18-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2017/2018

 La temo de nia 18-a renkonto estas:
Daŭripoveco de la Naturmedio kaj la Paco” 

Protokolo

Kiel vi povis legi en nia antaŭa renkonto, dum la tuta januaro nia prezidanto invitas diskuti kun vi  la temon “ Daŭripoveco de la Naturmedio kaj la Paco” antecipe al la Rotary konferenco en Vancouver en februaro pri tiu urĝa temo.

La Estraro rekomendas al vi ĉiuj publikigi la plej lastajn novaĵojn pri la temo en via lando, ĉar Wally havos okazon prezenti la kontribuon de nia Klubo dum la konferenco.

La temo estas tutmonde inter la plej gravaj nuntempe, ĉar ĝi tuŝas ne nur la teron, la akvon, la plantojn kaj bestojn, sed ankaŭ la homon meze de tiu,  kaj ne ekster la naturmedio. La sciencistoj donas al tiu koncepto la nomon “Ekologio profunda”, konsiderante la  homon parton de la naturo pro la senduba reciproka  influo inter ĉiuj vivantaj estaĵoj.

Mi tre scivolemas pri viaj kontribuoj!

Giuseppe
(protokolo)

Sekretariejo

Karaj rotarianoj,

En januaro naskiĝis niaj membroj Jose Roberto (24.01.) kaj Giuseppe (15.01.) Krome Vanda festis sian naskiĝdaton la 31.12. Kiu emas gratuli al ili tri,  faru tion –  ili tri  sendube ĝojos!

Bonvole konfirmi la ricevon de la kristnaska donaco (panettone de la amikeco) de nia amiko João Otávio, kiu tre afable ĝin  donacis  al ĉiuj membroj de nia Klubo kaj sendis al ĉies hejmadreso.

Mi deziras belegajn, neforgeseblajn somerajn aŭ vintrajn feriotagojn al vi ĉiuj en januaro, tamen aperu en nia retejo por doni vian kontribuon pri la  grava temo de daŭripoveco kaj naturmedio!

Nia projekto traduki artikolojn el la angla kaj franca lingvoj al  Esperanto por la UNESKO KURIERO jam funkcias kaj ni bezonas urĝe helpantojn.

Bonvole anonci  vin ĉe mi.

En nia dosierujo vi povas legi jam la lastajn tri eldonojn de la kuriero, en kiuj volontulis Ileana (Danlando)  kaj Malgosia (Polando). Mi mem jam estas tradukanta la trian artikolon por la venonta eldono  -1-2018.

Mi certe ne devas ripeti mian sugeston, pagi vian membrokotizon por la semestro kiel  indikata lastsemajne, ĉar  tre baldaŭ mi devos pagi niajn kontribuojn al la  internacia organizaĵo, al la distrikto 4560 kaj al la eldonejo de la revuoj.

Mi dankas vin antecipe por via kompreno kaj respondeco.

Plej amike vin salutas

Ursula sekretariino

Kelkaj komencaj konsideroj pri  nia 18-a temo, al kiu niaj membroj bonvole kontribuu, laŭ la peto de nia prezidanto Wally

La homa vivo ĉiam estis ligita al la natura medio. Sed dum la jarmiloj kreskis la homaro kaj la ĉiam pli forta deziro krei grandajn riĉecojn kaj koncentriĝojn (urboj) kaj forpreni de la natura medio pli ol ĝi estus  povinta reekvilibrigi per si mem.

Tio provokadis la vaste konatajn klimato-problemojn, mankon de trinkakvo kaj poluciigo de la aero kaj de oceanoj, inter aliaj gravaj problemoj.

La malekvilibro kreskis tiagrade ke sciencistoj kaj esploristoj tutmonde rekomendas laŭte,  ke necesas urĝaj agadoj de konsciigo kaj informado pri la fakto ke la vivkvalito de la homaro estas en grava danĝero.

La homa socio dependas de la naturo kaj ne inverse!

La socio devas kompreni ke ĝl ne plu rajtas esti ekoparazito, kiu detruas sian gastiganton detruante la ekosistemon.

Ni alvenis al la nuna situacio pro la vasta opinio ke la homo estas la posedanto kaj mastro de ĉio sur la Tero, do fakte antropocentra pensmaniero, dum verdire la homo apartenas samnivele al ĉiuj vivantaj estaĵoj sur la Planedo, al la ekosistemo, kiel  bone montras la suba desegno.

El tio rezultas la neceso rigardi la mondon ne plu kiel aro de izolitaj objektoj sed kiel reto de interdependaj ligiloj kiuj kune  kreas la naturon, inkluzive la homan socion. Do ne plu “egologio”  sed “ekologio”, la scienco pri la reciproka influo inter ĉiuj vivantaj estaĵoj.

(Ursula Grattapaglia)

ego-eco

27 pensoj pri “18-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2017/2018”

  1. SUSTAINABILIDO EN LA PLATEO DE LA VEHIKOJ
    Per: Maria José Ferreira da Silva

    Ni scias, ke la bezono por konservi aŭ konservi nur aperis faras jardekojn, kaj do fini uzata sen multa zorgo eĉ per profesia media areoj, ĵurnalistoj kaj politikistoj. Kaj eĉ en brazila juro, la terminoj estas uzataj de diversa kaj adversa maniero, kvankam la nocio de diferencoj de signifo estas konsiderata. Por brazilaj leĝoj, Konservado signifas protekton de naturaj rimedoj, kun la racia uzo, kiu garantias sostenibilidad.
    La Chapada du Veadeiros trairas tre pozitivan momenton de ekologia rekono. La ekspansio de la Parko konsistas pri solidigi, ke ĉi tiu maltrankvilo kun la medio ne estas individua sed kolektiva. Sekve estas necese plivastigi la diskutoj, la radoj kaj debatoj pri la konservado kaj konservado de areoj protektitaj kaj rezervoj ekzistas tie. Sekve ĉi tiu kolektiva aspekto kaj kunulo kun la propraĵoj malfermiĝas aŭ ne la publika vizito. Se ĉi tiu partnereco fariĝas kun la respektivaj posedantoj, ĉiuj profitos de ĉi tiu konservado kaj daŭrigebla konservado. Lia potencialo estas facile perceptis, daŭrigebla turismo potencialo sur paĝaro, havas veran ekologia sanktejo meze de abunda naturo, kie la fontoj kuras inter la kristaloj, sen homa ĉeesto aŭ iu ajn alia tipo de poluado. Oni scias, ke en ĉi tiuj areoj kun multa akvo kaj malfacila homa aliro la ĉeesto de faŭno kaj flaŭro estas multe pli granda ol en areoj de facila aliro.
    Komprenante la neceson protekti naturon estas pro la alta trafo kiu la aktuala disvolviĝo modelo ĉar la ekvilibro de la planedo kaj ĝi devigas la apero de terminoj kiel ‘eko disvolviĝo’ proponita de Ignacy Sachs, evoluante poste ‘evoluo daŭrigebla “kaj” daŭrigeblo ‘, kondukante nin al la defio de reconciliar produktiveco, komforto, media konservado kaj disvolviĝo en harmonio kun la homoj, kiuj kunvivas la planedon kaj fari ilin kompreni ke la konservado / konservado de la medio estas necesa por la vivo Ĉiuj estaĵoj.
    La harmonia rilato inter la natura medio kaj la homa postvivado, prospero kaj kvalito de vivo estas la tria evolua forto. La detruo de la medio estas rekte rilatigita kun la malkresko en sano kaj kvalito de vivo kaj plu en malkresko en la sano de la ekonomio kaj fine la sano de la tero kaj la postvivadon de la homaro, kaj ankaŭ aliaj estaĵoj.
    Vi povas vidi de ĉi tiu ke la optimismo kaj la volo estas garantiita, An evolua perspektivo por lumigi la vojon al forĝas novajn urbaj spacoj, novaj vivstiloj kaj etikaj, harmoniigi la iam konfliktantaj elementoj, justeco, prospero kaj ekologia postvivadon. Kompreneble, la subtilaĵoj de la temoj kaj la komplekseco de la rakonto, ke tio esti skribita, devos esti konsiderata en tri malsamaj kunteksto, la sonĝo de la tero, la vivo en komunumo kaj mediaj ekvilibro, tiuj principoj devos esti konsiderata aparte kaj en iliaj kompleksaj interrilatoj, funkciigitaj de loka kaj klimata realaĵo – kaj ĉiuj devos ĝustigi rilate al sia propra evoluo.

    Liked by 1 persono

Lasi respondon

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.