La temo de nia 8-a renkonto estas:
“La Protektado de la Natura Medio”
PROTOKOLO
BONVENON AL LA 8-A RENKONTO DE NIA KLUBO!
La Estraro decidis, daŭrigi la temon de nia antaŭa renkonto pri MEDIPROTEKTADO, pro ĝia nuntempa aktualeco.
Krome pro la fakto ke nur 4 membroj ĝis nun donis sian opinion.
Ni ĉiuj esperas, ke niaj geamikoj en aliaj mondpartoj rakontos al ni pri la tiea maniero vidi la tutmondan problemon de la protektado de la naturo,
kaj laŭeble kun ekzemploj.
Amike, Giuseppe
INFORMOJ DE LA SEKRETARIO
Nia membro João Otávio, loĝanta en Poçocs de Caldas, okupiĝas en ĉi tiuj tagoj pri la eldono de la identigaj membrokartoj produktitaj de rekonata firmao, kiu laboras oficiale por R.I.
Kiam ili pretos, ni sendos al viaj loĝadresoj tiujn kartojn kune kun la insigno de ROTARY.
Kiam vi vizitos tradiciajn klubojn aŭ partoprenos Rotary eventojn en via urbo, vi povas uzi la insignon sur via jako por esti rekonata kiel rotariano plenrajta.
Bonvolu tiucele sendi denove vian hejmadreson al la sekretaria retadreso (ursula.eclub@gmail.com) por ke ni kontrolu kaj vi sekure ricevu la kuverton kun la karto kaj la insigno.
La vidkonferenco ĝis nun daŭre okazas marde je la 20:00 UT, ĉar neniu membro opiniis pri la eventuala ŝanĝo ĝis nun.
Amike, Ursula
Karaj amikoj,
tiu nur Estas test-teksto por mia prelego morgaux en la loka RC pri nia e-klubo.
Alfred
ŜatiLiked by 1 persono
kie mi povas legi la tekston, Alfred? Ni deziras al vi grandan sukceson!!
Diru, cxu vi ricevadas la anglalingvan revuo THE ROTARIAN?
ŜatiŜati
mi estas malgxoja
mi bone scias ke la protektado de la natura madio kaj polucion na estas nur la respondecon de politikistoj kaj ni povas fari multe individue por konservi gxin. Mi bone scias ankaux ke protektado de la natura medio estas tuta mondon problemon.Mi estas tre malgxoja tial ke la prezidento de mia patrujo ordonis la bruado de (xisto) skisto por produkti elektro (energio).Tio estas KRIMO kontraux natura medio kaj polucion por niaj pulmoj.
MI ESTAS MALGXOJA
Antonio Rodrigues
ŜatiLiked by 1 persono
Saluton, chu mi rajtas ricevi la revuon, se jes: jbmalandal@yahoo.fr
ŜatiŜati
8-A RENKONTO DE LA ROTARY CLUB DE ESPERANTO – BRASIL – 2017/2018
La temo de nia 8-a renkonto estas: “La Protektado de la Natura Medio”
Kion ni individue povas fari por konservi la medion?
O que individualmente podemos fazer para preservar o meio ambiente?
La decido por protekti naturajn medioj kaj kontroli la polucion ne estas nur en la manoj de politikistoj kaj grandaj industrioj. Estas, ĉefe, en la ĉiutaga rutino de ĉiu ordinara civitano de la planedo.
A decisão de proteger os ambientes naturais e controlar a poluição não está apenas nas mãos dos políticos e grandes industriais. Está, sobretudo, na rotina diária de cada cidadão comum do planeta.
Sube ni listigas iujn sintenojn kiujn oni povas alpreni memvole kaj loke sur malgranda skalo cele al granda efiko:
A seguir listamos algumas atitudes que cada um pode tomar para agir voluntaria e localmente, em pequena escala com vistas a um grande impacto:
1. Redukti malŝparo de ĉiuj specoj – kiom pli da rimedoj ni ruinigas, tiom pli ni devas preni el la médio. Reduza desperdícios de toda ordem – quanto mais recursos são desperdiçados, tanto a mais é preciso tirar do meio ambiente.
2. Evitu nenecesan energian konsumadon – estas neniu produktado de energio sen media trafo. Aĉetu efikajn aparatojn kaj lampojn, tenu vian aparatojn sen fugoj, ne forlasu lumojn enŝaltitajn. Elektu hejmojn kun bona natura lumo, uzu sunan hejtadon. Evite o consumo desnecessário de energia – não há produção de energia sem impacto ambiental. Compre eletrodomésticos e lâmpadas eficientes, mantenha seus aparelhos sem vazamentos, não deixe luzes acesas. Opte por residências com boa iluminação natural, use aquecimento solar.
3. Reduktu veturilo-uzon – precipe dum tagoj de varmobana inversio. Almenaŭ unufoje semajne, lasu vian aŭton hejme. Reduza o uso de veículos – sobretudo em dias de inversão térmica. Pelo menos uma vez por semana, deixe seu carro em casa.
4. Reciklu vian rubujon – apartigu paperojn, botelojn, vitron, plaston kaj aluminian skatoloj kaj transdonu ilin al kolektantoj de materialoj reciklebaj . Reciklado reduktas la peton de krudmaterialoj kaj reduktas la konsumon de energio. Recicle seu lixo. Separe papéis, garrafas, vidros, plásticos e latas e entregue-os aos coletores de materiais recicláveis. A reciclagem diminui a demanda por matérias-primas virgens e reduz o consumo de energia.
5. Evitu disponigeblajn aĵojn – ŝaŭmo ujoj, boteloj “unudirektaj”, biero aluminia ujoj kaj plasto materialoj malfacile degradas en la medio. Ili ankaŭ kaŭzas aeran poluadon kiam ili estas bruligataj. Evite os descartáveis – embalagens de espuma, frascos “one-way”, latas de cerveja e plástico são materiais difíceis de degradar no ambiente. Também provocam poluição atmosférica, quando queimados.
6. Reduktu akvon konsumon. Akvo distribuado bezonas energion kaj traktadon por atingi vin al via hejmo. Evitu akvoflugojn kaj forĵetaĵojn. Reduza o consumo de água. A água encanada demanda energia e tratamento para chegar até sua casa. Evite vazamentos e desperdícios.
7. Bojkotu produktojn kiuj kaŭzas median trafon, spray kun Klor-fluor-karbon-aĵoj (KFK). Boicote produtos que causam impacto ambiental, como spray com CFC.
8. Bojkotu manĝaĵojn kaj varojn kiuj implikas la detruon de la sovaĝa naturo, faŭno aŭ flaŭro – palmarbojn , arbo filikojn, orkideojn, tinuson, testudon, juveletojn aŭ vestaĵojn produktitajn el koralo, besto pelto, eburo, k.t.p.. Ne aĉetu sovaĝajn bestojn por reprodukti hejme. Ne kuraĝigu neleĝan komercon de tiujn artikolojn aŭ bestojn. Havu maskotojn naskitajn kaj kreskitaj en kaptiteco. Boicote alimentos e mercadorias que implicam na destruição da natureza silvestre, fauna ou flora – palmito silvestre, xaxins, orquídeas, atum, tartaruga, bijuteria ou vestuário feitos de corais, peles de animais, marfim, etc.. Não adquira animais silvestres para reprodução em casa. Não incentive o comércio ilegal de tais artigos ou animais. Tenha mascotes nascidos e criados em cativeiro.
9. Ne ĵetu rubujon en naturon aŭ sur urbaj stratoj. Ne lasu spuron de koto, kien ajn vi iras. Uzu ĝuste kemiaĵojn, insekticidojn, toksajn substancojn. Kontrolu taŭgan forigadon de ruboj. Ne malpurigu la dezerton kaj kudron de via urbo. Protektu parkojn, verdajn areojn, strandojn, riverojn kaj marojn. Não jogue lixo na natureza ou nas ruas das cidades. Não deixe um rastro de sujeira por onde passa. Use corretamente produtos químicos, pesticidas, substâncias tóxicas. Verifique a destinação adequada dos restos. Não contamine o lixo e o esgoto de sua cidade. Proteja parques, áreas verdes, praias, rios e mares.
10. Ne aĉetu malregulajn lotojn sur la marbordo. Ne konstruu en la mangleton. Não adquira lotes nas praias. Não construa sobre os manges.
ŜatiŜati
Karulaj gesamideanoj: Pacon!
Tre gravaj rekomendoj estis enlistigitaj en la teksto. Klaraj, facilaj kaj kleraj rekomendoj. Sed ili estas personaj rekomendoj. Kiel nia rotaria klubo povus agi por disvastigi tiujn rekomendojn?
ŜatiŜati
Por respondi al via demando, kara João Otávio, mi rekomendas, ke nia klubo tra siaj unuopaj membroj povos en aliaj sociaj medioj disvastigi per artikoloj kaj prelegoj tiujn brilajn ideojn!
ŜatiŜati
Gratulon al Cleder pro la ampleksa teksto pri kio povas fari individuo por protekti la medion. Tiuj rekomendoj estas tre utilaj kaj praktike konkludas nian debaton pri la temo. Tiu temo devus esti objekto de instruado en la lernejoj, ĉar ĉefe la novaj generacioj, kiuj heredos la planedon, devas konscii ke la Tero estas hejmo de ni ĉiuj.
Giuseppe
ŜatiŜati
Karaj Geamikoj en Rotario,
la ekologia temo estas grava ankaux el lingva vidpunkto. Kiel lingvisto mi ofte instruas al miaj gestudentoj – inter la temoj de gxenerala lingvistiko – pri ‘ekologia lingvistiko’: ankaux la lingvoj estas parto de nia Vivo, kaj ankaux ili – kiel nia tuta kosmo (en la plej sublima etimologia senco de ‘organizita beleco’) – devas esti protektataj. Do, esperantistoj estas ekologiemaj jam komence de ilia lingva elekto.
Elkorajn salutojn al Cxiuj,
Davide
ŜatiŜati
Brave Davide, la esperantistoj estas lingvaj ekologistoj !
Giuseppe
ŜatiŜati
Davide, ni atendas viajn rekomendojn por labori kun vi pri la libro pri akvo.
brakumon Ursula
ŜatiŜati
Karaj rotariaj amikoj,
mi jam verkis etan kontribuon, sed gxi malaperis. Do, denove. Laux mi gravas la protektado de la naturo. Mia kontribuo – kiel jxurnalisto – estas cxefe informi pri eblecoj. Mi verkis multajn artikoloj, kiuj informas la legantojn pri modele ekologia agado – esperante ke eble kelkaj legantoj transprenos la ideojn. Vi povas legi kelkajn artikoloj en la reto, je la adreso “energiewende-oberland.de” sub la menu-punkto “Best practice”. Ili estas en germana lingvo, sed facile kompreneblaj.
Alfred
ŜatiŜati
Kiel jurnalisto vi Alfred estas la taúga homo por plivastigi la principojn de protekto de la naturo. Daúrigu vian taskon ”
Giuseppe
ŜatiŜati
David Suzuki rekonas La Lingvon, ESPERANTO, kiel lingvo de komunikado por la Kampanjo de la Blua Punkto.
Homoj Kiel Vi! Ni sukcesis!
Post nia ‘ROTARY’ traduko de la Deklaracio de Interdependeco por nia rotaria klubo, mi petis al la Fondaĵo David Suzuki, ke ili metu la tradukon inter la aliaj tradukoj. Tion ili faros. Nia lingvo nun estas rekonita kiel komunikilo por la ‘Kampanjo Por la Blua Punkto.” Mi klarigu tiun esprimon.
De spaco, la terglobo aspektas kiel ‘blua punkto’. Tial la nomo de la kampanjo. Akvo pura, aero pura, kaj plantoj kaj vivaĵoj sanaj – jen la deziro. Pro tio li petas ke ni petu por nova homa rajto, se tio ne ekzitas en via lando: la rajto al sana natura medio.
Trans niaj landoj, ni homoj kredas ke ni havas la rajton al sana natura medio – pura aero kaj akvo, sekuraj nutraĵoj, stabila klimato kaj la ebleco partopreni en la decidoj, kiuj efikas al niaj sanoj kaj bonfartoj.
David Suzuki petas ke ni, persono post persono, petu la niaj urboj, distriktoj kaj naciaj registaroj ke ili deklaru ke la rajto de sana natura medio estu ‘homa rajto’ se ankoraŭ tio ne estas leĝe establita en via loko.
Se tiu rajto estas laŭstatute leĝa tiam eblas protekti la naturan medion.
ŜatiŜati
Kara Wally, estis granda sukceso la rekono de la Suzuki Fondaĵo pri Esperanto kiel komunikilo en la Kampanjo por la Blua Punkto ! Koran gratulon.
Giuseppe
ŜatiŜati
Estimataj karaj geamikoj de nia kluboj,
mi informas vin, ke jam mi ricevis la brazilan eldonon de la Rotaria revuo ROTARY BRASIL, kies kopiojn mi sendos al via hejmadreso en la venontaj tagoj. Bonvole konfirmi vian adrreson !!
Krome mi petas vin nepre kaj urgxe respondi per viaj komentoj al la aktuala temo por la naturprotektado.
Amike, Ursula
ŜatiŜati
E com alegria que visito este clube. Solicito recuperação pelo e-mail, jgsecundino@gmail.com, Sou associado ao Rotary de Divinópolis Leste do distrito 4560, sou presidente da comissão de DQA. Saudações Rotarias, José Geraldo Secundino.
ŜatiLiked by 1 persono