono

  4. Alto Paraíso de Goiás (GO), Brazilo, estas tre interesa urbo. Ĉi tie oni povas trovi diversajn lokojn, kiel ekzemple temploj, haloj, holisma centroj kaj pli spacoj por komunuma renkontiĝo. Ĝi estas ankaŭ rifuĝejo por homoj el la tuta mondo, kiuj elektis pli trankvilan vivon en la naturo. Ĝi estas mondo ene de la mondo. Vera kulturoj kunveno. Favora loko por disvastigi esperanton, ĉu ne?… Mi amas mian urbon!

    Liked by 2 people

  5. Mondcivitanoj kutimas diri :”Mia lando estas la mondo.”
    Se mi deziras esti pli preciza, mi diru: “Mia naskiĝ- lando estas Italio kaj mia naskiĝ-urbo estas Torino”. Sed en Italio mi vivis 43 jarojn kaj poste transloĝiĝis al Brazilo kaj ankaŭ tie mi vivas ĝis nun jam 43 jarojn. Alveninte antaŭ 43 jaroj, ĉi tie ne ekzistis urbo. Bona Espero estis revo meze de sovaĝejo kaj la plej apuda “urbeto” Alto Paraíso, konsistis el deko da barakoj, sen elektra energio, sen asfalto, sen ajna vendejo, laŭ la koordinatoj 14º 17´48´´Lat S, kaj 47º 30´54´´Long W.
    Nun ĉio ŝanĝiĝis: Bona Espero fariĝis embrio de urbo; Alto Paraíso moderniĝis kaj fariĝis preskaŭ periferio de milionurbo Brasilia; la ĉefurbo fariĝis lumturo por moltitudoj de aventuristoj, ne nur de politikistoj, kaj alfrontas nun ĉiujn malavantaĝojn de metropolo.

    Kial mi lernis esperanton kaj uzas ĝin daŭre.
    Mi vizitis mian unuan kurson de Esperanto en 1948 kaj, kiel tradicie naiva komencanto, mi komencis instrui la lingvon en 1949 al miaj kolegoj. En 1950 mi partoprenis mian unuan UK-on en Parizo kaj ek de tiam mi fervore eniris la movadon.
    Kial mi lernis Esperanton? Eble ĉar mia ŝatata instruistino de la dua elementa klaso, jam en 1939, komencis sian lecionon per jenaj vortoj, kiujn ankoraŭ nun mi memoras :” Infanoj, ĉu vi scias ke ekzistas en la mondo lingvo ĉie parolata kaj ĉie komprenata?
    Ĝia nomo estas Esperanto”.
    Tiuj vortoj eĥis en mia menso kiam, estante 17 jara, oni proponis al mi lerni la lingvon.En nia familio Esperanto estis inter mi, mia edzino kaj niaj du filoj normala ĉiutaga lingvo kaj same en Bona Espero la Internacia Lingvo estas konstante uzata. Nun kun vi karaj kompanoj, kiel diras Cleder, ni ja nepre uzos pro neceso Esperanton!
    Giuseppe

    Liked by 1 persono

  6. Karaj geamikoj,

    mi ĵus legis la 6 komentojn al la temo de kelkaj membroj kaj konstatas, ke ĉiuj vivas kie ili naskiĝis, dum mi estas vera migranto tra nia Tero.
    Nuntempe milionoj da homoj migras, elmigras, enmigras de lando al lando, plejofte devige pro katastrofaj militaj kondiĉoj.

    Kaj mi sentas min inter tiuj migrantoj, ĉar mi naskiĝis en Germanio, urbo Berlin, kie mi vivis, kun dujara interrompo pro fuĝo de bomboj dum la 2-a mondmilito per deviga evakuado al Pollando. Do mi havis okazon devige koni la polan kulturon krom la germanan. Revenante al Berlin, denove fuĝante de la alvenanta rusa armeo en 1945, mi tie vivis kaj lernis plurajn lingvojn, inter kiuj Esperanton.
    Kaj mi iĝis “viktimo de esperanto” kiel oni ŝerce komentas, ĉar mi edziniĝis al itala esperantisto kaj pro tio migris al alia lando, alia urbo. Post Berlin kaj Poznan, mi vivis 17 jarojn en Torino, bela urbo en norda Italio. Dum turisma vojaĝo kun la tuta familio ni konatiĝis kun Brazilo, pli precise kun Brasília kaj Alto Paraíso en Goiás.
    Delonge mi vivas nun en Brazilo, en bieno, kaj vizitas ofte la filojn kun ties familioj en Brasília. Do miaj urboj, miaj landoj estas pluraj kaj mi sentas min mondcivitano, ne nur pro Esperanto, sed pro miaj vivkondiĉoj personaj.
    Scivoleme mi deziras legi de ĉiuj niaj membroj!
    Amike, Ursula

    Liked by 1 persono

  7. 3-a Renkonto de la Rotary Klubo Esperanto Brazilo
    Nia Temo en la 22-a de marto 2017 : Mi parolas al vi pri mia urbo, mia lando.
    Karaj Gekompanoj,
    Franca /fran-ka/, portugallingve Libera, mia naskigxloko, estas urbo lokita en la nordorienta parto de la sxtato de San-Paŭlo (20°32′20″S 47°24′43″U) en Brazilo. La Municipo havas 344.704 loĝantojn (2016) en 605,679 km², cxe 1040 m sur marnivelo. Franca estas nomata “La ĉefurbo de ŝuoj kaj basketbalo” dank’al sia grava produktado de piedvestojn, ledon, kemiajn produktojn, masxinojn, kaj diversajn artikolojn rilatigitajn al la sxuo produktado. La urbo Franca ankaux havas kelkaj el la ĉefaj teamoj de basketbalo en Brazilo. Alta kvalita kafon estas rikoltita en nia regiono.

    Esperanto em Franca kaj miaj instruistoj

    Salvador Rocha ( http://historio.esperanto.org.br/doku.php?id=franca_eo
    estis pioniro de Esperanto em Franca Jam en la fino de la 20-a jarcento. Li ne nur instruis Esperanton, sed ankaux propagandis la lingvon pere de la spiritisma jxurnalo “Nova Era”, kie li aperigis plurajn kaj interesajn artikolojn pri la lingvo.

    De la loka grupo “Gxardeno Esperantista Zamenhof”, sub auxspicio de EASP – http://easp.org.br/asocio/ kaj apogo de la Sekretariejo pri Edukado kaj Kulturo, estis okazita la 21-a Esperanto Renkontigxo de Sxtato San-Pauxlo, la 2-an, 3-an kaj 4-an de Aprilo 1999, kun granda sukceso.

    La temo de la renkontigxo estis “Perspektivoj de Esperanto em la Proksima Jarmilo”. Kunordigis la eventon:
    Symilde Schenk Ledon (Komitatanino de UEA – Universala Esperanto Asocio) https://eo.wikipedia.org/wiki/Symilde_Schenk_Ledon http://www.uea.org/,
    Ivon Barbosa ( prezidanto de EASP – Esperanto Asocio de San-Pauxlo)
    https://eo.wikipedia.org/wiki/Ivon_Barbosa
    James Rezende Piton (ano de Amerika Komisiono de UEA) https://eo.wikipedia.org/wiki/Uzanto:Sudastelaro, https://eo.wikipedia.org/wiki/Amerika_Komisiono_de_UEA
    Osvaldo Pires de Holanda (prezidanto de BEL)
    http://esperanto.org.br/info/
    La renkontiĝejo estis la impona “Colégio Champagnat”. Multe laboris por la sukceso de la evento Alzira dos Anjos, (kareseme nomata “Alzirinha”), prezidanto de Gxardeno Esperantista Zamenhof, kaj ŝia skipo. Elstara punkto de la renkontiĝo estis la partopreno de multaj infanoj, preskaŭ ĉiuj parolantaj Esperanton.
    Dum tiu okazajxo mi estis unu el la lernantoj de Alzirinha.

    Liked by 1 persono

  8. Saluton! Mi naskiĝis en Brazilo, je malgranda urbo (Divinolândia), ŝtato San Paŭlo. Gxi situas sur komence de la montaro nomita “Mantiqueira” je la limoj de ŝtato MG. Mia laboro, en la unua 15 jaroj de mia diplomiĝo, estis projekti domon kaj nuntempe mi dediĉas al instruado.
    Brakumun
    Ladislau

    Liked by 2 people

  9. Mi naskiĝis en Braziljo, ĉefurbo de Brazilo. Mia urbo havas modernan arkitekturon kaj estas juna. Ĝi estis inaŭgurita en 1960. Mi tre ŝatas loĝi ĉi tie. Jam vivas en Brasilia kaj ĉirkauaĵo pli ol tri milionoj da homoj. La vegetaĵaro nomiĝas “Cerrado”, savano, vegetaĵaro adaptita al seka vetero, ĉar dum ses monatoj pluvas kaj dum la aliaj ses monatoj de vintro estas ĉiam suno, do tre seka. En Brasilia kaj regiono ni ne havas industriojn; publikaj servoj kaj la registaro estas la plej granda parto de laborofertoj. Estas tre bela urbo kaj ni havas multajn monumentojn kaj ekologianj rezervojn proksimaj de la urbo.
    Ĝis baldaŭ,
    Roberto.

    Liked by 2 people

  10. Karaj geamikoj,
    La nomo de mia urbeto estas Sidney. Sidney havas 15,000 civitanojn. La urbeto situas sur la insulo’ Vankuvro’ kiu estas 80 kilometroj trans la Salisxa Maro de la granda urbo, Vankuvero, kie en 1984 okazis UK de Esperanto. Kvankam malgranda, Sidney havas diversajn industriojn kiuj rilatas al aviado inkluzive de la konstruo de ‘Havilland Beaver kaj Otter’ aviadiloj pere de ‘Viking Air’.

    La nomo de mia lando estas ‘Kanado’. La vorto devenas de la indiana vorto de ‘Huron-Iroquois’ “kanata” kiu signifas ‘vilagxo’. Tamen Kanado estas multe pli granda ol ‘vilagxo’.

    Kanado havas tri grandegajn marbordojn – La Atlantika, la Pacifika, kaj la Arkta marbordoj. La landlimo inter Usono kaj Kanado havas 8,891 kilmetrojn.

    Multe pli pri Kanado estas trovebla en vikipedio en Esperanto.

    Liked by 2 people

  11. Saluton,
    post la malsukceso min nun kopias la tekston de alia programo al la retpagxo. Mi esperas ke gxi funkcias.
    Mi logxas en Weilheim en Supra Bavario. Sed mi preferas diri, ke mi logxas en la metropol-regiono Munkeno (Munkeno estas München en la germana lingvo), cxar preskaux neniu konas Weilheim, sed preskaux cxiuj konas Munkenon. La metropol-regiono Munkeno ampleksas la urbon Munkeno kaj dekon da apudaj distriktoj. La urbo havas 1,5 milionoj da logxantoj, la tuta regiono 2,5 milionojn.
    La regiono estas konata kiel centro de alt-teknologiaj entreprenoj. Inter aliaj estas Siemens, MAN, BMW kaj Roche la plej konataj. Estas ankaux eksterlandaj kiel Microsoft, kiuj havas germanan aux euxropan sidejon en aux apud Munkeno. Multaj homoj, kiu laboras en tiuj entreprenoj, studis en la munkenaj universitatoj. La plej konataj estas la Ludwig-Maximilians-Universität (LMU), la Technische Universität München (TUM) kaj la Fach-Hochschule München (FHM). Mi studis en la LMU. Inter turistoj Munkeno estas konata pro la granda bierfesto fine de septembro – nomata “Oktoberfest”.
    Weilheim estas la cxefurbo de la plej suda disktrikto de la Munkena metropol-regiono. Gxi situas meze inter Munkeno kaj la landlimo al Auxstrio. La urbo havas 23 000 logxantojn, 5000 forveturas cxiutage por labori en aliaj lokoj, cxefe en Munkeno. Tra Weilheim estas du gravaj fervojaj linioj (München-Innsbruck kaj Schongau-Augsburg) kaj du gravaj stratoj (B2 München-Garmisch kaj B472 paralele al la Alpoj). Inter la grandaj entreprenoj estas Zarges (produktoj el aluminio), Bremicker (strat-sxildoj) kaj WTW (analiziloj por malpura akvo). Antaux kelkaj tagoj la cxina entrepreno Huawei anoncis, ke gxi instalos fabrikon en Weilheim.
    Alfred

    Liked by 3 people

  12. Saluton! Mi naskiĝis en Brazilo, la plej granda lando en Sudameriko. Malsimila al siaj najbarlandoj, kie la loĝantoj parolas hispane, Brazilo havas kiel oficialan lingvon la portugalan. La lando estas multkultura kaj diversetna pro la multaj enmigradoj el pluraj landoj. Ĝia marbordo situas ĉe oceano Atlantiko kaj ĝi limas ĉiujn landojn de Sudameriko, escepte de Ĉilio kaj Ekvatoro.
    Mia naskiĝurbo estas Fortalezo, ĉefurbo de ŝtato Cearao. Fortalezo situas en la nordorienta parto de la lando. Kun ĉirkaŭ 2,6 milionoj da loĝantoj, ĝi situas ĉe la marbordo. La ŝtato Cearao estas alloga pro siaj naturaj belaĵoj, ĉefe la plaĝoj, kaj dum la tuta jaro akceptas turistojn el la tuta mondo.

    Liked by 3 people

  13. Karaj Geamikoj,

    unue mi pardonpetas ke mi ne partoprenis la lastan renkontigxon, sed estis vere terura semajno. Do, mi rakontas al vi ke mi instruas gxeneralan lingvistikon cxe la universitato de Parma, urbo en norda Italio en kiu mi ankaux logxas. Mia laboro estas mia plej sxatata hobio (mi cxiam diras ke, se mi estus ricxa homo, mi dauxrigus mian instruadon ankaux sen salajro!). Parma estas suficxe granda urbo (laux la italaj kriterioj): 240.000 homoj. Sed ankoraux – kaj mi esperas ke tio dauros – dimensie homema. Do, mi invitas vin cxiujn enestontece visti min! 🙂
    Bonas semajnon,

    davide

    Liked by 3 people

Lasi respondon

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.