La temo de nia 11-a renkonto estas:
“Rotary Fondaĵo”
PROTOKOLO
Saluton, karaj geamikoj, mi ĝojas malfermi nian 11-an renkonton komence de novembro, monato de la ROTARIA FONDAĴO.
Komence mi tuj havas gravan demandon al vi ĉiuj: Kiu konas la grandan oratoron, tre admirindan personon, kiu nomiĝas DIVALDO FRANCO?
Ekzistas interesa propono, kiun membro de nia Klubo informas al ni:
La Rotary Kluboj de la distrikto 3450 en Mongolio, Hong Kong kaj Ĉinio, disdonas premion de cent mil USD al nekonataj herooj ĉie en la mondo. Sufiĉas ke unu el inter la 35.000 kluboj tutmonde proponas kaj aliaj subtenas, por ke tiu persono gajnos la premion! Mi atendas urĝe vian respondon ĉu vi pretas apogi la nomon Divaldo Franco por tiu premio.
Se vi rigardas la pasintan temon pri la opinioj de la rotarianeco vi povas konstati ke ni ricevis vizitojn kaj komentojn de rotarianoj el Svedio, el Belgio kaj el Kongo.
Sed bedaŭrinde la plej multaj el inter vi ne donis sian opinion, kion oni bedaŭras, ĉar la frekvenco gravas, se ni volas serioze labori por projektoj kaj tiam oni atendas de ni kunlaboron konkretan.
Mi petas ke vi ankoraŭ donu vian opinion pri la 10-a temo kaj nur sekve pri la 11-a, kiun mi nun malfermas.
Ne forgesu gratuli al nia membro Ladislaŭ Afonso la 16-an novembro okaze de lia naskigxdatreveno! Ladislau loĝas en São Paŭlo kaj laboras kiel universitata profesoro pri arkitekturo kaj urbanismo en la urbo Poços de Caldas.
Sincerajn gratulojn de la tuta Klubo al Ladislaŭ!
Informoj de la Sekretariejo
Finfine nia Rotary e-klubo posedas sian Nacian Registron kiel Jura Personeco de la Federacia Respubliko de Brazilo
kun la numero 28-788.665./0001-20 laŭ la kodo 94.30-8-00
(aktivecoj de asocioj por la defendo de sociaj rajtoj).
Niaj membroj Vanda kaj Ulisses meritus vian aplaŭdon por ilia granda dediĉo de pluraj tagoj por registrigi la statuton, la regularon, la protokolon de la kunsidoj de membroj por krei formale la klubon, la Akton de la fondo de la Klubo ktp.ktp.
Nia financa respondeculino Sônia Lúcio kaj la sekretariino estas en ĉi tiuj tagoj farante la necesajn demarŝojn por malfermi la konton de la Klubo ĉe BANCO DO BRASIL en Brasília, Asa Norte, kien, ek de decembro, vi povos sendi viajn kotizojn de la dua semestro. Sed atendu detalojn pri tio.
Plian fojon mi petas al tiuj membroj, kiuj ankoraŭ ne konfirmis al ni la regulan ricevon monate de la revuoj, krom la unufojan sendon de la membro-identigilo kaj la insigno, nepre skribu por ke ni povus reguligi eventualajn erarojn.
Havu belajn tagojn,
Ursula via sekretariino
“La Rotary Fondaĵo”
“Ni vivigu la deziron servi, kiu ekzistas en ĉiu homo, memorante ke novaj fontoj ricevos tiuj, kiuj pretas uzi siajn proprajn energiojn kaj kapablojn”. ( Jack Davis, RI prezidanto 1978/79)
Tradicie la monato novembro estas dediĉata al la TRF (The Rotary Foundation) kaj ĉijare tiu Fondaĵo festas sian 100-jaran jubileon.
Membroj kiuj jam volontulas de kelkaj jaroj en Rotary scias bone pri la signifo de tiu Institucio, kiu nombras inter la tutmondaj dek plej prestiĝaj senprofitcelaj organizoj kaj povas sin deklari kiel bonfaranto de la homaro.
La TRF havas du celojn:
- Ebligi edukadon al gejunuloj ĉie en la mondo per stipendioj, interŝanĝprogramoj kaj projektoj;
- Sociprogresigaj programoj kaj projektoj, realigataj per 35.500 kluboj tutmonde en la plibonigo de sanservoj, de vakcinoj kontraŭ Poliomjelito, de akvoprovizo , ekonomia evoluo de popolgrupoj kaj antaŭ ĉiu per la simultanaj aktivecoj inter kluboj en malsamaj landoj por plifortigi la interkomprenon kaj la Pacon inter la nacioj.
Nia Klubo komencis jam aktive studi kelkajn projektojn kaj por tio ni bezonas la membrojn por kunlabori. Sendu viajn demandojn kaj sinoferon por novaj projektoj!
Pri la Rotaria Fondaĵo la esperantistoj povus multe lerni.
La Rotaria Fondaĵo estis fondita en 1917 kun komenca kapitalo de …..27 dolaroj kaj nun distribuas cent milionojn da dolaroj jare en projektoj humanecaj kaj edukaj. La Esperanto movado starigis multajn etajn fondusojn, kies kapitalo estas tro malgranda por realigi projektojn. Oni devus koncentrigi tiujn fondusojn en unu sola granda Fondaĵo kaj vere atingi la necesan kapitalon por antaũenigi la movadon de nia Internacia Lingvo.
Giuseppe
ŜatiLiked by 1 persono
Aplaùdon al Vanda kaj Ulisses por la registrigho de la statuto kaj de la regularo.
ŜatiŜati
Nia vidkonferenco ĵus okazinta,07.11. je la 22 –a horo GMT, kunigis belan grupon kun nia estonta membro Jean Bosco Malanda Lutete en Kinŝasa, Kongo, kaj Ruth Kevess-Cohen enWashington, Usono, krom nia prezidanto Wally du Temple en Vancouver, Kanado kaj en Brasilia Ursula kaj Giuseppe.
Ni aŭskultis interesajn informojn pri la profesia aktiveco de Jean Bosco Malanda, pri kiu li publikigos baldaŭ sian komenton.
Nia kolegino kuracistino estis en sia kuracista blanka vesto kaj parolis kun ni pri sia volontula laboro en la grandioza programo DUOLINGO, en kiu momente studas pli ol unu miliono da personoj nian lingvon Esperanto! Vere admirinda laborego.!
Venu ankaŭ vi partopreni!
Brakume, Ursua
ŜatiŜati
Kiel vi certe legis en la antaùa letero de Ursula « … kaj do proponas ke vi estu nia bonvena gasto en niaj retejo kaj vidkonferencoj jam ekde nun kaj komencos pagi nur la 1.1.2018 por la duona jaro. »
Mi ghojas ke nun mi povas esti inter vi kaj certe kune, laùeble ni povas ‘’plibonigi la mondon’’.Kune, ni faru daùrantan diferencon.
Ursula invitis min sin prezenti. Jen mi:
Mi estas Jean Bosco MALANDA LUTETE (en Kongo oni kutime havas tri nomoj : la unua estas antaùnomo (bapta nomo), la dua estas nomo (familia nomo) kaj la tria estas postnomo (devenita de familianoj aù ekstere de la familio). Do miakaze, Jean Bosco estas bapta nomo. MALANDA estas nia familia nomo, LUTETE estas la nomo de mia patro. Mi jhus 47jarighis (la 10an de oktobro). Mi estas edzighanta kaj havas tri filinoj (Magnani Malanda, Astréa Malanda kaj Urielle Malanda) kaj mia nevino Ruth Malanda. Mia edzino estas Nicole TABU. Mi loghas en Kinshaso, chefurbo de RD Kongo.
Pri Esperanto : mi lernis esperanton de pluraj jaroj per korespondado dank’al, siatempe, al SAT AMIKARO kaj Hans Bakker. Mi dum longa periodo agadis kiel Reprezentanto de IKUE (Katolika movado) en Kongo. Tiukadre mi kunlaboradis kun pastro Duilio el Italio realiginte kelkaj sociajn agadojn. Mi ankaù agadis kiel membro de la Afrika Komisiono kaj mi estas de la jhus eliranta komitato.
Mi partoprenis tri internaciajn e-aranghojn : Universalaj Kongresoj en Hanojo (2012), en Lille – Francio (2015) kaj ILEI-Kongreso en Oostende-Belgio (2015).
Profesie : Mi universitate diplomighis pri pedagogio. Rilate al tio mi instruis en liceo dum kvin jaroj. Kaj poste diplomighis pri mastrumado de projektoj. Rilate al tio, mi profesiis kiel nacia direktoro de North Star Alliance (sana organizo) dum tri jaroj. Ekde 2013 mi eniris alian sanan organizon ‘’SANRU asbl’’ (www.sanru.cd) kie dum miaj du unuaj jaroj respondecis pri la komunikado kaj poste eniris, en la sama organizo, la teamon pri merkato (procurement team). Do, ni respondecas pri chio kion la organizo akiras.
Sociaj agadoj : de chiam mi klopodas fari ion por helpi Homojn. Estas en tiu kadro ke ni starigis senprofitcelan asocion ‘’Solidareco kaj Agado’’. Laùepoke kaj laù apogo, ni subtenis la alfabetigon de infanoj dank’al kunlaborado siatempe kun pastro Duilio el Italio kaj la alfabetigon de blindaj infanoj kunlaborante kun Jacques Tuinder (Fondajho Evidente). Solidareco kaj Agado havas sancentron kaj aliaj agadoj.
Rotary Club : pri la nomo kaj agado, mi ekscii de mia juneco. Tamen, mi taksis la movadon por gravuloj kaj richuloj. Mi pli kutimighis kun la movado dank’al esperanto kaj dank’al al Joseph el Belgio kiu invitis min partopreni la kunvenojn de Rotary eclub Esperanto (Distrikto 2050). Kaj nun mi decidis eniri konscie kaj volonte Rotary Club de Esperanto – Brasil. Kaj mi dankas Ursula pri tio.
Mi ne ankoraù havas numeron en RI char mi ne ankoraù pagis mian kotizon kiun mi pagos antaù la fino de la jaro por plenplene agadi ekde la 01.01.2018 kiel rotariano.
Mi esperas ke mi sukcesis doni detalajn informoj pri mia modesta vivo kaj agadoj.
Se iu deziras detalojn pri niaj agadoj, sufichas sendi al mi lian retadreson.
Mi amike salutas vin kaj deziras al vi chion bonan
ŜatiLiked by 1 persono
Kara Jean Bosco, sendube niaj membroj havos vin en nia rondo kiel amikan kunlaboranton en projektoj. Nia klubo estas cxe sia komenco de agadoj kaj do pacience ni klopodas ke cxiuj publikigu siajn komentojn pli ofte ol gxis nun. Estis plezuro paroli kun vi dum la vidkonferenco!
Korajn salutojn al vi kaj via familio!
ŜatiŜati
Mi estas tre kontenta ke ni kunlaboras pri tri projektoj- Esperanta versio de la Unesko Kuriero, pri cxukpilko kiel eduka sporto por paco kaj koopero, kaj pri la instruado de junuloj pri la riparado de motorcikloj.
ŜatiŜati
Mi certe ne konas S-ron DIVALDO FRANCO, sed la supraj klarigoj de Ursula indikas ke li estas subteninda. Do, mi subtenas lian nomon.
ŜatiŜati
Saluton estima Ursola,
mi informas vin ke hodiaŭ mi ricevis la revuon Rotary Brasil kaj mian identigilon.
Dankon,
via,
joacir
________________________________
De: Rotary Club de Esperanto – Brasil
Enviado: quinta-feira, 2 de novembro de 2017 23:40:10
Para: joacircamboim@msn.com
Assunto: [New post] 11-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2017/2018
Roberto posted: ” La temo de nia 11-a renkonto estas: “Rotary Fondaĵo” PROTOKOLO Saluton, karaj geamikoj, mi ĝojas malfermi nian 11-an renkonton komence de novembro, monato de la ROTARIA FONDAĴO. Komence mi tuj havas gravan demandon al vi ĉiuj: Kiu konas la grand”
ŜatiŜati
Saluton al ĉiuj,
Mi konas Divaldo Franko-n kaj
apogas lian nomon por ricevi la premion.
ŜatiLiked by 1 persono
Saluton, kara Joacir,
unue mi tre gxojas ke vi ricevis vian membrokarton kaj insignon kaj ecx la revuojn. Bonege, nun vi povas esti iom pli informita pri via aparteneco en Rotary.
. Kaj due, sinceran dankon por apogi la nomon de Divaldo Franco al la premio THE ONE HERO.
Ni ankau esperas ke vi povos saluti nin dimancxon cxe vi je la 11-a horo en la vidkonferenco!! Kiam vi venos al Brasilia por viziti vian fraton, nepre ankau renkontu nin, cxar ofte ni estas en Brasilia, kie logxas niaj du filoj kun siaj familioj.
Amikajn salutojn al vi,
Ursula
ŜatiŜati
Mi deziras partopreni la vidkonferecon, sed mi ne sukcesis? Hieraù mi ne provis, sed la antaùa dimancho mi atendadis dum horoj kaj oni anoncis al mi atendi la malfermon ghis kiam Ursula anoncis al mi ke ghi jam okazis. Mi denove provos venonfoje.
ŜatiLiked by 1 persono
Saluton, Jean Bosco, mi bedauras, ke vi ne sukcesis. MI signis sur la hejm-pagxo (la 1-a) la horarojn ankau cxe vi en Kinshasa. Dimancxe vi povas paroli kun ni je la 13-a horo en Brasilia, kaj la 16-a cxe vi.
Kiu malfermas la konferencon estas la prezidanto en Vancouver, Kanado, Wally du Temple, eble ecx hodiau post unu horo!
Sed ni estas ankorau en la fazo de instalado. Cxe vi nun devus esti tri horoj post la nia. kiu cximomente estas 15:54 kaj ni provos renkonti post 66 minutoj, sed mi ne estas certa. Pardonu tiun konfuzon…Mi legis vian simpatian leteron al João Otávio pri via familio kaj laboro. Mi petas vin publikigu viajn informojn en cxi tiu retejo por ke la tuta klubo povos koni vin pli bone.
Korajn salutojn al vi,
Ursula
ŜatiŜati
Kara amiko, mi tre bedauxras pri via sperto. Ni provos plibonigi la aferon por vi. Wally
ŜatiŜati
Saluton,mi apogas la nomon de Divaldo Franco.
ŜatiLiked by 1 persono
Dankon, Sônia, ni notas vian apogon al la projekto THE ONE HERO.
ŜatiŜati
Dankon, Sônia, ke vi apogas la proponon de João Otávio rilate al la premio THE ONE HERO.
ŜatiŜati
Karaj amikoj,
mi denove volis partopreni la vidkonferencon pasintan mardon, sed tio ne eblis. La programo nur informis mi, ke mi devas atendi la malfermon de la vidkonferenco- sed gxi ne venis. Mi denove provos hodiaux je la 15a GMT (aux 16a CET).
Nun la tago estas bone indikata en la retejo, sed la horo ne. Gxi indikas pli fruan komencon. Mi denove ripetas mian proponon, cxiam indiki tempon en GMT, kiu validas en la tuta mondo.
S-ron DIVALDO FRANCO mi ne konas. Pro tio mi ne povas nek subteni, nek malsubteni la proponon. Mi nur volas rimarki, ke mi iomete miras pri la premio. Kion faros tiu persono, kaj por kiu celo li uzos la monon?
La nova bankkonto estas certe bona afero por la klubo. Sed mi preferas dauxre pagi tra la UEA-konto. Cxu tiu estonte eblos?
Gezeton (paperan) mi gxin nun ne ricevis. (Sed mi ricevis du membrokartojn kaj la insignon.)
Gxis poste en la vidkonferenco.
Alfred
ŜatiLiked by 1 persono
Saluton, Alfred, sen probleme ne nur vi sed cxiuj nebrazilanoj povas daurigi sendi siajn kotizojn al la UEA konto. Cetere vi jam pagis por la tuta jaro! Ni notas ke vi ne ricevis la revuon THE ROTARIAN kaj faros la necesajn demarsxojn. Pri Divaldo Franco mi parolos al vi en la vidkonferenco, li estas fama en Brazilo kaj havas hejmon por orfaj infanooj kaj malricxaj familioj en Bahiakaj estas tre kompetenta oratoro de pli ol kvindekjaroj.
Eble ni povos interparoli pos 43 minutoj se Wally malfermos la vidkonferencon.
ŜatiŜati
Mi pardonpetas. Ni provas plibonigi la vidkonferencajn aferojn.
ŜatiŜati