4-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2017/2018

La temo de nia 4-a renkonto estas:
“Legoscio” 

Legoscio

Legoscio estas difinita kiel la kapablo legi kaj skribi, aŭ la kapablo uzi lingvon kaj paroli. Modern-kuntekste, la vorto aludas la legadon kaj skribadon ĉe nivelo por sufiĉa komunikado, aŭ ĉe nivelo kiu ebligas onin kompreni kaj komuniki ideojn en legoscia socio. Ekzistas specifa tipo de manko de legoscio, kiu estas absoluta. Ĝi nomiĝas analfabeteco. La procento de legosciantoj en komunumoj varias en ĉiu parto de la mondo, pro sociaj kaj ekonomiaj kialoj. Ankaŭ varias opinioj pri legoscio. Multaj registaroj kaj inter-registaraj organizoj penas altigi la nombron de homoj kiuj scias legi. Esploristoj pri la temo de legoscio rimarkas ke infanoj pli facile povas lerni kiel legi per fonetika lingvo ol per nefonetika lingvo.

Disleksio (prefere vortblindeco) estas lingva malkapablo, kiu malhelpas uzi la lingvon, ĉefe lerni ĝuste legi kaj kompreni vortojn kaj frazojn. Ofte la homo ne memoras, kion tiu legis, kaj mise rekonas eĉ la literojn aŭ la numerojn. Ĝi signifas laŭvorte problemon kun vortoj. La lingvaj kapabloj estas malbonaj, kaj ofte ankaŭ la lernado de la fremdaj lingvoj estas malfaciligita. Ĝi ne estas emocia problemo, malalta nivelo de inteligenteco aŭ manko de sensoj.

Estas metodoj, per kiuj ankaŭ la disleksiuloj povas lerni legi kaj skribi, kaj la ĉefaj simptomoj povas esti preventitaj. Sed ili ne ŝanĝas la disleksian pensmanieron, kaj tiuj restas bildeca, kio tamen malfaciligas la lernadon de la lingvoj. Oni povas esti disleksia en unu lingvo, kaj ne en alia lingvo. La terapion prizorgas logopediistoj.

Diskeksio okazas al homoj pli ofte kies lingvo de legado estas nefonetika.

Unu el la inter-registaraj organizoj kiuj penas altigi la nombron de legantoj estas ‘Rotary’. “Bona Espero” kiu celebras 60 dek jarojn de sukcesa laboro provizi edukajn servojn, instruis kompreneble la arton de legoscio en la komunumoj de Chapada dos Veadeiros, laborante kun entusiasmo por ‘pli bona mondo’. Gratulon al ge-sinjoroj Grattapaglia kaj al la multaj volontuloj.

 

Kluboj de ‘Rotary’ helpis konstrui lernejojn, dungi instruistojn, stokigi bibliotekojn, konstrui librejojn kaj simile. Nia klubo iam povas kolekti librojn por sendi al novaj librejoj!

 

Sube estas mia rankonto pri la vivo de knabeto, Makso, kiu lernis legi pere de la helpo de Esperanto, regula kaj fonetika lingvo.

 

Makso Kaj Disleksio

 

Kiam Makso estis malgranda knabo en porinfana lernejo, neniu iam pensis pri la malsano kiun oni poste nomigis disleksion. Sed li havis ĝin, malbonan kazon de ĝi. Neniu sciis tiutempe, ke tia malordo estas reala. Por li la nacia lingvo de la nova lando al kiu liaj gepatroj migris estis granda defio pro tio ke ĝi estis plenplena de silentaj silaboj kaj literoj . Krome, la sama sono povas esti literumita multmaniere. Li fariĝis viktimo de la nefonatika lingvo. Pro lia malkapablo lerni ĝin rapide oni konsideris ke li havas difektitan menson…..

 

Li ŝajnis esti bubaĉo pri la silentaj literoj kaj pri vortoj kiujn oni devis parkeri por prononci. Li ŝajnis idioto ĉe la ortografio de pluraloj. Li balbutis kaj ne povis legi laŭte. Li estis infano kun fobio por la vortoj ne prononceblaj fonetike. La sarkasmoj kiuj falis de la instruista buŝo similis al bomboj kiuj diskrevis lian koron. Li ofte sentis la emon plori, sed rifuzis tiun urĝon pro obstineco bubaĉa. Li grimacis kaj kunpremis la pugnojn. Li nur provizore kapablis kontroli sian koleron.

 

Liaj gepatroj povis vidi, ke Makso hontis, ke mankis al li memestimo, ke li estas preta eksplodi. Pro tio ili dungis trejniston pri legscio, pri la legado por Makso. Ili ne sciis ke la instruistino estis enmigranto de Anglio kaj pasinte estis membro de la Londona Esperanto-Klubo. Ŝi tuje komprenis kial Makso suferis. Ŝi gratulis al Makso pro lia amo de fonetikaj vortoj. Ŝi donis al li kuketojn kaj varman ĉokoladan lakton. Ŝi nutris lian korpon kaj psikon dum vizitoj al privata hejmo. Ŝi diris al Makso ke li povas esti bona adepto por la lingvo, Esperanto.  Ŝi diris ke fonetika lingvo kiel Esperanto helpas al infano majstri la arton de legado. Speciale rilate al Esperanto estas la gramatkaj indikoj por verboj, adjektivoj, adverboj, substantivoj kaj nominativoj, kiuj estas regulaj. Tion Makso simple lernis tute rapide kaj nature pro la kvalitoj de Esperanto. Poste li lernis parkarigi la vidvortojn ( ne fonetikajn ) de la angla, kaj ridi pri ili.

 

Post kiam la trejnisto de Makso pri legscio instruis al li kelkajn frazojn por ridigi la literumadon de la angla Makso decidis utiligi siajn poemetojn kaj novan scion en klasĉambra ribelo. Kiam la instruisto pri la angla postulis ke li staru por literumi la vorton ‘house’ ( haŭs ) li ridete komplezis dirante.” Se la pluralo de ‘mouse’ ( maŭs ) estas ‘mice’ ( majs ) , tial la pluralo de ‘house’ estas ‘hajs’.” Klasanoj ridis kaj la instruistino koleris. “Estu senchava infano. Literumu la pluralon de ‘moose’ ( mus )”. Makso nun fiere akceptis la defion. Lia Londona esperantisto bone preparis lin. Li diris ke se la pluralo de ‘goose’ ( gus ) estas ‘geese’ ( gis ) tial la pluralo de ‘moose’ ( mus ) devas esti ‘meese’ ( mis ). Li tre fiere ne povis sin haltigi, kaj li diris, ‘Kiam mi havas unu ‘box’ ( boks ) kaj la puralo estas ‘boxes’ kial la pluralo estas ‘oxen’ kaj ne ‘oxes’. Li iĝis balbutanto de neregulaĵoj en la angla lingvo. Ju pli la instruistino kritikis lin kaj punis lin, ju pli li ĝuis la aventuron. Eĉ kiam li estis devigata stari en angulo de la klasĉambro kun klaŭna ĉapo sur la kapo li ridedis por kolerigi la instruiston.

 

Makso eltenis la punojn kaj atendis senpacience por oportuno okazigi kaoson. La kampara lernejo estis nur unu ĉambra, kaj la necesejoj estis en apartaj lignaj ejetoj ekstere, unu por knabinoj, unu por knaboj. Makso secrete portis najlojn kaj martelon al la lernejo. Kiam la instruistino devis iri la la necesejo li postsekvis ŝin kaŝe kaj alnajlis la pordon por ke ŝi estu en kaĝo.

 

Makso estis oficiale elpelita de la lernejo. Tamen, lia kariero kiel leganto de literaturo pro la studo de la regula, fonetika lingvo Esperanto estis garantiita. Li fariĝis aŭtoro ne nur en Esperanto sed ankaux en la angla lingvo. Por Makso la lernado de legado ne estis lia klimakso.

 

Wally du Temple

 

6 pensoj pri “4-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2017/2018”

  1. Karaj amikoj,
    post longa foresto – mi instruis Esperanto en la kastelo Gresillon en Francio kaj poste pro mia laboro ekster la ofecejo mi ne partoprenis en la vidkonferencoj. Sed mi intencas reveni mardo por paroli pri la akualaj temoj.
    Al la artikolo de Wally mi ne povas multon aldoni. Gxi jam prezentas tion, kion mi lernis en la Munkena Unversitato LMU, kiam mi studis lingvojn.
    Estas ankaux simila problemo je kalkulado. Ekzemple la Germana lingvo ne uzas la skriban formon: antstataux diri por 31: tridekunu gxis uzas unukajtridek. La franca lingvo estas ecx pli komplika: anstataux diri por 98 nauxdekok gxi uzas kvardudekdekok. Tiu malnelpas ne nur la uzon de la lingvo, sed ankaux la kalkuladon.
    Alia afero: Multaj potenculo ne volas klerajn subulojn. Friedrich II, germana imperiestro – lauxdire – diris: “Ein tumbes (=dummes) Volk regiert sich leichter” = Gvidi sultajn homojn estas pli facila.
    Eble du aliaj temoj por venontaj renkontoj.
    Alfred

    Ŝati

  2. Karaj Geamikoj,

    mi faris eksperimenton kaj lernigis esperanton al junulo disleksia, kun tre interesaj rezultoj. Kaj mi uzis gxin por enkonduki homojn kun malaltnivela kono de gramatiko al la konsciigo de la strukturoj de la lingvoj gxenerale, kaj ankaux en tiu cxi kazo esperanto helpis.
    Varmegajn salutojn el Italio,

    Davide

    Ŝati

  3. Se ni legas la statistikojn de Unuighintaj Nacioj rilate la legoscion, oni komprenas ke Rotary devas multe pli agadi en tiu eduka primara kampo.La sanasisto evidente unuas, sed la alfabetigo estas grava pasho al la evoluo de la popoloj.
    Mi shatus legi kontribuojn de niaj membroj ekster Brazilo pri tiu temo!
    Amike, Giuseppe

    Ŝati

      1. Ileana, vi tute pravas, ke la anlga lingvo estas tre mafacile lernebla ecx por usonanoj kaj britoj. Ke gxi tamen funkcias kiel internacia lingvo, nuntempe,montras ke tiu elekto ne temas pri lingva facileco, sed pri politika kauzo de financa potenco.
        Pli ol cxiam ni Esperanton parolantoj devus persiste montri al la mondo cxirkau ni, ke ja ekzistas alternativo al la nuna liingva kaoso tutmonde.
        Mi certas, ke la membroj de nia klubo agadas tiasence.
        Korajn salutojn al vi kaj al cxiuj,
        Ursula

        Ŝati

Lasi respondon

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.