La temo estas: Propono de Projekto por Sanprizorgado en D.R.KONGO
Karaj membroj de nia Rotary Klubo,
La esenca celo de nia movado estas krei inter grupo de volontuloj ligon de amikeco kaj kunlaboro kun la celo realigi edukajn kaj sociajn projektojn tie, kie la oficialaj instancoj ne sukcesas oferti la necesajn vivkondiĉojn al la homoj de ia koncerna komunumo.
Mi prezentas al vi hodiaŭ tre gravan projekton ellaborita de nia membro Jean Bosco Malanda Lutete, kiu loĝas en Kinŝasa, D.R.Kongo. Estas grupo tie de volontuloj, kiuj jam agadas de kelkaj jaroj sed urĝe bezonas helpon.
La demando de nia estraro estas al vi, ĉu vi pretas kunlabori per financa subteno aŭ sendo de materialoj kiujn la ekipo tie bezonas?
Resumo de la projekto sekvas nun, sed vi povas legi la kompletan tekston en esperanto en nia rubriko DOSIEROJ.
La organizo nomiĝas SOLIDARIETÉ ET ACTION (solidareco kaj agado) kun sia oficiala sidejo en la ĉefurbo Kinŝasa. La Centro estas senprofitcela organizaĵo kaj celas helpi la homojn en tiu regiono jam ek de 2013 en modesta oficejo.
La loko kie la projekto funkcias, troivĝas en la provinco de Centra Kongo en la urbeto Lukala, kie ili laboras en malgranda oficejo, cedita de fabriko.
KOMUNUMA CENTRO PRI SANPRIZORGADO KAJ INFORMADO PRI AIDOSO, SEKSE TRANSDONITAJ INFEKTOJ, MALARIO KAJ TUBERKULOZO.
La volontuloj tie estas motivigataj de la konsciigo ke la vivo de ĉiuj homoj samvaloras kaj ili rajtas aliri al informoj pri tiuj malsanoj kaj la baza sanprizorgado. La centro estasregule kontrolata de la ŝtata sanzorgado kaj aktuale la agadoj estas:
– konsciigo kaj konsilado pri la nomitaj malsanoj;
– familia planado kaj subteno al orfaj infanoj, kies gepatroj mortis pro tiuj malsanoj;
– helpo en kazo de seksperfortoj kaj instruo pri uso de kondomoj;
– rekomendado kontraŭ fumado kaj alkoholismo
– kuraĝigi volontulan aidosoteston.
La kompleta projekto bezonus 37.000 USD, sed nia Klubo estas ankoraŭ tute nova kaj ne facile ni povus atingi la necesan financan subtenon.
La Rotary Fondaĵo ricevas dum la jaro centojn da projektoproponoj kaj pretas kunlabori pagante ĝenerale la duonon (50%) de la tuta kosto. Sed nia klubproblemo estas kiel atingi la unuan duonon de tiu granda sumo.
Ni planas peti kunlaboron de aliaj Rotary kluboj, en urboj kie loĝas niaj membroj. Se vi pretas iamaniere helpi realigi per viaj sugestoj, ni tre ĝojas legi vian respondon.
Sed por komenci helpi al ili nia prezidanto João Otávio proponas fari komencan projekton de nur USD 2.000, tra la financa subteno de nia distrikto 4560 kaj eble ia helpo de niaj membroj.
En oktobro nia Klubo lanĉis projekton de monkolektado de mil USD (3.700 R$) al kiu kunlaboris dek membroj, bedaŭrinde la aliaj ne sentis la neceson kunlabori finance. Sed nun ni esperas, ke iuj inter vi komprenas la gravexon kaj neceson de tiu nova projekto. Vi respondu en nia retejo aŭ en la Whatsapp grupo. Volonte ni legos viajn komentojn en nia retejo kaj tre esperas ke vi pretas envolviĝi en tiu grava helpo.
Volontula agada en Klubo-komisionoj
Nia prezidanto João Otávio invitas vin legi kaj respondi al li – aŭ rekte en ĉi retejo WordPress, vian decidon en kia kategorio vi ŝatus kunlabori:
- Fokusante en la aktivecoj de nia rotaria klubo, ni petas ke vi elektu unu el tiujn sekvantajn proponojn por kunlabori en formo de klubkomisionoj al kiuj vi libere povas aliĝi:
- Rotaria Fondaĵo
- Profesiaj Servoj
- Rotaria Interŝanĝo de Amikeco
- Plivastiĝo de Rotary
- Humanecaj Servoj
- Disvolviĝoj de Projektoj
- Publika Prezento de Rotary
- Rotaria Cerimoniaro (Protokolo)
- Interŝanĝo de gejunuloj
- Forigado de Poliomjelito
- Stipendioj por Paco (majstreco)
- Paco inter la homoj; Paco inter la nacioj.
- Disvastigado de la Principo de Rotary
- Kion vi esperas de nia Rotaria Klubo?
- Kiuj estas viaj sugestoj al nia Rotaria Klubo?
La febro Ebola en orienta parto de Kongo okazigis jam pli da 500 mortintoj jhus raportis la Ministrejo pri la sano.
ŜatiŜati
Lastan sabaton en la vidkonferenco nia amiko Jean Bosco klarigis al Alfred, Wally, Ursula kaj Giuseppe la lastajn detalojn pri la projektopropono por la sanprizorga centro en Lukala, kion nia prezidanto prezentos al la distrikta komisiono en la venonta monato. Cxiuj membroj estas invitataj iom finance kunlabori post la fina akcepto.
ŜatiŜati
Saluton ! Eble mi sukcesos partopreni dum la unu 20 minutoj cxar mi estas en Sidnejo (Australio) kaj la konferenco okazos kiam cxi tie estos la frumatene kaj mi jam havas renkontigxon kun la gestevardistaro.
ŜatiŜati
Kara Julio – en Alto Paraiso nia sportprojekto Tcxukpilko komencas preni konkretajn formojn kaj baldau oni scios pli detale.
ŜatiLiked by 1 persono
Bonege ! La trejnisto Leal estas preta iri al Alto Paraiso por instrui cxukpilkon !
ŜatiŜati
Karaj Cxiuj,
mi legis la projekton, kiu vere estas interesa kaj grava, kaj mi certas ke nia klubo tauxge kontribuos al gxi.
Pri la agado en komisionioj, se neniu alia deziras tiun taskon, mi proponigxas en la grupo de ‘Interŝanĝo de gejunuloj’, ankaux cxar mi havas proponon por la venonta jaro.
Elkoran saluton,
Davide
ŜatiLiked by 2 people
Gratulojn, Davide, vere estos tre interesa por nia klubo krei programon por gejunuloj kaj mi scias, ke vi estas tre kompetenta en tiu agado!
Pro la someraj ferioj en la suda hemisfero multaj membroj “ferias” kaj ne aperas… kaj jam nun en Brazilo oni preparas aktive la festojn de “karnavalo”.
ŜatiLiked by 1 persono
Estus plezuro por mi povi helpi vin rilate al interšanğo de gejunuloj.
ŜatiŜati
La Rotary Club, Sidney Apud la Maro, en Kanado konsideras eblan kontribuon al la projekto.
ŜatiLiked by 2 people
Bonege ! Mi esperas ke ni havos pliajn klubojn pretajn kontribui.
ŜatiŜati
Karaj geamikoj,
nia klubo RC Romia Vinstrato en distrikto 1810 decidis kontribui 250 € al la de vi celita baza sumo de USD 2000 por apogi la SOLAC-sancentron en Lukala.
Amike salutas
Christoph
ŜatiLiked by 2 people
Elkoran dankon pro via subteno de la projekto. Wally
ŜatiLiked by 1 persono
Gratulojn, gratulegojn al nia amiko Christoph en Germanio!!! Via ekzemplo devos nepre trovi imitantojn!!!
ŜatiLiked by 1 persono
Kara amiko Cristoph: Pacon!
Kore, mi deziras danki al vi pro viaj klopodoj cxe via klubo, por sukcesi la malavara donaco. Ricevu nian brakumon !
João Otávio Veiga Rodrigues
Prezidanto.
ŜatiŜati
Bonegan dimancxon al cxiuj vi!
Hierau vespere renkontigxis en la zoomkonferenco 6 membroj el 3 kontinentoj: Jean Bosco en Afriko, Alfred en Europo, Wally en Norda Ameriko, Otávio, Giuseppe kaj Ursula en Suda Ameriko. Kiu hierau estis malhelpata partopreni, havos hodiau bonan okazon interkonatigxi pli kaj ekscii pri la projekto en Kongo.
ŜatiLiked by 1 persono
Gratulojn okaze de via naskigxdatreveno,hodiau, kara Joaé Roberto,
nome de cxiuj membroj de nia klubo!
ŜatiLiked by 1 persono
Saluton, kara rotarianoj,
kiel kutime ni atendas vidi vin en la Zoomkonferenco la dimancxon vespere en Brasilia 19-a horo,13-a en Vancouver Kanado, 22 h en centra europo kaj Kongo. kaj Svedio.
TAMEN KELLKAJ MEMBROJ PROPONAS SXANGXI AL SABATON UNU HORON PLI FRUE, do 18- en Brasilia, 21-a en centra Euroo kaj Kongo kaj Svedio. kaj Pollando.
Venu ni atendas vin plezure!
ŜatiLiked by 1 persono