3-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2017/2018

La temo de nia 3-a renkonto estas:
“Signifo  de volontulado” 

Signifo  de volontulado ( de eks-guberniestro, João Otávio )

Volontula laboro ne estas afero de sanktuloj. Ne estas afero por tiu, kiu volas ŝanĝi la mondon aũ esti pozitive konsiderata. Volontula laboro estas por tiu, kiu volas ŝanĝi sin mem kaj pretas lerni pere de la kontakto kun novaj  mondoj.

Temas pri bonega laborilo de empatio, kie la lernanto instruas pli ol la profesoro. Volontuli signifas riĉiĝi de tiom da lernado kaj dankemo, signifas superi dolorojn kaj neimageblajn defiojn, ĉar oni vidas en la historio de la aliulo la multajn benojn de la propra vivo. Nia plej granda kunligo estas humaneca, farita el respekto kaj ĝentileco.

 Kie ekzistas volontuloj, ekzistas miksaĵo de koloroj, de klasoj, de kredoj kaj de pasintecoj. La scivolemo pri  aliulo nutras nian animon, soifanta je realaj sentimentoj! Volontuli signifas doni amon por kuraci la doloron de aliulo, kaj malkovri ke tiu ĉi estas la medikamento por kuraci ankaŭ nian propran doloron.

 En ĉiuj ĉi mondoj mi renkontis  rigardon de profunda dankemo de tiuj, kiuj detruas kion ni opiniis esti kaj renaskigas kion ni reale revas esti en ĉi tiu mondo !!

7 pensoj pri “3-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2017/2018”

  1. Rotarianoj estas profesiuloj, t.e. ili estas pagataj de entreprenoj, propraj aŭ de aliuloj, por labori plej profitante de siaj profesiaj kapabloj.
    Okazas la interesa fakto, ke rotarianoj emas paralele labori volontule, tio signifas labori favore al homoj en neceso de la plej diversaj vivnecesaj kondiĉoj, ekzakte en siaj profesiaj kapabloj.

    Kaj jen nia grupo apartenas al tiu homspecio….
    Persone mi partoprenis en pli ol dek rotariaj humanecaj kaj edukaj projektoj dum la lastaj 15 jaroj, kaj mi povas garanti al vi,
    ke mi riĉiĝis, kiel diras la temo ĉisemajna.

    Ŝati

  2. Karegaj,

    Mi provis skribi ion pri volontula laboro ene de Rotary por la 3-A RENKONTO DE LA Rotary Klubo de ESPERANTO – BRASIL – 2017/2018 kaj mi trovis tiun belan retejon, kiun mi volas dividi kun vi: https: //www.rotary. org /

    Liked by 1 persono

  3. Temas pri bonega laborilo de empatio, kie la lernanto instruas pli ol la profesoro. Volontuli signifas riĉiĝi de tiom da lernado kaj dankemo, signifas superi dolorojn kaj neimageblajn defiojn, ĉar oni vidas en la historio de la aliulo la multajn benojn de la propra vivo!

    Miaj karaj kunuloj, ekzakte tiujn konsiderojn mi spertis en Brazilo, kiam ni decidis volontuli en Bona Espero.
    Mi perceptis la multajn benojn de mia propra vivo, dividinte nian panon kun centoj da infanoj en neceso de cxio, cxefe de la deziro vivi senperforte kun protekto kaj nutrajxo kaj ecx lerni legi kaj skribi kaj kompreni ke ekzistas homaj rajtoj kaj esperoj.
    Kiu el vi ankorau ne sentis la felicxon esti volontulo, jen nia klubo donos al vi la sxancon koni novan mondon, kiu ricxigos viajn sentojn plej noblajn.
    Brakume, Ursula

    Ŝati

  4. Karaj partoprenantoj de la vidkonferenco,
    mi planas reveni hodiaux vespere de mia laboro suficxe frue por partopreni la vidkonferencon. Sed laú la veterprognozo povas esti sxtromo kaj pluvego vespere kaj eble ni ne povas venis gxis la 20a horo GMT, cxar rektaj stratoj eble ne uzeblas.
    Alfred

    Ŝati

  5. Karaj Geamikoj en Rotario,

    bonvolu pardoni mian lastan malcxeeston, mi partoprenis kurson en urbeto kie mi havis malfacilajxojn kun la reto. Unue mi dankas al nia preleginto por liaj vortoj, tre interesaj kaj utilaj al la futura vivo de nia klubo, kaj santempe salutas vin cxiujn: en mia kontinento ni gxuas nun la “somerajn” feriojn, sed ni cxiam estas pretaj al niaj rotariaj projektoj.
    Gxis,

    Davide

    Ŝati

  6. Karaj amikoj,
    mi konsentas al la vortoj de João Otávio.
    Mi jxus revenis de Grésillon en Francio, kiu mi voluntulis – instruante Esperanton. Estis grupo de 12 personoj kaj tri instruistoj – por komencantoj, progresintoj kaj mi faris la konversacian kurson por la “spertuloj”.
    Alfred
    PS: Pro mia foresto mi ne povis partopreni en pasintaj du vidkonferencoj. Sed mi intencas reveni postmorgaú.

    Ŝati

  7. Ekzemplo de volontula laboro tre valora estis la projekto de Charlotte Kohrs.
    INFANOJ ĈIRKAŬ LA MONDO.Sube, skribas pri la projekto, Ron Glossop.

    La suba retejo enhavas materialon por helpi al infanoj lerni Esperanton.

    http://www.icxlm.org

    1. Se infanoj de multaj nacioj lernas Esperanton por la celo de amikeco inter la infanoj de la mondo tiu harmonias kun la unua celo de Rotary:
    2. “akcenti kaj evoluigi amikajn rilatojn inter siaj membroj por kapabligi ilin servi volontule al la ĝenerala intereso de la homa socio;”

    “ INFANOJ ĈIRKAŬ LA MONDO” estas tre valora projekto. Kion vi pensas? Eble iu devas helpi por modernigi la enhavon kaj aktualigi la videojn? Ĉu vi deziras instrui Esperanton ankaŭ al viaj infanoj aŭ al infanoj de via regiono?

    PRI LA ORGANIZO INFANOJ ĈIRKAŬ LA MONDO 2 Julio 2017

    La organizo Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo estas fondita de Charlotte Kohrs kaj kelkaj amikinoj en San-Diego, Kalifornio en Majo 1987.  Charlotte ne nur instruis Esperanton al infanoj en San-Diego sed ŝi ankaŭ produktis kelkajn videobendojn, elsendis duonjarajn bultenojn por infanoj, komponis kantojn por instrui Esperanton al infanoj, kaj verkis libretojn, kiuj povas servi kiel lernolibroj por infanoj.  La libretoj kiujn ŝi verkis inkluzivas ABC IN ESPERANTO, LA BELA PLANEDO, DEK DEMANDOJ, NI PAROLU ESPERANTE KUNE, NI ESPLORU LA MONDO, DEK FABELOJ, kaj FLUGU KUN PETRO.  Ŝi ankaŭ komponis dek du konversaciajn kantojn por lernantoj.  Ili estis eldonataj en la libreto KANTU ESPERANTE, kaj tiuj kantoj ankaŭ estis eldonitaj kiel son-kasedo KANTU ESPERANTE KUN JANICO KAJ JOHANO.  Dum ŝiaj lastaj jaroj Charlotte ricevis multe da helpo pri bildoj kaj aliaj aferoj de Jim Faghnan.  Pro ŝia granda laboro por Esperanto Charlotte estis nomata "Honora Membro" de la Esperanto-Ligo de Nord-Ameriko en 1999.
    

    Liked by 1 persono

Lasi respondon

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.