13-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2017/2018

 La temo de nia 13-a renkonto estas:
Ĉu vi konas ĉukpilkon?” 

Protokolo

La pasinta temo estas tiel interesa kaj signifa ke nia prezidanto Wally deziras daŭrigi la konversacion pri la temo inter niaj membroj. Vi trovas tekston pri la paca sporto Ĉukpilko detaligita de nia membro Julio kaj mi esperas, ke vi pretas helpi al li en tiu agado.

La 12-an de decembro nia guberniestro Jean Bosco vizitos formale nian klubon. Ĉar tiu ne povas okazi fizike, li publikigos sian mesaĝon kaj saluton al vi ĉiuj en nia retejo kaj atendas, ke ĉiuj respondu al li.

Pro tio mi petas vin trejni vin aperi en nia retejo ek de hodiaŭ plurfoje!!

La vidkonferencoj ankoraŭ havas kelkajn mankojn sed ni estas arde klopodante glatigi la vojojn.

Sekretariejo

Jam pasis 5 monatoj de funkciado de nia Klubo kaj la radoj komencas ekturniĝi, tamen ankoraŭ pluraj el vi ne sufiĉe partoprenas. Mi petas al tiuj, kiuj ne ricevas la revuon, ĉu internacian THE ROTARIAN, ĉu la brazilan ROTARY BRASIL, informi min por ke vi ricevu la revuojn.

Mi donas al vi taskon: serĉu en via urbo Rotarian klubon tradician ĉeestan kaj sendu al ni vian elkovron. Tiam vi ricevos interesajn rekomendojn….

Ĉu vi konas ĉukpilkon?

Projekto de Subtenado de la Edukaj Valoroj pere de la Disvastigado de Ĉukpilko (Tchoukball) en la kvartalo Jardim Sao Luis (Sao Paulo, Brazilo) farita de la teamo Esperanto Tchoukball Clube

La Historio de Ĉukpilko

Kreita en 1970 de svisa biologo nomata Hermann Brandt, ĉuk-pilko (tchoukball) estas pilkoludo, kiu celas esti sporta aktiveco tre rapida, plezuriga kaj saniga. Ĉefe temas pri ludo, kiu evitas ĉiun formon de perforto kaj koleraj tuŝoj inter la ludantoj. Ĉuk-pilko estas ege facile lernebla, ĉar ĝi enhavas kelkajn jam konatajn teknikojn kaj fundamentojn, kiuj similas al manpilko kaj flugpilko. Ĝi ankaŭ valorigas tutteaman partoprenon, ĉar ĉiuj devas “ataki” (poenti) kaj “defendi”.

Ĉe tiu ĉi sporto krome en difinitaj teamoj por internaciaj ĉampionecoj, oni povas ludi samteame homoj de diversaj seksoj, aĝoj kaj staturoj, kio eblas nur pro la senperforta karaktero de ĉuk-pilko.

Oni ludas en rektangula sportejo (oficiale 28m x 16m), kiu povas esti planko, tero, sablo aŭ herbo. La du teamoj devas enhavi po 7 ludantojn, sed se la sportejo estas malgranda, eblas adapti la kvanton proporcie. La pilko uzata estas simila al tiu de manpilko, sed en ĉuk-pilko ĝi neniam rajtas tuŝi la plankon, ĝi devas nur en la aero flugi de unu ludanto al alia. Ĉe la du mallongaj flankoj staras elasta lito, 1m x 1m, kiun oni nomas “kadro”, klinita 55 gradojn kaj protektita (same kiel en golejo de manpilko) per malpermesita areo desegnita kiel duonluno kun radiuso de 3 metroj.

Poenton oni ricevas, kiam ludanto ĵetas la pilkon kontraŭ iun ajn kadron (oni povas ataki ambaŭflanken, laŭplaĉe), kaj kiam ĝi revenas, neniu el la alia teamo ĝin prenas antaŭ ol ĝi tuŝis la plankon. Sed se la defendanta teamo ĝin prenas, ŝanĝiĝas ĝia posedo, kaj tiel la atakantoj fariĝas defendantoj kaj inverse. La teamo, kiu posedas la pilkon (atakantoj) rajtas fari maksimume tri paŝojn inter si (unu paŝon pli ol en flugpilko) antaŭ ol ĵeti la pilkon kontraŭ la kadro. Dum la atakanta teamo faras siajn paŝojn, la defendanta ne rajtas posedopreni (“ŝteli”) la pilkon. Ili rajtas tion fari nur post la ĵetado kontraŭ la kadro.

Konsiderante ke ne necesas forto, ne necesas esti tre forta aŭ tre alta por ludi ĉuk-pilkon. La kadro estas sur la planko kaj malproksimas nur tri metrojn, do ĉiuj povas ataki kaj poenti. Nuntempe la landoj kie ĝi plej kreskas, estas Svislando, Tajvano, Italio, Brazilo, Singapuro kaj Anglio. En tiuj landoj estas kluboj kaj lernejoj, kie eblas lerni ludi tiun ĉi sporton. La Internacia Ĉuk-pilko Federacio (FITB), estas en Tajvano kaj havas nun 44 lando-membrojn kaj havas gravan rolon en la disvastigado de la sporto, cetere en malriĉaj landoj en Afriko kaj Azio. Voluntul-trejnistoj jam vojaĝis al Ganao, Benino, Kenio kaj Ugando por helpi la disvastigadon kaj trejnadon de la sporto kaj pere de Esperanto, ĉuk-pilko atingis Ganao kaj Senegalo kaj ankaŭ ekzistas la ĝemelaj teamo Esperanto Tchoukball Clube en Brazilo kaj Togolando.

Projekto de Subtenado

Esperanto Tchoukball Clube: Jen la plej tradicia teamo de Sao Paulo, Brazilo. Ekde 1998! Jam partoprenis plurajn eventojn kaj estas nun plej granda parto de la teamo ludantoj en malriĉa kvartalo Jardim Sao Luis en la suda parto del a urbo Sao Paulo. Je la komenco de la jaro 2017, Esperanto Tchoukball Clube partoprenis la nacian ĉampeonecon kaj el 12 teamoj finiĝis kvina!

Nuntempe la teamo praktikas semajnfine (sabate kaj dimanĉe) en la sportejo de la Fondaĵo Julita ( www.fundacaojulita.org.br)  kiu estas granda NGO kiu helpas malriĉajn familiojn pere de edukado kaj sociaj eventoj.

La ĉefa ideo de la projekto estas pli grandigi la kvanton de praktikantoj kaj trejnistoj de ĉukpilko kiuj disvastigos la sporton kaj siajn internajn valorojn kiel mem-konfido, respekto kaj kunlaboro.

La plej granda kosto de la projekto estas rilate al la materialo (pilkoj, kadroj de ĉukpilko, genuo-protektilo, sport-vestaĵo) kaj kurso al la trejnistoj.

Post la unua fazo de aĉetado de materialo kaj kurso al la trejnistoj, la daurigado okazos pere de kreado de novaj grupoj kaj teamoj en la regiono kiuj renkontiĝos por praktiki la sporton,  organizi eventojn kaj ankaŭ por amikumu kaj interrilati.  

Mi kaj ĉuk-pilko

Mi eklernis ludi ĉuk-pilkon en Brazilo, antaŭ preskaŭ 25 jaroj en la plaĝo Itanhaem. Mi tiam estis 14 jaraĝa kaj mi lernis de brazilano kiu loĝis en Svislando kaj estis ludanto de urba teamo en Lausanne kaj li estis unu el la unuaj disvastigantoj de la sporto en Brazilo.

En la jaro 2000 mi partoprenis mian unuan mondan ĉampeonecon kun la brazila ĉemizo. Tiam estis nur 6 landoj partoprenantaj kaj ĉuk-pilko ne estis tiel multe ludata tra la mondo. En la jaro 2005 mi estis invitita de la FITB por esti internacia disvastiganto pro mia sperto en la sporto kiel ludanto kaj trejnisto, kaj ankaŭ ĉar mi laboras en flugkompanio kaj scipovas 6 lingvojn, inter ili Esperanton!

Mi jam estis en pli ol 25 landoj por instrui ĉuk-pilkon kaj por mi estas plezuro vidi la sporton amatan de mi kreski en lando kie mi helpis komenci la disvastigadon. Mi multe vojaĝas en Afriko kaj tie ĉuk-pilko estas ege bone akcepitata de ĉiuj pro la facileco de la reguloj kaj la ebleco ludi  sur preskaŭ iu ajn surfaco.

Julio Calegari

Novembro 2017

Ĉu vi konas ĉuk-pilko? 1
Ĉu vi konas ĉuk-pilko? 2

17 pensoj pri “13-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2017/2018”

  1. Karaj geamikoj:
    Mi petas la klopodon de cxiuj por esti cxeestante hodiaux en nia video-konferenco, cxar nia Prezidanto Davide Astori konektos kun ni dum tiu cxi konferenco. Atentu al horo de la video Konferenco,bonvolu.
    Kore
    João Otávio Veiga Rodrigues

    Ŝati

  2. Mi ne estas vera sportisto. Mi nur – por havi plezuron – migras, nagxas, biciklas kaj (norde) skias. Pri cxukpilko mi nur eksciis tra la diskutoj en nia klubo. Mi pensas, ke gxi estas bona sporto, sed mi ne povas kontribui al la disvastigo de la sporto, cxar mi ne havas kontakton al sporto kaj sportistoj. Ankaux profesie – kiel jxurnalisto – mi ne okupigxas pri sporto.

    Ŝati

  3. Tre interesaj la klarigoj de Julio pri la reguloj de ĉukpilko. Mi ŝatus iam vidi tiun ludon, sed nuntempe tio eblas nur en São Paulo .
    Mi opinias ke la helpo de nia klubo, per specifa projekto, estas meritata, preciper ĉar ĝi ne estas perforta ludo, kiu favoras pacon.
    Giuseppe

    Ŝati

  4. Hodiaŭ, dimanĉo la 26ª novembro, okazis nia vidkonferenco sukcese. Tamen estis kelkaj bruoj kiuj ĝenis la konversacion.
    La partoprenantoj estis Wally, Jean Bosco en Kongo, Georgo en Bielsko Biala, João Otávio en Poçocs de Caldas kaj Giusepe kun Ursula en la bieno Bona Espero.
    Georgo kaj Jean Bosco parolis pri siaj profesioj: Jean estas direktoro de sancentro en Kinŝasa kaj respondecas pri la akiro de medikamentoj. Georgo posedas du radiostaciojn en Pollando kaj estas cxiam okupata.. Lia hobio estas prezenti teatraĵojn en esperanto kun la partnero Sasa Pilipovic dum esperanto eventoj ĉie tra la mondo, ĉefe dum Universalaj Kongresoj de UEA.
    Mi kore invitas niajn membrojn paroli pri siaj hobioj! Imagu nia prezidanto Walle hobias sur velŝipo!
    Ni vidu cxu du membroj havos la saman hobion. Mi atendas viajn komentojn!!

    Ŝati

Lasi respondon

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.