28-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2017/2018

 La temo de nia 28-a renkonto estas:
“Unua sukcesa jaro de nia klubo estas finiĝanta

Icon_Antena1  Protokolo:

Jam la rotaria jaro estas  finiĝanta, same kiel nia 1-a jaro kiel Rotary e-klubo Esperanto Brasil.

Nia prezidanto Wally, disde Vancouver, Kanado, faris ĉiujn siajn eblojn por orientigi la membrojn kaj zorgi kaj financi la videokonferencojn.

En Brasilia la teamo de administrantoj kun Sônia  klopodis krei Bankkonton, por viaj aliĝkotizoj kaj niaj transsendoj al la  distrikto kaj al la Internacia Organizo.

Roberto fidele kaj senhalte prezentis la temojn en la retejo kaj helpis al kiu bezonis ion rilate informadikon.

Vanda kaj  Ulisses zorge registrigis niajn statutojn, regulojn, fondoaktojn ktp.

Rotarianoj el tradiciaj kluboj vizitis nin plurfoje en nia retejo en wordpress. La RADE prezidanto multe aprezadis niajn klopodojn starigi aktivan klubon kaj kreis novan RADE retejon, kie nia Klubo estas registrita.

Ni sukcesis  publikigi en la UEA revuo en februaro  artikolon pri nia Klubo, en la Rotary brazila monata revuo same aperis artikolo  kun granda foto pri la fakto ke ni estas esperanton parolanta Klubo. En la distrikta bulteno aperis plurfoje mencioj  pri nia Klubo kaj laste signifa artikolo de João Otávio, nia estonta prezidanto 2018/2019.

Mi esperas ke vi legos atente la subajn artikolojn, ĉefe la unuan, kiu klarigas ĉiujn klopodojn de la klubmembroj krei projektojn por  volontuli, kun kontentiga rezulto, se vi konsideras ke ni estas en la komenca fazo, kaj kelkaj inter ni estas apenaŭ pasivaj membroj. Sed tio certe baldaŭ ŝanĝiĝos kaj ili ankaŭ serĉos projektojn, eĉ malgrandajn komence.

Ni renkontiĝu en Lisbono!

Icon_Dialog2  Sekretariejo

Ĉi monate nia Klubo havas tri naskiĝdatrevenojn kaj mi invitas vin ĉiujn sendi amikan mesaĝon al  Ruth, Cleder kaj Antonio!

António (5-a junio) Cleder (22 junio) Ruth (24 junio).

Rilate la duonjarajn kotizojn mi havas la plezuron informi vin ke mankas nur du membroj por sendi sian kontribuon al nia klubkonto ĉe

Banco do Brasil, Brasília, Asa Norte,504,

Agencia 1003-0, Conto corrente n.59.331-1

Je la nomo de Rotary e-club Esperanto Brasil.

Bonvole komprenu, ke tiu urĝas por povi venontsemajne fermi la jaran  financraporton.

Mi dankas al ĉiuj aliaj kiu ĵustatempe kaj akurate pagis  sian kotizon.

Avertu nin pri via partopreno en la UK de UEA en Lisbono venontmonate!!!

Icon_Clip1 Artikolo en la junia informilo 2018 de Distrikto 4560

LA ROTARY CLUB DE ESPERANTO BRASIL

Naskiĝis en  nia distrikto 4560  la 17-an de majo 2017 kaj konsistas el 25 membroj, inter kiuj 14 loĝante en Brazilo (08 en Brasilia, 03 en Poços de Caldas, 01 en Franca, 01 en Manaus kaj 01 en Fortaleza) kaj 11 eksterlande (01 en Kanado, 01 en Germanio, 01 en Danio, 01 en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, 02 en Italio, 02 en Pollando, 01 en Kongo, 01 en Svedio kaj 01 en Usono). Tiu klubo ek de sia fondiĝo subtenas nian Rotary Foundation per la kontribuo de pli ol US $ 2,000.00, kaj ĝia  Civitana Entrepreno, kun pli ol US $ 1,000.00.

Ni prezentis projektpronon por ricevi  distriktan subvencion, kiu celis edukadon, komunuman evoluo kaj Pacon/Konfliktsolvadon, sed ni ne estis elektitaj konsiderante la ne sufiĉan kontribuon de niaj membroj al la Distrikto Rotary Fondaĵo.

La Rotary E-Klubo de Esperanto-Brazilo prezentis sian Projekton por ricevi internacian financadon de R.I. al la Distrikto kaj nun troviĝas tie sub revizio. La nova Projekto ankaŭ celas la sektorojn Edukado, Paco kaj Konfliktsolvo, same kiel Komunuma Disvolviĝo. Krom ĉi tiuj du projektoj, la Rotary E-Klubo de Esperanto – Brazilo estas engaĝita kun grupo de volontulaj tradukistoj disvastigi – tra la lingvo Esperanto – la Unesko Kuriero, kiu cirkulas dum multaj jaroj en pluraj lingvoj, kaj, nun ankaŭ en Esperanto.

En Poços de Caldas, ni starigis laborgrupon kaj komencis kurson de mekanika trejnado pri motorcikloj por malfavorataj gejunuloj, por ilin profesiigi. Krom la mekanikaj lecionoj,  ni instruas la gejunulojn pri leĝoj, cvitaneco, ĝenerala financa administrado kaj komunikado.

Ni ne sukcesis realigi nian Distriktan Projekton, tamen iom post iom, ni helpas la celatan institucion por akiri la materialojn por provizi infanojn kaj gejunulojn por praktikado de Ĉukpilkado, sporto kiu ne stimulas konkuradon kaj perforton inter la ludantoj, sed ĝi disvastigas kunlaboradan kulturon kaj la spiriton de solidareco kaj paco.

En la kampo de eldonado, nia itala membro Davide Astori estas preparanta materialon, kunlabore kun niaj  membroj , pri AKVO kaj lanĉos la libron por krei konsciencon pri la valoro de ĉi tiu riĉeco, tiel abunda en nia lando kaj tiel malofta en aliaj regionoj de la Planedo.

Ĉi-jare la Rotary E-Klubo de Esperanto-Brazilo kreskis de du novaj membroj, unu el Italio kaj unu el Svedio. Nia Rotacia Klubo partoprenis en Kanado per sia Prezidanto Wallace George Du Temple de la Monda Forumo pri Akvo, promociita de Rotary International. Nia membro Jean Bosco Lutete Malanda, en Kongo, preparas projekton pri sano. Ĉi tio estis jaro de multaj atingoj kaj multaj klopodoj por strukturigi nian Rotarian E-Klubon de Esperanto-Brazilo.

Ni ĝojas pri la bona laboro  farita por la bono de la homaro, ĉu en lokaj agoj, ĉu en video-konferencoj aŭ en la retejo kie estis publikigitaj diversaj temoj trifoje monate. En la tagoj de julio 26 ĝis aŭgusto 4-a, pluraj membroj partoprenos la Universalan Kongreson de Esperanto en Lisbono, Portugalio, kie ni prezentos kun stando nian klubon de Esperanto-Brazilo, serĉante antaŭenigi Rotary, akiri novajn membrojn kaj montri ke en R.I.  ekzistas E-Klubo kiu parolas Esperanton, etendante la signifon de la Distrikto 4560.

Dum tiu kongreso ni realigos la ceremonion de la transdono de la aktuala estraro, gvidata de nia prezidanto Wallace du Temple, al la nova estraro, gvidata de nia membro João  Otávio Veiga Rodrigues.

Icon_Clip1 Konsiloj al la membroj en nia ROTARY Klubo Esperanto Brasil

Kiam vi estis akceptita kiel membro en Rotary, via sponsoro certe informis vin ke la plej bazaj devontigoj estas via aktiva partopreno en la renkontoj kaj la ĵustatempa pago de la jara kotizoj.

Sed ekzistas pliaj faktoroj, ankaŭ tre gravaj. Unue kaj plej grave, vi devas konsciiĝi, ke vi estas eniranta grupon de volontuloj motivitaj ekskluzive de la plezuro volontuli por pli justa mondo kaj la deziro dividi komunan idealon. Tiu idealo motivigas kion ni pensas, sentas kaj deziras realigi kune.

Kuniĝinte al ĉi tiu grupo, vi prezentas vin kiel unu plia volontulo por helpi atingi la celojn de via grupo.

Jen kelkaj konsiloj por senti la plezuron kaj signifon de via persona ĉeesto en nia Klubo.

1 – Konatiĝu kun la Institucio Rotary, ĝia misio, ĝiaj celoj. Studu la celojn kaj la revojn de via klubo kaj la emfazojn kaj celojn de Rotary Internacia.

2 – Alportu viajn familianojn, aliĝu al la Rotary Familio. Konatiĝu kun la membroj kaj ties kvalitoj kiujn ili povus kontribui. Ne serĉu “reinventi la radon”, uzu la donacojn, talentojn kaj spertojn de ĉiu por plifortigo de la kolektivo.

3 – Konektiĝu kun via Interna Majstro por identigi vian rolon. Reflektu pri tio, kion vi faras. Komprenu, kio estas Rotary kaj kion vi reprezentas ene de la institucio.

4 – Fokusiĝu pli pri la kvalito de la informinterŝanĝoj ol pri la eksteraj ŝajnoj.

5 – Malfermiĝu por la kunlaboro, ne por la konkurenco, ĉar tiu kreus dividon, dum la kunlaboro kondukas al unueco.

6 – Kontrolu la adekvatecon de ĉiuj gvidlinioj. Ricevu ilin kun ĝojo en la koro.

7 – Ne kreu limojn en via pensado. Kvalita pensado kondukas al kvalito vivo.

8 –  Lasu vian imagopovon flui. Memoru, ke la fantazio estas la unua paŝo por realigi revon.

9 – Montru vian vizion. Provu esti klara kaj objektiva. Uzu la eblecojn komuniki kaj  publikigi en la klubo bulteno por dividi vian vizion kun la aliaj membroj. Memoru la potencon de la vorto. Evoluigu viajn talentojn kiel oratoro kaj verkisto. Ĉiam uzu en via positiva lingvaĵo  la paradigmojn de unueco por pliigi la integriĝon.

10 – Faru kion vi diras – estu vivanta ekzemplo.

11 – Donu laŭ via ebleco ĉiujn informojn, vian tempon, energion kaj rimedojn. Estu ĉiam disponebla por  kunlaboro.

12 – Estu fluida kaj fleksebla. Ne timu ŝanĝojn.

13 – Prefere interpretu ĉion en via vivo pozitive. Estu optimisma, alfrontu malfacilaĵojn kaj problemojn kiel defiojn. Eraroj estas lernado por novaj ŝancoj.

14 – Harmoniigu kaj potencigu la sinergion de la grupo. Ideoj kaj agoj naskiĝos spontanee.

15 – Kultivu la amikecojn, kreu simpatiajn rilatojn por ke ĉiuj volas esti kune por la simpla plezuro esti kune.

16 – Promociu Rotary, inter viaj profesiaj kolegoj, en via familio, en viaj rondoj de amikeco. Prezentu novajn kunulojn.

17 – Aperu  en la lokoj kie via Klubo kunlaboras, partoprenu en la eventoj, montru vian ĉeeston.

18 – Prenu iniciatojn, proponu novajn projektojn, serĉu partnerojn.  Estu dinamika, ne atendu.

19 – Estu pli ol simpatianto, estu aktivulo, kapabla riski, ĵetu vin en necertecon sen timi fiaskon en la serĉado de sukceso.

20 –  Estu serena kaj lasu la semon de amo naskiĝi en via koro!

Alberto Bittencourt

Icon_Clip1 JUNIO  – MONATO DE  ROTARY AMIKAROJ

3. ROTARY AMIKAROJ

(Mi estas volontulo)

PROMOCII TUTMONDAN AMIKECON

Organizi homojn kun samaj interesoj, ĉu profesiaj ĉu  kulturaj aŭ sportaj.

Trovi novajn oportunecojn por servi volontule!

Rotary Amikaroj komenciĝis neformale en 1928 kiam Rotarianoj interesiĝis pri Esperanto, lingvo bazita sur radikoj de la latina, anglosaksa kaj slava lingvoj, kaj decidis renkontiĝi por interŝanĝi informojn pri la temo.

En 1947 Rotarianoj organizis  grupon de velboatoj, kaj tiamaniere

pluraj grupoj estis kreitaj laŭlonge de la historio de la plej granda privata  NRO por oferti volontule humanecajn servojn, nia Rotary.

Nuntempe ekzistas kvindek kvin Amikaroj. Por ke ni komprenu la diversecon, mi mencias la jenajn: Vinoŝatantoj, Sociaj Retoj,

Biciklado, Fiŝkaptado, Esperanto, Tutmonda Historio de Rotary, Teniso,

Motorciklistoj, Maratono-kuristoj, Itala Kulturo, Kuracistoj, Golfo, Velboati  ktp.

Vidu la kompletan kaj ĝisdatan liston de Amikaroj (Fellowships) en la retejo:
www.rotaryfellowships.org.

La Amikaroj estas aŭtonomaj kaj internaciaj kaj konsistas el rotarianoj, ties edzinoj aŭ edzoj kaj rotaraktianoj.

Por la fondo de nova grupo necesas partopreno de rotarianoj  en almenaŭ tri landoj, kiuj havas komunajn distrajn aŭ profesiajn interesojn. Ili antaŭenigas internaciajn renkontiĝojn por aktivecoj de ĉiu grupo kaj forumoj en interreto.

Ekzemple, la grupo de teniso realigas ĉiujare  sportkonkurson

kun la ĉeesto de rotarianoj de la tuta mondo. La enspezoj de la evento kutime estas donacitaj al la Rotary Fondaĵo (The Rotary Foundation) por programoj kiel PolioPlus. Ĉi tiuj amikaj rilatoj inter ĝiaj membroj, kiuj  tiamaniere komprenas malsamajn kulturojn, tiel promociante la esperatan mondan pacon.

Grupoj kiel Administrado de Altaj Kvalitoj kaj Mediprotektado  kunlaboras por profesia plibonigo de siaj membroj, kiuj interŝanĝas informojn Interrete en diskutoj pri la rilataj temoj.

Kelkaj amikaroj petas kotizojn, aliaj ne, kiel  jam dirite, la amikaroj estas aŭtonomaj kaj sendepende de R.I.,tamen ili devas respekti la normojn kaj principojn de la Institucio R.I.

Por evoluigi kaj rekoni la gravecon de la amikeca spirito kaj bonvolo inter  partoprenantaj rotarianoj en ĉi tiuj grupoj, la monato de Junio estis elektita de RI kiel la monato de grupoj de Amikaroj.

Krom la Amikaroj ni havas en Rotary  Agadgrupojn, kiuj promocias amikecajn grupojn provizante  servojn en diversaj areoj, kiel ekzemple sango-donaco.

13 pensoj pri “28-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2017/2018”

    1. Vidu, geamikoj, la moralan altecon de nia eksPrezidanto, Wallace George Du Temple!!! En lia teksto ni sentas lian amon por nia rotaria afero, per Esperanto! Ni fieras de li, dankeme!
      Iom post iom mi ekkonas niajn geasocianojn kaj miregas la belegajn kaj tre agemajn! Certe, se cxiuj el ni agi iomete, favore al nia Klubo, certe grandaj rezultoj okazos!
      Mi atendos vin cxiuj en nia Lisbona Kunveno. Certe, multaj el ni havas aliajn kompromisojn, sed certe niaj rotariaj kompromisoj krios en niaj animoj, alportante nin al Lisbono!
      Gxis baldaux!
      Kore
      João Otávio

      Ŝati

    2. PRELEGON EN LISBONO

      Karaj Samideanoj kaj Portugalaj Gastigantoj:

      Ni ĝojegas pro tiu ĉi grava kaj oportuna kunveno de nia Rotaria Klubo. Ni dankegas al la Portugalaj Rotarianoj pro la antaŭaranĝoj kiuj permesis nian nunan kunvenon.
      Geamikoj, dum unu jaro nia Rotaria Klubo naskiĝis kaj perfektiĝas ĉiuj tagoj. Hodiaŭ estas la unua ĉeesta kunveno de nia virtuala Rotaria Klubo. Tiel, hodiaŭ estas tre grava tago em niaj vivoj! Por multaj asocianoj, estas la unua fojo ke ni konas persone unu alian. Nur per la komputilo ni jam babilis.
      Ni alfrontas multajn problemojn, kiel la malmultaj partoprenantoj Ekkoni niaj videoj-konferencoj, multaj projektoj sed malmultaj asocianoj partoprenante en ilin…Sed ni sentas grandajn oportunecojn kaj grandegajn potencialojn. Ni nur bezonas eklabori kune! Kaj ni havas multajn taskojn, kiujn donis al ni Nia Prezidanto de RI, Barry Rassin:
      1) Kreskigi la klubon reale je unu asociano, almenaŭ;
      2) 60% de la asocianoj devu informi siajn naskiĝatagojn en “My Rotary” (Rotary.org);
      3) Patronigi la kreadon de unu nova Rotary Klubo, aŭ satelita klubo;
      4) Atingi minimuman donacon, “per capita” de US$100 al Rotaria Fondaĵo, por la Jara Fondo;
      5) Kreskigi la partoprenantojn en niaj Projektoj;
      6) Realigi signifan lokan aŭ internacian projekton, en ia ajn enfokusa areo;
      7) Disvastigi Rotary-on en la Esperanta medio kaj disvastigi Esperanton en la Rataria médio, kreeme;
      8) Disvastigi per la TV, ĵurnalo, revuoj, ktp;
      9) Starigi partnerecojn kun entreprenoj, registaroj aŭ ne-registaraj organizaĵoj kaj fari kune projektojn.
      10) Ekkoni la sociajn demandojn en niaj urboj, kvartaloj, kaj krei projektojn por solvi ilin.
      Karaj Geamikoj: ni bezonas atingi tiujn taskojn por montri al Internacia Rotary ke Esperanto estas efika. La Esperantistaj Rotarianoj estas vere kompromitiĝis kun la rotariaj objektivoj! Ĉu ni povas aserti, jesigi, certigi tion? Ĉu jes? Ĉu ne? …………………..Mi kunfidas en la esperanta flamo! Mi fidas en la idealo de ĉiuj Esperantistoj, kiuj deziras vidi la uniĝon de ĉiuj popoloj, sen la lingva baro, sed, ankaŭ ni deziras niajn gefratojn sanajn, instruatajn, sukcesajn! Per Esperanto ni povas atingi la unuan objektivon. Per Rotary, ni povos atingi la aliajn!
      Rotary serĉas rezultojn! Ni povos atingi ilin! Sufiĉe ke ni laboru sen lace! Mi bezonos de ĉiuj vi por gvidi nian Klubon. Sen la helpo de ĉiuj mi nenion povos fari. Bona Prezidinto estas tiu kiu povis labori aldonandinte siajn klopodojn al kunlaborado de ĉiuj klubanoj, por atingi la samaj objektivoj!
      Por tio estas esenca ke nia interkomunikado fluos bone. Ni jam meti en nia paĝaro (rotaryclubdeesperantobrasil.org) la Prezidantan Mencion kaj “Estu la Inspiro”, kie ni legas: “La rotariaj servoj ŝanĝas vivojn kaj komunumojn.” La areo de agado de nia klubo estas la komunumoj kie niaj asocianoj loĝas. Do, ĉiu estas la ĉeesto de nia klubo en la urbo, en la kvartalo, kie ni loĝas.
      Tage, unu virino demandis en sia urbo, sur la strato, al la pasantoj: “Kion mi povas fari por vi?” Tiel, ŝi malkovris suferantaj homoj, kies doloroj ŝi mildigis; ŝi sukcesis fari datrevenfeston al juna enmigrantino, kiu datrevenis dum tiu tago… La bona virino faris malmulte, pro ŝia sola ago. Sed ŝia propono estis tiu kiu ŝi faris.
      Kion ni povas fari por nia komunumon per la rotariaj rimedoj? Ni ne deziras konkuri kun la Ŝtatoj, Registaroj, nek kun aliaj organizaĵoj. Ni deziras nur fari la bonon!
      Ĉu ni estas vera Rotaria Klubo?
      Jes! Ni estas Rotaria Klubo! Jes, ni estas Rotaria Klubo! Jes, ni estas Rotaria Klubo de Esperanto Brazilo!!!!

      João Otávio Veiga Rodrigues

      Ŝati

  1. …KAJ DAVIDE EL iTALIO SENDAS JENAJN VORTOJN:

    Kara Wallace, Kara Joao Otavio, karaj Cxiuj,

    mi estas vere honorata esti membro de nia Klubo, kaj deziras en tiu cxi momento (mi ankaux ne cxeestos en Lisbono) danki al Vi cxiuj por la kontribuo, esenca, kiun vi doni/a/os al nia Afero, samtempe rotaria kaj esperanta. Mi fieras esti Via samklubano kaj samideano.
    Elkore,

    Davide

    Ŝati

  2. KARAJ MEMBROJ DE NIA KLUBO!
    JEN LA KORTUSXA MESAGXO DE NIA UNUA PREZIDANTO; wALLY

    Letero Pri la Transdono de la Prezidanteco
    Rotary Club Esperanto Brasil
    30 junio 2018

    Karaj kaj Estimataj Geklubanoj,

    Estis por mi granda honoro esti la unua prezidanto de ‘Rotary Club Esperanto Brasil’. Honoro jes, sed ankaŭ estis granda kaj grava respondeco. Parte preparis min por tiu funkcio miaj pli fruaj postenoj en Esperantaj organizaĵoj; prezidanto de Kanada Esperanto Asocio, komitatano de UEA, direktoro de la ‘Esperantic Studies Foundation’ (ESF), kaj funkciulo pri alfabetigo en mia klubo ‘Rotary Club Sidney Apud la Maro’, en Kanado, kaj prezidanto de la Verda Partio de Kanado. Tamen, la celoj kaj kernaj valoroj de Rotary estas tiel gravegaj por la estonteco de la homaro ke mi devis konstati en la koro ke mi frontas tute novan defion, defion de grado indega. Inter la grupoj kiujn mi antaŭe prezidis nur tiu de Esperanto kaj ‘Rotary’ estis universalaj. Tiu de Esperanto estas plejparte mondlingva. Tiu de ‘Rotary’ estas tutamplekse mondskala kaj enkluzivas la ekonomiajn, personajn, sociajn, karitatajn, kaj profesiajn aferojn. Kunmetu la du aferojn de Esperanto kaj ‘Rotary’ kaj jen la ‘plej granda defio, la plej granda honoro!

    Kiel prezidanto de ‘Rotary klubo Esperanto Brasil’ mi pensis pri la niaj celoj; ke ni akcentu kaj evoluigi amikajn rilatojn inter niaj membroj por kapabligi ilin servi volontule al la ĝenerala intereso de la homa socio; valorigi la principojn de alta etiko en ĉies aktiveco. Kiel prezidanto de ‘Rotaria klubo Esperanto Brasil’ mi pensis pri la niaj kernaj valoroj de volontulado, amikeco, individua integreco kaj kapablo organize estri por servi kun larĝvido al la forigo de maljusteco, malsato, malsanoj kaj analfabeteco. La Esperanta aspekto de nia klubo – pri tio mi ankaŭ pripensis – justeco kaj egaleco en lingva komunikado kaj la filosofio de nia majstro D-ro Zamenhof, la homaraneco!

    Tamen, mi povas raporti ke mi trovis la laboron tre plezurigan ĉefe pro la spertaj kaj amikaj helpoj de niaj gekolegoj, Gesinjoroj Gratapaglia, João Otávio Veiga Rodrigues, kaj Roberto Gandara; al ili mi ŝuldas sincerajn dankojn! En ‘Rotary’ la geklubanoj helpas unu la alian. Pro tio, la posteno de ‘prezidanto’ iras pli facile al nova persono ĉiujare.

    Nu, estas la oficiala tempo por transdono de la ‘Prezidanteco’, la unua transdono en nia juna ‘Rotary Club Esperanto Brasil’. Per jena letero mi transdonas tiun ‘Honoron’ de ‘Prezidanteco’ al

    Sinjoro João Otávio Veiga Rodrigues. Sciu, kara amiko, ke mi kaj aliaj geklubanoj staras apud vi en plena preteco kunhelpi por ke vi povu kompletigi viajn devontigojn por nia klubo dum la venonta periodo de 2018-2019. En la pasinta periodo mi persone financis la ‘vidkonferencojn’ ĉe ‘Zoom’ sistemo, kaj mi kompleze pretas fari tion ankaŭ denove.

    La oficiala ceremonio okazos en Lisbono dum la Universala Kongreso de Esperanto. Mi tre bedaŭras ke mi ne havas oportunon persone partopreni tiun gravan eventon.

    Al vi ĉiuj mi deziras agrablan kongreson kaj indan ceremonion de transdono.
    Sincere via,
    Wallace George du Temple
    Prezidanto de ‘Rotary Club Esperanto Brasil’ 2017/2018

    Ŝati

  3. Karaj Geamikoj,
    Kiel rapide pasas la tempo, chu? Ni jam komencis la sekvan rotarian jaron. Kiel kutime ni chiuj klopodas dissendi amon, ke nia mondo estu bona loko ne nur por ni, sed por chiu generacio. Belajn vortojn de nova prezidanto citis Ursula. Alberto transdonis gravajn konsilojn al nia membraro. Ni rotarianoj kun nova forto laboros por plenumi tiujn belegajn celojn.
    Mi deziras gratuli al la tuta estraro pro via sukcesplena laboro. Ni ja chiuj bone scias, ke la plej malfacile estas komenci. Vi do faris neimageblan laboron por fondi nian klubon. Koran dankon pro tio!
    Tial mi ege hontas, ke mi dum pasinta nia rotaria jaro ne ofte vizitis nian pagharon okupighante pri multaj E-aferoj forgesante, ke mian forton mi chefe ricevas de vi admirante vian (nian) kunlaboron. Via belega kunlaboro montras, ke oni devas kredi je bono. Mi kore dankas al Ursula kaj Giuseppe, ke dum malfacila por mi tempo (strecha laboro, malsano, maljustajhoj je la flanko de esperantistoj, ktp) ili ne lasis min sola, sed helpis al mi trarompi tiun fatalon…
    Mi bedauras, ke en Esperantujo esperantistoj ne imitas agojn de Ludoviko Zamenhof kaj chiam pli kaj pli maljustajho farighas normala en nia E-rondo… Domaghe, ke ni esperantistoj pli kaj pli akultimighas al tiu malbona situacio. Mi do ghojas, ke dank’ al Ursula kaj Giuseppe mi povis farighi membro de nia R-Klubo kaj ekkoni veran amikecon.
    Mi permesas min citi la vortojn el la mesagho de Ursula.
    “Ni deziras ke la bono, kiun ni faras – daŭru.
    Ni volas fari la mondon pli bonan lokon.
    Ne nur ĉi tie, ne nur por ni, sed ĉie,
    por ĉiuj, por generacioj. ”
    Chion bonan al vi chiuj.
    Kore.
    Małgosia

    Ŝati

  4. “Ni deziras ke la bono, kiun ni faras – daŭru.
    Ni volas fari la mondon pli bonan lokon.
    Ne nur ĉi tie, ne nur por ni, sed ĉie,
    por ĉiuj, por generacioj. ”

    2018-2019 RI Prezidanto Barry Rassin

    Jen, karaj geamikoj, la vortoj per kiuj nin gvidos venontjare nia R.I.
    prezidanto.

    Ŝati

  5. Saluton Alberto,
    Viaj 20 konsiloj al la membroj de via klubo estas tre akurataj por bone komenci la novan rotarian jaron. Promocii rotary estas tre grava (la 16-a konsilo). Ni, esperantistoj, devas promocii R.I en Esperantujo malgraŭ ke tio malfaciliĝas ĉar ekzistas antaŭjuĝoj. Mia klubo (https://louvain-la-neuve.rotary2170.org/fr/) akordiĝas kun rotary club de Zagreb (http://rotary-club-maksimir.hr/) por kunlabori pri Gobal Grant (https://first-smiles-en-70097.causevox.com/). Estus interese koni esperantistojn de Zagreb por diskonigi al ili la novaĵon kaj montri ke RI estas agadas praktike. Ĉu Ekzistas en via klubo iuj, kiuj konas esperantistojn en Zagreb?
    Amike.
    Jozefo
    Joseph van der Vleugel (prezidanto de RADE kaj sekretario de la R.C. Louvain-la-Neuve, distr. 2170/Belgio)

    Ŝati

    1. Kara Jozefo.
      Gratulojn por la Global Grant de via klubo. Tre interesa ebleco arbi tie noajn rotarianojn!
      Responde al via peto, en Zagreb ekzistas 8 delegitoj de UEA el kiuj ni bone konas la delegiton s-ino Marja Belosevic e-mail miriam010@gmail.com.
      Por informi pri Rotary, estus bone kontakti ankau la Unuighon de Zagrebaj Esperantistoj ( UZE) e-mail zagreba.esperantisto@gmail.com.
      En Lisbono nia klubo estos reprezentota kun pli ol dek membroj kaj ni faros la transdonon de la prezidanteco en loka tradicia klubo.
      Ghis baldau
      Giuseppe

      Ŝati

Lasi respondon

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.