22-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2017/2018

 La temo de nia 22-a renkonto estas:
La serĉado de feliĉo kiel fundamenta celo de la homo” 

Icon_Antena1  Protokolo:

Nome de nia prezidanto Wally mi  malfermas la 22-an temon de nia Klubo kaj invitas vin komenti pri la propono de la Unuiĝintaj Nacioj rilate la feston de la 20-a marto.

Ĉiuj vi ricevas regule  la revuojn de nia institucio kaj povas legi kio okazas loke, nacie kaj internacie. Tamen mi deziras hodiaŭ speciale atentigi vin pri la homaj fortoj en Rotary International.

La plej lastaj statistikaj valoroj de la granda volontula kapitalo en R.I. disponas pri 1.230.715 volontuloj en giganta reto formita de  545 distriktoj kun 35.792 kluboj.

La partopreno de virinoj momente konsistas je 268.5929(22%).

En Brazilo, kie nia Klubo havas sian administran centron em la distrikto 4560, ekzistass 54,241 rotarianoj em reto de 38 distriktoj kaj 2.395 kluboj. 13.987 rotrarianoj em Brazilo estas virinoj (26%).

Icon_Dialog2  Sekretariejo

Nia membro Julio, fluganta ambasadoro de Rotary kaj Esperanto sed ankaŭ de nova sporto, nomata Tĉukpilko, aktivas jen en Islamabad,  jen en Lisbono, jen en Tanzanio, ĉar lia profesio kiel flugrespondeculo en araba flugkompanio Emirates Arabes, permesas profiti siajn oftajn vojaĝojn por  disvastigi la Pacon tra solidara sporto. Se vi reiros al la 8-a temo vi povas legi pri tiu interesa agado!

Pluraj  niaj membroj prezentis ter interesajn komentojn pri la temo AKVO kaj  mi certas ke tiuj inter ni kiuj partoprenos la fourmon, povos porti la infromojn publikigitaj, ĉefe Maria kaj Amanda k.a.

Antaŭ kelkaj tagoj tutmonde oni festis la tagon de la virino. Tio bedaŭrinde necesas, ĉar en multaj nacioj ankoraŭ nuntempe la virinoj estas grave diskriminaciataj. Eĉ en lando kiel  Brazilo, ĉiutage 12 virinoj estas mortigitaj kaj perfortitaj pli ol duoble.

Ankaŭ em R.I. virinoj estis konsiderataj samrajte al viroj  nur ek de 1989, do antaŭ apenaŭ 30 jaroj kaj konsistigas malpli ol 25% de la membroj.

Nia Klubo  havas inter siaj 25 membroj nur 8 virinojn.

Mi persone eniris en R.I. 1998, kiam  la nova leĝo de virina membriĝo estis freŝa kaj mi bone  memoras, ke ekzistis Klubo en Brasilia, kie viraj membroj diris al mi: “Se virino enirus mian klubon, mi forirus tuj!” Kaj mi respondis ridetante: “do, foriru tuj!”

Feliĉe tiu anakronismo tamen baldaŭ ŝanĝiĝis kaj hodiaŭ la edzino de tiu kompano, tiam eĉ guberniestro, estas klubprezidantino nuntempe.

Nia mondo ankorau bezonos jarojn, eble jardekojn por egaleco de  rajtoj kaj eblecoj en la profesioj kaj entute en la socio.

Icon_Clip1  La temo de nia 22-a renkonto estas: La serĉado de feliĉo kiel fundamenta celo de la homo

La Ĝenerala Asembleo de la U.N. en rezolucio 66/281  (dokumento de la 12-a de julio 2012), dekretis la 20-an de marto, la Internacian Tagon de Feliĉo, por rekoni la gravecon de feliĉo kaj bonstato kiel universalaj aspiroj de la homo kaj la neceso de ĝia inkludo en registarajn politikojn.

Organizita dum la 66-a sesio de la Ĝenerala Asembleo, la kunveno okazis laŭ la iniciato de Butano, malgranda lando, ĉe la piedoj de la Himalaja Montoj. Tiu popolo rekonas la superecon de nacia feliĉo sur nacia ekonomia enspezo ekde la fruaj  sepdekaj jaroj kaj adoptis la “Feliĉon” kiel pli kompletan indekson reprezentanta la realan vivnivelon ol la malnetan nacian produkton.

La ĝenerala sekretario de U.N. konsideris, ke la socio bezonas novajn ekonomiajn paradigmojn, kiu rekonas la egalecon inter la tri kolonoj de daŭrigebla evoluo. “Socia, ekonomia kaj media bonstato estas nedisigeblaj. Kune ili difinas mondan feliĉon”, li diris.

La Unuiĝintaj Nacioj invitas ĉiujn Membro-Ŝtatojn, organizojn de la UN-sistemo kaj aliajn internaciajn kaj regionajn organizojn, kiel ankaŭ la civilan socion, inkluzive de neregistaraj organizaĵoj (kiel Rotary) kaj individuoj, por observi taŭge la Internacian Tagon de Feliĉo, per rimedoj kiel edukaj kaj konsciigaj agadoj.

Bonvole komentu tiun tre gravan temon kun viaj opinioj, klarigante ĉu en via registara socipolitiko la “feliĉo” jam  estas konsiderata!

Ursula Grattapaglia

13 pensoj pri “22-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2017/2018”

  1. Felicxo povas esti celo ege dezirata kaj sercxata aux exc simple momente pro io jxuste okazita.
    Mi cxiam memoras tia kutima demando en laboro intervjuo : “kie vi imagas vin post 5 jaroj? ” cxu ili fakte spektas min diri ke mi volas esti la estro aux la posedanto de la kompanio? Eble tio estas la entrepena manjero pensi pri felicxo sed mi kredas ke multe da alia afero kaj situacioj povas signifi felicxo al la individuo sendepende de financa kaj laborsukceso. Dum 6 jaroj mi laboris en la sama posteno en la flughaveno, kun malata salajro, laboranta semajne fine kaj festotagoj sed tio ege placxis al mi kaj mi havis multe da bonegaj geamikoj kaj havas oportunu ekkoni la mondo kaj multe vojagxo. Tio estis felicxo por mi je tia tempo.
    Nun mi estas en alia lando, kun bona laboro, aminda edzino kaj filino kaj jen nova koncepto de felicxo al mi.

    Ŝati

  2. Hodiaŭ do estas la tago kiam U.N . rekomendas al la homaro pensi pri la feliĉo. Almenaŭ pensi pri ĝi kaj decidi kio aŭ kiu povas helpi vin senti sin feliĉa….
    La serĉo de feliĉo estas senfina vojaĝo en la vivo de persono, kaj ĉiu el ni havas malsaman difinon de la koncepto de feliĉo. Estas homoj por kiuj ekonomia bonstato estas la recepto, dum, por aliaj, sekura rutino estas la perfekta solvo. Ni ne povas scii la ĝustan vojon por senti la daŭran feliĉon, sed ni povas fari la plej bonan por kompreni la signifon kaj fine decidi, jes tutsimple decidi esti feliĉa sen depende de io aŭ iu, ĉar nemateria valoro..

    Ŝati

  3. NE EKZISTAS REALA VOJO AL FELIĈO, SED MALSAMAJ VOJOJ. KELKAJ ESTAS FELIĈAJ HAVANTE NENION, DUM ALIAJ ESTAS MALFELIĈAJ HAVANTE ĈION. (Luigi Pirandello)

    Unu maniero trovi unu specon de feliĉo estas decidi fari onies plej bonan agon, plej kapablan por si klopodon por tiu kaj alia afero kaj neniam kompari sin kun aliaj nek positive nek negative por ke oni ne vivu en vivstato de senfina analizo de la false imagita egoo. La vera memrespekto donas al ni la feliĉon pro tio ke venas deinterne kaj ne de eksteraj komparoj.

    Liked by 2 people

  4. Mi pensas ke teoriumi pri felicxo nur povas homoj, kiuj havas cxion, kion ili – vere – bezonas por vivi. Alikaze ili okupigxus pri akiro de akvo, nutrajxo, libereco ktp.
    Laux mi ne eblas difini felicxon. Tio devas fari cxiu homo pro si mem.
    Mi deziras al vi felicxan tagon.
    Alfred

    Liked by 1 persono

  5. Karaj! Mi kun intereso legis viajn skribaĵojn Bedaŭrinde mi ne havas tempon pli longe respondi. Mi tamen estas tre feliĉa ke mi havas multajn interesajn farendaĵojn. Mi esperas respondi pli longe estonte.
    Leif

    Liked by 1 persono

  6. Karaj,
    La problemo de feliĉo koncernas ĉiujn homojn. Neniu neas, ke li sekvas ĝin. Dum jarcentoj homoj pripensadis pri la naturo de feliĉo. Pripensadis tiun problemon ankaŭ elstaraj filozofoj. La sencon de la ĉiama migrado de homo serĉanta feliĉon esprimas la vortojn de Konfuceo: Multaj serĉas feliĉon super homa mezuro, aliaj sub ĝi, sed ĝi troviĝas apud homo. Oni do ne devas trairi la mondon por atingi feliĉon kaj ne serĉi ĝin sekvante karieron kaj havaĵon. Sufiĉas kompreni, ke feliĉo estas ligita kun nia rilato al la mondo. Ĝi rezultas de la stato de nia spirito, de niaj emocioj kaj ne de la stato de nia monujo.
    La nocio de feliĉo estis profunde kaj vaste analizita, interalie de profesoro Władysław Tatarkiewicz (elstara pola filozofo), en la traktaĵo „Pri feliĉo”. Ĝi estas bono, kiu estas modelo por tia vivaktivado, kiu faras, ke ni ne damaĝas al aliaj, sed servas al ili. La verko de Tatarkiewicz „Pri feliĉo” estas granda filozofia kaj psikologia analizo. Oni povus diri, ke tio estas grandioza gvidlibro por la vivo de ĉiu homo. La aŭtoro konsciigas al ni, ke ĉiu el ni estas alia, havas aliajn vivkondiĉojn, alian psikon kaj tial feliĉo estas tiel diferencigita. La profesoro opinias, ke ne ekzistas ideala feliĉo, ĉar ni mem ne estas idealaj.
    Do, nia feliĉo dependas grandmezure nur de ni mem. Ni estu bonvolemaj, simpatiaj kaj bonaj al aliuloj, ni volonte rapidu helpi ilin kaj ne atendu ion ajn rekompence. Ĉiu povas esti feliĉa necesas nur ĉesi honti esti bona por si kaj al aliuloj. La civilizita homo seniĝis je spirita scio kaj subiĝis al nelimigita tendenco strebi al havaĵoj. Kaj la timo de la ebleco perdi ilin kondukas al malfeliĉoj kaj ĉagrenoj.
    Kiel diris Albert Schweitzer: Feliĉo estas la unusola objekto, kiu multiplikiĝas, kiam oni ĝin dividas.
    Mi esperas, ke ĉi tiu mallonga priskribo de feliĉo kontribuos al pli bona kono de la ideo kaj esti feliĉaj…
    Małgosia

    Liked by 2 people

  7. SEnto de feliĉo dependas kiel vi mem skribas de pluraj aspektoj. UN faras ĉiujare liston de landoj kaj elektas la plej feliĉaj landoj en la mondo. Danlando estis antaŭ 2 jaroj la plej feliĉa lando, kaj ĉijare oni elektis Finlandon kiel la unua. Oni listigas diversajn parametrojn por kategorigi la landojn kiel sempaga eduka sistemo, senpaga sanprizorgo ktp.sed verŝajne ankaŭ en tiuj landoj oni povas trovi malfeliĉajn homojn, ĉar senti sin feliĉa dependas ankaŭ granparte de la sinteno de la personoj.

    Liked by 2 people

  8. Karaj geamikoj!

    Tre interesa la decido de UNO festi la Tagon de la Feliĉo.
    Laũ mi, la 20an de marto, ĉiu el ni devus starigi al si la demandon:
    “Kial mi estas feliĉa aũ kial mi estas malfeliĉa?”
    Mi ne konas ekzakte la motivojn de la loĝantoj de Butan por konsideri sin feliĉaj, kiel nin informas la U.N., sed ekzemple mi konas la motivojn, laũ kiuj la loĝantoj de Alto Paraíso en Goias estas pli malfeliĉaj nun, ol en 1974.

    En 1974 en Alto Paraíso ne ekzistis polico, ĉar ne ekzistis krimoj;
    ne ekzistis hospitalo kaj kuracistoj, ĉar malsanoj maloftis pro la saniga klimato kaj la simpla nutrado kaj oni mortis ĉefe pro maljuna aĝo;
    ne ekzistis banko kaj sekve mankis stimulo al ŝuldiĝo;
    ne ekzistis televido, ĉar mankis elektra energio;
    ne ekzistis komerco kaj sekve ne ekzistis propagando al konsumismo;
    la transporto de personoj estis laũ la ritmo de ĉevalo kaj la transporto de pezaj varoj plejofte okazis danke al bovo-ĉaroj:
    el tio rezultis nenia streĉo pro intensa trafiko! Kia feliĉo….

    • Ĉu pro tiuj miaj konsideroj la loĝantoj de Alto Paraíso estas nuntempe malfeliĉaj?…..

    Liked by 2 people

  9. Alia afero estas, ke la koncepto de feliĉo ankaŭ varias laŭ ni kreskas kaj maturiĝas, kaj ofte nia feliĉo dependas de vidado de aliaj homoj ĉirkaŭ ni feliĉaj.
    Respondante la demandon demandita:
    Ne, mi ne kredas, ke mia feliĉo estas kontemplita en registaraj agadoj, ĉar organize kaj socie ĝi estas ankoraŭ longa tempo antaŭ ol homoj vere vidiĝas de registaroj.
    Konsiderante la paroladon de la Ĝenerala Sekretario de la US, kiu konsideris, ke la socio bezonas novajn ekonomiajn paradigmojn, kiuj rekonas la egalecon inter la tri kolonoj de daŭrigebla evoluado. “Socia, ekonomia kaj media bonstato” Mi vidas, ke ĉiun tagon la homaro malproksimigas de ĉi tiu feliĉo, kvankam estas tiom multe da homoj ĝuitaj por preni kaj proponi ĉi tiujn konceptojn por si mem, al sia sekva kaj al la planedo.
    Korda brakumo,
    Maria José

    Liked by 1 persono

  10. Kompanoj,

    Por paroli pri feliĉo mi devas demandi la jenajn demandojn:
    Ĉu estas paŝo post paŝo por atingi feliĉon?
    Ĉu sekvi recepto kondukas al feliĉo?
    Ĉu ekzistas maniero lerni esti feliĉa?
    Kiel feliĉa kun tiom da malbonaj aferoj?
    Ĉu feliĉo estas la sama por ĉiuj?
    Kaj tiam mi demandas min mem, ĉu estas stato, en kiu ĉio estas perfekta, en kiu ne ekzistas seniluziiĝo, doloro, malgajo, timo, kolero, ranko kaj aliaj negativaj ŝtatoj? Se ĉi tiu stato ekzistas, ĉu ĝi povas esti ĉiam subtenata dum la tuta vivo de niaj vivoj?
    Mi pensas, ke tiuj respondoj estas tre subjektivaj, persone. Ĉi tiu serĉo estas ligita al la kampo de filozofio, psikologio, teologio, terapioj …
    Do mi kredas, ke feliĉo estas io tiel intrínseca al la individuo, ke ni ne havas komunan respondon al la supre demandoj. Kaj mi pensas, ke kunveno bezonas ne ĝuste esti feliĉa; Esti feliĉa estas spirita stato, kiu estas intime ligita al la evoluo de esti.

    Hugoj al ĉiuj @ s!
    Maria José

    Liked by 1 persono

Lasi respondon

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.