19-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2017/2018

 La temo de nia 19-a renkonto estas:
LA UNESKO –  KURIERO” 

PROTOKOLO

La monato februaro estas la monato de ROTARY INTERNATIONAL, ĉar la unua renkonto de la  kvar fondintoj okazis la 23-an de februaro en 1905, en Chicago, Usono.

En februaro dekmiloj da Rotary kluboj organizas festojn kaj  en Brazilo tradicie la Parlamento solene homaĝas nian organizon.

Komence, en la  pasinta jarcento, oni pensis nur pri loka Klubo de amikaj profesiuloj. Nur sekve ili perceptis ke estas necese ne nur krei amikan rondon, sed fari  utilajn aktivecojn por sia komunumo, ĝis kiam oni alvenis al la tutmonda lukto kontraŭ la terura malsano de Poliomjelito kaj multaj aliaj programoj..

 En tiu historia momento, komence de la  20-a jarcento ilia socia propono vekis intereson eĉ en aliaj urboj kaj kun ne antaŭvidita dinamiko kreskis samtipaj kluboj en diversaj usonaj urboj. Ja ekzistis profesiaj korporacioj de advokatoj, inĝenieroj, kuracistoj ktp. sed krei klubon en kiu ĉiu membroj laboras en malsama profesio, estis vera novaĵo.

Rapide kluboj kreiĝis en Kanado, transsaltis la Oceanon al  la Brita Imperio, de tie al Francio kaj aliaj eŭropaj nacioj. Nun Rotary kluboj agadas en preskaŭ ĉiuj  landoj de la mondo.

Kiel membro de nia Klubo, kun via membrokarto kaj insigno, vi rajtas viziti en viaj urboj lokajn tradiciajn Rotary klubojn! Nepre profitu tion por konatiĝi ĉiam pli profunde  kun nia organizo.

Informoj de la sekretariejo

En februaro nia trezoristino Sônia festos sian naskiĝdatrevenon la 15-an de februaro. Nome de la tuta Klubo mi kore gratulas al ŝi kaj ŝia dediĉata agado en nia Klubo!

Nia prezidanto Wally partoprenos post kelkaj tagoj la grandan Rotary konferencon kun pli ol mil delegitoj el la  tuta mondo, en sia hejmloko  Vancouver, pri “daŭrigebleco, mediprotektado kaj  Paco”. Ni deziras al li sukceson kaj atendas tuj post la konferenco lian raporton.

Jam duono de niaj membroj pagis sian kotizon por la duonjaro 2018. Mi petas la aliajn nepre ne forgesi sendi siajn pagojn tuj!

Bona novaĵo: Nia membro Julio en Dubai prezentis hodiaŭ sian edukan projekton  pri la Paco ludo Tĉukpilko al la prezidanto de nia komisiono por projektoj. Ni forte esperas, ke la Distrikto elektos  inter aliaj multaj proponoj de projektoj, eble ankaŭ la  nian!

Kiu ankoraŭ ne kontribuis al  la temo pri daŭripoveco kaj Paco (nia 18-a temo) povas tion ankoraŭ fari reirante al la antaŭa renkonto.

Ni devas komuniki al la distrikto viajn frekvencojn en la retejo – ne forgesu tion.

Volonte ni legos viajn opiniojn!

La 19-a TEMO DE NIA KLUBO ESTAS LA UNESKO – KURIERO

La ses  oficialaj lingvoj de UN – kaj Unesko – estas la angla, araba, ĉina, franca, hispana kaj rusa.

En ili la revuo estis publikigita ekde 1948 (kun interrompo inter 2012 kaj 2017), sed ekde 2010 ĝi aperis ankaŭ en la portugala.

Kaj nun ankaŭ en Esperanto. Pasintan jaron aperis tri numeroj en la internacia lingvo.

Ili estas elŝuteblaj senpage ĉe www.uea.org/revuoj/unesko_kuriero.

Pri la revuo la Direktorino de Unesko en Parizo, Irina Bokova, (bulgaro) diris en la unua numero en Esperanto:

“Ekde sia naskiĝo en 1948 la Unesko-kuriero disvastigas tra la mondo la idealon  de homaro kunveninta en sia diverseco, unuiĝinta ĉirkaŭ universalaj valoroj kaj la fundamentaj rajtoj, kun la riĉeco de siaj kulturoj, de siaj konoj, de siaj faroj.

La Kuriero estas ĉefa elemento de la identeco  de Unesko, kaj unu el la elstaraj instrumentoj de ĝia humanisma mandato.”

En majo 2017, post reapero de la 76-paĝa plenkolora Unesko-Kuriero en formato A4, UEA tuj lanĉis projekton pri eksperimenta eldono de Unesko-Kuriero en Esperanto, laŭ iniciato de la UEA-komitatano Trezoro Huang Yinbao, direktoro de la Esperanto-Centro Ora Ponto en Ĉinio. 

Kiel ni jam komunikis, ĉiuj tradukantojn  al  Esperanto el  la naciaj lingvoj estas volontuloj en pli  ol 20  landoj.Jam kvar membroj de nia e-klubo partoprenis ĝis nun en la traduklaboroj kaj oni esperas, ke pliaj membroj sin proponos en tia altnivela internacia volontulado favore al Esperanto!

Vi estas invitata legi la tri numerojn de la KURIERO en nia retejo kaj komenti pri ĝi.

Rotary filozofio

Mi ekdormis kaj sonĝis ke la vivo estas ĝojo;

Mi vekiĝis kaj vidis ke la vivo estas servo;

Mi servis kaj vidis ke la servo estas ĝojo..

Rabindranath Tagore

16 pensoj pri “19-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2017/2018”

  1. Karaj Rotaciaj Kolegoj

    Post longa foresto pro studoj, mi denove partoprenas la komentojn de la konferencoj.

    esplorante UNESKO mi malkovris tion:
    UNESKO (Edukado, Scienca kaj Kultura Organizo de Unuiĝintaj Nacioj) estas monda korpo fondita post la Dua Mondmilito en 1945 kaj ligita al Unuiĝintaj Nacioj.

    La ĉefsidejo de la ento situas en Parizo, Francio, kaj ĝiaj agoj etendas al 112 landoj ĉirkaŭ la planedo. Komence ĝi funkciis, preskaŭ laŭvorte, en rekonstruado de milit-influitaj landoj.

    Lia celo hodiaŭ estas gvidi naciojn en pli bonaj manieroj por plivigligi Naturajn Rimedojn por atingi disvolviĝon sen nerespondeca ekspluatado de ĉi tiuj rimedoj.

    Ĉi tio estas farita per investado en esplorado en la areo por ebligi homojn, kiuj estos instruitaj praktiki la scion akiritan de la institucio. Ekzistas kelkaj Daŭrigeblaj Agoj apogitaj de UNESKO, kiel ekzemple akvo kaj energia ŝparado, reciklado de materialoj, ktp.

    La organizo povas esti vidata kiel unuo, kiu “instruas fiŝi” prefere ol “donanta fiŝon”. UNESKO investas en edukado, trejnado de trejnitaj profesiuloj, strukturo kaj ekipaĵo por lernejoj, profesiaj kursoj kun aktuala alproksimiĝo kaj tio helpos en la disvolviĝo de la regiono.

    Ĝi ankaŭ havas socian rolon, helpante solvi problemojn specifajn al aparta loko. UNESKO sendas homojn pretaj por servi la homojn de tiu loko kaj post kiam la servo estas preta, la dungitoj estas senditaj al aliaj laborpostenoj.

    En Brazilo, estas komune vidi agojn de UNESKO en urboj kun financaj kaj sociaj problemoj kaj kun loĝantaro, kiu malhavas de informo. Vojaĝaj stacidomoj estas starigitaj kaj homoj povas ricevi ID-kartojn, kontrolojn, demandojn pri seksa orientiĝo, rimedojn de poluado kaj proliferado de dengue kaj aliaj malsanoj, same kiel aliaj sociaj servoj.

    UNESKO ankaŭ funkcias en la orientiĝo kaj konservado de publika kaj historia heredaĵo, provante garantii la loĝantaron al kulturo kaj scio.

    Mi kredas, ke ĉi tiu laboro estas tre grava por Brazilo kaj por la mondo.

    Hugoj al ĉiuj @ s!
    Maria Jozefo

    Liked by 1 persono

  2. La rilatoj inter Esperanto kaj UNESKO estas vere gravaj, por ambaux la kunsonaj idealoj. Itala Esperanto-Federacio dedicxis eventon lastjare, ene del a Premio ‘Canuto’ cxe mia Universitato en Parma, pri la temo, kaj kolektis (malbonsxance por vi, itale) la kontribuajxojn en la aktoj de speciale monografia eldonajxo de la nacia revuo (“L’esperanto” 2016).
    Dankindaj estas cxiuj volontuloj, kiu permesas la ekzisto kaj la bonfarto de la Kuriero, grava por nia mondo, esperantoparolanta, kaj santempe por la Mondo gxenerale.
    Salutojn el Italio,

    Davide

    Liked by 1 persono

    1. Davide bonvole sendu al ni la italan revuon por ke ni povu legi tiun specialan eldonon! Nia klubo havas 5 membrojn kiuj jam tradukis artikolojn por la Kuriero: Malgosia, Ileana, Alfred , Ursula kaj mi.

      Ŝati

  3. La rilatoj inter Esperanto kaj UNESKO estas granda okazo por samtempe disdoni ambaux la idealojn, kiuj estas tre kunsonaj. La Itala Esperanto-Federacio dedicxis al la temo “Esperanto kaj UNESKO” eventon lastjare (ene de la Premio ‘Canuto’), kies Aktoj estis kolektitaj en speciala monografia ekzemplero de nia nacia revo “L’esperanto” (2016). Gxi estas, malbonsxance, en la itala, sed jen la titoloj de la kontribuajxoj: “Gli ideali zamenhofiani di inizio Novecento” (Davide Astori, linguista, Università di Parma), “La conferenza di Montevideo del 1954 e L.L. Zamenhof, personalità dell’UNESCO” (Carlo Minnaja, già Università di Padova, Akademio de Esperanto), “Creatività linguistica e intervento dei pubblici poteri” (Giorgio Novello, ambasciatore italiano ad Oslo e a Reykjavik), “Contro i buoni sentimenti. Per un’antiretorica della diversità linguistica” (Giovanni Agresti, sociolinguista, Università di Teramo).
    Dankindaj estas cxiuj kiuj volontulas por la ekzisto kaj bonfarto de la Kuriero, kio vere gravas – kulture, socie kaj lingve – por nia mondo, speciale, kaj por la Mondo, gxenerale.
    Italdevenajn elkorajn salutojn al cxiuj,

    Davide

    Ŝati

  4. Saluton al vi ĉiuj,
    Se mi bone legis la eldono dependas parte de la kontribuo de UEA kaj parte de la kontribuo de la ĉina registraro. Tamen mi timas ke UEA ne ĉiam povos finance subteni tiun eldonon pro manko de mono escepte se la nombro de membroj pligrandiĝos. Pri la ĉina registraro mi estas optimisto. Mi ne vidas reklamojn en la kuriero. Ĉu tio estas prikonsiderinda ? Mi dubas.

    Liked by 1 persono

  5. Mi tradukis artikolon en la unua numero de Kuriero, kaj estas registrita kiel unu el la dudeko da tradukistoj de multaj landoj. Kompreneble, mi opinias ke tiu pasho estas grava por nia movado, por oficialigi nian lingvon kaj esti videblaj en la UN-rondoj. Estis vere brila propono kiun Trezoro faris al UNESCO.

    Liked by 1 persono

    1. Kara Ileana,fakte mi vidis ke vi estis inter la unuaj tradukistoj kaj mi tuj sekvis vian bonan ekzemplon en la vera spirito de Rotary, donaci sin mem kaj siajn liberajn horojn al utilaj projektoj. Gralutojn al vi!
      Mi ofertis al Sr.Trezoro la kunlaboron de nia Rotayr klubo, cxar ankau Malgosia jam kunlaboris kiel provleganto, kaj tiel kun Giuseppe ni jam estas 4 membroj de nia klubo kiuj helpas al la Unesko Kuriero.
      Ni nepre daurigu ankau estonte!

      Ŝati

  6. Mi volonte rekomendas al vi la legadon de la altnivelaj publikajxoj en la KURIERO, cxar estas kontribuoj el multaj malsamaj kuturoj kaj certe cxiuj ni lernas multe kaj….en esperanto!
    Memoru, oni ne legas pri Esperanto kaj la movado, sed oni lernas pri aliaj kulturoj! !Mi tradukis dum Kristnaska periodo pli ol 3.000 vortoj por la venonta eldono kaj invitas vin same volontuli por ke rapidge ni helpos al la nova eldono aprilo-junio.
    Amikajn salutojn

    Ŝati

  7. LA UNESKO KURIERO EN ESPERANTO

    La apero de la UNESKO KURIERO en Esperanto reprezentas gravan atingon de nia movado, kiu kronas la klopodojn publikigi ankaũ en Esperanto la Kurieron por disvastigi la ideojn de UNESKO kaj promocii la interkulturajn dialogojn.

    Dum la pasintaj jardekoj multaj esperantistoj alvokis ke Unesko eldonu la Kurieron ankaũ en Esperanto kaj la respondo esti daũre : ” Se UEA aũ iu alia pretas financi ĉion, Unesko pretas doni permeson al Esperanta eldono de Unesko Kuriero.”

    Bedaũrinde la Kuriero devige ĉesis ekde 2012 pro manko de financaj rimedoj.
    Sed la 17an de oktobro 2016 la ĉina registaro subskribis memorandumon de kunlaboro kun Unesko por financi la denovan publikigon de la Kuriero. La 12an de majo 2017 la 1-a numero de la trimonata revuo, eldoniĝis en la ĉina, angla kaj franca lingvoj kun aparte 76 paĝoj.

    La 23an de majo 2017 UEA lanĉis alvokon por serĉi volontulajn tradukantojn kaj provĺegantojn kaj subaze de tio UEA-komitatano Trezoro Huang Yinao pretigis experimentan eldonon de la Kuriero en Esperanto.La teknika laboro okazis en Ĉinio, sed pri la tradukado kaj redaktado kunlaboris pli ol 30 esperantistoj el 20 landoj.
    Danke al la internacia kunlaboro kaj financa kontribuo de Esperanto-Centro Ora Ponto (Ĉinio) la unua numero de Unesko-Kuriero en Esperanto eldoniĝis.
    Lasta informo estas la ebleco pagi reklamojn en Esperanto kaj tio kontribuos financi la estontajn eldonojn.
    Giuseppe Grattapaglia

    Liked by 1 persono

Lasi respondon

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.