La temo de nia 2-a renkonto estas:
“La elekto de ĉiu membro
al kia komisiono li/ŝi preferas aparteni!”
PROTOKOLO
Bonvenon karaj membroj, hodiaŭ komenciĝas la 2-a Renkonto en nia retejo “rotaryclubdeesperantobrasil.org”.
Vi vigle interŝanĝas retmesaĝojn, vi aperas en la vidkonferencoj kaj vizitas nian facebookpaĝon.
Tamen nia internacia movado atendas de ni ĉiuj, ke ni aperu nepre en nia retejo, ĉar vizitas nin aliaj rotarianoj por konatiĝi kun ni kaj kun niaj temoj, opinii kaj saluti nin.
Ankoraŭ foje mi petas vin tutkore, kompreni la gravecon de via eĉ mallonga publikigo en nia oficiala hejmo, kiu estas en tradiciaj Rotary kluboj la kluba sidejo (restoracio, hotelo, komunuma domo, urbodomo aŭ ĥejmo de iu membro).
Nin vizitis en nia 1-a renkonto la lasta prezidanto (Joseph van der Vleŭgel) de la rotaria esperanto Klubo en Italio – kaj neniu el vi salutis lin. Tio estas vere tre bedaŭrinda konstato, ĉar ja estas
unu el la celoj, ke la membroj havu internaciajn amikajn kontaktojn uzante esperanton!
Amike, Giuseppe
SEKRETARIEJO
Koran dankon al la plej granda parto de niaj klubanoj, kiuj jam rapide kaj facile solvis la transpagon de la kotizo por la tuta duonjaro 2017.
Tiuj, kiuj ankoraŭ ne pagis sian parton, certe profitos la nunan semajnon por konkretigi sian financan devon.
Tiamaniere la administrantoj de nia Klubo povos transsendi siajn kotizojn al la distrikto, al la revuo, al la Internacia Departamento.
Antaŭ du semajnoj ni publikigis la manieron transpagi, kaj vi ĉiuj riicevis ankaŭ retmesaĝon pri tio.
Mi dankas amike por via afableco,
Ursula (sekretariino de la Klubo)
VORTOJ DE LA GUBERNIESTRO
AMIKAROJ EN ROTARY
Mi devas danki al vi ĉiuj pro la afabla bonveno, kiun ni ricevis en viaj kluboj, pro via ĝentileco, kiun ni perceptis en ĉiu rideto, en multoblaj Rotary Tagoj en kiuj ni partoprenis. Estis tre riĉiga sperto!
Junio estas la monato de la Amikaroj, unu el la plej inteligentaj Rotary iniciatoj, kies unua grupo estis iniciato de Esperantistoj en 1928. Do, dum preskaŭ naŭdek jaroj, la Amikaroj de Rotary Internacia realigis amikan kunestadon, kaj fariĝis efektiva ilo por la reteno kaj disvolviĝo de la membroj, altirante novajn membrojn al RI inkluzive!
Kvankam hodiaŭ la Amikaroj jam nombras pli ol 70 tra la mondo, en Brazilo Rotarianoj insistas resti marĝene de tiu interna movado. Dum la internaciaj konferencoj, en la Domo de Amikeco, estas tre facile trovi la informstandojn de diversaj Amikaroj, kie oni povas lerni pli pri ĉiu grupo kaj revidi amikojn kaj plani eventojn en la spirito de la celoj de la Grupo.
Ankaŭ en la Distriktaj Konferencoj la Amikaroj estas rimarkindaj, ĉu ene de la programo, ĉu rilate la aktivecojn, kiujn ili realigas paralele. Krome, sendepende de la strukturo de Rotary kaj de la Rotary eventoj, la Amikaroj disvolvas siajn proprajn planojn, agadojn kaj eventojn, celante la fokuson de siaj specifaj interesoj.
En Brazilo, ni havas nur kelkajn Amikarojn: ekzistas la grupoj de motorciklistoj, de jaĥtistoj, de biciklistoj, de Esperantistoj, nur por mencii kelkajn el la plej aktivaj kaj konataj.
Lastatempe, la Amikaro de Rotarianoj Esperantistoj iniciatis novan Rotary klubon en nia Distrikto: la e-klubo Rotary Club de Esperanto-Brasil, kiun ni bonvenigis kun meritata kaj granda ĝojo dum nia Distrikta Konferenco !!!
Amikoj, ni atingis la finon de nia administrado. Ni ne tute sukcesis atingi la celojn deziratajn, ni alfrontis multajn malfacilaĵojn kaj ni sentas ke niaj Rotary kluboj estas ankoraŭ tre ligitaj al tradicioj kaj al tre apartaj manieroj agadi favore al siaj komunumoj, preferante fari malgrandajn paŝojn, anstataŭ lanĉi sin kun la bonegaj iloj de Rotary.
Ni komencis kolekti por la Distriktaj fondusoj, pere de la Kampanjo de la Panettone, kiu sukcesis kapti la subtenon de 60% de niaj kluboj. Ni konatiĝis, motivigis, instigis niajn Rotarianojn. Sed ne ĉiuj komprenis nian mesaĝon. Malmultaj sukcesis kompreni kion signifas “Servi la Homaron”. Iuj estas komencantaj kompreni, kion signifas Rotary, per la enkonduko, kiun ni kreis en nia Distrikto, de la Rotary Instituto de Gvidantaroj.
Ni komencis en la Distrikto la funkciadon de la Distrikta Komitato de Alumnis (eksaj gejunuloj en projektoj) kaj ni daŭrigis la Distriktan Komitaton por Amikeco Interŝanĝo en Rotary, kiu jam havas planon por la venonta Rotary jaro.
Se ni ne kapablis fari pli – Guberniestraro, Prezidantoj, Distriktaj Komitatoj kaj Kluboj – estis mia ekskluziva kulpo, mi malsukcesis en la gvidado, kiun mi ne sukcesis konstrui pli aktive. Certe mankis al mi kompetenteco por instigi la Kompanojn, mankis al mi aldoni pli grandan kuraĝon kaj dinamismon en la kunordigo de la diversaj Komisionoj. Pro tio mi pardonpetas al la geamikoj de ĉiuj kluboj kaj precipe al mia Distrikta teamo, ja ke ĉiuj fidis min.
Mi devas danki al vi ĉiuj pro la afabla bonveno, kiun ni ricevis en viaj kluboj, pro viaj ĝentilecoj, kiun ni perceptis en ĉiu rideto, en multoblaj Rotary Tagoj en kiuj ni partoprenis. Estis tre riĉiga sperto!
Estis ege riĉiga sperto. Ni konatiĝis kun veraj gvidantoj, kiuj promesas atingi la estradon de nia distrikto, kiu donas al ni kuraĝigon kaj esperon pri nia estonteco. Por ĉiuj, dankon!
SPECIALA KONTRIBUO
Nia samideano Alfred Schubert proponas por via informo interesan temon rilate la alternativajn energiojn.
Fajro-ligno kaj gxiaj problemoj
Uzo de ligno kiel energi-materialo por kuirado produktas du problemojn:
Unua problemo
La troa uzo de ligno rezultas en senarbigo de grandaj regionoj, ekzemple en Afriko. Ŝparema uzado de ligno povas malgrandigi aŭ eĉ halti la problemon.
Dua problemo
La fumo de malbone brulanta ligno enhavas oksidojn, kiu – en kontakto de akvo – produktas acidojn. Se la fumo aliras la okulojn de homoj, kiuj ja estas malsekaj, tie produktiĝas acidoj, kiuj difektigas la okulojn.
Kontribuo al la solvo de la problemo
La du problemoj estas eviteblaj. Oni povas bruligi la lignon en fornetoj, kiuj ebligas bonan bruligadon – efike uzante la energion sen produkti fumon kun oksidoj (krom karbondioksido).
Krei utilan laboron por multaj homoj
La fornetoj estu simplaj modeloj, ke multaj homoj havu la eblecon re-produkti ĝin. Sufiĉas sendi po unu ekzempleron al laboristoj en la regionoj, kie estas bezonataj la fornetoj. La homoj tie povas produkti fornojn por propra uzo aaŭ eeĉ por vendi en regiono – kaj pro tio ekhavi laboron kaj enspezojn.
Funkci-principo de la fornetoj 1 kaj 2 (vidu sube)
La fornetoj havas eksteran duoblan “mantelon” (nigra) kaj internan fajrujon (violeta). La freŝa areo (blua) enfluas la mantelon, varmigas kaj alfluas (ruĝa) en la fajrujon. Interne brulas ligno (bruna) aaŭ ligno-karbo. Aparta apogilo (verda) sekurigas distancon inter la flamo (flava) kaj la poto (rozkolora). Post la uzo kaj malvarmiĝo de la forno oni dense fermu la forneton per la fermilo. La fajro ne povas denove ekbruli ĉar mankas oksigeno. Do, la forneto ne nur ŝpareme kaj efike utilgas la lingnon, sed ankaŭ estas tre sekura. Alfred Schubert
Fornetoj
(konstruitaj de Alfred Schubert)
Modelo 1: Granda fermebla forneto
materialo INOX-sxtalo
alteco 20 cm
diametro 12 cm
volumeno 2,2 litroj
pezo neta 800 gramoj
bruligajxo ligno, ligno-karbo
prezo 50 euroj
Modelo 2: Malgranda fermebla forneto
materialo INOX-sxtalo
alteco 24 cm
diametro 6,5 cm mezume
volumeno 0,75 litroj
pezo neta 250 gramoj
bruligajxo ligno, ligno-karbo
prezo 20 euroj
Modelo 3: Nefermebla forneto (pli simpla modelo)
materialo INOX-sxtalo
alteco 9 cm
diametro 18 cm
volumeno 1 litro
pezo neta 200 gramoj
bruligajxo ligno, ligno-karbo
prezo 5 euroj
Funkci-principo de la fornetoj 1 kaj 2
La fornetoj havas eksteran duoblan “mantelon” (nigra) kaj internan fajrujon (violeta). La fresxa areo (blua) enfluas la mantelon, varmigxas kaj alfluas (rugxa) en la fajrujon. Interne brulas ligno (bruna) aux ligno-karbo. Aparta apogilo (verda) sekurigas distancon inter la flamo (flava) kaj la poto (rozkolora). Post la uzo kaj malvarmigxo de la forno oni dense fermu la forneton per la fermilo. La fajro ne povas denove ekbruli cxar mankas oksigeno. Do, la forneto ne nur sxpareme kaj efike utilgas la lingnon, sed ankaux estas tre sekura. Alfred Schubert
Mi ege bedauras, ke la listo de Cleder restis sen konfirmoj de la membroj. Bonvole decidu pri via kunlaboro, karuloj!
ŜatiŜati
Kia interesega projekto! Mi tre interesiĝas pri ĝi!
ŜatiLiked by 1 persono
Gratulojn al Alfred por prezenti tiun interesan mediprotektan projekton rilate la troan uzon de ligno por kuirii.
Ni vivas en Brazilo en bieno kaj fakte ofte uzas lignon por kuiri, sed ni havus problemojn akiri tiujn altkvalitajn potojn.
ŜatiŜati
Karaj geamikoj,
la temo estas cxi foje la de via preferata komisiono en de la klubo.
Mi atendis gxis hodiau, lasta tago, por legi viajn elektojn, sed…
sxajne vi bezonas pli ol 10 tagojn por decidi.
La demando estas, cxu ni lancxu novan temon au daurigu atendante viajn opiniojn.
ŜatiŜati
Salutojn al vi chiuj kaj gratulojn por viaj brilaj ideoj.
Bonvolu viziti nian fejsbuk paghon. Ni jhus komencis plantadon de arboj lauh la rekomendo de la Prezidanto de Rotary Internacia.
Sekvu la ligilon:
Brakumojn al chiuj,
Cleder
ŜatiŜati
Dankon Alfred: Jen mia kontribuo pri la sama temo. En la Rotary Klubo de Sidney, Kanado, ni helpis instrui kiel konstrui tiujn aparatojn kaj ilin uzi en la Filipinoj. Vidu foton sube en la url.
http://www.eco-kalan.com/index.php?index
En partoj de la mondo kie oni plej parte kuiras kaj hejtas per ligno, en vilaĝoj de Afriko kaj Azio la homoj suferas sanajn kaj ekonomiajn problemojn pro tio. Necesas konservi pli bone kaj la lignon kaj la arbarojn, kaj redukti la enspiron de fumaĵoj.
Pro la desegno de la ‘eco-KALAN’ 1/ malmulte de fumo estas kreita je la ekflamigo;
2/ rapida kuirado okazas sen homa malkomforto aŭ danĝero;
3/ konsumas 80% malpli ol tradiciaj ‘KALAN-ojn’
4/ povas utiligi kiun ajn brulaĵojn, ekzemple foliojn, ŝelojn, bambuojn, aliajn lignojn.
5/ savas arbojn pro granda ŝparigo de brulitaĵoj.
ŜatiŜati
Tre interesa artikolo. Mi multe dankas vin.
ŜatiŜati