17-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2017/2018

 La temo de nia 17-a renkonto estas:
Nova jaro – nova faro!” 

Protokolo

Karaj rotarianoj, elkorajn bondezirojn por ke ĉies nova jaro 2018 estu prospera je sano kaj sukceso kaj ke la agadoj de nia Klubo “faru la diferencon” favore al homoj en neceso.

Post tiuj kelkaj ses monatoj de konatiĝo kaj planado de agadoj, ni povas jam modeste listigi kelkajn konkretajn rezultojn.

Ni rotarianoj investas volontule niajn liberajn horojn kaj niajn kaj alies financajn rimedojn por realigi malgrandajn kaj grandajn projektojn.

Kiel apenaŭ komencanta Klubo ni ne ankoraŭ povas listigi grandajn  partnerecajn internaciajn kampanjojn subvenciataj de la Rotary Fondaĵo, ĉar tiuj  implicas  sumojn ek de 30.000 USD. Sed ja ni povas meti sur la konton en MyRotary plurajn volontulajn horojn de tiuj niaj membroj, kiuj kunlaboras por traduki artikolojn por la esperanta eldono de la Unesko Kuriero.

Kiel dirite jam en la  unua eldono kunlaboris niaj membroj Ileana kaj Malgosia, dum por  la 4-a eldono ĵus Ursula kaj Giuseppe sendis tradukitan tekston pri jemena ĵurnalisto kiu gajnis en 2011 la Paco Nobel-Premion.

Aliaj membroj de nia Klubo pretas same doni siajn volontulajn horojn por tiu projekto kaj oni povas konsideri tiun agadon certe signifan por  internacia edukado kaj informado kaj sendube ankaŭ valorigas la Internacian Lingvon.

Sub la respondeco de João  Otávio, nia aliaj projekto  estas certe eksterordinara:  Rotary Klubo en Hongkong, Ĉinio, ofertas premion de 100.000 USD al “nekonata heroo”, proponitaj de iu Rotary Klubo.

João Otávio proponis al niaj membroj la nomon de Divaldo Franco, genia oratoro, bonfaranto en Salvador Bahia, kie li funkciigas de jardekoj hejmon por forlasitaj  infanoj. Nia Klubo rekomendis lin kaj nun ni atendas la rezulton.

Tri aliaj projektoj estas sub diskuto en la vidkonferencoj.

Viaj proponoj por kunlaboro en la tradukado (angla kaj franca al esperanto) estas ege bonvenaj! Ne hezitu sendi vian nomon al  nia sekretariino!

Amike, Giuseppe (protokolo)

Sekretariejo

Novaj membroj

Estas speciala plezuro prezenti al vi niajn tri novajn membrojn ek de hodiaŭ, 1.1.2018. Nome de ĉiuj, mi bonvenigas ilin elkore kaj amike en la espero kune agadi harmonie por “pli bona mondo” nome de Rotary.

  1. Jean Bosco Malanda Lutete, en Kinshasa, D.R.Kongo profesie administranto de entrepreno por medikamentoj
  2. Leif Nordenstorm, en Uppsala, Svedio, direktoro de eklezia kursejo, doktoro pri teologio, pastro
  3. Alessandro Perna, en Torino, Italio,

teknologia administranto de hospitalo.

Ni esperas ke vi bonvenigos ilin en nia retejo kaj amikiĝu. Leif kaj Alessandro jam estas rotarianoj de pluraj jaroj.

Pago de kotizo

Ĉiuj vi jam ricevis la inviton pagi al nia bankkonto en la venontaj tagoj la 2-an duonan membrokotizon de 75 USD.

La eksterlandanoj sendu al la konto rceb-c ĉe UEA.

La brazilanoj povas sendi nun rekte al la konto de nia Klubo la sumon de 250 R$.

Volonte mi ripetas la datumojn de la banko:

Banco do Brasil en Brasília, Asa Norte 504

Agencia 1003-0 – conta corrente nº 59.331-1

CNPJ do club nº28.788.665/0001-20.

Ke nia Klubo daŭre kunlaboras bonkore kaj afable al nia  komuna sukceso, estas la jarkomenca deziro  de via sekretariino,

Ursula

“La Naturmedio kaj La Paco”

Letero de la Prezidanto de Rotary International, Ian Riseley

Karaj Packonstruantoj,

Bonvolu veni kun mi al Vankuvero la 10-an de februaro por diskuti la gravan temon de daŭripoveco de la naturmedio kaj ĝia rilato al paco – loke, nacie kaj internacie!

Gastigita per la  Rotariaj Zonoj 24 kaj 25, la organizantoj planis ekscitigan programon kune kun distriĝoj, inspirigaj prelegantoj, kunlaboraj oportunoj, kaj konkreta servoprojekto por tuja kuna ekfaro. Ni diskutos la gravecon de la konservado de la naturmedio kiel oportuno krei pacon kaj mildigi konfliktojn. La konferenco instigos nin ekspansii niajn ekzistantajn klopodojn aŭ ekigi novajn en niaj propraj komunumoj.

Mi ĝoje anticipas lanĉi la unuan el ses pacokreantaj eventoj kiam ni kune partoprenas por Fari Diferencon per diskuta alfronto de defioj kaj per la identigo de oportunoj por ke ni povu trakti la plej urĝajn zorgojn de nia epoko.   

  Sincere,

Ian Riseley , Prezidanto,

Rotary International 

La  Prezidanto  de la ‘Rotary Klubo de Esperanto Brasil’

Wally du Temple.

Karaj gemembroj,

Pli ol 1,000 Rotarianoj de Usono kaj Kanado kaj el ĉiuj aliaj regionoj de la mondo renkontiĝos en la Hotelo Hyatt Regency, en Vankuvero. Ili kunligiĝos en tiu ĉi grava evento kun sciencistoj, mondaj kleruloj pri la klimato, tiuj kiuj respondecas pri nia naturmedio, estroj de la registaro kaj komerco, akademianoj kaj pacigantoj.

Ĉeestantoj havos oportunon interagi kun spertuloj, kiuj loke laboras por partopreni en naturmedia projekto en la regiono de Vankuvero.

Nome de nia klubo, mi partoprenos tiun gravan konferencon en februaro. Tial dum la monato de januaro 2018, mi bezonas vian helpon.

Bonvolu kontribui ideojn pri la temo!

Kiumaniere la Sano aŭ la Malsano de la Naturmedio kontribuas al Paco aŭ al Malpaco? Ĉu la ‘daŭripoveco de sana naturmedio’ estas necesa por la konstruado de daŭripova paco?

Bonvolu meti viajn ideajn kontribuojn en nian retejon kaj eble de tempo al tempo partopreni en unu aŭ kelkaj el niaj vidkonferencoj dum januaro.

 Mi bondeziras al vi agrablan novan jaron en 2018.

20 pensoj pri “17-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2017/2018”

  1. Mi bonvenigas la novajn membroj kaj deziras sukceson plenan jaron je 2018.
    Mi dauxre provas refari la projektojn pri la sporto cxukpilko (tchoukball) por la teamo Esperanto en Brazilo kaj ankaux cxi semajne estis konfirmita la dua evento kiu mi partoprenos auxguste en Afriko. Mi nun komencas sercxi trejnistojn voluntulojn por vojagxi al afriko kaj helpi la disvastigado de la sporto.
    Jen interesa video pri la filozofio de la sporto en la portugala.

    Liked by 1 persono

  2. Pri la temo “Naturmedio kaj paco. Interesa temo pri kio mi konsciighas ke tio estas katastrofa afero en mia lando. Ni ne forgesu, senplendo, chio en mia lando estas problemo. Mi ne konsciighas pri kiu sektoro bone funkcias chi tie. La naturmedio estas afero pri kio preskaù neniu konsciighas, nek la regantoj nek la popolo. Chiu sin kondutas sen devoj rilate al la naturmedio. La naturmedio chirkaù mi estas detruita chiutage. Intertempe oni devas lukti kontraù la malario sen lukti kontraù la protektado de la naturmedio. Iu proverbo diras oni povas lukti kontraù la malario sen sekigi la marcxon (marécage). La edukado hejme kaj al la lernejo povas eksolvi la problemon. Sed la unua pasho estas certe konsciigi pri la problemo. La eklezio ankaù povas ludi grandan rolon pri tio.

    La paco: de paco sxprucas pluraj faktoroj. En lando kiel la mia kie chio estas problemo, mi ne ekvidas kiel paroli pri la paco. Jen la 31a de decembro oni povis pafi kristanojn ene de la preghejoj kaj forpasis deko da personoj.

    Por regigi la pacon tra la mondo ni devas konsciigi kaj konsciighi ke chiu vivo tra la mondo kia ajn la koloro de la haùto, la deveno de la lando, de la religio, kia ajn la pensmaniero, … same valoras. Chiu vivo same valoras kaj neniu rajtas detrui la vivon de alia. Tamen, mi persone kredas ke la Paco eblas.

    Pro tio ke nia klubo konsistas el devenantoj tra la tuta mondo, estas grava sperto por montri al la mondo ke ni povas kunigi niajn fortojn por agi chie tra la mondo kaj ne nur en nia vivmedio.

    Ŝati

  3. Raporto pri la hodiaŭ vidkonferenco (9.1.2018)
    Renkontiĝis amike la sekvaj membroj de nia Klubo je la 19-a horo en Brazilo
    La prezidanto Walle kun sia sonorilo, Joáo Otávio, la elektita estonta prezidanto ek de julio,Leif Nordenstorm, la plej nova membro en Svedio, Jean Bosco, nova membro en Kongo,Ladslaŭ en la Rotaria distrikto 4560, Giuseppe kaj Ursula.
    La prezidanto mallonge prelegis pri la temo de januaro: daŭrigebleco, mediprotektado kaj Paco.
    Ĉiu partoprenanto parolis pri la kutimoj de daŭrigebleco kaj la diversaj niveloj de konsciiĝo de la mediprotektado kaj daŭrigebleco en siaj diversaj landoj.
    Sekve Ladislaŭ akceptis la proponon esti respondeca pri la Rotary Fondaĵo ek de julio, Jean Bosco pretas volontuli por tradukoj el la franca lingvo al esperanto ek de la venonta UNESCO kuriero, ni ankaŭ volus kapti Leif por tiu tasko, ĉar li montris la revuon en la kunveno!
    João Otávio parolis pri la projekto de kurso por mekanikistoj kaj zorgas pri tio.
    Ni atendos venontsemajne pliajn membrojn en la babilado! Ne forgesu….
    Korajn salutojn, Ursula

    Ŝati

    1. Saluton al ĉiuj niaj novaj membroj: Jean, Leif kaj Ladslaŭ! Bonvenon al nia klubo. Feliĉan nivan jaron!
      Mi tre bedaŭras ke mi ne povis partopreni la videokonferencon hodiaŭ; ĝi okazis dum mia labortago kaj mi ne estis libera tiam.
      Mi tre interesiĝas pri mediaprotektado kaj daŭrigebleco, aparte pri kiel tiuj agadoj kapablas plibonigi la sanon de popoloj tra la mondo. Kiel kuracisto, mi plej interesiĝas pri sanaj aferoj, kaj esperas, ke nia klubo povos helpi al tiuj malriĉuloj en diversaj landoj, kiuj plej bezonas nian helpon tiurilate. Mi ĝojas, ke la rotaria projekto pri poliomielito tiel brile sukcesis– eble ĝi povus servi kiel ŝablono por estontaj agadoj en similaj kampoj.

      Liked by 1 persono

  4. Dro David Suzuki komencis trans-Kanadan ekskurson per aŭtobuso en 2014 por promocii la ‘Projekton de la Blua Punkto’. Li donis tiun nomon al sia projekto pro la peto de Carl Sagan al NASA. Kiam la spacesplorilo, Vojaĝanto 1, estis ses biliono da kilometroj de Tero, Karl Sagan petis ke NASA turnu la kameron al la direkto de TERO. Tion kion oni vidis estis’pala blua punkto, kaj tio estis nia TERO, nura punkteto en la vasteco de la spaco. Pro tio Karl Sagan verkis la eseon, ‘La Pala Blua Punkto’ : Antaŭvido de Homa Estonteco en Spaco’. En tiu eseo estis la jenaj alineoj:

    ” Rigardu denove al tiu punkto. Tio estas kie ni estas. Tio estas hejmo. Tio estas ni. Sur ĝi estas ĉiuj, kiujn vi amas, estas ĉiuj, kiujn vi konas, ĉiujn homojn pri kiuj ni legis, ĉiun homan estulon kiu iam ajn estis, kiuj plenumis siajn vivojn tie… La TERO estas tre malgranda scenejo en la vasteco de la kosma tuto. Pensu pri la senfinaj kruelecoj kiujn faris loĝantoj en unu loko de tiu punkto al nevideblaj loĝantoj de alia loko, kiom ofte miskomprenoj ekestis por ke homoj volis mortigi unu la alian, tiel ardaj estis tiuj malamoj. Pensu pri la riveroj de sago elverŝitaj per ĉiuj, tiuj generaloj kaj empiriestroj por ke, en gloro kaj triumfo, ili povis fariĝi mastroj de tiu frakcio de tiu blua punkto.

    Nia pozigo, nia imagita memgraveco, la deludo ke ni havas ian priviligian pozicion en la Universo, estas per tiu sperto kontestita… La Tero etas la sola loko en la universo kie ni scias ke vivo ekzistas. Ne estas alia konita loko, almenaŭ por la proksima estonteco, al kiu nia specio povas migri…la Tero estas la loko kiun ni, la homaro, devas komune protekti… Por ni estos la sola hejmo, kiun ni iam ajn konos.”
    
    Tiuj frazoj de Karl Sagan inspiris David Suzuki komenci la ‘Kampanjon Pri la Blua Punkto’ kies celo estas meti en la konstitucio de Kanado ‘la rajton de sana natura medio kiu provizas purajn akvon, aeron kaj grundon kaj la necesan ekologian balancon por daŭripova ekzisto de biodiverseco.
    
    En venontaj tekstoj mi priskribos la sukcesojn jam atingitajn per la kampanjo. Ĉu vi havas demandojn, kontribuojn. Se jes bonvolu meti ilin sur nia retejo.
    
    Mi multe dankas al aliaj membroj kiuj jam kontribuis ideojn pri la 'purigado de riveroj', kaj la 'plantado de arbetoj'.
    

    Ŝati

  5. Nova statistiko pri la plej granda projekto de
    Rotary International POLIOPLUS
    Ek de 1988 ROTARY reduktis la malsanon poliomjelito je 99,9 % kaj restas nur tri landoj kie la malsano estas endemia cxijare..
    Ĉiuj rotarianoj probable jam kontribuis por garanti la funkciadon de la projekto POLIOPLUS. R.I. pagas de multaj jaroj per centoj da milionoj da USD ĉiujn vakcinojn kontraŭ tiu grava malsano tutmonde. Kaj hodiaŭ la plej nova statistiko montras brilajn atingojn:
    Dum la malsano poliomjelito faris siajn viktimojn de jarcentoj en ĉiuj landoj, nun post 30 jaroj da aktivegaj kampanjoj de vakcinado ĉie, kun Rotary kaj la OMS (organizo monda de sano) kaj landaj ministerioj pri sano, la tri lastaj landoj en 2017 publikigas siajn listojn kun la sekvaj rezultoj:
    Afganistano 2014 28 2015 20 2016 13 2017 13
    Pakistano: 2014 306 2015 54 2016 20 2017 08
    Niĝerio 2014 06 2015 00 2016 04 2017 00
    Jam ses membroj de nia Klubo, rotarianoj kiam en aliaj kluboj, estas membroj de la societo PAŬL HARRIS FELLOWS, kio signifas, ke ili aŭ ilia Klubo kolektis inter la membroj mil USD por ricevi la distingon de Paŭl Harris Fellow. Tiu mono estas formale destinita al la aĉetado de vakcinoj!
    Baldaŭ nia Klubo povos komenci kolekti monon por aĉeti novan titolon de PAŬL HARRIS FELLOW kaj donaci al unu membro per lotumado aŭ meritoj, kiel okazas en kluboj tutmonde.
    Tiam ankaŭ nia Klubo partoprenos en tiu grandioza programo
    POLIOPLUS!

    Liked by 1 persono

  6. Rotary08012018
    Mi bonvenigas la novajn membrojn al nia klubo; Jean Bosco Malanda Lutete, en Kinshasa, D.R.Kongo profesie administranto de entrepreno por medikamentoj, kiu ofte jam partoprenis en vidkonfrencoj; Leif Nordenstorm, en Uppsala, Svedio, direktoro de eklezia kursejo, doktoro pri teologio, pastro, rotariano de pluraj jaroj de aliaj kluboj; kaj Alessandro Perna, en Torino, Italio, rotariano de pluraj jaroj de aliaj kluboj. Mi ĝjoe anticipas viajn kontribuojn kaj konsilojn en la aktiva vivo de nia klubo en la servo de homaro ‘por fari diferencon’ por individuoj, sed ankaŭ por fari plibonigojn, kiuj povas gvidi nin al daŭripova paca mondo en kiu homaj rajtoj estas respektataj, kaj la mirakla balanco ene de la vivteksaĵo planeda estu gardata.
    Prezidanto: Wally du Temple

    Liked by 2 people

  7. Komento al 17-a renkonto

    Sinceran bonvenon al la tri novaj membroj de nia klubo :Jean Bosco, tute nova en la rotaria medio kaj Leif kaj Alessandro, kun kiuj ni jam kunlaboris en D.2050 kaj kiuj decidis alighi al nia klubo.

    Mi gratulas nian prezidanton Wally, kiu reprezentos nian klubon en la grava evento de Vankuvero. La Sano de nia Natur-medio devus esti konstanta zorgo de nia homaro. Iniciatoj kiel tiuj de D. 4560 pri la purigado de riveroj estas laúdindaj, sed pro manko de baza edukado de la popolo, ni devas purigi la malpurajn riverojn , anstataú eviti ke oni malpurigu ilin!

    La solvo de la problemo estas la baza edukado de la novaj generacioj ek de la infaneca, kion ni daúre klopodis fari en Bona Espero.
    Giuseppe Grattapaglia

    Ŝati

  8. En nia Distrikto 4560, ekzistas ekde kelkaj jaroj gravan movadon por purigi la riverojn. Dum unu semajnfino rotarianoj el kvin Rotariaj Kluboj
    de diversaj urboj (Arkos, Pains, Pimenta, Bambuí kaj Piumhi) renkontigxas kun iliaj boatoj kaj iras al certa rivero, elektita antauxe. Sur la rivero en siaj boatoj rotarianoj retiras el rivero la balaajxojn, rubojn, kiuj estas trovitaj longe de la fluo. Ili trovas multajn botelojn, ladojn, paperajxojn, saketojn kun ruboj, sofon kaj etajn meblojn. Cxio estas transportita al bordoj kaj poste transportita al rubejo de la urbo, kie la rubo estos solvita. Kiam la rotarianoj longe de la fluo renkontas la bordanojn, ili haltas, kaj iras interparoli kun la bordanoj, edukante ilin por ne jxeti rubojn en la rivero. Krom tio la rotarianoj ankaux protektas la fontojn, plantante arboj cxirkauxen kaj cxirkauxfermante la lokon. Du fojoj po jaro ili organizas la purigadonde la riveroj kaj la edukadon de bordanoj.
    João Otávio Veiga Rodrigues

    Ŝati

    1. La Naturmedio ankaux havas en Distrikto 4560 Guberniestro 2012/2013, amiko Aristides Beraldo Garcia, kiu cxiam luktadas por la protektado de naturmedio. Li stimulas, motivigas jaro post jaro la rotarianoj de nia Distrikto por semi herbojn kaj plantigi arbojn. S-ino Margarida (Lekanto) de la Rotaria Klubo de Piumhi, sukcesis la donacon de 1098 plantidoj el diversaj specimenoj kaj jam havas la lokon kie la arbetoj estos plantataj.
      Multaj similaj iniciativoj okazas cxio jaro en nia Distrikto de diversaj kluboj.
      João Otávio Veiga Rodrigues

      Ŝati

  9. Dankon pro via bonvenigo. Mi estas kontenta ekde hodiaù esti inter vi kaj kune plibonigi la mondon laùeble.
    Ageman jaron mi deziras al nia klubo.

    Sanon kaj chion bonan mi deiziras al chiuj niaj membroj.

    Liked by 2 people

Lasi respondon

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.