8-A Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil

La temo de nia 8-a renkonto estas:
“Nia statuto rekonata de Rotary International” daŭrigo…

PROTOKOLO

Mi kutime informas vin pri aktualaj novaĵoj en  nia Klubo, kaj do sciu ke kelkaj membroj plezure malfermis facebook paĝon por amike babili kia ajn momente por  konatiĝi reciproke pli bone.

Mi ĝojas renkonti vin tie – sed tio ne signifas, ke vi ne havas la moralan devon publikigi viajn opiniojn kaj komentojn pri la oficala temo en nia oficala retejo. Krome estas simpatia gesto se vi komentas publikaĵojn de viaj kolegoj tie!

Ŝajnas ke kelkaj ankoraŭ ne konscias pri la ŝanĝita retadreso nia, kiu estas: rotaryclubdeesperantobrasil.orgFakte ne ĉiuj aperis laste.

Tre baldaŭ ni limigos la eniron al  nia  paĝaro al nur membroj kun pasvorto.

Venontan sabaton nia Klubo ricevos la formalan rekonon de R.I. dum la distrikta konferenco en la urbo Poços de Caldas en la ŝtato Minas Gerais. Kvar membroj de nia Klubo partoprenos tiun solenaĵon kaj ni invitas vin pensi positive, ke nenio malhelpos.

Nun la brazilaj membroj povas ankaŭ legi la statuton en la portugala lingvo en nia dosiero, kiu estas la laŭleĝa versio.

Mi esperas, renkonti vin ĉiujn dum la venontaj tagoj en nia retejo!

ROTARY INSTRUOJ

KIAN SIGNIFON HAVAS LA DISTRIKTA  KONFERENCO ?

Kiel esperantistoj aktivaj ni konas la universalajn kongresojn de UEA, la landajn kongresojn en jam notinda kvanto da nacioj, kaj krome ekzistas fakaj kunvenoj, okazas feriaj eventoj kaj lokaj renkontiĝoj.

Iom post iom vi lernos pri la eventoj en la rotaria movado, kaj ni tuj komencas per la plej grava jara evento en ĉiuj rotariaj distriktoj de la mondo.

La  Konferenco estas  granda festo de la Distrikto, kiu brile konkludas la rotarian jaron. Temas pri renkontiĝo de amikeco, studo  kaj diversaj inspiraj prelegoj  kun tezoj poste senditaj al la konsidero de RI. Kutime la programo de la  Konferenco konsistas el:

1) Solena inaŭguro  kun la partopreno de aŭtoritatoj kaj invititoj, krom la distriktaj rotarianoj ofte ĝis mil kaj pli da partoprenantoj ;

2) Kunsidoj  de la pleno,  kun prelegoj bazitaj  sur  la celoj kaj devizoj de Rotary ;

3) Aklamo de la indikita guberniestro por la venonta rotaria jaro;

4) Elekto de la urbo de la venontjara Konferenco ;

5) Socia evento por gefamilianoj de la membroj kaj invititoj ;

6) Kunfratiĝa  vespermanĝo kaj balo de la guberniestro.

La partopreno de plejparto de la membroj de la diversaj kluboj montras  la konsideron por la aktiveco de la guberniestro, rekta respondeculo pri la sukceso de la Konferenco.

Venontjare kelkaj el vi  povos elkovri la plej apudan Rotary klubon en sia urbo, viziti ĝin  kaj ekscii pri la distrikta konferenco por ĝin sekve partopreni. En Brasília kvin  el niaj membroj partoprenis la distriktan konferencon 4530 kun eksterordinare interesa programo!

11 pensoj pri “8-A Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil”

  1. Estas honoro por mi partoprenos Rotary denove, mi vidis la facebook paĝo kaj mi konfesas mi havas iom problemon kun la retejo ĉar mia Esperanto estas simpla, sed kun la google tradukisto helpo Mi provas, Mi studas por plibonigi kaj partopreni pli sekureco.

    Salutoj al ĉiuj!

    Liked by 2 people

  2. Karegaj Gekompanoj de Rotary Club de Esperanto-Brasil,

    Mi sentas min felicha pro tio ke mi bonshance loghas pli malpli proksime al la urbo Poços de Caldas (6 horoj kaj 1/2) kaj havis la oportunecon partopreni la Distriktan Kongreson kune kun Ursula, Giuseppe kaj Ladislauh.

    Mi bezonas dankegi kompanon Ladislauh pro tio ke li amike bonvenigis min al sia urbo, montris al mi interesajn lokojn tra la urbo, vespermanghis kun mi kaj poste ghentile veturis min al mia hotelo.

    Mi ankauh volas divivi kun chiuj gekompanoj mian grandan plezuron persone konatighi kun Ladislauh, Ursula kaj Giuseppe. Vere laboremaj simpatiaj kaj amikaj gekompanoj.

    La Guberniestro de la Rotaria Distrikto 4560, samideano Esperantisto João Otávio Veiga Rodrigues, varme bonvenigis nin dum la malfermo de la konferenco kaj donis al Ursula la shanco paroli pri la graveco de Esperanto ene de la Rotaria Movado kaj la graveco de Rotario por Esperanto.

    Ursula brile parolis kaj positive impresis la cheestantoj.

    Mi opinias, ke la resulto de niaj cheesto estis la plej pozitiva.

    Koran dankon al ili

    Amike,

    Cleder

    Liked by 1 persono

    1. Karaj Cleder,

      Pocos de Caldas estas vere tre bela urbo kaj ĝia historio komencis esti skribitaj de la malkovro de ilia primara fontoj kaj fontoj en la dek-sepa jarcento, trovita ĉe la fundo de vulkana caldera, la maloftaj kaj sanigante potencoj de akvo estis respondecaj komunumo de prospero de liaj komencoj. Kompreneble la homoj, kiuj estas ege amika kiel estas ĉiuj ministoj; Estas loko kiu valoras sciante.

      Paroli de Ursula kaj Giusseppe, ni estis por serĉi vortojn, ili estas tre speciala homo kaj Mi diras al vi, ke vi gajnis grandan donacon, ĉar ĉi tiuj du estas ekzemploj de vivo por esti respektata, admirata kaj sekvis; konas tiujn personojn kiuj montras al ni, ke la vivo valoras kredante, ke vi povas pli bone kiel estas, ĉi tiuj estas Ursula kaj Giuseppe.

      Kaj Rotary montris la mondon per sia laboro, kiu estas ĉiuj ni kunmetos pro bonfarado, mondo certe estos pli bona loko por ĉiuj homoj vivas en justa kaj frateca maniero.

      Por mi estas plezuro por fari novajn amikojn tra Rotary, Mi esperas ke nia nova grupo havos sukceson.

      Amika brakumo kaj amikoj!
      Maria José

      Ŝati

  3. La paĝo de facebook estas por faciligi nian kominikadon sed la laboro de nia ĉiusemajno estas farita en nia retejo. Ni oftecus 60% partoprenantoj kial nia statuto indikas (Artikolo 12, Sekcio 1).
    Mi studas manieron efektivigi pasvorto per nia membro. Unu maniero estas krei salutnomon en wordpress. Alia maniero estas ŝanĝi servilo. Sed ne zorgas pri tiu, nur teknikisto problema…
    Mi salutas al ĉiuj kunlaborantoj de nia klubo.
    Mi legis la statuto kaj ĝi havas multe da detaloj ke kun tempo mi komprenos.
    Mi enmeti la ligilo de statuto, rade informilo kaj la teksto “Kial Esperanto?” en nia “Dosieroj” sekcio.
    Se vi havas sugestojn, estos bonvenajn =)
    Brakumojn,
    Roberto Gandara

    Ŝati

  4. Saluton al cxiuj!
    Mi gratulas la oficiala fondo de nia klubo!
    Bedauxrinde mi ne povis partopreni la lasta renkontigxo sed mi esperas ke venontsemajne mi sukcesos.
    Mi estas nun en Afriko ( Zimbabwe kaj Etiopio) kaj mi klopodos renkontigxi lokajn rotatianojn!
    Amike
    Julio

    Ŝati

  5. Karuloj, hierau, la 17-a de majo 2017, estas la tago de la oficiala fondo kaj akcepto de R.I. de nia klubo de Esperanto Brasil! Tiun informon ni ricevis vespere kaj mi tuj informas vin tre kontenta kaj esperas ke ek de nun vi aktive aperos en nia HEJMO en wordpress.

    Ŝati

  6. Karaj gesamideanoj, pri la statuto de la klubo, aparte atentinda estas la artikolo 12 kiu difinas la kondichojn de nia frekvenco kun la kunsidoj de la klubo. Aliaj interesaj artikoloj pritraktas la temojn de niaj kunvenoj, kiuj devas preterlasi komentojn pri politiko kaj religio.
    Mi invitas vin tralegi la statuton kaj esprimi vian opinion.
    Korajn salutojn de
    Giuseppe Grattapaglia

    Ŝati

Lasu respondon al Julio Calegari Nuligi respondon

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.