9-a Renkonto de la Rotary Klubo Esperanto Brazilo

 La temo estas: Propono de Projekto por Sanprizorgado en D.R.KONGO

Karaj membroj de nia Rotary Klubo,

La esenca celo de nia movado estas krei inter grupo de volontuloj  ligon de amikeco kaj kunlaboro kun la  celo realigi edukajn kaj sociajn projektojn tie, kie la oficialaj instancoj ne sukcesas oferti la necesajn vivkondiĉojn al  la homoj de ia  koncerna komunumo.

Mi prezentas al vi hodiaŭ tre gravan projekton ellaborita de nia membro Jean Bosco Malanda Lutete, kiu loĝas en Kinŝasa, D.R.Kongo. Estas grupo tie de volontuloj, kiuj jam agadas de kelkaj jaroj sed urĝe bezonas helpon.

La demando de nia estraro estas al vi, ĉu vi pretas kunlabori per financa subteno aŭ sendo de materialoj kiujn la ekipo tie bezonas?

Resumo de la projekto sekvas nun, sed vi povas legi la kompletan tekston en esperanto en nia rubriko DOSIEROJ.

La organizo nomiĝas SOLIDARIETÉ ET ACTION (solidareco kaj agado) kun sia oficiala sidejo en la ĉefurbo Kinŝasa. La Centro estas senprofitcela organizaĵo kaj celas helpi la homojn en tiu regiono jam ek de 2013 en modesta oficejo.

La loko kie la projekto funkcias, troivĝas en la provinco de Centra Kongo en la urbeto Lukala, kie ili laboras en malgranda oficejo, cedita de fabriko.

KOMUNUMA CENTRO PRI SANPRIZORGADO KAJ INFORMADO PRI AIDOSO, SEKSE TRANSDONITAJ INFEKTOJ, MALARIO KAJ TUBERKULOZO.

La volontuloj tie estas motivigataj de la konsciigo ke la vivo de ĉiuj homoj samvaloras kaj ili rajtas aliri al informoj pri tiuj malsanoj kaj la baza sanprizorgado. La centro estasregule kontrolata de la ŝtata sanzorgado kaj aktuale la agadoj estas:

– konsciigo kaj konsilado pri  la nomitaj malsanoj;

– familia planado kaj subteno al orfaj infanoj, kies gepatroj mortis pro       tiuj malsanoj;

– helpo en kazo de seksperfortoj kaj instruo pri uso de kondomoj;

– rekomendado kontraŭ fumado kaj alkoholismo

– kuraĝigi volontulan aidosoteston.

La kompleta projekto bezonus 37.000 USD, sed nia Klubo estas ankoraŭ tute nova kaj ne facile ni povus atingi la necesan financan subtenon.

 La Rotary Fondaĵo ricevas dum la jaro centojn da projektoproponoj kaj pretas kunlabori pagante ĝenerale la duonon (50%) de la tuta kosto. Sed nia klubproblemo estas kiel atingi la unuan duonon de tiu granda sumo.

 Ni planas peti kunlaboron de aliaj Rotary kluboj, en urboj kie loĝas niaj membroj. Se vi pretas iamaniere helpi realigi per viaj sugestoj, ni tre ĝojas legi vian respondon.

Sed por komenci helpi al ili nia prezidanto João Otávio proponas fari komencan projekton de nur USD 2.000, tra la financa subteno de nia distrikto 4560 kaj eble ia helpo de niaj membroj.

En oktobro nia Klubo lanĉis projekton de monkolektado de mil USD (3.700 R$) al kiu kunlaboris dek membroj, bedaŭrinde la aliaj ne sentis la neceson kunlabori  finance.   Sed nun ni esperas, ke iuj inter vi komprenas la gravexon kaj neceson de tiu nova projekto. Vi respondu en nia retejo aŭ en la Whatsapp grupo. Volonte ni legos viajn komentojn en nia  retejo kaj tre esperas ke  vi pretas envolviĝi en tiu grava helpo.

Volontula agada en Klubo-komisionoj

Nia prezidanto João Otávio invitas vin legi kaj respondi al li – aŭ rekte en ĉi retejo WordPress, vian decidon en kia kategorio vi ŝatus kunlabori:

  1. Fokusante en la aktivecoj de nia rotaria klubo, ni petas ke vi elektu unu el tiujn sekvantajn proponojn por kunlabori en formo de klubkomisionoj al kiuj vi libere povas aliĝi:
    • Rotaria Fondaĵo
    • Profesiaj Servoj
    • Rotaria Interŝanĝo de Amikeco
    • Plivastiĝo de Rotary
    • Humanecaj Servoj
    • Disvolviĝoj de Projektoj
    • Publika Prezento de Rotary
    • Rotaria Cerimoniaro (Protokolo)
    • Interŝanĝo de gejunuloj
    • Forigado de Poliomjelito
    • Stipendioj por Paco (majstreco)
    • Paco inter la homoj; Paco inter la nacioj.
    • Disvastigado de la Principo de Rotary
  1. Kion vi esperas de nia Rotaria Klubo?
  1. Kiuj estas viaj sugestoj al nia Rotaria Klubo?

17 pensoj pri “9-a Renkonto de la Rotary Klubo Esperanto Brazilo”

  1. Lastan sabaton en la vidkonferenco nia amiko Jean Bosco klarigis al Alfred, Wally, Ursula kaj Giuseppe la lastajn detalojn pri la projektopropono por la sanprizorga centro en Lukala, kion nia prezidanto prezentos al la distrikta komisiono en la venonta monato. Cxiuj membroj estas invitataj iom finance kunlabori post la fina akcepto.

    Ŝato

  2. Saluton ! Eble mi sukcesos partopreni dum la unu 20 minutoj cxar mi estas en Sidnejo (Australio) kaj la konferenco okazos kiam cxi tie estos la frumatene kaj mi jam havas renkontigxon kun la gestevardistaro.

    Ŝato

  3. Karaj Cxiuj,

    mi legis la projekton, kiu vere estas interesa kaj grava, kaj mi certas ke nia klubo tauxge kontribuos al gxi.
    Pri la agado en komisionioj, se neniu alia deziras tiun taskon, mi proponigxas en la grupo de ‘Interŝanĝo de gejunuloj’, ankaux cxar mi havas proponon por la venonta jaro.
    Elkoran saluton,

    Davide

    Liked by 2 people

  4. Bonegan dimancxon al cxiuj vi!
    Hierau vespere renkontigxis en la zoomkonferenco 6 membroj el 3 kontinentoj: Jean Bosco en Afriko, Alfred en Europo, Wally en Norda Ameriko, Otávio, Giuseppe kaj Ursula en Suda Ameriko. Kiu hierau estis malhelpata partopreni, havos hodiau bonan okazon interkonatigxi pli kaj ekscii pri la projekto en Kongo.

    Liked by 1 persono

  5. Saluton, kara rotarianoj,

    kiel kutime ni atendas vidi vin en la Zoomkonferenco la dimancxon vespere en Brasilia 19-a horo,13-a en Vancouver Kanado, 22 h en centra europo kaj Kongo. kaj Svedio.

    TAMEN KELLKAJ MEMBROJ PROPONAS SXANGXI AL SABATON UNU HORON PLI FRUE, do 18- en Brasilia, 21-a en centra Euroo kaj Kongo kaj Svedio. kaj Pollando.
    Venu ni atendas vin plezure!

    Liked by 1 persono

Lasi respondon

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.