10-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil

La temo de nia 10-a renkonto estas:
“Justa internacia komunikado” 

PROTOKOLO

Hieraú okazis denove la vidkonferenco  kaj  ni   detaligis, kun nia prezidanto Wally du Temple, plurajn organizajn detalojn. Alfred en Germanio raportis pri grava kongreso en  la Franca urbo Colmar.

Jam ni havas la diplomon de plenrajta Rotary Klubo kaj nun faros  la necesajn burokratajn paŝojn por doni al nia Klubo juran personecon en Brazilo, ĉar ni ja membras en la brazila distrikto 4560.

Ek de nun nia Klubo aperos inter la aliaj pli ol 60  kluboj de la distrikto kun ĉiuj necesaj indikoj, kiel nombro, nomoj , la frekvenco kaj la  agadkampoj. Estas la strebo de ĉiu Klubo, eĉ ĉie tutmonde, havi la plej altan frekvencon de la membroj. En nia kazo  facilas, ĉar ni renkontiĝas elektronike kaj ne devas eliri el niaj hejmoj por partopreni nian rotarian kunvenon. Tamen, tio ankaú morale devigas nin, klopodi  komenti la 3 temojn de ĉiu monato almenaú per kelkaj linioj.  La tuta grupo  havas  bedaŭrinde nur iom pli ol 50 % sed ni certas ke eblas alveni  al 80%.

Rotariaj instruoj

La ĉisemajna instruo temas pri la kvanto de rotarianoj en la unuopaj landoj, evidente ne en ĉiuj 200, sed en tiuj kie membras niaj geamikoj.

Pluraj el inter ni vojaĝas profesie aŭ pro esperanto tra la mondo kaj estas tre utila scii pri kiom da rotarianoj en kiaj landoj  agadas.

Ni elprenis el la Rotaria oficiala informejo la sekvajn datumojn:

  1. La plej granda kvanto da rotarianoj loĝas en Usono kaj legas la revuon THE ROTARIAN.
  2. La dua plej granda nombro loĝas en Japanio, kun 109.000 kopioj en japana lingvo.
  3. La tria lando  estas Hindio kun 97.000 kopioj de hindlingva revuo.
  4. La Nordaj landoj de Eŭropo eldonas 69.000 kopiojn en la kvar skandinavaj lingvoj.
  5. Germanio eldonas 62.000 kopiojn en sia germanlingva revuo.
  6. La britoj havas 53.000  membrojn , kiuj legas la anglan revuon eldonita tie.
  7. Brazilo  eldonas 53.000 kopiojn de sia bela revuo en la portugala lingvo.
  8. Aŭstralio havas anglalingvan revuon por siaj 43.000 rotarianoj.
  9. Italio nombras 40.000 rotarianojn kun bela itala revuo.
  10. Francio deklaras 39.200 rotarianojn kun franclingva revuo.
  11. Kanado havas  33.000 rotarianojn kun dulingva revuo(franca, angla).
  12. Nederlando eldonas 20.000 kopiojn de nederlandlingva revuo de Rotary.
  13. Svislando eldonas por 12.000 membroj revuon en siaj tri naciaj lingvoj.
  14. Taivano nombras 11.800 ĉinajn rotarianojn kun revuo en ĉina lingvo.
  15. Venezuelo disponas pri 9.900 rotarianoj kun hispanlingva revuo.

Jen bona ekzemplo kiel la lingva diverseco estas tre sentata en nia movado kaj nia tasko de esperantistoj estas granda misio, konsciigi la problemon de justa komunikado internacie.

La monda estraro de R.I. fakte konscias ke estus grava etika eraro kontraŭ la kvar niaj rotariaj konceptoj pri paca kunvivado kaj kunlaboro, se oni devigus al ĉiuj unu fortan nacian lingvon.

Ni atendas viajn komentojn kun intereso!

————————

Dankon al Ursula kiu donis al ni la supran informon! Estas vere pro la granda nombro de Rotarianoj en la mondo ke la projekto kiu havas la nomon ‘Nuligu poliomjeliton NUN’ atingis grandegan sukceson. Poliomjelito preskaŭ estas venkita pro la donacoj de Rotarianoj per donacoj de volontulaj laborhoroj, per financaj donacoj grandaj kaj etaj.

En venontaj kunvenoj ni sendube diskutos denove pri niaj projektoj de nia klubo. Mi rimarkas ke multaj el vi jam volontulas por bonaj projektoj. Vi faras bonajn agojn sen postuli pagojn aŭ libervole pagas fakturojn por helpi al aliaj. Ĉiuj tiuj agoj ni povas konsideri kiel agoj de nia klubo se vi tion deziras. Petu al nia klubo ke tiu aŭ alia via bona helpprojekto estu nomita projekto de rotaryclubdeesperantobrasil.org . Kontrolu ke via projekto harmonias kun la celoj de Rotary. La estraro de via klubo faros rekomendon al la klubanoj, kaj poste ni voĉdonos ‘jes aŭ ne’ pri la ideo akcepti vian projekton kiel oficiala projekto de Rotary. Laŭ la eblecoj de la klubanoj ni subtenos vin kaj viajn laborojn.

Bonvolu respondi al ‘aktuala renkontejo’ –  rotaryclubdeesperantobrasil.org .

Wally du Temple, Prezidento.

10 pensoj pri “10-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil”

  1. Karaj kamaradoj,

    Komunikado estas tre polemika afero en ĉi tiuj tagoj, precipe ek de ĉi tiu nia virtuala mondo plifaciligis la komunikadan procezon.
    Gravas ke komunikado okazas en respondeca kaj civitana maniero; kion ni vidis estas duŝo de informoj sen konsisto kaj oni devas bone elekti kion ni legas kaj pasas unu al la alian.
    Ja ni volas konstrui justan kaj fratecan mondon per informo kaj kiel ni diras ĉi tie hejme “ ekzistas pli da bonaĵoj en la mondo ol malbonaĵoj, nur okazas, ke la bonaĵoj ne faras propagandon”.

    brakumon

    Ŝati

  2. Antau dek jaroj Unuighintaj Nacioj lanchis kampanjon por la plantado de unu miliardo da arboj en nia planedo. Rezultis el tio pli ol 3 miliardoj da plantitaj arboj inkluzive de la 500 de Bona Espero. La ideo de la nova prezidanto de Rotary Internacia.ligighas al tiu kampanjo de UNO kaj ni ne havos problemojn planti pliajn dudek arbojn. Intertempe la arboj siatempe plantitaj en Bona Espero jam fruktas, Kelkaj beda[rinde mortis en la sterila savana grundo, sed la aspekto de la tereno multe plibonighis kaj la medio dankas ~
    Giuseppe Grattapaglia

    Liked by 1 persono

    1. Kara Giuseppe, kara kamaradoj,

      planto arbo, floro aŭ eĉ restajxon, donas tian ĝojon en mian koron, ke, se ĉiuj homoj kompreni kaj senti, estus pritrakti la ĉiam planti semon en la grundo.

      Ĝi havas video kiu ilustras ĉi tiu sento kaj estis la inspiro por ni doni la nomon de nia tria infano, mi rekomendas al alia; sekvi la ligilon sur vi tubo https://www.youtube.com/watch?v=Klx8UBMRrMA

      Valoras rigardanta!

      brakumon

      Ŝati

    1. Saluton, Ileana, ni gxojas ke al vi placxas tiu bonega projekto de Cleder! Estus bone ke vi plantu baldau, cxar la malvarma vintro povos domagxi vian arbidon. Interesa estos ke cxiu membro plantas alispecan arbon. Do pensu pri iu tipo kiu prosperas facile en via klimato. Kaj ke estu laueble fruktoarbo, cxar la homaro bezonas produkti naturajn nutrajxojn ke ne plastajn… Braume, Ursula

      Ŝati

  3. Kara Cleder,

    vere brila propono!

    Ni disponigas en la bieno-lernejo BONA ESPERO en la tropika regiono de Brazilo, 14 paralelo sude de la ekvatoro, je 1.200 m da altitudo, grandan terenon por planti ne nur 20 arbidojn, sed multe pli.

    Tamen, versxajne estas multe pli aloga, ke cxiu plantu en sia urbo kun disvastigo kaj solenajxo dum la okazigo.
    En 2007 en Bona Espero ni jam plantis 500 fruktoarbidojn lau invito de la Unuigxintaj nacioj kaj per la financa helpo de franca lernejo de esperanton-lernantaj infanoj.
    En 2014 ni plantis 12 arbidojn donacitaj de Rotary klubo en Brasilia, pro komuna projekto por semojn-kolektantoj en la regiono.
    Nuntempe fruktas en Bona Espero centoj kaj centoj da fruktoarboj kiel avokadoj, gujavoj, pasifloroj, mangoj, orangxo, citronoj, kajuoj, kaj aliaj.

    Do, ek al la senkosta belega projekto, en la spirito de la nova prezidanto de R.I.
    Ni gxojas,
    Ursula kaj Giuseppe

    Liked by 1 persono

  4. Valoraj kaj agemaj membroj de ROTARY CLUB DE ESPERANTO BRASIL,
    Mi volas sugesti facile fareblan projeton, kiu mi pensas vicigas kun la celoj definitaj de la nova 2017-2018 prezidanto de Rotary International , H.S. Risely.
    Sen forgesi nian devontigon al la Esperanto Movado kaj sia disvastigado.
    2017-18 RI Prezidanto Ian H.S. Riseley anoncas lia prezidenta temo, Rotario: Fari Diferencon ( auh eble, “okazigi la diferencon”)
    POR LA MEDIO PROTEKTADO: kaj la batalado kontrauh agoj kiuj kaŭzas la klimatan ŝanĝon.
    La prezidanto, H.S. Riseley, defiis al chiuj Rotariaj kluboj “okazigi la diferencon” kaj planti unu arbo po chiu membro de Rotary, ek de la komenco de la 2017-2018 Rotaria jaro, je la 1an de julio, ghis la Internacia Tago de la Tero, je la 22 de aprilo 2018 …
    Li ankauh sugestis: “Mi esperas, ke la rezulto de nia laboro, iros preter la limoj de la pozitiva efiko sur la medio, kiun ni okazigos plantante 1.2 milionojn da arboj,”
    Mia propono estas, ke chiuj membroj de nia klubo plantu almenauh unu arbon. Lauheble invitu aliajn personoj kaj solene klarigu, kiu estas la celo de la agado ene de Esperanto Movado kaj ene de Rotario. Ne forgesu foti la okazajhon kaj sendi la fotojn al Roberto Gandara kaj Ursula Grattapaglia.
    Mi imagas, ke Esperanta flago kaj bildo kun la logo marko de nia klubo kaj de la Rotaria Jaro estas gravaj por la propra rekordo de la evento.
    Chiam kun la intenco por pli bone kunlabori,
    Brakumojn,
    Cleder

    Liked by 2 people

Lasu respondon al Roberto Nuligi respondon

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.