5-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2017/2018

La temo de nia 5-a renkonto estas:
“Projektoj de nia klubo por fari la diferencon” 

Ĝis nun, karaj rotarianoj, ni komencis konatiĝi per niaj diversaj kontaktmanieroj: nia retejo “rotaryeclubdeesperantobrasil.org”, en nia Facebook paĝo, dum niaj vidkonferencoj kaj per korespondado.

Sed jam alvenis la tempo, ke ni devas konkretigi projektojn,  kiel jam ofte estas menciita.

Ĉar tamen en nia  kluba kaso ankoraŭ ne troviĝas mono  por financi projektojn, sed nur por pagi niajn kotizojn, ni povas tamen kunlabori en tre utilaj aktivecoj ofertante horojn de volontulado.

Ekzemple estas konkreta alvoko de internacia grupo de samideanoj, kiuj proponas traduki la periodajn UNESCO eldonaĵojn kaj oni serĉas helpon.

Ĉu ne tre bela kaj utila agado de niaj membroj traduki unu paĝon  po membro de tiu UNESCO Kuriero ?

La kuriero aperas en la angla, franca, portugala, cxina,rusa, araba kaj hispana, cxiun trian monaton.

Mi invitas vin ĉiujn bonvole pripensi kaj publikigi viajn sugestojn por aliaj utilaj proponoj  kiuj ”plibonigos nian mondon” per nia volontulado.

Ne lasu  al la aliaj geamikoj  – estu la unua kun bela propono!!

Dosiero: Unesko Kuriero – Aprilo-Junio 2017

Kontribuo

Nia membro João Otávio sendas al vi tiujn valorajn konsiderojn, kiuj sekvas por esti lumo  sur  nia vojo.

Rotary Sukceso

La iluzio de la  “glacimonto” ( A ilusão do  Iceberg)

Kion oni facile vidas, estas La sukceso de Rotary, sed  tiu nur estas la pinto de la glacimonto:

Ĝi kaŝas la jenajn valorojn sub  la akvolimo:

Persistemo 

Rezistemo 

Malfacilaj decidoj 

Sindediĉo 

Laboro 

Celkonscio

Esti rotariano signifas, vivi tiujn valorojn.

Ĝis nun, karaj rotarianoj, ni komencis konatiĝi per niaj diversaj kontaktmanieroj: nia retejo “rotaryeclubdeesperantobrasil.org”, en nia Facebook paĝo, dum niaj vidkonferencoj kaj per korespondado. Sed jam alvenis la tempo, ke ni devas konkretigi projektojn, kiel jam ofte estas menciita.

Ĉar tamen en nia kluba kaso ankoraŭ ne troviĝas mono por financi projektojn, sed nur por pagi niajn kotizojn, ni povas tamen kunlabori en tre utilaj aktivecoj ofertante horojn de volontulado. Ekzemple estas konkreta alvoko de internacia grupo de samideanoj, kiuj proponas traduki la periodajn UNESCO eldonaĵojn kaj oni serĉas helpon.

Ĉu ne tre bela kaj utila agado de niaj membroj traduki unu paĝon po membro de tiu UNESCO eldono ?

Mi invitas vin ĉiujn bonvole pripensi kaj publikigi viajn sugestojn por aliaj utilaj proponoj kiuj”plibonigos nian mondon”per ni. Ne lasu al la aliaj geamikoj – estu la unua kun bela propono!!

Havu bonan kaj sukcesan semajnon!

14 pensoj pri “5-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2017/2018”

  1. Karaj,
    mi iam proponis projekton, nome kontribui al la sekurigo kaj renovigo de la tombo de L.L. Zamenhof. Sed la membroj ne povas mem fari tion, ni devus per mono subteni la laboron. Nun la klubo ne havas monon pro tiu projekto, do, ni sxovu gxin al la estonteco.
    La jam faritan proponon, kontribui al la plantado de arboj, laux mi estas bona. Cxiu membro povas mem fari gxin. Mi ankoraux sercxas eblecon.
    La nuna propono estas bona. Traduki ne kostas monon, tamen gxi kostas tempon. Mi pretas iomete traduki, sed mi unue devas informigxi pri la enhavo de la originalo kaj la (ebla) celgrupo de la informoj tradukitaj.
    Alfred

    Ŝati

  2. Saluton Ursula,
    Mi ne ankoraŭ alkutimiĝis al via retejo. Efektive mi ne komprenas kial via lasta kunveno estas la 5-a dum vi havas ankoraŭ 6-an ĝis 10-an kuvenojn. Pro stranga kialo mi denove nomiĝas “hipomogliono”. Tiun nomon mi forgesis kaj elektis ĝin antaŭ kelkaj jaroj eble kiam mi uzis WordPress pro forgesita kialo. Misterio de la reto, kiu memoras ĉiujn niajn agadojn. Mi certe revenos sur via retejo. Kore. Joseph

    Liked by 1 persono

    1. Saluton, Jozefo,
      nun ni trovigxas en nia 5-a renkonto de la rotaria jaro 2017/2018.
      Post kelkaj tagoj venos la sekvaj gxis la fino de la rotaria jaro.
      Ni nuntempe renkontigxas 3 foje monate (1.,11,21, de cxiu monato).
      .
      La antauaj 12 renkontoj okazis ja en la antaua rotaria jaro!
      Ni cxiam gxojas, kiam vi aperas kaj ni sxatus scii kie nun trovigxas la 300 kopioj de la bildstria libro pri Paul Harris?!
      Cxu en distrikto 2050 au ankorau cxe vi?
      Tiu via nekutima nomo fakte estas treeee stranga….sxangxu nepre al via persona nomo.
      Plej amike,
      Ursula

      Ŝati

      1. Mi certas ke la 300 bildstrioj estas nun en garaĝo de la distrikto 2050. Mi ne scias kion la distrikto faros, ĉar Alessandro ne informis min pri eventuala respondo post sia mesaĝo. Rotariano el belga klubo, kiu rilatas kun la R.C. Feltre, alportos la 28-an de aŭgusto ekzempleron de bildstrio al la rotary club de Feltre. Li proponos al rotarianoj rilati kun la distrikto 2050 por scii kion ili povos fari kune aŭ ĉiu aparte. Mi donos la USB dosieron, kiu entenas la programon por printi, al klubo kiu deziras reale plidaŭrigi nian projekton. Ĉu vi ricevis ekzempleron ? Diru al mi sincere tion, kio ne taŭgas.

        Ŝati

  3. Karaj geamikoj, cxiuj ricevis la mesagxon de nia prezidanto kaj cxiuj devus respondi, sed ne per gmail au dum kelkaj vortoj en la vidkonferenco, sed per komentoj en nia retejo, kiu restas forlasita.

    Se mi kalkulas la partoprenojn por komuniki al la distrikto, mi devas honti….
    Bonvole komprenu ke gravas via komento en la diversaj temoj.de nia pagxaro, dum estas la propono ke nur estraranoj vidkonferencu, tamen cxiuj povas aperi kaj saluti.
    Ni esperas! Gxis morgau

    Ŝati

    1. Kara rotariano, mi ne scias kiu persono kasxigxas sub la gxenerala nomo de nia klubo en la supra kontribuo..
      Cxiukaze vi tute pravas, ke la nuna partopreno en vidkonferencoj estas tute ne kontentiga.
      Gxi fakte tre similas al la tradicia formulo, kiam rotarianoj devis aperi en la klubejo je la fiksita horo.
      Kaj tio kreis fakte la neceson krei elektronikajn klubojn, kiuj havas plurajn tagojn por aperi kaj opinii. Jen la grandega diferenco!!

      Do, ni bone distingu la kompromison de frekvenco en nia retejo kun la liibera partopreno en vidkonferencoj, kiuj eventuale povas esti utila por decidi estrarajn demandojn, sed ne por la kalkulo de la individua kompromiso de la unuopa membro. Se tiel estus, ni jam devus fermi nian klubon antau ol serioze komenci labori en projektoj.
      Mi esperas, ke aliaj membroj opiniu pri tiu temo!
      Dankas anticipe, Ursula

      Ŝati

  4. Kia bona ideo! Mia edzo estas volontulo por neprofitcela organizo, kiu helpas maljunulojn resti sekuraj en iliaj hejmoj. Tiu organizo estas nur unu de granda nomro de tiaj “kvartalaj vilaĝoj”, plejparte en urboj en Usono. Volontuloj vizitas, helpas pri butikumado, ekskursoj al frizistoj, kuracistoj ktp. La sistemo tre bone funkcias!

    Liked by 1 persono

    1. Gratulojn al vi kaj via edzo, por la prezento de tia bona solvo helpi al pliagxuloj. Vivi en hejmo kun multaj samagxuloj povas esti interesa, sed multaj fartas bone kaj ne bezonas dauran asiston, volante resti en sia propra hejmo. Tion permesas la grupo de via edzo.
      Inter rotarianoj povus eble funkcii tia servo….

      Ŝati

  5. Mi elkore dankas al amika kaj eminenta klubano, João Otávio, pro tre pensiga kontribuo. Imagu, li kiel Brasilano, skribis pri ‘glacimontoj’ por Kanadano kiu laboris kiel instruisto kaj lernejestro en la Kanada arkto kie efektive la glacimontoj komencas tro ofte, tro frue diskreviĝi.

    Mi volas sugesti ke ĉiu persono estas ‘kiel glacimonto’ en tio, ke estas preskaŭ ĉiam kaŝitaj amaso da spertoj. Ju pli aĝa estas la persono, des pli da spertoj. En tribaj socioj, oni nomas tiujn la ‘saĝulojn’, la ‘plejaĝulojn’. La kaŝitaj valoroj, informoj, sentoj, amoj, scioj kolektitaj dum longa vivo estas volvita per homa haŭto ne ankoraŭ juna, sed kun koro ankoraŭ malferma kaj helpema. Kaj jes tiuj valoroj de persistemo, rezistemo, malfacilaj devontigoj, sindediĉoj, laboroj, kaj celkonscioj dum restas silentaj en maljuna animo homa, restas kiel trezoro por enketema junulo, aŭ enketema mezaĝulo.

    Sed ofte la ‘plejaĝulo’ sidas silente, sole, izolita kiel flosanta ‘glacimonto’ kies koloroj de bluo kaj blanko, kaj diafana surfaco kovras eminentan trezorejon sube, ene.

    Kiam vi promenas en la strato de via kvartalo, se vi vidas tra ia pordo la silenta formo de maljunulo pensu ke tie estas ‘glacimonto’ de spertoj. Pensu jene. Mi ne preterpasu la pordon. Mi iru al ĝi. Mi diru: ” Saluton. Bonan tagon. Vi estas kunloĝanto en nia loko. Vi estas mia ‘plejaĝulo’. Tiom da spertoj kaj scioj vi sendube havas. Se vi konsilus al mi ion el viaj scioj, mi estus tre dankema.” Eĉ se li/ŝi ne respondas pro surdeco aŭ alia sanproblemo, ŝi/li estos kontenta ke iu rekonis ilin, atentis al ili, kaj respektis ilin.

    Se vi kaj mi faras tiele ni per tia ago kontribuas al pli bona mondo. Kaj se la ‘plejaĝulo’ petas helpon ni nepre estu bonaj ‘rotarianoj’ bonaj homoj, kaj per volontula laboro estu helpemaj.

    Ŝati

Lasi respondon

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.