6-A Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil

La temo de nia 6-a renkonto estas:
Ni pensu pri realigeblaj servo-projektoj, ĉar pro tio ni kreis nian klubon kun entusiasmo kaj dediĉo!”

Urĝaj informoj de la protokolisto

Kiel vi perceptis de antaŭa mesaĝo, jam nia Klubo estas formale rekonata de ROTARY INTERNATIONAL, kun ĉiuj rajtoj kaj devoj.

Estas petataj kelkaj adaptoj al la rotariaj normoj, inter kiuj la nomo devas esti iom malsama al nia komenca propono.

Nun nia oficiala nomo, kiu rezultos en ĉiuj publikaĵoj de R.I., estas la jena: rotaryclubdeesperantobrasil.org.

Jam ni ŝanĝis la kapon de nia retejo kaj anstataŭis la mapon de Brazilo, montrante la terglobon, ĉar fakte niaj membroj loĝas dise tra la kontinentoj kaj ne nur en Brazilo.

Revuo Brasil Rotário

Ekzistas la kutimo en R.I. ke ĉiuj membroj abonas R.I. revuon el inter la pli ol dudek revuoj en naciaj lingvoj.

Ni ne akceptis ilian proponon aboni kolektive la anglalingvan revuon; sed ĉar duono de niaj membroj vivas en Brazilo, ni decidis aboni la vere tre bonan revuon en portugala lingvo BRASIL ROTÁRIO. Oni sendos ĝin al via hejmadreso perpoŝte monate.

Ek de 1-a de majo ni komencos do regule funkcii kaj vi klopodu publikigi ene de dek tagoj vian partoprenon. Ĉiun monaton la sekretario informos la distrikton 4560 pri la frekvenco de la membroj, kiun ni ambicie dezirus esti 100%.

Rotary instruoj

Imagu vi, ke 35.500 kluboj tutmonde realigas edukajn kaj humanecajn projektojn ĉiujare.

Imagu, kiel ĉiujare la homa socio profitas de la bonvolemo de pli ol miliono da rotarianoj! Entuziasmiga ideo….

Kaj ke ek de nun nia nova Klubo povas komenci proponi al nia membraro siajn ideojn pri eventuale realigeblaj projektoj.

Ekzistas projektoj, kiuj bezonas grandan financan bazon, helpe de la Rotary Fondaĵo, sed ekzistas projektoj, kiuj tute ne bezonas monon, sed nur bonvolan pretecon dediĉi sin al iu edifa agado por aliuloj dum kelkaj horoj, sed ĉiam kune, ĉar la slogano estas” servo per amikeco”.

Do, karuloj, elpensu ion farendan kaj publikigu en nia 6-a renkonto.

R.I. havas nuntempe 6 prioritatajn agadkampojn. Vi povas facile eniri en la retejo la paĝaron de Rotary kaj eltrovi tiujn agadkampojn, pristudi kaj sekve fari proponojn por diskutado de la tuta Klubo.

Ni scivoleme atendas viajn ideojn!….

31 pensoj pri “6-A Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil”

  1. Mi pensas pri edukprojekton ke ni povas prepari, ekzemple la kapablo en komputilo (linukso) kaj esperanto al la komunumo. Mi pensas ankau pri krei kafejon kie personoj parolos Eo kaj kunveni. En tiu loko vendus produktoj de malgranda negoco posedantaj kiel kafo, pano, biskvito, sekigitaj fruktoj, ktp.

    Ŝati

  2. Saluton. Unu projekto estas disvastigi al la homaro la kapableco de la spirito sin liberigi per meditado. Konigi terapion kiel Reiki kaj aliaj alternativaj metodoj kiuj donas eblecon bari malsanon antaux gxia enradikigxo je la karna korpo.
    Aliaj projektoj estas traduki verkojn spiritaj al la mondo per Esperanto kaj traduki pri historion de Esperanto al la brazilanaj.

    Liked by 2 people

  3. Saluton al ĉiuj,

    vere kion gxuas Rotary laboro estas disvolvi eblaj laboroj.
    Ĉi tie en Alto Paraíso de Goiás, en la lernejo kie mi instruas disvolvis laboron ĉiu fino de la jaro, kiu celas helpi Kuracistoj Sen Limoj; la laboro estas farita kun gimnazianoj kaj ili faras esploron pri temoj rilataj al MSF, malkaŝi kaj kolekti monon por sendi la NRO, ne estas tre ekscita, fari ion eblan.

    Brakumon!

    Ŝati

  4. Saluton!
    Mi estas tre fervora disvastigando de sporto nomata Tchoukball (cxukpilko), kreata en Svislando kiel sporto kun paca filozofio kaj sen perforto inter la ludantoj .
    Mi jam instruis kaj helpis la disvastigado en pli ol 30 landoj, duono el ili en Afriko. Mi estas nun survoje al Zimbabwe kaj Etiopio kie mi instruos al la sport-trejnistoj kaj mi ankaux portas valizon plena da donacoj (pilkoj, vestajxoj ktp) kiu mi ricevis pasintsemajne dum internacia cxukpilko cxampeoneco en Italio (urbo Rimini). Kelkaj el miaj kontaktoj por la disvastigo de cxukpilkon estis fari pere de esperantistoj (ganao, togolando, ktp) kaj en Brazilo la nomo de la teamo fondita de mia nomigxas Esperanto Tchoukball Clube.
    Nuntempe mia plej ambicia projekto estas helpi teamo el Afriko partopreni la monda cxampeonecon en Tajvano en auxgusto. Estos la unua partoprenado de ia teamo el afriko en monda cxampeoneco. Mi jam sukcesis senpagan logxadon kaj mangxadon pere de la sporta ministerio en Tajvano kaj mi persone helpos ili pere de mia rabatita flugbileto kiel laboristo de flugkompanio. Dauxre mi sercxas helpon por pagi la vizon, sporto-vestajxon kaj parton de ilia flugbileto.

    Liked by 2 people

    1. Olá Julio,

      Tre interese, ke via laboro, ne scias multon pri sportoj, sed krom se la individuo, la teamo ĉiam generas konkuradon kaj disputo, kiu ĉiam kreas konflikton; Mi ŝatus scii pli pri amika maniero kie ĉiuj povas partopreni kaj resti amikoj.

      Sukceson kaj sorto en via projekto.

      brakumon,
      Maria José

      Ŝati

  5. Alfred
    pri Varsovio kaj propono de projekto

    Korajn salutojn karaj,
    Kiel dirite en la vidkonferenco, jen mia raporto pri la konferenco kaj ceremonio okaze de la 100a datreveno de la morto de Zamenhof – kaj mia propono por projekto.
    La 27an de aprilo mi vojagxis al Varsovio por partopreni la konferencon, kiu daúris tri tagojn. Estis pli ol cent partoprenantoj el Varsovio kaj el Esperantio. Estis multaj prelegoj, muzikajxoj, teatrajxoj kaj aliaj informoj pri Zamenhof, Esperanto kaj la Esperanta kulturo. Tre impresaj estis la urbogvidado de Roman Dobrzyński, la vizito de la muzeoj “POLIN” pri juda kulturo kaj pri la ribelo dum la naciista okupado, kaj la publika legado de “Zamenhof strato” en multaj lingvoj. Roman ankaú gvidis la partoprenantojn tra la granda juda tombejo, kie estas la tomboj de Zamenhof kaj multaj de liaj familianoj.
    Jen mi volas aldoni mian proponon por projekto: La tombejo estas protektata monumento, sed nur estas malmultaj familianoj, kiuj zorgas por la tomboj. La Zamenhofaj tomboj estas ankoraú en bona stato, sed ili bezonas daúran prizorgon por resti.
    Projekto-propono: Nia klubo kontribuu al la prizorgo de la tomboj de la Zamenhofa familio – kaj ankaú per eta (eble nur simbola) donaco al la prizorgo de la tombejo.

    Liked by 2 people

  6. Karaj Samklubanoj,

    pri eventualaj ontaj projektoj, antaux kelkaj monatoj mi komencis prilabori volumeton pri akvo, dulingve, por varbi rotariajn kaj esperantajn valorojn en la du medioj. Alia laboro, kiu mi proponas, estas la esperantigo de la vivo de Paul Harris, ilo por konatigi lin al la esperantistaro.
    Elkorajn salutojn al cxiuj,

    Davide

    Liked by 3 people

    1. Via libro pri AKVO estas ege aktuala kaj certe tre sukcesa projekto de nia klubo. Mi jhus partoprenis distriktan konferencon en Brasilia, distrikto 4530, kaj pluraj el la 73 kluboj laboras pri akvo.
      Detaaligu kiam eblos viajn planojn por ke ni cxiuj kunlaboru kun vi! Brakume, Ursula

      Liked by 1 persono

  7. Kiel nova membro de tiu ĉi klubo, kiu neniam vizitis Brazilon, mi tute ne scias, kion proponi pri projektoj por nia klubo. Unue mi ŝatus ekscii pri la bezonoj de Bona Espero, kaj kiel ni povus iel helpi pri la valoraj projektoj de Ursula kaj Giuseppe tie. Rilate al la sugestoj de Giuseppe, mi volonte helpus pri Duolingo-aferoj, se la klubo decidos iel interagi kun la Duolingo-lernantoj. Rilate al la sugestoj de Ŭali, mi dubas, ĉu mi havus tempon prilabori tian kurson, ĉar mi jam estas tro okupita pri la Duolingo-kurso por anglalingvanoj, kie ni baldaŭ lanĉos duan, pli longan version.

    Liked by 3 people

    1. Dankon, kara Margo, pro via intereso por nia socia agado en Bona Espero. Nipovos fakte esti tre utilaj kiel rotarianoj al multaj diversaj projektoj. Post kelkaj tagoj mi klarigos cxi tie la tre entuziasmigajn programojn en Bona Espero! Atendu!
      Mi forte kredas ke ni komencu helpi vin en duolingo kiel unua konkreta agado!!!
      Brakume, Ursula

      Liked by 1 persono

  8. Karegaj Kompanoj de Rotary Club de Esperanto Brasil,

    RE: CERBUMANTE PRI ESTONTAJ PROJEKTOJ DE ROTARY CLUB DE ESPERANTO BRASIL
    Nivelo da graveco: alta

    Se vi permesas al mi, mi volas partopreni kun la membraro de nia Rotaria Klubo kelkajn informojn, kiuj mi jhus kolektis pri RADE – Rotaria Amikaro de Esperanto.

    Kiel laboremaj kaj agemaj estas Giuseppe kaj Ursula, Dio mia, mi pli kaj pli admiras tiun amindan paron. Ili ankauh estas aktivaj che RADE.

    La plej interesa afero estas, ke la tauhgaj celoj de RADE, mi opinias, tute povas servi kiel celoj uzotaj de ni kaj sur kiuj ni povas bazigi niajn projektoj. Rigardu la sekvantan. Mi konstatas, ke la unua celo estas ankauh prizorgo de la nova prezidento de Rotary International. Mi ankauh opinias, ke la dua kaj la tria bone tauhgas por nia klubo :

    La rotaria movado bezonas ankaŭ gejunulojn por daurigi la rotariajn celojn;
    Ne nur kunligi esperantistojn en la rotaria movado estas grava sed ankaŭ promocii “Rotary International” en la esperanta movado estas fundamenta;

    Promocii la uzadon de Esperanto inter Rotariaj Kluboj por faciligi komunikadon kaj mondan interkompreniĝon, laŭ punkto 4 de la Rotaria Celo.

    Kion vi opinias?

    Liked by 2 people

    1. KELKAJ SUGESTOJ:

      MALALTE KOSTAJ PROJEKTOJ PRI LA MEDIO:

      Planti arbojn sur la trotuaro en niaj propraj kvartaloj;

      MALALTE KOSTAJ PROJEKTOJ PRI EDUKADO:
      2. Helpi lingvaj studentoj plibonigi sian fluecon en Esperanto, en la angla, franca, germana, hispana auh itala lingvoj. Trovi homojn, lauheble esperantistojn, kiuj pretas elspezi iom da tempo kaj teni vid-konferenciojn / ret-babiladon ĉiu semajne kun lingvaj gelernantoj el aliaj mondopartoj kaj helpi ilin plibonigi la fluecon en ilia celaj lingvoj;

      Video Konferencoj / intervjuoj pri lingvoj, landoj kaj kulturoj kun denaskuloj diverslandaj de studentoj de publika lernejo lingvo centroj;
      Fari video klipojn kun raportoj de profesiuloj pri siaj karieroj kaj sukcesoj; Donacante ilin al la publika lernejo lingvo centroj.
      Kolekti kaj donaci legantan materialon, kiel librojn, audio kaj e-librojn en Esperanto, en la itala, germana, hispana, franca, angla, auh mandareno (china) Donacante ilin al la publika lernejo lingvo centroj.
      Kolekti muro afiŝojn pri la homaj valoroj, kulturo, lingvo studojn, kaj donaci ilin al publikaj lernejo lingvo centroj;
      Starigi partnerecojn kun ekzistantaj Esperanto-organizaĵoj por helpi antauhigi liaj projektoj ene de la Esperanto-movado;
      MALALTE KOSTAJ INTERŜANĜOJ:
      Vizitoj ene de la klubo – Klubo membroj vizitante kun aliaj klubanoj;

      Liked by 1 persono

      1. Kara Davide, mi estas feliĉa ke ni konsentas pri kelkaj el ĉi tiuj punktoj prezentitaj. La sekvanta pasho, mi pensas, estas akiri subtenon de aliaj klubanoj kaj trovi manierojn specifi kaj adapti ĉi tiujn ideojn al la eblecoj kaj specifaj kondiĉoj niaj rotariaj kompanoj trovas en siaj regionoj.
        Mi ankauh konsentas, ke ni bezonas helpi Ursula Kaj Giuseppe pri la agadoj de Bona Espero.

        Ŝati

    2. La historio de RADE estas tre interesa.
      Ĝi estis la unua Amikaro registrita en RI jam en 1928.
      Kiam Rotary eniris Francion, aperis subite la lingva problemo. La usonanoj postulis ke la francoj uzu la anglan, oficiala lingvo de Rotary. La francoj postulis ke la usonanoj uzu la francan, kiu tiam estis la internacia lingvo.
      Kompromisa solvo, subtenita de du prezidantoj de RI : Sydney Pascal ( 1931-32) kaj Maurice Duperrey ( 1937-38) , estis la uzo de Esperanto. En la tridekaj jaroj de la pasinta jarcento RADE estis tre aktiva, ĝis kiam, kun la eksplodo de la 2-a Mond-Milito, Rotary malaperis en Eúropo kaj post la milito la angla fariĝis la oficiala lingvo ankaŭ de Rotary.
      RADE renaskiĝis en 1959 danke al la laboro de kelkaj esperantistaj pioniroj .
      Mi kaj Ursula transprenis la torĉon en 1998 kaj starigis la tradicion de la inform-standoj de RADE dum la mondaj kongresoj de Rotary.
      Pasintjare en Seulo kaj ĉi jare en Atlanta ni devis rezigni pri la stando pro manko de surlokaj kunlaborantoj, sed ni partoprenis per ricxa stando en Osaka, Salt Lake City, Montreal, Brsibane, Barcelona, Lisboa, Kopenhago, Birmingham, Chicago ktp.
      La fondo de du e-kluboj Esperanto, estas la konkretigo de nia laboro por konvinki Rotary, ke la uzo de Esperanto faciligus la rilatojn inter la tut-mondaj rotarianoj.
      Do, ni fortigu daŭre nian agadon kaj iom post iom varbu novajn esperantistojn al nia Klubo.

      Liked by 1 persono

  9. EBLAJ PROJEKTOJ POR LA ” ROTARY CLUB DE ESPERANTO BRASIL”

    En la nuna situacio de nia ĵus rekonita klubo, oni devas pripensi projektojn, kies realigo estu senkosta. Temas do ekzemple pri tradukado de tekstoj, kiel en Vikipedio , aŭ monitorado, ekzemple de Duolingo gelernantoj.
    Nur kiam nia klubo plifortiĝos en siaj financaj eblecoj, oni povos realigi pli grandajn humanecajn projektojn.
    Siatempe mi entuziasmiĝis pri la ebleco realigi humanecajn projektojn en la regiono de la Rotary Klubo de Alto Paraíso en Brazilo, sed mi konscias ke tie la kondiĉoj estis tre favoraj.
    La necesoj en tiu malriĉa regiono estis senfinaj kaj estis facile elekti en kiu sektoro efike interveni.
    Ĉefe ni agadis en edukado, en sanitara assisto, en la ekipado de hospitalo kaj en transporto de lernantoj. Estontece ni povos proponi nian intervenon en tiuj sektoroj ,kiuj plej necesas en la regionoj kie vivas niaj membroj.

    Liked by 2 people

  10. Kiujn projektojn mi proponu al nia Rotaryclubdebrasil kiel via prezidanto?
    Unue, mi faru jenan demandon: Kiajn projektojn kaj programojn ROTARY jam por jardekoj subtenas finance? La listo estas vasta: Ili inkluzivas –

    “Edukaj stipendioj, interŝanĝo de studgrupoj, postuniversitataj stipendioj en Kursoj pri paco-studoj, konfliktsolvoj inter popoloj kaj agado en diversaj departamentoj de la Unuiĝintaj Nacioj.

    Programoj de humanecaj sanprojektoj, alfabetigaj programoj, akvoprovizo al vilaĝoj, profesiigaj kursoj, interŝanĝo de gejunuloj inter malsamaj landoj por la daŭro de unu jaro, ekipado de hospitaloj en malriĉaj regionoj, kaj aliaj, ĉiam kunlabore kun lokaj respondecaj aŭtoritatoj.”

    Ŝajnas al mi ke la frazo,“ postuniversitataj stipendioj en kursoj pri paco-studoj, konfliktsolvoj inter popoloj kaj agado en diversaj departamentoj de la Unuiĝintaj Nacioj ” – el tiu listo plej trafe tuŝas mian koron kiel Esperantisto. Ĝuste en tiu frazo la idealoj de Rotary kaj Esperanto perfekte harmonias.

    Mi proponas ke ni organizu kaj iel finance subtenu ‘kurson pri paco-studoj, kaj konfliktsolvoj inter la popoloj’. Tiu kurso estu en Esperanto. En la unua fazo ĝi estu bazita kaj instruita en tute nova retejo, aŭ en alia paĝaro de nia nuna Rotaria retejo. Estonte, programeroj de tiu kursaro povas esti instruitaj dum la ‘Kongresa Universitato’ de la venontaj Universalaj Kongresoj de Esperanto.
    Ni sendube trovos helpantojn inter la Esperantistaro kiuj, kunlaborante, ekscios pri nia klubo kaj pri la niaj komunaj interesoj.

    Mi kredas ke iuj kunlaborantoj membriĝos.

    Liked by 2 people

  11. https://www.rotary.org/es/our-programs

    https://www.rotary.org/en/2017-18-ri-president-ian-hs-riseley-announces-his-presidential-theme

    Antauh montri al nia valora teamo de ROTARY CLUB DE ESPERANTO BRASIL miajn sugestojn por fareblaj projetoj, mi imagas, ke estus logika afero konsideri la celojn definitajn de la nova 2017-2018 prezidanto de Rotary International , H.S. Risely, tiel ke ni alghustigus/vicigus niajn proprajn planoj al liaj lauhdindaj celoj. Sen forgesi nian devontigon al la Esperanto Movado kaj sia disvastigado.

    2017-18 RI Prezidanto Ian H.S. Riseley anoncas lia prezidenta temo, Rotario: Fari Diferencon ( auh eble, “okazigi la diferencon”)

    Homoj Agemaj de ROTARY CLUB DE ESPERANTO BRASIL,

    En Rotary, najbaroj, amikoj kaj homoj pretighas sin por solvi problemojn kaj pro tio, ili renkontighas kun aliaj gvidantoj por interŝanĝi ideojn kaj ekagi por alporti al la mondo daŭrantan ŝanĝon.

    La sekvantaj estas kelkaj lumturoj menciitaj de Riseley:

    MEDIO PROTEKTADO: kaj la batalado kontrauh agoj kiuj kaŭzas la klimatan ŝanĝon pro tio, ke ili estas esencaj por la daŭrigebleco de niaj projektoj … La prezidanto elektita, H.S. Riseley, defiis al chiuj Rotariaj kluboj “okazigi la diferencon” kaj planti unu arbo po ĉiu membro de Rotary, ek de la komenco de la 2017-2018 Rotaria jaro, je la 1an de julio, ghis la Internacia Tago de la Tero, je la 22 de aprilo 2018 … “Mi esperas, ke la rezulto de nia laboro, iros preter la limoj de la pozitiva efiko sur la medio, kiun ni okazigos plantante 1.2 milionojn da arboj,”
    POR CERTIGI LA ESTONTECON DE ROTARY: Riseley instigis la klubojn atingi ekvilibron en la nombro de viroj kaj virinoj rilate al ilia klubo membraro kaj ankaŭ malpliigi la averaghan aghon de siaj membroj. Ni devas antaŭenigi seksan ekvilibron en niaj kluboj, kiel unu el niaj ĉefaj prioritatoj …
    Kluboj devus strebi por trovi vojojn por altiri kaj engaĝi junuloj. “Nuntempe, nur 5% el niaj membroj estas sub 40 jaroj de aĝo, dum la plimulto estas pli ol 60.”
    KUNLABORO KAJ KOMUNA LABORO: “La kluboj individue “okazigos la diferencon” chi tiu jaro, sed nur per de la unuigho je tutmonda skalo ni sukcesos fari la Rotarion antaŭeniri en la estontecon. “Ni povas atingi multe pli kune ol ni povus iam atingi solaj,” Mi petas vin subteni spiriton de kunlaborado kaj laboro en teamo

    Jen miaj sugestoj por eblaj projektoj (cerbumante…):

    Kiel eksplori la avantaĝojn ekzistantajn pro tio, ke ni povas havi tiajn valorajn membrojn de ROTARY CLUB DE ESPERANTO BRASIL:

    Disemitajn trans diversaj regionoj de la mondo;
    Havantaj kutimojn, lingvojn kaj kulturojn diversajn;
    Disemitajn en Brazilo kaj en diversaj partoj de la mondo kaj proksimaj al multaj aliaj kluboj de Rotary en diversaj landoj kaj urboj;
    Kiuj amas la studo de lingvoj kaj kontakto kun malsamaj kulturoj kaj kutimoj;
    Kiuj kapablas uzi la teknologiojn de komunikado kaj informo;
    Kiuj havas diversajn profesiojn;
    Kiuj estas geinstruistoj en baza kaj supera edukado;
    Kiuj estas gvidantoj, idealismaj, proaktivaj kaj kiuj sin dedichas al la konservado de lingvoj, kulturoj, kaj de la planedo;
    Kiuj estas Esperantistoj;
    Kiuj estas Rotarianoj.

    Helpu min pripensu tion… poste mi dauhrigos…

    Liked by 1 persono

Lasu respondon al Alfred Schubert Nuligi respondon

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.