La temo de nia 11-a renkonto estas:
“Terapio Por Homoj Pere de Helpo de Bestoj, Subtenita de Rotarianoj en ses lokoj de la Mondo”
PROTOKOLO
Rotariaj instruoj
Karaj membroj de Rotary,
El la literaturo pri Rotary oni povas legi la jenon:
“La kernaj valoroj de R.I. (Rotary International) estas volontulado, amikeco, individuala integreco kaj la kapablo organizi kaj estri, ĉar R.I. volas kunigi estrojn de malsamaj profesioj por servi kun larĝvido al la forigo de maljusteco, malsato, malsanoj kaj analfabeteco. Ĝis kiam tiuj gravaj problemoj ekzistas en nia socio, Rotary ne haltas siajn klopodojn por realigi sian solidaran kunlaboron.”
Rotarianoj en ses urboj de du kontinentoj elektis helpi al malsanuloj per la provizo de teropio-bestoj al malsanuloj.
Terapio Per La Helpo de Bestoj
En la institucioj por maljunuloj, ekzistas indico ke dorlotbesta terapio povas: redukti depresion kaj sangopremon; redukti agacemon; redukti incitiĝemon; kaj pliigi socian interagon.
Por homoj kiuj severe perdas memorkapablon ekzistas indico ke la ĉeesto de kompana besto povas pliigi sociajn kondutojn kiel ekzemple – ekestas pli da ridetoj, ridoj, belaspektaj mienoj. La bestoj apogas la homojn per tuŝoj, vibradoj, vokoj laŭ nomoj, aŭ aliaj interagoj.
Hundoj povas disponigi valoregan servon helpante al handikapuloj iĝi pli memstaraj. Por la posedantoj de la hundoj kaj por la hundoj estas grandega respondeco, kaj postulo de la taŭgaj kondutoj. Pro tio, edukado kaj de hundo kaj de posedanto estas grava. Rotarianoj diversloke en la mondo asiste subvencias tian edukadon de bestoj por terapio.
Oni povas fari tion per kluba donaco. Se via hundo estas taŭga por tia servo vi povas pagi por ĝia edukado kaj iĝi volotulo en hospitalo.
Terapio-hundoj havas multajn uzojn: ili helpas tiujn en rulseĝoj, asistas surdulojn, gardas diabetojn kiam ili rekonas la korpo-indikojn de tro alta nivelo de sukero en la sango, provizas trankviligan helpon kiam paniko eruptas. La teropio-bestoj povas ankaŭ helpi homojn kiuj suferas de aŭtismo, psikologiaj malordoj kaj tiel plu.
Plej bone konataj estas la hundoj kiuj gvidas blindulojn, aŭ helpas al surduloj, ekzemple atentigas la surdulon se iu frapas ĉe la pordo, aŭ estas sono kiu avertas pri danĝero.
Teropio-katoj estas tre ŝatataj ĉar ili postulas malpli da zorgo kaj ili ofte povas provizi kunecon, ludeman humuron kaj amon por soleca homo.
Studoj montris ke la trankviliga vibro de kata ronronado havas signifan valoran terapion. Maltrankvilo kaj streĉiteco foriras kaj la sangopremo falas. Diversaj esploroj ankaŭ indikis ke ĝi helpas redukti inflamon kaj doloron kaj samtempe fortigas kaj kuracas ostojn.
Bona terapio-kato devas esti ĝentila, pacienca, memcerta, milda, kaj montras kunulemon en ĉiuj situacioj. Terapio-katoj devas ĝui homan kontakton kaj esti kontentaj esti dorlotitaj kaj pritraktitaj, foje mallerte.
La primara tasko de terapiokato aŭ hundo estas permesi al nekonataj homoj igi fizikan kontakton kun ĝi kaj ĝui tiun kontakton. Infanoj aparte ĝuas brakumi bestojn; plenkreskuloj kutime ĝuas simple karesi la katon. En hospicmedioj, terapiokatoj povas ludi rolon en paliativa prizorgo reduktante mortotimon.
Terapiokatoj estis utiligitaj kiel kunuloj por helpi la normaligo kaj bonfarto de batviktimoj, Terapiokatoj ankaŭ estas foje uzitaj en hospitaloj por malstreĉi infanojn kiuj restas tie.
Ajna hundo aŭ kato povas esti terapia hundo aŭ kato, depende de lia temperamento kaj trejnado. Oni povas speciale bredi hundojn por tiaj temperamentoj. Katoj ĝenerale konvenas sed devas esti zorge elektitaj.
Bonvolu fari komenton post via legado.
Sincere bondeziras al vi,
Ŭal Du Temple, Prezidento.
Saluton
Tre interesa kaj oportuna tiun terapion. Se homoj militas la bestoj anstatŭas ilin por flegi kaj doni amon al la malsanuloj. Verdire nia socio mankas kaj la bestoj estas provizitaj por helpi.
Sube kanzonon kiu petas la halton de milito:
Estu Paco
Mi petegas al vi,
mastroj de l’ tuta homaro,
ke en tero kaj maro
Estu paco!
Kaj ne plu estu hezito!
Ne plu estu milito!
Estu paco tra l’ tuta
tersurfaco!
La homoj fariĝos fratoj,
kaj la soldatoj,
por monda bon’
forĵetante la fusilojn,
forĝos plugilojn
el la kanon’.
ŜatiŜati
Mi ne havas sperton pri la efiko de dorlot-bestoj en la terapio de malsanoj, sed en Bona Espero ekzistas du bestoj dorlotitaj !La hundo LEONO ,kiu bojas dumnokte al lupoj, dazipoj kaj mefitoj j kaj ne reagas se alvenus shtelistoj, kaj la kato KATIDO, kiu vivas atendante ne ekzistantajn musojn .
Giuseppe
ŜatiLiked by 1 persono
Karaj kamaradoj,
Sur la temo de besto terapio estas tre serioza kaj individuo kiu sentas sole povas serti supren especialpor werent povis havi amikon por prizorgi eser zorgo.
En la mondo hopitalares pluraj teknikaj kiu rekomendas ĉi terapio.
“Amerika hospitaloj adoptas la tekniko tre sukcese: .. En homoj kuracado akcelas tra terapio bestoj kiuj havas konas la interligon kiu estas kreita, kaj kiom la kompanio de dorlotbesto povas esti plezurigaj Esploro sciencaj plifortigi la ideon, kaj malkaŝi alia faceto: .. la interkonsiliĝo sur sano la rezulto estas, ke krom hospitaloj, aziloj, mensa institucioj, kaj eĉ malliberejoj abonas metodo Hundoj, ĉevaloj, katoj, fiŝoj kaj birdoj … la kompanio de ĉiuj ĉi tiuj rekomendas por plibonigi fizika kaj mensa sano. ”
Mi trovas ĝin tre importate sed ankaŭ épreciso esti bone celata.
Brakumon.
ŜatiŜati
Kara ulo Rotarians,
sub unu standardo ni sentas nacio kaj ni sentas fakte apartenas al grupo; la flago estas tre forta simbolo kaj iras tiel ege kiel vesti. Tio signifis, ke ni havas fortan modernaj, planetario kaj humanismaj signifon, tre bone pensita kaj estis eksterordinare bela; Mi volas unu tiel fizike etiverpronta. Iliaj koloroj havas multe por diri al ni:
La verda koloro signifas esperon, libereco, sano kaj viveco. Verda simbolas naturo, mono kaj juneco.
Ekde la blanka koloro diras al ni:
La blanka koloro signifas pacon, pureco kaj pureco. Ĝi ankaŭ estas nomita la “koloro de lumo” ĉar ĝi reflektas ĉiujn kolorojn de la spektro. La blanka koloro reflektas la tutan lumon radioj provizi plenan klarecon.
Do mi komprenas, ke nia flago alportas lumon libereco de zorgo por nia planedo kaj nia popolo – la civitanoj de la mondo.
Brakumi al tod @ s!
Maria José
ŜatiLiked by 1 persono
karaj Geamikoj,
mi ne estas tre sperta pri la temo. Permesu min lasi nur kelkajn vortojn por saluti cxiujn, kaj danki por la belega lavoro de la flageto!
Gxis,
davide
ŜatiLiked by 1 persono
Karuloj mi trovis ĉi tiun interessan tekston en retejo.
Mi sciivolemas pri viaj komentoj !!
Roberto
Kafo kun kato
Ĉu vi volas kafon kun kuko kaj kato en Vieno? Nenia problemo ekde majo 2012 en la unua katokafejo Neko. Kvin veraj katoj vivas en tiu kafejo kaj estas je dispono de gastoj dorlotemaj. Kaj, se kato tro forte gratas vin kaj sango fluas, vi ricevas senkostan sparadrapon kaj kontraŭinfektaĵon.
La ideo venas de Japanio, kie en multaj loĝejoj la ludonanto ne permesas katojn. Ankaŭ la nomo estas japana: neko signifas kato.
Kiam mi vizitis la kafejon, unu kato dormis sur alte situanta breto, alian karesis infano. La aliaj verŝajne retiriĝis, ĉar la kafejo estis tute plena; tial multaj gastoj devis stari kaj nur fotis la scenon.
Kelneroj
Malbonajn ŝercojn daŭre devas elteni la kelneroj: Ĉu oni rajtas manĝi katon? Ne! Ĉu hundoj estas permesataj en la kafejo? Ankaŭ ne! Ĉu oni rajtas viziti la kafejon kun propra kato? Denove ne!
La kvin katoj venas el la Viena Katoazilo, kie loĝas pli ol 150 katoj. Do kun ili eblus malfermi 30 novajn katokafejojn.
Kafejo Neko estas malferma ĉiutage de la 10a ĝis la 20a horo. Adreso: Blumenstockgasse 5, proksime de la Stefankatedralo. Telefono +43 1 512 14 66, http://www.cafeneko.at.
Walter KLAG
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el Monato (www.monato.net).
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2017-02-09 Creative Commons License
fonto: http://www.esperanto.be/fel/2012/010722.php?p
ŜatiŜati
Karaj geamikoj,
dankon pro la varmkora bonveno en via renkontejo! Jen mia raporto pri la katkafejo en Kolonjo, kion mi foje verkis por la Esperantista katamikaro:
“La katkafejo „Kafejo Ronronke“, en Kolonjo, Germanio
Cafe Schnurrke, Ritterstrasse 27, 50668 Köln, Tel. 0049 221 84617980
Retejo: http://www.cafeschnurrke.de
Laŭ raportoj, kiuj antaŭ nelonge estis legeblaj en la germana gazetaro (http://www.zeit.de/2014/21/katzencafe-
schnurrke-koeln), io tre speciala troviĝas en la germana urbo Kolonjo, kiu ĝis nun nur estas konata al enloĝantoj de la plej grandaj eŭropaj metropoloj kiel ekz. Londono: katkafejo!
Survoje hejmen de niaj ferioj apud la norda marbordo mia familio kaj mi decidis viziti ĝin kaj ĝui propran impreson.
„Cafe Schnurrke“ estas amuza vortludo. Ekzistas germanaj familiaj nomoj kun la finaĵo „-ke“, kiel ekz. Knorke, Schmittke aŭ Marufke. La familia nomo „Schnurrke“ ne ekzistas, sed „schnurren“ estas la germana vorto por ronroni…
La kafejo estis helpe de navigilo facile trovebla en la centro de Kolonjo, proksime de la fama kvartalo „Klingelpütz“. Dimanĉe ni eĉ facile sukcesis trovi senpagan parkejon proksime de eta parko kun ludejo, kiu bele taŭgis por niaj infanoj.
La kafejo estas malgranda, kun nur unu ĉambro, kiu sufiĉas por kvar-kvin tabloj kaj sidlokoj por verŝajne kvarobla nombro da gastoj. Ĉiuj estis okupitaj; ni ĝojis, ke ni estis reservintaj tablon per la poŝtelefono tuj post nia spontanea decido viziti la kafejon, kvaronan horon antaŭ nia alveno tie. Krom la normalaj tabloj kun kutimaj, simplaj lignaj seĝoj sur la maldekstra flanko troviĝas pli komfortaj, nur iomete eluzitaj foteloj kaj sofo.
Kaŭze de la specialaj bezonoj de la kafejo la eniro estas gardita per ligne konstruita mallonga kluzkoridoro, kiu malhelpas ne antaŭviditan aŭ surprizan perdon de scivolema ĉambrotigreto. El higienaj kialoj, kiuj estas tre strikte priatentitaj en Germanio, simila konstruaĵo ankaŭ baras la vojon al la ĉambreto, kie la trinkaĵoj kaj manĝaĵoj estas preparataj por la gastoj. Du junaj virinoj, unu el ili kun iomete azia aspekto, afable regalis la gastojn.
Sur la menukarto oni trovas ĉion, kion oni serĉas en deca kafejo: la kutimaj variantoj de kafaĵoj kaj teo, sed ankaŭ kelkaj pli maloftaj specialaĵoj, kiel ekz. korea zeateo. Laŭ la idealoj de la kafejestroj, ĉiuj kukoj kaj manĝaĵoj estas vegetaraj. Ĉu ankaŭ por higienaj kialoj aŭ nur kiel moda faro, speciale la malvarmaj trinkaĵoj estas servataj en glasoj, kiuj estas protektitaj per rondaj kovriloj kun trueto por suĉtubetoj.
Krom du aŭ tri multkoloraj paperaj sunombreloj kun la emblemo de la kafejo kaj kelkaj plantoj artaj ornamaĵoj mankas. Sed tiujn la okulo ja entute ne bezonas! La steluloj de la kafejo ja estas kvar belaj katoj, kiuj libere vagas inter la gastoj de la kafejo, kun la tipa digno de tiuj bestoj entute ne ĉiam nur laŭ la plaĉo de la gastoj, sed laŭ ilia propra volo kaj deziro. Tiel bele estas la kafejo ekipita por la katetoj, ke oni ne pensas ke la katoj tie vivas en kafejo, sed ke la gastoj de la domo trinkas kafon en katejo… Kelkaj komforte kusenigitaj korbetoj invitas la katojn al ripozo, kaj sur la muroj estas fiksitaj ŝtuparigitaj bretoj, ideale por la grimpdeziro de la katoj. Unu breto formas bonan vojon rekte al aparta ejo sen enirebleco por la gastoj, kie la katoj rajtas ripozi, kiam ili ne plu ŝatas lasi sin dorloti kaj karesi de la katamantaj vizitantoj. Sur multaj tabloj troviĝas diversaj ludiloj, kiujn la gastoj rajtas uzi por amuzigi la katojn, kaj memkompreneble en unu angulo staras bona gratarbeto.
Sur karteto, kiu troviĝas sur ĉiu tablo flanke de la menuo, la nomo, deveno kaj karaktero de ĉiu el la kvar katoj estas detale priskribitaj. La ĉefino de la kafejo trovis ĉiujn senhejmaj kaj en malbonaj vivkondiĉoj sur la stratoj de sudhispania vilaĝeto. Nun ĉiuj estas en tre bona sana stato, kiu estas regule kontrolata per veterinaro, kaj ĝuas la kontakton al la homoj, al kiuj ili estas bone alkutimiĝintaj. Post la vizitanta katamanto havis la eblecon trastudi la priskribojn de la katkarakteroj, ŝi aŭ li kompreneble ne estos insultita, se iu el la belaj bestoj ne tuj venas kaj volonte akceptas eventualan dorloton.
Sed ekzemple niaj infanoj ene de nur kelkaj minutoj eltrovis la katon, kiu pleje ĝuis ilian kareson.
Interese estis la publiko, kiu frekventas la katkafejon: familioj kun infanoj, kiujn oni tamen petas bone instrui la infanojn antaŭ la vizito kaj kompreneble nur kunporti tiujn, kiuj jam scipovas respekti la katojn sen tiri aŭ ĉasi ilin tra la ejo, solaj mezaĝaj viroj, kiuj ŝajne ege ŝatas la senton ne esti sen kompanio, legantaj virinoj kaj gestudentoj – ĉiuj katamantoj, kiuj trovas trankvilon kaj feliĉon en la kvieta alrigardo de la plej belaj amikoj de la homo.
Vizito de tiu ĉi tre speciala loko ege valoras.”
Kun koraj salutoj,
Christoph
ŜatiŜati
Karaj geamikoj, mi devas konfesi, ke mi ne estas oficiale invitita al kundiskuto. Sed ĉar mi estas Rotariano de la germana klubo “Romia Vinstrato” (germane Schweich – Römische Weinstraße) kaj Esperantisto kaj viaj komentoj estas senbare legeblaj, mi simple enrigardis. La aktuala diskuto certe estas interesa, ĉar vere bestoj povas havi gravan efikon al kuracado. Interesas ekscii, ke bone trejnita gvidhundo por blindulo en Eŭropo kostas la valoron de 10000 dolaroj (mi miris pri tiu enorma sumo, sed mi kontrolis: en Germanio vere kostas ĉ. 25000 €!). La bona etoso elradiita de katoj estas uzata en t.n. katkafejoj, kie la vizitanto ĝuas kafon dum ili estas ĉirkaŭitaj de katoj. Multaj solaj personoj venas kaj profitas de la atmosfero. En Germanio ekzistas katkafejo ekzemple en Kolonjo, kaj mi foje vizitis ĝin. Kun koraj salutoj,
Christoph
ŜatiLiked by 2 people
Kara Christoph, via komento al la tema plej nova estas vere interesega, cxar vi ja estas kuracisto kaj via opinio duoble valoras!
Sciu ke vi estas cxiam kaj daure invitata partopreni naijn komentojn, cxar jxuste nia klubo volas kunigi ne nur la membrojn, sed ankau rotarianojn de aliaj kluboj – tamen nur en esperanto ni komunikas.
Mi bone memoras nian personan renkonton en Nitra kaj sendube ni aliokaze renkontigxos sur nia eta Planedo,
Amike vin salutas, Ursula en Brazilo
ŜatiLiked by 1 persono
Kara Rotaria Kompano Christoph,
Mi ŝatus bonvenigi kaj danki vin pro via intereso kaj subteno pri la ideoj kaj klopodoj de la membroj de nia Rotary Club de Esperanto-Brasil. Bonvolu viziti nian hejmpaghon oficialan kiam ajn vi deziras.
Brakumojn,
Cleder
ŜatiLiked by 2 people
Saluton,mi vidis kaj axdis vin,bedaxurinde ne funckiis mia aparta.
amike,
Sônia
ŜatiLiked by 2 people
Kara Sônia, ni esperas ke ek de nun, kiam nia klubo formale funkcias, vi aperos dum cxiu renkonto kun viaj opinioj. Bonege ankau ke vi volas partopreni la vidkonferencojn!
Plej amike vin brakumas, Ursula
ŜatiLiked by 1 persono
Saluton. Mi scias, ĉi tie en Brasília, projekton de infanoj kun aŭtismo kaj ĉevaloj. Tiu funkcias bone pro la disvolviĝo de ĉi tiuj infanoj. Tiu teksto estas en portugala lingvo pri “Equine terapio helpas infanojn kun paralizo, aŭtismo kaj sindromoj”: https://www.spdm.org.br/imprensa/noticias/item/1009-equoterapia-ajuda-crian%C3%A7as-com-paralisia-autismo-e-s%C3%ADndromes.
Brakumojn
ŜatiLiked by 1 persono
Saluton, Roberto! Dankon nome de cxiuj membroj, ke vi atentigas ke ne nur katoj kaj hundoj estas tre utilaj al la homa kunvivado, sed same cxevaloj. Cxiuj tiuj bestoj helpas al homoj kiel terapioj kaj notindas ke Rotary trovis manieron fari utilan projekton pri la temo.
En nia bienlernejo Bona Espero, kie oni edukadis dum multa jaroj centojn da infanoj, cxiam hundoj, katoj kaj multaj cxevaloj helpis al la emancipigxo kaj edukado al respektema socialigxo de kamparaj infanoj.
Dankon, Wally, por la temo elektita!
Ursula
ŜatiLiked by 1 persono
Kara amikoj,
mi povas imagi, ke la temo de la 11a renkonto estas grava, sed mi scias absolute nenion pri gxi. Do, mi ne povas kontribui al gxi.
Sed mi volas uzi la eblecon por mecii, ke la nova flageto de nia klubo placxas al mi. Mi sxatus priparoli tion detale en la hodiauxa kunveno, en kiu mi volas partopreni. (Pasintsemajne mi forgesis mencii mian ne-partoprenon pro privata festeto. Mi petas pardonon.)
Alfred
ŜatiLiked by 1 persono
Kara Alfred, bedaurinde mi ne povis partopreni en la lasta vidkonferenco, cxar mi estis en la hinda ambasadejo en tiu horo. Do, bonvole rakontu al ni pri la babilado pri la flageto! Se vi havas sugestojn – diru ilin! Amike Ursula
ŜatiŜati
Ankau en Danlando oni antau nelonge havis ekzemplon den virino en maljunulejo al kiu ne estis permesite havi sian katon. Shi estis tre malghoja, sed subite sia historio aperis en gazetoj, kaj oni tamen decidis permesi al shi denove havi shian katon, char ghi estis ghojiga momemnto ankau por la aliaj loghantoj de la maljunulejon.
ŜatiLiked by 2 people
Saluton, kara Ileana, bona ekzemple de terapio por solecaj homoj, vivi kun bestoj. Kaj cxiam pli da homoj solecas – do, cxu bestoj solvos tion?
Au cxu ni faru en la mondo pli da lokojn de homakunvivado?
Brakume, Ursula
ŜatiŜati
Karega Ileana, vi priskribis kazon de pura aroganteco en kiu “bossy” personoj lauh kutimo kaj kulturo (bedauhrinde) kreas regulon super regulo por doni formon al la mondo kaj homoj ĉirkaŭ ili laŭ sia propra privata imago. Mi diras: ni vivu kaj lasu vivi, lernu lerni de la aliaj, lernu respekti sentojn kaj ideojn de la aliaj, lernu atente auhskulti la aliajn, tio estas bonaj aferoj por vivi feliche kaj ne farighi dornon en la flanko de tiuj chirkauh ni.
Brakumojn,
Cleder
ŜatiŜati