26-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2017/2018

 La temo de nia 26-a renkonto estas:
“Nuligu la danĝeron de nuklea ekstermado

Icon_Antena1  Protokolo:

Nia prezidanto Wally prezentas al  ni la temon pri nuklea energio kaj ties teruraj konsekvencoj.

Li invitas vin publikigi viajn opiniojn pri tiu temo kaj kiel statas en via lando la registara kaj la publika opinio.

Ankoraú pluraj  membroj ne parolis pri “akvo” kaj  ne prezentis aforismojn aŭ poemojn pri akvo. Ankoraŭ  estas la ebleco ke vi faru tion, malgraŭ la nova temo, ĉar eblas facile eniri niajn antaŭajn aktivecojn.

Ni ĉiam ĝojas kiam rotariano-esperantisto – ne-membro  de nia Klubo – publikigas en nia hejmopaĝo! Ni povas legi la eminentan kontribuon de Christoph Klawe  kaj vi estas invitata legi la du poemojn tradukitaj el la germana lingvo. Jen ekzemplo:

“Senviva akvo kiu ĉion vivantan vivtenas”

Bonvenon al la bela monato majo!

Icon_Dialog2  Sekretariejo

Mankas du monatoj al la fino de la rotaria jaro 2017/2018 kaj jam en la rotaria mondo la kluboj preparas la festojn de  interŝanĝo de prezidantoj kaj estraranoj. Imagu en 35.500 kluboj okazos belaj festoj kaj ceremonioj kaj prezento de la laboroj de la jaro.

Kiel elektronika Klubo ni havus, kiel  ankaŭ ĉiuj aliaj 300 elektronikaj kluboj en Rotary, malfacilaĵojn por kunigi la membrojn, kiuj ja loĝas je gigantaj distancoj.

Sed ni havas unu grandegan avantaĵon: ni ĉiuj parolas esperanton kaj la  duono de nia Klubo jam aliĝis al la Universala Kongreso de UEA en Lisbono (28.7.-4.8.2018).

Nia eniranta prezidanto João Otávio estas klopodanta organizi en Lisbono la transdonan ceremonion kun bela festo en loka Rotary Klubo dum la UK mem, laŭeble la 1-an de aŭgusto  vespere tradicie tago de ekskursoj.

Icon_Clip1 La temo de nia 26-a renkonto estas: Nuligu la danĝeron de nuklea ekstermado

La Internacia Kampanjo por Nuligi Nukleajn Armilojn, la gajninto de la Paca Premio Nobel de 2017 – Parolo de Setsuko Thurlow dum akcepto de la premio
De Setsuko Thurlow

Saluton al reĝecaj moŝtoj, al eminentaj membroj de Norvegia Komisiono Nobel, al Kunkampanjantoj tie ĉi kaj ĉirkaŭ la mondo, kaj al virinoj kaj viroj.  Mi estas tre feliĉa povi akcepti ĉi tiun premion, kune kun Beatrice, nome de ĉiuj el la mirindaj homoj kiuj konsistigas la movadon Internacia Kampanjo por Nuligi Nukleajn Armilojn.  Ĉiu el vi donas al mi grandegan esperon ke ni povos finigi, ke ni finigos, la epokon de nulkeaj armiloj. Mi parolas kiel ano de la familio de hibakusha, tio estas, ni kiuj per ia mirakla hazardo, pluvivis la nuklean bombadon de Hiroŝima kaj Nagasaki.  Dum pli ol sep jardekoj, ni klopodis tute nuligi nukleajn armilojn.  Ni staris solidare kun tiuj kiujn malbone efikis la fabrikado kaj prov-uzado de tiuj malbonegaj armiloj ĉirkaŭ la mondo.   Temas pri homoj de lokoj kies nomoj forgesiĝis antaŭlonge, kiel Moruroa, Ekker,  Semipalatinsk, Maralinga, Bikini.  Ili estas homoj kies landoj kaj maroj estis surradiitaj, kies korpoj estis prieksperimentitaj, kies kulturoj disrompiĝis eterne. Ni ne kontentis esti viktimoj.  Ni rifuzis atendi ĝis subita fajra finiĝo aŭ malrapida veneniĝo de nia mondo.  Ni refuzis fari nenion, timegaj, dum la tiel nomitaj grandaj potencoj kondukis nin preter nuklea vespero kaj danĝere proksime al nuklea noktomezo.  Ni ekstaris.  Ni dividis niajn rakontojn pri pluvivado.  Ni diris: la homaro kaj nukleaj armiloj ne povas kunekzisti.

Hodiaŭ, mi deziras ke vi sentos en ĉi tiu ĉambrego la ĉeeston de ĉiuj kiuj mortis en Hiroŝima kaj Nagasaki.  Mi deziras, ke vi sentos, super kaj ĉirkaŭ ni, grandan nubon de kvaron-miliono da animoj.  Ĉiu  homo havis nomon. Ĉiu estis amita de iu.  Ni certigu ke ili ne mortis vane.

Mi aĝis nur 13 jarojn kiam Usono faligis la unuan atoman bombon sur mian urbon Hiroŝima. Mi ankoraŭ klare memoras tiun matenon.  Je kvarono post la oka, mi vidis blindigan, blu-blankan ekbrilon tra la fenestro. Mi memoras ke mi sentas ke mi flosas en la aero. Kiam mi rekonsciiĝis en la sensona mallumo, mi eksciis ke mi estis tenata senmove pro la falinta konstruaĵo. Mi komencis aŭdi mallaŭtajn vokojn de miaj samklasanoj:” Panjo, helpu min. Dio, helpu min.” Tiam, subite, mi sentis manojn tuŝi mian maldekstran ŝultron kaj mi aŭdis viron diri.  “Ne rezignu! Daŭru puŝi! Mi provas liberigi vin.  Ĉu vi vidas la lumon kiu brilas tra tiu aperturo?  Rampu en la direkto al ĝi kiel eble plej rapide.”

Dum mi elrampis, la detruita konstruaĵo bruladas. Plej multaj el miaj samklasanoj en tiu konstruaĵo brulis ĝis morto. Ĉie ĉirkaŭ mi, mi vidis tutan, neimageblan detruon. Vicoj de fantomaj, homoj piediris sintrene preter mi.  Temas pri vunditoj kun ŝoka aspekto; ili sangis kaj estis bruligitaj, nigrigitaj kaj ŝvelintaj. Mankis korpopartoj.  Karno kaj haŭto pendis de iliaj ostoj.  Iuj havis okulglobojn kiuj pendis en la manojn. Iuj havis ventrojn ŝiritajn kaj la intestoj elpendas.  La malbonega odoro de bruligita homa karno plenigis la aeron. Tiel, per unu bombo, detruiĝis mia amata urbo.  Plejmultaj et ties loĝantoj estis nesoldatoj, kiuj estis forbruligitaj, vaporigitaj, karbonigitaj.  Inter ili estis anoj de mia familio kaj 351 el miaj samklasanoj.  Dum la sekvantaj semajnoj, monatoj kaj jaroj, multaj miloj de aliaj homoj ankaŭ mortis, ofte laŭ hazardaj, misteriaj manieroj, pro la plipostaj efikoj de radiado. Ĝis hodiaŭ, radiado ankoraŭ mortigas pluvivintojn.

Kiam ajn mi memoras urbon Hiroŝima, la unua bildo kiu aperas en mia menso estas de mia kvar -jaraĝa nevo Eiji, kies korpeto estis ŝanĝita al nerekonebla fandita peco de karno.  Li daŭre petis akvon per mallaŭta voĉo ĝis morto liberigis lin de agonio.  Al mi, li fariĝis reprezentanto pri ĉiuj senkulpaj infanoj en la mondo. kiuj nun estas endanĝerigitaj de nukleaj armiloj-ĉiun sekundon de ĉiu tago, nukleaj armiloj endanĝerigas ĉiujn kiun ni amas kaj ĉion kio estas valora al ni.  Ni devas ne plu toleri ĉi tiun frenezecon.

Per nia suferego kaj la lukto pluvivi kaj rekonstrui niajn vivojn el la cindroj, ni hibakusha konvinkiĝis ke ni devas averti la mondon pri ĉi tiuj apokalipsajn armilojn. Denove kaj denove ni dividis niajn atestojn, sed iuj ankoraŭ malakceptas pensi ke Hiraŝima kaj Nagasaki estis kruelegaĵoj, milit-krimoj. Ili akceptas la propagandon ke ĉi tiuj estis “bonaj bomboj” kiuj finigis “justan militon” Estis ĉi tiu mito kiu kondukis al la katastrofa konkurado pri nukleaj armiloj – konkurado kiu daŭras hodiaŭ.  Naŭ landoj ankoraŭ minacas forbruligi tutajn urbojn, detrui vivon sur la tero, fari nian belan mondon neloĝebla por venontaj generacioj. La disvolvado de nukleaj armiloj ne signifas ke lando grandiĝas, sed ke ĝi kiel eble plej malboniĝas. Ĉi tiuj armiloj ne estas necesaj malbonaĵoj; ili estas tute malbonaj.

La 7-an de Julio ĉi-jare, mi ĝojegis kiam granda plimulto el la landoj de la mondo voĉdonis por akcepti la Traktaton pri la Malpermeso de Nucleaj Armiloj. Vidinte la homaron kiam ĝi estis la plejmalbona, tiutage vidis mi la homaron kiam ĝi estis la plejbona. Ni hibakusha jam atendis la malpermeson sepdek jarojn. Ĉi tio estas la komenco de la fino de nukleaj armiloj.

Ĉiuj diligentaj estroj subskribos ĉi tiun traktaton, kaj historio juĝos severe tiujn kiuj malakceptas ĝin.  Iliaj abstraktaj teorioj ne plu kaŝos la eksterman realecon de iliaj agoj.  Ne plu oni pensos ke “malinstigado” estas io alia ol io kio malinstigas senarmiliĝadon. Ne plu vivos ni sub fung-forma nubo de timo.  Al la oficistoj de landoj kiuj havas nukleajn armilojn, kaj al aliaj kunlablorantoj sub la tiel nomata “nuklea ombrelo” mi diras ĉi tion: Aŭskultu nian ateston.  Atentu nian averton.  Kaj sciu ke viaj agoj havas sekvojn. Ĉiu  vi estas grava parto de sistemo de perforto kiu endanĝerigas la homaron.  Ni ĉiuj atentu, ke malbono povas ŝajni neinteresa, nerimarkebla.  Al ĉiuj prezidantoj kaj ĉefministroj de ĉiuj landoj de la mondo, mi petegas vin: Aliĝu al ĉi tiu traktato, eterne nuligu la danĝeron de nuklea ekstermado.

Kiam mi estis 13-jaraĝa knabino, kaptita en la bruletanta rubo, mi daŭris puŝi. Mi daŭris iri en la direkto al la lumo, kaj mi pluvivis . Nun nia lumo estas la malpermesa traktato. Al ĉiuj en ĉi tiu ĉambrego, kaj al ĉiuj kiuj aŭskultas ĉirkaŭ la mondo, mi diras denove tiujn vortojn kiujn mi aŭdis en la ruinoj en Hiroŝima, “Ne rezignu! Daŭru puŝi ! Ĉu vi vidas la lumon? Rampu en la direkto al ĝi.”  Ĉi-tiun nokton, dum ni piediras tra la stratoj de Oslo kun brulantaj torĉoj, ni sekvu unu la alian el la malluma nokto de nuklea timego.  Malgraŭ iuj ajn baroj kiujn ni frontas, ni daŭros iri plu, daŭros puŝi, kaj daŭros dividi ĉi tiun lumon kun aliaj. Ĉi tio estas nia pasio kaj nia sindevigo ke pluvivos nia ununura valora mondo.

De Beatrice Fihn , Estro de la Kanada Kampanjo por nuligi nukleajn bombojn

Saluton al reĝecaj moŝtoj, al membroj de la Norvegia Komisiono Nobel, kaj al estimataj gastoj. Hodiaŭ estas granda honoro al mi akcepti la Pac-premion de Nobel por 2017 nome de miloj da inspiraj homoj kiuj konsistigas la Internacian Kampanjon por Nuligi Nukleajn Armilojn. Kune, ni alportis demokratiigon al senarmiliĝado kaj ni ŝanĝas internacian juron. Ni plej humile dankas al la Norvegia Komisiono Nobel pro tio ke ili agnoskis nian laboron kaj ili puŝis antaŭen nian plejgravan klopodadon. Ni volas agnoski tiujn kiuj tiel malavare donacis siajn tempon kaj energion al ĉi tiu kampanjo. Ni dankas la kuraĝajn ministrojn pri fremdaj aferoj, diplomatojn , dungitojn de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Lunarko, oficistojn de UNo universitatulojn kaj fakulojn kun kiuj ni kunlaboris por antaŭenigi nian komunan celon, kaj ni dankas ĉiujn, kiuj sindevigas forigi ĉi tiun malbonegan danĝeron de la mondo.

Ĉe dekoj da lokoj ĉirkaŭ la mondo – en raket-siloj en nia tero, en submarŝipoj kiuj navigas tra niaj oceanoj, kaj en aviadiloj kiuj flugas alte sur nia ĉielo – kuŝas I5000 objektoj kiuj povus detrui la homaron. Eble pro la grandegeco de ĉi tiu fakto, aŭ eble pro la neimagebla grandeco de la rezultoj, multaj homoj simple ne akceptas ĉi tiun senĝojan realecon kaj ili vivas siajn ĉiutagajn vivojn, ne pensante pri la iloj de frenezeco ĉie ĉirkaŭ ni.  Estas frenezeco permesi, ke ĉi tiuj armiloj regas nin.  Multaj homoj kiuj kontraŭas al ĉi tiu movado diras, ke estas ni, kiuj estas malraciaj, kiuj estas idealistoj kiuj ne komprenas realecon. Ili diras ke ŝtato, kiuj havas nukleajn armilojn certe ne akceptos ne havi la armilojn. Sed ni reprezentas la ununaran racian elekton.  Ni reprezentas tiujn kiuj ne akceptas ke niaj sortoj dependas je kelkaj lineoj de kodo por ekflugigi raketon. Nia realeco estas la sola realeco kiu eblas. La alia eblo estas nepripensebla. La afero de nukleaj armiloj havos finon, kaj ni determinos, kia estos tiu fino. Ĉu estos la fino de la nukleaj armiloj? Ĉu estas la fino de ni?  Unu el tiuj finoj okazos. La ununura vojo por agi estas ĉesi vivi en kondiĉo kie ni detruos unu la alian post nur unu senpensa ekkoleriĝo . Hodiaŭ mi volas paroli pri tri aferoj; timo, libereco, kaj la venonteco.

Tiuj kiuj posedas nukleajn armilojn konfesas ke la vera utilo de la armiloj estas ke ili povas instigi timon. Kiam ili parolas pri la “malinstiga” efiko, la apogantoj de nukleaj armiloj diras, ke estas bone uzi timon kiel milita armilo. Ili kondutas konfide, deklarante ke ili pretas ekstermi, en subita ekbrilo, nenombreblajn milojn de homaj vivoj.  Gajninto de Nobel, William Faulkner, diris, akceptante sian premion en 1950: “Estas nur la demando, ‘Kiam mi eksplodos?” Post tiam, tiun universalan timon anstataŭis io eĉ pli danĝera, tio estis neado. Oni ne plu timas ke Har-Megado okazos subite.  Ne plu estas la ekvilibro inter du landaroj, kiun oni uzis por diri ke malinstigado estis ĝusta. Ne plu estas sekurejoj por ŝrmi kontraŭ radiado. Restas nur la miloj kaj miloj da nukleaj ŝargokapoj kiuj antaŭe plenigis nin per tiu timo.  La risko de nukleaj armiloj estas eĉ pligranda hodiaŭ ol kiam la malvarma milito finiĝis.  Sed malsame ol la malvarma milito, hodiaŭ ni frontas multe pli da ŝtatoj armitaj nuklee, teroristoj, kaj ciber-militado.  Ĉio ĉi malplisekurigas nin. Lerni vivi kun ĉi tiuj armiloj, akcepti ilin senrigarde, estis nia sekva grandega eraro.

Timo estas racia.  La danĝero estas reala. Ni ĝis nun evitis nuklean militon ne per prudenta estrado sed per bonŝanco.  Iam, eble baldaŭ , eble pliposte, nia bonŝanco elĉerpiĝos. Momento de paniko aŭ malatento, miskomprenita komento aŭ ofendita sento, povus facile konduki nehaltigeble al detruado de tutaj urboj.  Intenca pliigo de milito povus konduki al sencela amas-murdado de nesoldatoj. Se uziĝus nur oneto el la nuntempaj nukleaj armiloj, fulgo kaj fumo de la fajroŝtormoj leviĝus alte en la atmosferon kaj tio malvarmigus, mallumigus kaj sekigus la teran sufacon dum pli ol jardeko. Ĝi detruus rikoltojn de manĝaĵoj, do miliardoj povus malsat-morti.  Sed ni daŭras vivi, neante ĉi tiun danĝeron al nia ekzisto.  Sed Faulkner en sia parolado de Nobel, ankaŭ starigis defion al siaj posteuloj. Li diris ke nur se ni fariĝas la voĉo de la homaro, ni povos venki timon, ni povos helpi al la homaro pluvivi. La devontigo de la Internacia Kampanjo por Nuligi Nukleajn Armilojn estas fariĝu tiu voĉo, la voĉo de la homaro, de homama juro, kaj paroli, reprezentante nesoldatojn. La voĉigon de tiu homama vidpunkto, tio estas kiel ni kreos la finon de timo, la finon de neado, kaj finfine, la finon de nukleaj armiloj.

Tio gvidas min al mia dua punkto: libereco.  La unua organizo kontraŭ nukleaj armiloj kiu gajnis ĉi tiun premion estis la Internaciaj Kuracistoj pro Preventi Nuklean Militon.  Ili diris sur ĉi tiu estrado en 1985: “Ni kuracistoj protestas la ofendegaĵon, ke la tuta mondo estas tenata kiel garantiulo. Ni protestas la senmoralecon de tio ke ĉiu el ni senĉese estas celo por ekstermiĝo” Tiuj vortoj ankoraŭ estas veraj en 2017.  Ni devas preni denove la liberecon ne vivi kiel kaptitaj garantiuloj de baldaŭa ekstermiĝo.  Viroj – ne virinoj! – kreis nukleajn armilojn por regi aliajn, sed anstataŭe, nin regas ili.  Ili faris malverajn promesojn: oni diris ke la rezulto de uzado de ĉi tiuj armiloj estus tiel malbona, ke neniu konsiderus uzi ilin, iu ajn milito estus tiel nedezirinda, ke tute ne estus milito. Sed ĉi tiuj armiloj tute ne preventas militojn, male, ili plurfoje kondukis nin preskaŭ ĝis milito dum la malvarma milito. Kaj en ĉi tiu jarcento, ĉi tiuj armiloj daŭras plirapidigi nin en la direkto al milito kaj batalado en Irako, Kaŝmiro, Norda Koreio.  Ilia ekzisto instigis aliajn komenci konkuri nuklee. Ili ne sekurigas nin; ili instigas malpacon. Kiel diris alia gajninto de Pac-premio Nobel, Martin Luther King Jr. parolante sur ĉi tiu estrado en 1964, ĉi tiuj armiloj estas “samtempe popol-mortigaj kaj sinmortigaj” Ili estas pafilo de frenezulo, tenate ĉiam kontraŭ nia tempio.  Oni diras ke ĉi tiuj armiloj restigas nin liberaj, sed ili malliberigas nin.  Estas maldemokratie, ke ĉi tiuj armiloj regas nin.  Sed ili estas nur armiloj.  Ili estas nur iloj. Ili kreiĝis ĉar oni rigardis de vidpunkto de konkurantaj landoj. Homama vidpunkto povas egale detrui ilin.

Tio estas la celo por kiu sin devigis la Internacia Kampanjo por Nuligi Nukleajn Armilojn. Kaj la tria punkto pri kiu mi volas paroli, estas la venonteco.  Mi havas la honoron dividi ĉi tiun estradon hodiaŭ kun Setsuko Thurlow, kiu elektis kiel la celon de sia vivo, atesti pri la malbonegeco de nuklea milito. Ŝi kaj la hibakusha ĉeestis la komencon de la afero, kaj ni kune klopodas certigi ke ili vidos ankaŭ la finon de ĝi.  Ili respertas la doloran pasintecon, denove kaj denove, por ke ni povos krei plibonan venontecon.  Estas centoj da organizoj, laborante kune kiel nia Internacia kampanjo, kiuj kune bone antaŭeniras en la direkto al tiu venonteco. Estas miloj da nelaciĝantaj kampanjantoj ĉirkaŭ la mondo kiuj laboras ĉiutage por atingi tiun defion.  Estas milionoj da homoj ĉirkaŭ la terglobo kiuj staras ŝultro-al-ŝultre kun tiuj kampanjantoj por montri al pliaj centoj da milionoj ke alia venonteco estas vere ebla. Tiuj kiuj diras ke tiu venonteco ne eblas, formoviĝu por ne bari tiujn kiuj realigas ĝin.  Kiel kulmino de ĉi tiu klopodo de la popolo, per la agado de ordinaraj homoj, ĉi-jare la dezirata celo pliproksimiĝis al realeco kiam 122 landoj intertraktis kaj konsentis pri traktato de UNo por malpermesi tiujn ĉi amilojn de amas-detruado.  La Traktato pri la Malpermeso de Nukleaj Armiloj disponigas vojon por iri antaŭen kiam samtempe estas granda tergloba krizo.  Ĝi estas lumo en malluma tempo. Krome, ĝi disponigas eblon elekti, elekti unu el du finoj: la finon de nukleaj armiloj aŭ la finon de ni.  Ne estas naive kredi je la unua elekto. Ne estas malracie, pensi la nukleaj ŝtatoj povas senarmiliĝi.  Ne estas idealisme , kredi je vivo anstataŭ timo kaj detruado; estas necese.

Ĉiu el ni frontas tiun eblon, kaj mi petas al ĉiuj landoj aliĝi al la Traktato pri la Malpermeso de Nukleaj Armiloj, Usono, elektu liberecon anstataŭ timon.  Rusio, elektu senarmiliĝon anstataŭ destruiĝadon.  Britio, elektu regadon per juro anstataŭ subpremadon, Francio, elektu homajn rajtojn anstataŭ teroron. Ĉinio, elektu racion anstataŭ malraciecon.  Barato, elektu sencon anstataŭ, sensencon. Pakistano, elektu logikon anstataŭ, Har-megadon. Israelo, elektu prudenton anstataŭ ruiniĝon.  Norda Koreio, elektu saĝon anstataŭ ruiniĝo.  Aliaj landoj kiuj kredas ke ili estas ŝirmataj sub la ombrelo de nukleaj armiloj: Ĉu vi estos kunkulpaj pri la detruado de vi mem kaj de aliaj farite laŭdire kun via apogo? Al ĉiuj landoj: elektu la finon de nukleaj armiloj anstataŭ la finon de ni! Ĉi tio estas la elekto kiun reprezentas la Traktato por la Malpermeso de Nukleaj Armiloj. Aliĝu al ĉi tiu traktato.  Ni landanoj vivas sub ombrelo de malveraĵoj.  Ĉi tiuj Armiloj ne sekurigas nin.  Ili malpurigas niajn teron kaj akvon, venenas niajn korpojn kaj tenas kapte nian rajton vivi.  Al ĉiuj teranoj: staru kun ni kaj postulu ke via registaro apogu la homaron kaj subskribu ĉi tiun traktaton. Ni ne ripozos ĝis ĉiuj ŝtatoj jam aliĝis, iris al la flanko de prudento.

Neniu lando hodiaŭ fanfaronas ke ili havas kemiajn armilojn.  Neniu lando argumentas ke estas akcepteble je plejmalfavoraj kondiĉoi uzi nerv-gason sarin. Neniu lando deklaras ke ĝi rajtas malsanigi sian malamikon per pesto aŭ poliomjelito. Estas ĉi tiel ĉar internaciaj normoj fiksiĝis. Pensmanieroj ŝanĝiĝis, kaj nun finefine ni havas nedisputeblan normon kontraŭ nukleaj armiloj.  Paŝegoj antaŭen neniam komenciĝas per unuanima konsento. Sed post la subskribo de ĉiu plia lando, post la paso de ĉiu jaro, ĉiu tiu nova realeco plifirmiĝos.  Ĉi tio estas la vojo antaŭen. Estas ununura maniero por preventi la uzon de nukleaj armiloj: malpermesu kaj nuligu ilin.  Nukleaj armiloj, same kiel kemiaj armiloj, biologiaj armiloj, bombetaroj kaj enterigitaj bombominoj antaŭ ili, estas nun kontraŭleĝaj.  Ilia ekzisto estas malmorala. Ilia nuligo estas io, kion ni povas fari. La fino estas neevitebla. Sed ĉu tiu fino estos la fino de nukleaj armiloj, aŭ la fino de ni?  Ni devas elekti unu. Ni estas movado por racio por demokratiigo, por libereco de timo. Ni estas kampanjantoj, el 468 organizoj kiuj laboras per sekurigi la venontecon, kaj ni reprezentas la moralan plimulton: la miliardaj da homoj kiuj elektas vivon anstataŭ morton, kaj kiuj kune vidos la finon de nukleaj armiloj. Dankon.

8 pensoj pri “26-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2017/2018”

  1. Por via informo:
    pluraj membroj de nia e-klubo loĝas en Brasilia, la ĉefurbo de Brazilo, fondita en 1960, do kun 58 jara ekzistado.
    Tamen ROTARY INTERNATIONAL komencis volontuli jam ek de 1958, do du jarojn antaŭ la inauguro de Brasília! Pro tio la lastan lundon, 14-a majo, okazis en la loka parlamento granda solenaĵo pro la signifaj agadoj de rotarianoj jam ek de la komenco de la konstruado de la urbo – 60-jara jubileo de RI en la brazila ĉefurbo.

    Ĉeestis la solenaĵon 20 eksaj guberniestroj kaj Adriano Osório, tiam juna inĝeniero, eksa deputito, hodiaŭ 89 jaraĝa, kiu emociigis ĉiun rotarianojn en la granda salono per sia verva rakonto pri la volontulado de la unuaj rotarianoj, kiuj fondis la unuan klubon RI en barako, kiam la stratoj estis nur el tero kaj ĉiuj vojaĝis per ĵipoj ! Adriano rakontis inter alie ke li estis respondeca pri la konstruado de la fundamentoj de ĉiuj ministerioj, de kie hodiaŭ estas administrata la tuta nacio.
    El nia Klubo partoprenis la ceremonion Sônia, nia kasistino, Roberto, kiu prizorgas nian retejon, Giuseppe, ĉijara protokolo kaj Ursula, sekretariino.

    Ŝati

  2. Karaj geamikoj de nia e-klubo!
    Hodiau, la 17-a majo estas la fondo dato de nia nova klubo. Al cxiuj 20 fidelaj fondintomembroj kaj al la 5 aldonaj mi sendas mian amikan koran
    brakumon kun la espero, renkonti plurajn el vi en la UK de UEA en Lisbono!
    Ek al la dua jaro!
    Ursula (via sekretariino))

    Ŝati

    1. La persistemo de niaj geamikoj Grattapaglia kaj de la Prezidanto Wallace G. Du Temple, kun la valora kunlaborado de S-ino Sonia Lúcio, S-ro Roberto Gandara, S-ro Jean Bosco Malanda, S-ro Leif Nordenstorm, S-ro Cleder Colares, S-ro. Davide Astori, S-ro Ladislau Afonso, S-ino Ruth Kevess-Cohen, S-ro Antônio José Correa Rodrigues, S-ro Alfred Schubert, S-ro Júlio Calegari, S-ino Ileana Scroder, S-ino Malgorzata Komarnicka, S-ino Maria José Ferreira da Silva, S-ino Amanda Torres, S-ino Vanda e S-ro Ulisses de Resende, S-ro José Joacir de Souza Camboim, S-ro. José Roberto Alves de Albuquerque, igis ebla la fruktdona vivo de nia Rotaria E-Klubo dum tiu jaro!!!! Gratulon al cxiuj! ,

      Ŝati

  3. .Gratulojn al nia prezidanto Wally por proponi tiun gravan temon.
    Kaj la sugesto de nia membro Antonio estas vere la solvo – produktado de ne poluciiga energio uzante panelojn fotovotaikajn kaj ventoradojn.
    En nia bieno ni planas instali grandkvante sunpanelojn por produkti suficxe da puran energion kaj ne plu bezoni la sxtatan reton. Jam malgrandkvante ni produktis sunan energion en paneloj ek de 1986.
    Kion pensas niaj membroj pri tiu?

    Ŝati

  4. Debatente cxu nukleaj armiloj devas esti konservataj aux ne .. sole ne estas suficxe.Ju ajn bona sento devas kontrauxstari tion.La nura klara debato estas cxu ni devas konservi nukleajn plantojn por produkti energio>..LA RESPONDO ESTAS NE. La listo de manieroj por produkti malkarajn kaj purajn energiojn estas tro longa por montri ilin cxi tie.
    Hodiaux la moderna teknologio jam disvolvas purajn manierojn al produkto ne poluado kaj malmultkosta energio.Ne ekzistas politika intereso fari tion.
    Konservi atomcentrajn plantojn por energia produktado estas krimo.
    Cxi tiu speco de artefakto montras malgrandan spiriton evoluadon.
    Antonio Rodrigues

    Liked by 1 persono

Lasi respondon

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.