La temo de nia 2-a renkonto estas:
“KIEL STATAS LA LUKTO DE ROTARY KONTRAÚ POLIO ?”
Prezidanta mesaĝo

Antaŭ unu jaro, la Estraro de ROTARY INTERNATIONAL adoptis novan vidpunkton, reflektante niajn aspirojn por la organizaĵo kaj ĝia estonteco. Ĝi deklaras: “Kune ni vidas mondon, kie homoj kuniĝas kaj agas por krei daŭripovan ŝanĝon – tra la mondo, en niaj komunumoj kaj en ni mem.”
Tiu simpla frazo montras tion kio estas esenca en Rotary. Ni kuniĝas, ĉar ni scias, ke ni estas multe pli fortaj kune ol se ni estus solaj. Ni agas, ĉar ni ne estas sonĝantoj, sed farantoj. Ni laboras por krei daŭripovan ŝanĝon, kiu daŭros longe post kiam nia partopreno finiĝis – tra la mondo kaj en niaj komunumoj. Kaj eble plej grava ol ĉio, ni laboras por krei ŝanĝon en ni mem – ne nur konstrui pli bonan mondon ĉirkaŭ ni, sed fariĝante pli bonaj homoj.
Fama frazo atribuita al la franca verkisto Antoine de Saint-Exupéry diras: “Se vi volas konstrui ŝipon, ne komencu kolektante lignon, tranĉi tabulojn, aŭ asigni taskojn. Komencu vekiĝante en la animoj de viaj laboristoj sopiron pri la vasta kaj senfina maro.” Ĉiu el ni venis al Rotary ĉar ni havis sopiron – kaŭzi ŝanĝon, fari la diferencon, esti parto de io pli granda ol ni mem. Tiu deziro, tiu vizio por pli bona mondo kaj nia rolo en ties konstruado, estas kio kondukas nin al Rotary. Tiu deziro farigis nin membroj, tio estas, kio motivigas nin servi, kaj tio kaŭzis al mi elekti nian temon por ĉi tiu Rotaria jaro:”Estu la Inspiro”.
Mi volas vidi Rotary “esti la inspiro” por niaj komunumoj per servado kun transforma efiko. Estas tempo komenci movi antaŭen, forigante la barojn kiuj retenas nin. Ni faciligu la plibonigojn en niaj kluboj aŭ eĉ krei novajn klubojn, kiuj pli bone respondas al niaj aktualaj kaj realaj bezonoj. Ni laboru por plifortigi Rotarakton kaj faciligi la transiron de membroj de Rotarakt-kluboj al Rotariaj kluboj. Ni donu al ĉiuj rotarianoj la flekseblecon por servi laŭ la kondiĉoj, kiuj funkcias plej bone por ili, tiel ke ĉiu rotariano renkontu konstante altan valoron en la fakto esti membro de Rotary.
Vere daŭrigebla servo, la speco de servo, al kiu ni strebas en Rotary, signifas rigardi ĉion, kion ni faras kiel parto de pli granda tutmonda ekologio. Ĉi-jare mi petas, ke vi ĉiuj “estu la Inspiro” por daŭrigebla servo, celante la efikon de ekologiaj konceptoj en nia laboro.
La naturmedio ludas ŝlosilan rolon en ĉiuj ses niaj fokusaj temoj, kaj tiu rolo daŭre fariĝas pli grava pro la kreskanta efiko de klimata ŝanĝo. Estas tempo ne plu vidi la naturmedion kiel io separata de tiuj ses areoj. Pura aero, akvo kaj grundo estas esencaj por sanaj komunumoj – kaj esencaj por pli bona, pli sana estonteco, kiun ni alstrebas.
Estu la Inspiro – kaj kune ni povas kaj ni volas inspiri la mondon.
KIEL STATAS LA LUKTO DE ROTARY KONTRAÚ POLIO ?

La respondo troviĝas en la mesaĝo de Ron Burton, Kuratoro de la Rotaria Fondaĵo (vidu Rotary Brasil de septembro 2018 pag.36).
En 1988 ekzistis ĉirkaŭ 350.000 kazoj de POLIO en 125 landoj. Kaj en tiu jaro Rotary kolektis donacojn de 247 milionoj da dolaroj por la lukto kontraú POLIO.
Dum la sekvaj 30 jaroj, kun niaj partneroj: UNICEF, la Monda Organizo por Sano, la Centro por Prevento de Malsanoj en Usono kaj la Fondajo Bill & Melinda Gates, ni kolektis centojn da milionoj da dolaroj por aĉeti la vakcinojn kaj organizis naciajn tagojn por Imunizado, defendante la kaŭzon kune kun la mondaj registaroj.
Tial, post mirinda laboro, en 2017 oni registris apenaú 22 kazojn de la malsano en Niĝerio, Afganio kaj Pakistano. Kiam neniu kazo estos registrita, oni devos atendi ankoraú 3 jarojn ĝis kiam la Monda Organizo por Sano deklaru la mondon libera de tiu terura malsano. Dum tiuj 3 jaroj oni devos daúrigi la vakcinadon de la infanoj, kiel garantio mesaĝo de João Otávio prezidantoke la viruso ne revenu. Antaŭ kelkaj monatoj en norda Brazilo (Amazonio) aperis la suspekto de novaj kazoj de POLIO, tamen ĝis nun nenio publikiĝis konkrete pri la danĝero.
La 24an de oktobro oni celebros en Usono la 30an datrevenon de la Globa Iniciato por la elradikigo de la POLIO malsano, en kiu nia organizo estis inter la plej aktivaj kunlaborantoj. Tutmonde rotarianoj ofertis kaj ofertadas monon por aĉeti vakcinojn, ĉefe la diplomo de PAŬL HARRIS FELLOWSHIP motivigis homojn donaci kaj la rezulto ja estas evidenta, se oni rigardas la konkretojn ciferojn de antaŭ 30 jaroj kaj hodiaŭ.
Nia Klubo ankaŭ devas komenci partopreni kaj
laŭ niaj eblecoj oferti iom da mono por aĉeto de vakcinoj.
Pro tio nia estraro decidis inviti la membrojn donaci
la 24an de oktobro ian ajn kvanton da mono por la lukto kontraŭ POLIO.
Imagu ke vakcino por unu infano kostas meze duono da realo (0,50 realo), se vi donacus dek realojn, vi savos 20 infanojn en tiuj tri landoj supre nomitaj. Kun cent realoj vi helpos al 200 infanoj. Ne forgesu ke ĉiu ajn via kontribuo estos utila!
Vi povos sendi al nia bankkonto en Banco do Brasil vian unufojan donacon indikante vian nomon. Sekve nia kasistino Sonia konfirmos al ĉiu unuopulo la alvenon!
Banco do Brasil, Agencia 1003-0, conta corrente 59.331-1, Brasilia, Asa Norte 504 je la nomo de” Rotary Club Esperanto Brasil”, motivo POLIOPLUS. Niaj eksterlandaj membroj povos sendi sian kontribuon kontraŭ POLIO al la UEA konto receb-c. Ni kalkulas je via solidareco, karaj klubanoj….
Mesaĝo de João Otávio prezidanto
Geamikoj: Pacon!
Dum tiuj ĉi lastaj semajnoj mi pripensadis pri la aktivecoj de nia klubo. Kie estas la opinioj de niaj geamikoj pri nia Rotaria Klubo? Nia Sekretariino Ursula demandis per retmesaĝo, sed malmultaj respondis.
Mi petas vian pli aktivan partoprenadon, eĉ mallongan, en nia retejo
https://rotaryclubdeesperantobrasil.org
Tiel, skribu, geamikoj kaj sugestu, opiniu, prezentu projektojn por niaj volontulaj agadoj! Rotaria Klubo estas amikeco, kreante la bonon al nia komunumo per volontula servado!
Niaj iloj estas nia kreemo, nia fido, nia espero, niaj homrilatoj, kaj niaj aktivecoj.
Mi atendas ke vi ĉiuj legu dum ĉiu monato niajn du publikaĵojn kaj komentu la unuopajn temojn.
Amike, rotarie,
João Otávio prezidanto 2018/2019, Distrikto 4560
Tre gravas la temo kaj mi ankaux volas kontribui !
Mi konsentas kun Joao Otavio ke nia klubo povas kaj devas esti pli aktiva kaj krei novajn projektoj.
Mia teamo Esperanto Tchoukball Clube estis tre felicxa kun la subteno kaj ni nun preparas novajn projektojn por la loka komunumo rilate al la instruado de la sporto kaj kulturo de paco kaj amikeca interrilatoj !
ŜatiLiked by 1 persono
Ankaù mi sendos kontribuon por Polio +.
Korajn salutojn al ĉiuj!
ŜatiLiked by 2 people
Karaj Geamikoj,
gravega estas la sugesto donaci kontribuon por la programo Polio +.
Mi plej baldaux faros tion. Intertempe salutas mi vin cxiujn elkore,
Davide
ŜatiLiked by 2 people
Tre volonte mi disponigos al vi la kvankam modestaj ebloj de nia Universala Medicina Esperanto-Asocio. Bedaŭrinde niaj fortoj ne sufiĉos por mem persone partopreni vakcinadprogramojn surloke kie ili estas bezonataj, sed ni povos helpi peri kontaktojn kaj ekz. traduki informtekstojn pri medicinaj temoj. Artikolo pri nia asocio, kiu festas la 110-an jaron de lafondodatrevenon ĉi-jare, en la angla aperis en la lasta eldono de la “World Medical Journal” (https://www.wma.net/wp-content/uploads/2018/09/WMJ_2_2018.pdf). Ĉi tiun monaton ni aliĝis al HIFA (http://www.hifa.org), iniciato por disponigi gravajn informojn pri sanrilataj problemoj al komunumoj, kiuj ne regas la grandajn eŭropajn lingvojn. Kaj ne forgesu, ke ĉiuj rajtas sendi artikolojn pri sanrilataj problemoj en ajnaj lingvoj al nia ĵurnalo, “Medicina Internacia Revuo”. Pli kaj pli ankaŭ grandaj eldonejoj komprenas, ke justa komunikado estas bezonata en medicino.
VER (“Via en Rotario”) Christoph
ŜatiLiked by 3 people
Saluton, Christoph, kia grandioza sukceso via artikolo en WORLD MEDICAL JOURNAL. Brila artikolo, nepre inda por ripeti en pluraj informiloj! Kaj membrighi en HIFA – vere admirinda! Ni legis la tuton kaj gratulas vin sincere kaj admire! VER Giuseppe
ŜatiLiked by 2 people
Ruth Kevess-Cohen MD. Mi interesiĝas pri agadoj rilate al publika sano en malriĉaj landoj.
ŜatiLiked by 2 people
Salutojn al chiuj!!!!
ŜatiLiked by 1 persono
Al Leif en Svedio kaj Georgo en Pollando mi sendas trrans la Oceano miajn elkorajn bondezirojn por ke la vivo cxia ridetu al ili….
ŜatiLiked by 1 persono
Julio Calegari posted in Duolingo Esperanto Learners.
Julio Calegari
26 de setembro às 02:54
Esperanto 20anos
Karaj rotarianoj, nia membro Julio meritas vian aplaudon por tiu eduka Paco movado en pluraj landoj! Li komencis antau 20 jaroj kaj festas hodiau.
ŜatiLiked by 2 people
Mi multe dankas la apogon kaj subtenon de nia Rotary Klubo ! baldaux vi havos pli da novajxojn el nia teamo !
ŜatiLiked by 1 persono
“Estu La Inspiro” Bela alvoko de Barry Rassin- Prezidanto 2018-19 de Rotary International.
La fama frazo sube insipris min gvidi grupon por re-eldoni la libron, La Eta Princo, pere de la Kanada Esperanto-Asocio.
Fama frazo atribuita al la franca verkisto Antoine de Saint-Exupéry diras: “Se vi volas konstrui ŝipon, ne komencu kolektante lignon, tranĉi tabulojn, aŭ asigni taskojn. Komencu vekiĝante en la animoj de viaj laboristoj sopiron pri la vasta kaj senfina maro.”
En mia laboro por savi la naturmedion mi admiras homojn, kiuj unuavice vekas en la homoj la amon por la biosfero kaj por la vivoestaĵoj en ĝi. Kaj mi provas laŭ miaj eblecoj fari simile.
ŜatiLiked by 2 people
Saluton! Kiel kuracisto, mi subtenas projektojn rilate al la sano de popoloj.
ŜatiLiked by 2 people
Mi tre gxojas legi ke v, Margo , subtenos do nian projekton acxeti vakcinoj por tiuj tri lastaj landoj kun poljiomelito. Krome ni povus helpi al nia amiko en Kongio, kiu ja laboras en la departamento por medikamentoj.
ŜatiLiked by 1 persono
Kara Ruth Margo, vi estas misia kuracisto kaj mi gxojas ke vi amas vian profesion. Kiel vi povis legi, ni proponas la unuan konkretan projekton cxijare kolektante monon gxis la 24.10. por pagi vakcinojn por la mondvasta kampanjo POLIOPLUS. Sekve ni povos helpi al nia amiko Jean Bosco Malanda en Kongio, se li sendus baldau proponon!
Amike Ursula
ŜatiLiked by 1 persono
Karaj geamikoj: Pacon!
Mi akordas kun nia amiko Alfred Schubert. Vere, la sano de la homoj dependas el multaj kondicxoj. Sed, mi akordas ankaux kun nia amikino Úrsula, pri la vakcinoj kontraux la Polio. Se ni nenion faros, nia preterlaso mortigos homoj…. Jes, vi povas protesti: Tio cxi ne estas mia respondeco! La sxtatoj estas la respondecaj! Prave! Sed kiam ni scias pri la problemo kaj nenion faras….do, ni blindigxas, ni surdigxas kaj ni insensibiligxas… Ni neas la mondon, kiu nin defias. Aux, vere ni neas
nian homecon?
Bonvolu, permesu ke la kompatema sento lumigu nian koron kaj nian cerbon! Se ni ne povas doni multan monon, ne gravas, donu ni malmultan monon, sed kun la certeco ke iu estos savota de nia ago.
Kore
João Otávio
ŜatiLiked by 1 persono
Prave! Bone verkita kaj instiga alvoko. Dankon.
ŜatiŜati
Karaj amikoj,
la sano de la homoj estas same grava kiel la “sano” de la klimato – mi menciis la klimaton en antauxa mesagxo. Sed mi ne estas fakulo pro medicino, pro tio mi lasas tion al medicinistoj, kiuj certe scias multe pli pri vakcinoj lo mi.
ŜatiŜati
Jes Alfred, vi ankaux pravas ke la klimato tre gravas por la sano, pro tio ke la klimataj sxangxigxoj kauxzas katastrofajn inundojn, fajregojn en arbaroj kaj la sekvo estas la perdo de vivoj.
ŜatiŜati