La temo de nia 1-a renkonto estas:
“Sukcesan 2-an jaron al la Rotary Klubo Esperanto Brasil!”
Rebonvenon al niaj 25 geamikoj en komunaj volontulaj agadoj!
La instigaj vortoj de nia monda prezidanto 2018-2019 Barry Rassin gvidu nian Klubon en la nova jaro:
“Ni deziras ke la bono, kiun ni faras – daŭru.
Ni volas fari la mondon pli bonan lokon.
Ne nur ĉi tie, ne nur por ni, sed ĉie,
por ĉiuj, por generacioj. ”
Nia pasintjara prezidanto Wally du Temple en Kanado, diris al niaj membroj:
…ke ni akcentu kaj evoluigu amikajn rilatojn inter niaj membroj por kapabligi ilin servi volontule al la ĝenerala intereso de la homa socio; valorigi la principojn de alta etiko en ĉies aktiveco.
Mi pensis pri niaj kernaj valoroj de volontulado, amikeco, individua integreco kaj kapablo organize estri por servi kun larĝvido al la forigo de maljusteco, malsato, malsanoj kaj analfabeteco en la mondo.
Mi transdonas la honoron de la prezidanteco al nia membro João Otávio Veiga Rodrigues. Sciu, kara amiko, ke mi kaj aliaj geklubanoj staras apud vi en plena preteco kunhelpi por ke vi povu kompletigi viajn devontigojn por nia klubo dum la venonta periodo de 2018-2019.
Malsame al la unua jaro, kiam ni komencis krei la klubon, kiam niaj aktivecoj estis limigitaj ĉefe je organizaj laboroj, interkonatiĝo kaj altigo de la membronombro, nun ni havas pli feliĉajn kondiĉojn ekagi kaj plivastigi niajn rotariajn agadojn de solidareca volontulado kaj amikecaj interrilatoj.
Daŭrigo – integrado – videbleco – servado . Ne facila defio, kiam nia elektronika Klubo vivas dise tra la mondo, malsame al tradiciaj Rotary kluboj kiuj vivas “inter kvar muroj izolitaj”. Sed ni profitos samtempe nian bonan kondiĉon de esperantisteco ligita al la rotariaj celoj.
En la lastaj du monatoj fakte nia Klubo “okazis” en pluraj diversaj lokoj tra la mondo. Kaj pri tio ni nun koncize raportas.
Nia nova Estraro
La tradicia ĉiujara transdono de la estraro en la 35.500 Rotary kluboj en la mondo okazadas en la monato julio, sed la nia realiĝis la 1-an de aŭgusto ne en nia brazila distrikto 4560, sed dum la Universala Kongreso de UEA en Lisbono, Portugalio.
Kvankam dum la UK, la sidejo de la ceremonio estis tradicia loka Rotary Klubo, kiu entuziasme kaj amike invitis nin al sia hejmo laŭ antaŭa propono de nia Klubo, kelkajn semajnojn antaŭe.
Tiu akcepto okazis la 1-a de aũgusto kun la oficiala partopreno de la tutmonda RADE prezidanto Joseph van der Vleŭgel kaj bela nombro de niaj membroj (Alfred, Ladislaŭ, Sônia, Ursula, Georgo, Vanda, Ulisses, João Otávio, Alessandro kaj Giuseppe).
Post la oficiala transdono de la Prezidanteco al João Otavio kaj la teamo de liaj estraranoj fare de la aganta Prezidantino Vanda, nome de Wally du Temple, la ĉeestantoj vespermanĝis kun la membroj de la loka Klubo en etoso sincere amika kaj ….internacia.
Nia Klubo ofertis la prestiĝan diplomon PAŬL HARRIS FELLOW al la RADE prezidanto Joseph pro lia granda laboro krei novan RADE paĝaron kaj al Vanda pro la laŭleĝaj proceduroj por nia Klubo.
La nova estraro konsistas el João Otavio kiel prezidanto, Cleder kiel vicprezidanto kaj indikata venonta prezidanto, Sônia kiel trezoristo, Ursula kiel sekretariino, Wally kiel ceremonia protokolo, Ladislaŭ kiel respondeculo por la Rotary Fondaĵo.
Dimanĉo la 5-a de aŭgusto en hotelo de Lisbono okazis simpatia renkonto kun pluraj membroj de nia Klubo, kiuj festis la alvenon kaj la konatiĝon kun nia membro Julio Calegari, kiu laboras kiel ĉefstevardo en la flugkompanio Emirates Arabes kaj bedaŭrinde ne povis liberiĝi por partopreni la Universalan kongreson sed nur por nia trihora vespermanĝo. Ankaŭ li ricevis la diplomon PAŬL HARRIS FELLOW pro liaj eksterordinaraj volontuladoj ĉefe en Afriko per la organizado de pacaj ludoj inter gejunuloj. Partoprenis la eventon la brazila diplomato Fernando Valim, esperantisto de longa tempo, kiu tre verŝajne iĝos membro de nia Klubo, kune kun du aliaj diplomatoj en Pollando kaj Slovakio.
Ni nepre devas mencii la grandan sukcesan koncerton de nia membro
Georgo el Pollando dum la Universala Kongreso kun sia filino Dominika, profesia aktorino, antaŭ centoj kaj centoj da spektantoj. Nia membro Alfred estis dum la UK reelektita kiel prezidanto de la tutmonda esperantista ĵurnalista Asocio.
Post Lisbono, membroj de nia klubo renkontiĝis en San Marino ( la plej antikva Respubliko de la mondo) okaze de la ĉijara Itala Kongreso de Esperanto. Tie oficiale Davide Astori gvidis altvaloran seminarion pri Ĝenerala Lingvistiko dum kvar sinsekvaj tagoj kaj geedzoj Grattapaglia prelegis pri granda volontula projekto en Brazilo. Partoprenis la kongresorganizadon ankaũ nia membro Alessandro Perna, kies edzino kaj filoj estis inter la organizantoj de la kongreso.
Karaj, vi vidas, ke ne estis tempo por skribi pli frue, ĉar ni devis vivi la internaciajn kontaktojn de nia Klubo.
Nun sekvas la prezento de nia nova prezidanto!
“Estu la Inspiro!”
Jen la invito de nia monda Rotary Prezidanto al ĉiuj ni, Rotarianoj!
“Estu la inspiro” signifas fari iom pli ol niaj devoj.
Signifas vidi la bezonojn de niaj najbaroj, gefamilianoj, kaj oferi apogon.
Signifas zorgi la komunumajn problemojn kaj trovi solvojn por pli justa socio.
Ĉiutage kaj ĉiunokte aperas sur la TV ekrano mondaj tragedioj! Teruraj! Ni spektas ĉion el nia brakseĝo, oscedante, kaj tuj ni iras dormi, por la taskoj de la sekvanta tago! Tiel, la tagoj teksas nian nekredeblan senson da peza nekapableco!!! Do, ni nin limigas, kaj ne ekzercas, pigras, kaj iom post iom, ni interne mortas!
La espero estas sento de tiuj kiuj luktas kontraŭ tio ĉi! La sumo de la esperoj kreas la justan socion, kiam la Esperantoj scias kiuj povos ŝanĝi, ekde etaj agoj ĝis grandaj agadoj, kune!
Mi deziras inviti niajn asocianojn por esti la inspiro en viaj urboj, en viaj kvartaloj, kreonte projektojn por plibonigi la vivojn de siaj komunumoj!
Nia nova rotaria jaro jam komencis ekde pasinta 1º de julio. Nun ni devus komenci labori kune!
La unua projekto estas la “Flava Septembro” kaj mi proponas ke vi sendu mesaĝetojn al viaj retaj kontaktoj, petante ke ili sendu al aliuloj. Simplaj mesaĝetoj povas ŝanĝi la vojon de depresio, abisma falo al memmortigo!
Kore
João Otávio Veiga Rodrigues
Prezidanto de Rotaria E-Klubo de Esperanto-Brasil
Gratulojn al la nova estraro! Mi interesigxas pri fruktodona agado.
ŜatiLiked by 1 persono
Karaj amikoj,
mi tute konsentas: plibonigi la vivkondicxojn por la homoj kaj estontaj generacioj de homoj estas grava tasko.
Mi – kiel jxurnalisto – aktuale kontribuas per verkado de artikoloj en germana lingvo pri novaj teknologioj, kiuj helpas malrapidigi la klimato-sxangxon. Mi esperas, ke multaj homoj legas la artikolojn kaj aplikos la informojn por “savi” nian nunan klimaton.
ŜatiLiked by 1 persono
Kara Alfred, mi invitas vin skribi artikolon por nia venonta renkonto pri tiu ege interesa temo (novaj teknologioj kontrau la klimato sxangxo) kaj sendu al mi plej malfrue la 28an septembro. Certe vi signife kontribuos al niaj ideo internsxanghoj tiurilate. Amikajn salutojn al vi!
ŜatiŜati
Mi ghojas ke ni povas daùrigi niajn agadojn kun la saman senton. Saluton al chiuj.
ŜatiŜati
Saluton, kara amiko Jean Bosco Malanda Lutete!!!
ŜatiŜati
Karaj Cxiuj,
mi ne estis korpe en Lisbono, sed kore kaj anime certe.
Nur etan saluton al Vi cxiuj, dankante al la Destino ke mi estas parto de tiu cxi eksterordinara aro da homoj, kiu estas nia Klubo.
Elkore, el Italio,
Davide
ŜatiLiked by 1 persono
Ni trovigxas en la FLAVA SEPTEMBRO kaj mi deziras aldoni kelkajn informojn tiurilate:
La Monda Tago pri Prevento kontraŭ Memmortigo estas ĉiujare rememorata je la 10-a de septembro. Laŭ la Monda San-Organizo (MSO), mezume po du homoj sin mortigas ĉiun minuton en la mondo. Se ni kalkulas je 24 horoj, tiam la kvanto atingas preskaŭ tri mil mortojn.
Nur en Brazilo, proksimume po 25 homoj forigas sian vivon ĉiun tagon. Tio rezultas je kvanto de preskaŭ naŭ mil mortoj ĉiun jaron.
Ĝenerale, tiu homo fariĝas malĝoja, senespera. Ne vidante solvon por sia problemo, li ekpensas pri memmortigo. Foje li parolas pri tio, foje ne. Li fariĝas silentema, li ekdeziras morti. Tio evoluas al intenco ja morti. Tiu ago povas mortigi aŭ ne, eble ĝi estas nur intenca ago. ‘Ha, sed tiu, kiu vere sin mortigos, tiu ne sciigas sian intencon’. Jen malveraĵo: 90 procentoj el la memmortigintoj lasis iun sciigon. Multaj el ili, proksimume 40 procentoj, vizitis kuraciston en la lastaj 30 tagoj… estas maltrankviliga la fakto, ke oni ne perceptis kaj prizorgis tion.”(informoj Legio Bona Volo)
ŜatiŜati
Belega laboro!!! Dankon kaj gratulojn.
ŜatiLiked by 1 persono
Kiam mi sendis la mesaĝon mi konstatis ke vi ankaŭ uzas WORDPRESS 🙂
ŜatiLiked by 1 persono
Jes! Vi pravas. Mi atendas ke niaj aliaj asocianoj partoprenos de nia temo: Kiel Rotary povos kunlabori kun via komunumo???
ŜatiLiked by 1 persono
Kara Joao,
Karaj membroj,
Mi ĝojis ĉeesti vian kunvenon en Lisbono kaj esperas partopreni en la venonta en Finlando.
1. Ĉu vi povas klarigi al mi kio estas la « Flava septembro » ?
2. Por mi Rotary estas rondo de amikoj kiuj kapablas starigi lokajn projektojn dank’al bonvolo de membroj kaj internaciajn projektojn dank’al la rilatoj de RI. Mi intencas priskribi diversajn projektojn de rotariaj kluboj en la retejo de RADE. Por fari tion mi lernas nun metodon por pli bone uzi la programaron WORDPRESS. Ĉu vi uzas la saman programaron por via retejo ?
3. La elektronika klubo estas tute nova afero kaj devas adaptiĝi al tiu nova etoso. Mi sugestas ke ni komuniku kun elektronikaj kluboj kiuj parolas nian gepatran lingvon por scii kiel ili funkcias. Ni havas dank’al Esperanto la eblecon kontakti komunumon, kiu ne konas RI. Tio estas malfacileco sed ankaŭ oportuno.
4. Vi povos vidi kelkajn minutojn de la kunveno en Lisbono alklakante http://esperantorotary.org/wp-content/uploads/2018/08/Malfermo-de-la-kunveno-en-Lisbono.mp4 aŭ iri al la retejo http://www.rotaryesperanto.org kaj alklaki la rubrikon « novaĵoj » Kiam mi pli bone zorgos pri la retejo, mi povos registri pli da minutoj
Mi salutas vin kore kaj esperas subteni vin en viaj projektoj.
Jozefo
ŜatiLiked by 2 people
Dankon, Jozefo!!!! Via opinio estas tre incitata!!!!
Flava Septembro estas oportuna kampanjo por disvastigi mesagxojn tra la mondo kontraux la memmortigo.
Jes, nia retejo ankaux estas sur bazo de wordpress.
Vi pravas pri nia bezono en kontakti aliajn virtualajn Rotary Klubojn.
La kunigado de diversaj spertoj povas ebli nia propra maniero por vivi nian grupon!
Pacon!
João Otávio
ŜatiŜati
iom grava korekto:
la retejo de RADE estas http://www.esperantorotary.org
kaj ne la indikata de Jozefo http://www.rotaryesperanto.org. ATENTU!
ŜatiŜati
Dankon Ursula … mi eraris 🙂
ŜatiLiked by 1 persono
Kiu nenion faras, ne riskas erari – ni faru kaj eraru kiom ofte kiel eble.
Amike al vi Ursula
ŜatiŜati
Mi kun ĝojo legas ke la aktiveco de la klubo rekomenciĝis post la somera interrompo.
ŜatiLiked by 1 persono
Bonvolu, amiko Leif Nordenstorm, alportu vian opinion pri la Rotaria movado kaj kiel Rotary povos plibonigi la vivon de via komunumo.
ŜatiLiked by 1 persono
Karaj rotariaj geamikoj,
mi ege ĝojis legi pri viaj agadoj dum la pasinta UK kaj poste! Mi ankaŭ ĝojis pri la inspiraj vortoj de João Otávio. Bona instigo por ekagi. Ankaŭ en tiu ĉi jaro mi volonte apogos la celojn de RADE laŭ miaj povoj.
Kore salutas
Christoph
ŜatiLiked by 1 persono
Kara amiko Cristoph: mi tre dankas vin pro viaj amikaj vortoj kaj mi petas vian vidon pri Rotary. Bonvolu, kion reprezentas al vi Rotary? Ekzistas multaj difinoj: Amikaj grupoj; Profesiaj gupoj; bonfaranta asocio; finfine, kion faras Rotary?
Mi pensas ke ni bezonas intersxangxi opiniojn pri tiu temo.
João Otávio
ŜatiLiked by 1 persono
Kara,
miaopinie Rotario dank’ al bona organiznivelo, strukturo kaj kapablo de lokaj kluboj havas la potencon helpi rapide kaj efike tie, kie aliaj agantoj mankas por solvi urĝajn sociajn problemojn. Nia tasko estas resti viglaj por malkovri, atenti gravajn defiojn kaj bezonojn. Solvi tiajn problemojn surloke kaj internacie en rondo de samideanaj amikoj plie faciligas la forton de nia agado.
Amike,
Christoph
ŜatiLiked by 1 persono
VOLONTE mi sendas al vi a parte la konfirmon de via vizito en nia renkonto..
Aperu ofte cxe ni – ni sincere gxojas!
ŜatiŜati
Ekkoran dankon pri la raporto pri Lisbono fare de Ursula, kaj al Otavio, dankon pro via instigo al ni esti aktivaj dum la monato de septembro pri la kampanjo eduki homojn pri la valoro de la vivo ne gravas kiam oni alfrontas ajnajn problemojn.
ŜatiLiked by 1 persono
Mi tre dankas vin pri via kompreno kaj kunlaboro.
ŜatiŜati