14-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2017/2018

 La temo de nia 14-a renkonto estas:
“Profilo de Rotary-volontuloj ” 

Protokolo

Nia Klubo estas memdecida pri siaj aktivecoj kaj projektoj, tamen ni apartenas al pli granda grupo, nomata Distrikto, kiun gvidas ĉiujare nova guberniestro. Lia devo estas orientigi ĉiumonate per la monata informilo la klubojn kaj viziti ilin almenaŭ unufoje jare. 

La guberniestro Jean Bosco Ribeiro Beze vizitos nian klubon, virtuale, en nia retejo la 11-an decembro kaj en vidkonferenco dum la 12-a decembro, do post kelkaj tagoj!

En nia distrikto 4560 ni estas la nura elektronika Klubo kaj li malfacile povus viziti niajn membrojn en siaj urboj, do li skribos mesaĝon en nia retejo kaj partoprenos la mardan  vidkonferencon la 12.12.

Estas signo de bona konduto, se vi ĉiuj per du frazoj salutus lin antaŭ lia publikigu! Ni ankaŭ klopodos paroli kun li la mardon je la  21-a horo GMT (19 h en Brasilia) kaj li  certe alte aprezos vian partoprenon en tiu vidkonferenco!

Kun la estraro de la Klubo li havos apartan konversacion pri la funkciado, pri niaj agadoj kaj celoj. Krome ni sendos al li post kelkaj  tagoj resumon de nia Klubo.

Amike,

Giuseppe

Sekretariejo

Kiajn sindevigojn transprenas  ĉiu aktiva membro de la klubo?

Montri sian kompromison kaj kunlaboron pere de observado de la  bazaj konceptoj:

  1. Partopreni aktive la kunvenojn, per retejo 3 foje monate, (1., 11., 21.) per propra komento kaj prezento de personaj ideoj  al la temo, prezentita de la prezidanto de la Klubo. Legi la komentojn de la aliaj membroj kaj interrilati kun ili skribe en la hejmpaĝo https://rotaryclubdeesperantobrasil.org por pli bone koni sin reciproke. Same estas dezirata ke vi aperu jen kaj jen en la vidkonferencoj kiel  indikata en nia retejo.
  2. La dua plej grava devo estas la financa kontribuo de ĉiu unuopulo en la proponata periodo. Nia Klubo pagas jare 150USD pagenda en du fojoj (1.7. kaj 1.1.). Per tiu sumo ni pagas la revuojn, la partoprenon en la distrikto kaj en la internacia organizaĵo ROTARY INTERNATIONAL, kies membroj ni estas.
  3. Estante internaciaj volontuloj ni kreis la klubon por realigi kiel plej eble baldaŭ edukajn kaj humanecajn projektojn en kunlaboro kun aliaj kluboj kaj la fondaĵo de Rotary. Pri la diversaj rajtoj de la membroj ni parolu venontfoje. Tamen en niaj rubrikoj vi trovas plurajn klarigojn.

Amike via sekretariino Ursula

Enketo de la Distrikto 4560 – 01/12/2017

Profilo de Rotary-volontuloj

 

12 pensoj pri “14-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2017/2018”

  1. La vidkonferenco hierau, dimancxo 10-a decembro estis bone vizitata!
    Kiel gasto salutis nin la prezidanto internacia de RADE (rotaria amikaro de esperanto) el Belgio,. Aperis niaj membroj en Dubi Julio, en Germanio Weilheim Alfred, Ruth Margo el Washington sed vizitante Germanion hierau, aperis Jean Bosco en Kinshasa, Ileana sendis saluton skriban, João Otávio kun nia kolego Antonio, Giuseppe, Ursula kaj Wally nia prezidanto malfermis la kunvenon per la tradicia sonorilo.
    Espereble morgau cxiuj kaj pliaj salutos la guberniestron.

    Liked by 1 persono

    1. Kara Jozefo,
      estis hierau posttagmeze granda plezuro revidi vin kaj paroli mallonge kun vi en nia vidkonferenco. Kun via apero entute ni povis konversacii inter 10 rotarianoj en flua esperanto logxantaj en malsamaj kontinentoj.
      Vere tio fakto alproksimigas nin cxiam pli al la ideo, ke Esperanto kiel neutrala lingvo, povos alproksimigi la homojn cxie…
      Brakumon Ursula

      Ŝati

    2. Kara Jozefo, mi jxus iom sercxis pri prof.Loparic kaj konstatis ke li doktorigxis en Louvain kaj nun vivas en São Paulo. Instruis en la universitato de Campinas kaj en Nordoriento. Lia vivpriskribo estas laudinda kaj li certe estas fama filozofo.. Lia filo preferis resti en Belgio kaj nun estas rotariano en via klubo! Jen la vivo…

      Ŝati

  2. La Distrikto 3450 pojare donas US$ 100.000 al pli grava personeco kiu donas sian vivon al proksimuloj. Mi konas ekde 30 jaroj unu homo kiu meritas tiun premion: Divaldo Pereira Franco, el Salvador, Bahia, Brazilo. Li, Edukisto, helpas milojn da malricxaj familioj ekde 1947. Li gvidas la Domegon de la Vojo. Krom tio, li jam faris pli ol 11.000 prelegoj en dekoj da landoj! Krom tiu li produktis pli ol 200 librojn pri etiko, moralo, pri Kristianismo. Li havas livrojn tradukitaj en diversaj landoj. Se li estos elektota, la prezentonta Rotaria Klubo gajnos US$ 5.000.
    Do, cxu vi povas apogi mian proponon?

    Liked by 2 people

Lasi respondon

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.