La temo de nia 12-a renkonto estas:
“Konstrui pontojn tra sporto”
PROTOKOLO
Kiel ĉiuj vi jam scias, novembro estas la monato de la Fondaĵo de nia organizo, kiu ĉiujare kunlaboras kun la kluboj tutmonde kun pluraj miliionoj da dolaroj por konkretigi programojn kaj projektojn.
Mi deziras koncize klarigi al vi, ke ekzistas multege da diversaj manieroj por ke kluboj realigu projektojn pere de la financa helpo de tiu grandiosa fondaĵo de Rotary International.
Principe ekzistas 2 tipoj de projektoj, krom tradiciaj programoj en la kampo de edukado kaj konfliktsolvoj.
La plej simpla maniero organizi kaj konkretigi projekton en unu el la grandaj prioritataj areoj de R.I. estas la Distrikta Fonduso.
La Distrikto distribuas al siaj kluboj financajn subtenojn depende de la socia valoro kaj pliboniga impakto por la koncerna komunumo.
La Globa financa subteno konsideras grandajn projektojn, kiuj devas havi la minimunan koston de almenaŭ 30.000 USD.
Grandaj humanecaj projektoj de RI povas konsisti eĉ en cent mil usonaj dolaroj. Sed vi komprenas la gravan respondecon kaj la grandegan volontulan laboron de la klubmembroj por realigi similajn projektojn.
Ni komencu nun per la projekto proponata de nia membro Julio “PACO PER SPORTO” kun la proponho al la distrikto por simpla projekto.
Mi esperas ke pluraj el inter vi pretas kunlabori kun Julio, ĉar jam pretas plia projekto por teknika edukado de malriĉaj junuloj, sub la iniciato de João Otávio.
Amike kun vi,
Giuseppe
Sekretariejo
Saluton, karuloj! Ni klopodas en ĉi tiuj tagoj difini la vidkonferencojn, kiuj eblas partopreni dum mardoj kaj dimanĉoj. Legu vian korektan lokan horon en nia retejo kiu iom ŝanĝiĝis.
Nia kandidato al membreco Jean Bosco Malanda Lutete en Kinŝasa, Konga Respubliko, jam konatiĝis antauhieraŭ en la vidkonferenco kun kelkaj el ni. Bonvenon kara samideano!
Afriko bezonas helpon de Rotary kaj ni povas antaŭvidi bonan kunlaboron, ĉar Jean Bosco laboras en la médio de sanasisto al la popolo. Vi legos pri tio baldaŭ pli.
La nuna temo estas sendube interesa kaj ni esperas legi viajn opiniojn!
Havu sunajn tagojn!
Ursula via sekretariino
KONSTRUI PONTOJN TRA SPORTO
Nia membro Julio Calegari proponas al nia Klubo projekton pri tre speciala sport-tipo kies ne tre konata nomo estas Ĉukpilko.
Li mem en sia komento klarigos pli detale kial tio sporto promocias la Pacon kaj kunlaboran solidarecon inter la ludantoj kaj ne la sentojn de konkurenco kaj lukto.
Atendu la tekston de Julio, kiu klarigas, kiamaniere La ludo ekskludas ajnan serĉon de prestiĝo, ĉu persona aŭ kolektiva.
Sporto kaj Paco (el publikaĵo de U.N.)
Ankaŭ Sporto estas internacia lingvo
Ĝia kapablo transiri kulturojn permesas sport-rilatajn programojn kaj servi kiel ponto inter sociaj kaj etnaj diferencoj. Kiel rezulto, sporto povas esti potenca ilo por antaŭenigi Pacon, ne nur simbole je tutmonda nivelo, sed ankaŭ praktike ene de komunumoj.
La potenco de sporto povas esti uzata kiel ilo por eviti konfliktojn, same kiel elemento de daŭrigebla paco-konstruado. Kiam aplikite efike, sportaj programoj promocias socian integriĝon kaj toleremon. Ĉi tiuj kernaj valoroj estas samaj kiel tiuj bezonataj por daŭra paco. Precipe en post-konfliktaj medioj, ĝi povas helpi redukti streĉiĝojn kaj generi dialogon.
Ŝlosilaj konsideroj pri sporto kaj paco
Ĉar la kapabloj kaj valoroj instruitaj tra sporto estas akordigeblaj kun la penadoj por promocii pacon, sportoj devus esti konsiderataj kiel elemento de subteno por programoj en post-konflikto kaj alta socia tensio.
Estas imperative, ke sportaj programoj por paco emfazas la pozitivajn valorojn kaj la potencialon de la sportoj pri kuniĝo kaj ke ili estas ofertitaj en sekuraj medioj, kiuj estu agrabaj kaj senpremaj. La sportaj iniciatoj postulas respondecan kaj bone trejnitan gvidkapablon.
Kiel internacia lingvo, sporto devus esti konsiderata kiel rimedo por komuniki mesaĝojn de paco kaj helpi trovi neperfortajn solvojn al problemoj.
Sporto kaj Edukado
Edukado estas centra por la atingo de ĉiuj Jarmilaj-Disvolviĝoj- Celoj (U.N.) kaj sporto havas naturajn lokojn en edukado, ĉu kun formala, neformala aŭ senformala aliro.
En lernejoj, fizika eduko estas ŝlosila komponanto de alt-kvalita edukado kaj povas esti uzata por antaŭenigi edukadon inter junuloj. Ekstere de la klasĉambro, sporto estas “lernejo por la vivo”, kiu instruas bazajn valorojn kaj vivajn kapablojn, kiuj estas gravaj por kompleta disvolviĝo.
Sporto ankaŭ estas potenca rimedo por publika edukado, ĉar sportaj eventoj povas efike pliigi konsciigon kaj nutri subtenon kaj konkretan agadon ĉirkaŭ ŝlosilaj demandoj.
Sporto kiel “lernejo por la vivo”
Sporto estas ideala lernejo por la vivo. Kapabloj lernitaj per ludado, fizika edukado kaj sporto, estas ŝlosilaj por la kompleta disvolviĝo de junuloj. Ĉi tiuj kapabloj, kiel kunlaboro kaj mem-konfido, estas esencaj por socia kohereco kaj estas kondukitaj al plenkreskula vivo (vidu sube).
Kapabloj kaj valoroj lernitaj per sporto
Kunlaborado
Komunikado
Respekto por reguloj
Problemsolvoj
Kompreno
Konektante kun aliaj
Gvid-kapablo
Respekto por aliaj
Valoro de penado
Kiel gajni
Kiel perdi
Kiel sinteni rilate la konkuron ./.
Pura ludado
Kunagado
Memestimo
Fido
Memrespekto
Toleremo
Rezisto
Teama laboro
Disciplino
Konfido
Mi neniam antaùe aùdis pri tiu sporto, tamen legante pri kelkaj valoroj de tiu sporto, ghi estas admirinda. Se ghi kapablas instigi amon por fizikaj aktivecoj, … inter adoleskantoj, do ghi estas disvastiginda. Kuraghon kaj sukceson al Julio.
ŜatiLiked by 1 persono
Mi kore dankas la intereson de la membroj pri tio sporto ege amata de mi ! Mi komencis ludi Ĉukpilko en 1993 kaj gxi estas grava parto de mi kiel persono kaj de miaj valoroj. Mi jam ludis kaj ecx ankoraux ludas aliajn sportojn sed sendube Ĉukpilko estas la plej amata de mi kaj estas la sporto kiu donis al mi oportunon konitigxi kun multe da personoj tra la mondo, vojagxi, lerni kaj maturigi miajn personajn valoroj.
Helpe de Ursulla, Giuseppe kaj Otavio mi preparas la projekton por la disvastigo de Ĉukpilkon en malricxa periferio de la urbo Sao Paulo (Brazilo) kie mi ekkreis la teamo Esperanto kaj kie mi kredas ke gxi povos helpi la infanojn kaj adoleskantojn disvolvigi amon por fizikaj aktivecoj, edukajn valorojn, personajn interrilatoj kaj sane amuzigxi sen perforto.
ŜatiLiked by 1 persono
Pensigaj vortoj de Antonio Guterres, ĉar efektive la situacio de la mondo bezonas la pozitivan kunlaboron de ni ĉiuj.
Pri la planita projekto de Ĉukpilko, mi plene konsentas prilabori ĝin kaj mi atendas koni pli multe pri la reguloj de tiu sport-ludo.
Korajn salutojn de
Giuseppe
ŜatiLiked by 2 people
Mi dankas pro la prezento pri sporto kaj edukado. De unu vidpunkto, sportoj povas instrui al homoj, junaj kaj mezaĝaj, aspektojn de bona konduto, kaj ĉiujn supre menciitajn valorojn kaj kapablojn. Tamen, la realo estas ke spektantoj, entuziasmuloj kaj urbaj amasoj subtenas feroce kiel malamikaj triboj sian teamon kontraŭ la aliaj.
Ĉu estas unu sporto kiu povas pli bone ol ĉiuj aliaj instrui la sportistindajn valorojn? Mi pensas ke tio estas ‘ĉukpilko’.
Cleder Colares tradukis la suban tekston pri Ĉukbalo aŭ Ĉukpilko.
La esplorado konkludis, ke la Ĉukbalo-inventisto difinas la celon de sporta praktiko dirante, ke la celo de homa fizika aktiveco ne estas farigi ĉampionojn, sed helpi konstrui harmonian socion. Oni esploris, ke la agado grupa estas la plej bona rimedo por edukado kaj por indiki sporton sen kontakto kaj paco, tio estas Ĉukbalo. La ĉefa celo de la spirito de Ĉukbalon estas la sama celo kiel tiu de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĝia valoro kuŝas en la evoluo de plu da edukaj elementoj pere de la reguloj kaj statutoj, kaj ankaŭ iĝas la instrua materialo de la hodiaŭa sporta edukado, kiel paco, sekureco, teamo, taktiko, simpleco, intereso, fizika kondiĉo, kompleteco, estetiko, etiko, kiuj estas 10 tipoj de avantaĝoj en sportoj.
En venontaj sesioj ni diskutos la regulojn de tiu sporto kaj ni konsideru tian sporton kiel eventualan projekton de nia klubo.
ŜatiLiked by 2 people
Geamikoj: La edukiga flanko de la sporto estas la grava aspekto de tiu sporto cxukpilko. Tiu maniero por eduki estas tre interesa en nia militanta kaj netolerema mondo.
La anarkiistoj ankaux deziras forigi la konkurencon aux konkuradon el la cxiutaga vivo favore je frateca kaj koopera socio.
En la unua ebleco aux en la dua hipotezo, la eduka vojo estas la solvo por krei pli justa kaj vivipova socio.
Ni bezonas klopodigxi por sxangxi niajn aktualajn elektojn por vivi kaj kunvivi. Nia nuna modelo de socio ne satigas la homojn.
Vere S-ro Antonio Guterres pravas kiam li akordas pri la homa deziro por la kunlaborado, por la sxangxo….se la homoj deziros tion cxi!
ŜatiLiked by 1 persono
La teksto pri Ĉukpilko tradukita de Cleder estas skribita de Chris Huang, el Tajvano, kiu estis la eks-prezidanto de la FITB (Internacia Ĉukpilko Federacio). En la kompleta artikolo de s-ro Huang, kion li prezentis kiel sia post-universitata diplomo, li prezentas kaj defendas la valoroj de Ĉukpilko kiel sporto por edukado.
En Brazilo la teamo Esperanto Tchoukball Clube ekzistas ekde 1998 kaj pere de la sporto instruas la ludantoj etikajn kaj moralajn valorojn gravajn ene de la sportejo kaj dum la vivo !
ŜatiŜati
Karaj Geamikoj,
salutante mi ankaux pandonpetas ke mi neniam partroprenis la videokonferencojn: mi estas tre malteknologiema homo, sed mi promesas ke baldaux mi organizos min por saluti vin cxiujn ankaux tiupere! Mi tre interese legis la raporton pri sporto, kaj vere dankas pro la multo da ideoj kiujn gxi instigis al mi, famkonata pigrulo 🙂
Elokorajn salutojn el Italio,
Davide
ŜatiLiked by 2 people
Karaj geamikoj,
mi jxus legis la alvokon de la gxenerala sekretario de la Unuigxintaj Nacioj,Antonio Guterres. Liaj vortoj forte tusxas niajn klopdojn volontuli por pli bona mondo kaj pli justa socio
. Pro tio mi volonte sendas al vi liajn vortojn:
Nia mondo frontas multajn gravajn defiojn.
Vastiĝantajn konfliktojn kaj malegalecon.
Ekstreman veteron kaj mortigan maltoleremon.
Minacojn al sekureco – inkluzive nukleajn armilojn.
Ni havas la ilojn kaj riĉon por superi tiujn defiojn.
Mankas nur la deziro.
La problemoj de la mondo transiras landlimojn.
Ni devas transiri niajn malakordojn por transformi nian estontecon.
Kiam ni atingos homajn rajtojn kaj homan dignon por ĉiuj personoj –
ili konstruos pacan, daŭripovan kaj justan mondon.
Okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj,
“Ni la popoloj” faru el tiu vizio realon!.
Thank you. Shokran. Xie Xie. Merci. Spasibo. Gracias. Obrigado.
António Guterres
…kaj ni aldonu DANKON
ŜatiLiked by 1 persono
saluton,karaj,debauxras, mi klakis en la vidkonfereco kaj malsukcesis..Ankaux en la lastaj.
kaj la ”PACO PER SPORTO”estas grava,
samidenae,amike Sônia
ŜatiŜati