10-a Renkonto de la Rotary Klubo Esperanto Brazilo

En 2019 nia Klubo estas jam pli matura kaj preta konkretigi kelkajn el diversaj proponoj de projektoj por esti realigotaj de niaj membroj en la diversaj agadprogramoj.

1.La grandioza projekto SMILE UKRAINIA estas okazanta tre aktive ĉimonate en nia distrikto 4560 kun kuracistoj el Ukrajnio, kiuj lernas la plej modernajn teknikojn de la kirurgio por vizaĝ-rekonstruo.  Kunlaboras ankaŭ nia Klubo kune kun aliaj pluraj Rotary kluboj kaj loka universitato.

2.Pasintrenkonte estis prezentata la projekto pri sanprizorgado en D.R.Kongo sub la respondeco de nia membro Jean Bosco Malanda. Germanaj rotarianoj  jam faris financan donacon por tiu grava helpo kaj kanadanoj verŝajne sekvos. Detalojn vi trovos en la  rubriko DOSIEROJ.

3.La traduk-laboroj por la UNESKO kuriero  daŭre funkcias.

Oficiala revuo de Unesko, eldonata en Esperanto de UEA

Unesko-Kuriero, eldonata fare de la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo (Unesko), aperas kvarfoje jare en sep lingvoj. Ĝi antaŭenigas la idealojn de Unesko, diskonigante ideojn pri internacie gravaj temoj, konforme al ĝia mandato.La papera versio estas aĉetebla ĉe libroservo de UEA.

Volontulaj tradukistoj el la UN-lingvoj (araba, angla, ĉina, franca, hispana kaj rusa) aŭ en la  portugala lingvo, kaj provlegistoj por aliĝi al la teamo de Unesko-Kuriero en Esperanto,bonvole kontaktu nian prezidanton João  Otávio se vi  pretas kunlabori!

4. La projekto pri trejnado de teknikistoj pri motorciklo-riparado havas problemojn surloke, kie nia prezidanto arde klopodas akiri la kunlaboron de oficiala organizaĵo.

5. En Alto Paraíso  de Goiás antaŭeniĝas la projekto pri la “paca pilkludo Tĉukpilko” por esti instruota en 6 urbetoj de la  regiono.


LA KASISTINO SONIA REKOMENDAS AL KIU NE PAGIS ĜIS HODIAŬ, KE LI/ŜI NEPRE REMEMORU ANKORAŬ ĈIMONATE SIAN SEMESTRAN KONTRIBUON DE 300 REALOJ (AŬ 75 USD).


Rotary International estis fondita en 1905 la 23an de februaro kaj ni prenas la okazon por rememorigi al vi ĉimoate la  signifon de via membreco en tia tutmonda organizaĵo  kie vi havas kaj privilegiojn kaj respondecojn.


Viaj privilegioj kiel rotariano

  1. Amikaj rilatoj kun individuoj, kiuj dividas la samajn idealojn.
  2. Unika okazo servi volontule la socion, plibonigi vian profesion kaj promocii internacian amikecon;
  3. Vasta kontakto kun aliaj profesiuloj.
  4. Partopreno en stimulaj programoj dum regulaj kunvenoj en la retejo kaj en vidkonferencoj.
  5. Konatiĝi kun rotarianoj tutmonde kiam vi vizitas klubojn dum viaj vojaĝoj turismaj kaj profesiaj.
  6. Vi rajtas proponi novajn klubmembrojn, prezenti ilin en la retejo kaj esti ties sponsoro.
  7. Vi povas reprezenti nian klubon kiel voĉdonrajta membro en la internaciaj R.I. konferencoj, kiuj okazadas ĉiujare en alia lando.
  8. Vi povas esti estrarano kaj prezidanto de nia Klubo.
  9. Vi rajtas prezenti novajn projektojn.

Viaj respondecoj kiel rotariano

  1. Ĉiu rotariano devus ĉeesti la regulajn kunvenojn de sia klubo.

En nia kazo de elektronika  Klubo, vi devas legi kaj komenti la diversajn temojn en nia retejo rotaryclubdeesperantobrasil.org/ almenaŭ dufoje monate por ke via aktiva partopreno estu registrita.

Vi ankaŭ devas almenaŭ unufoje jare prezenti interesan  temon por ĉiuj membroj en nia retejo.

Vi devas elekti membriĝi en unu aŭ du komisionoj de la Klubo.

Vi devus partopreni la distriktajn  konferencojn kaj partopreni en ties programoj aŭ en distriktaj  konferencoj de via loĝloko, kie ekzistas Rotary kluboj.

Niaj vidkonferencoj sabate kaj dimanĉe daŭre kunigas nin por priparoli niajn projektojn kaj konatiĝi kun la membroj.

Montru ankaŭ  vian vizaĝon venontsemajne!

29 pensoj pri “10-a Renkonto de la Rotary Klubo Esperanto Brazilo”

  1. Mi ne havas apartajn projektojn, sed mi volas kontribui per mia laboro, kiun mi komencis fari en 1973, dum la tielnomata “Petrol-krizo”. Mi sercxas informojn kaj verkas artikolojn pri solvoj de la energi-problemo. Estas homoj, kiuj uzas (tro da) petrolo/n kaj tiamaniere produktas karbondioxidon kaj kontribuas al la varmigo de la tero. Aliaj trovas solvojn. Kja mi nun publikigis en faka gazeto artikolon pri plus-energi-domo, kiu produktas pli da (elektra) energio ol gxi bezonas. Mi sendas la artikolon al Ursula, cxar sxi parolas la germanan lingvon. Ursula: Bonvolu transdoni gxin al iu ajn kiu interesigxas. Dankon.
    Bedauxrinde mi ne havas la tempon por traduki la tekston en Esperanton. Mi bezonas la tempon por verki alian artikolon pri tute nova asocio en Germanio, kiu celas disvastigi la supre menciitan sistemon por superfluigi la uzadon de karbo, petrolo kaj gaso en la produktado de elektra energio. Eble ankaux superfluigxos atom-centraloj …
    Alfred

    Liked by 1 persono

  2. Karaj geamikoj en Brazilo;

    Mi trovis la jenan artikolon en vikipedio kaj tradukis tiun al Esperanto.
    Mi scivolas ĉi vi konsentas pri ĝi? Ĉu ĝi estas akurata?
    Wally du Temple

    Fluganta Rivero en Brazilo

    Aviadila rigardo al la pluvarbaro Amazona montras vaporamason kiu fluas aere kiel rivero portante akvon al aliaj partoj de Sudameriko. La arbaroj de la Amazona Baseno liberigas akvan vaporon en la atmosferon per transpirado kaj ĉi tiu humideco estas deponita en aliaj lokoj en formo de pluvakvo, formante virtualan riveron.

    Klimataj konsekvencoj de senarbigo

    Senarbigo en ŝtato Mato Grosso
    En 2009 Antonio Nobre, brazila klimata sciencisto deklaris, ke sen la fluganta rivero, mulkte de ssuda Brazilo, kiu produktas ĉirkaŭ 70% de la landa MEP, estus arida dezerto. Forhakadon de la Amazona arbaro por ligna ekspluatado kaj por prepare la grundon por agrokulturo verŝajne malpliigos la deponon de bezonata pluvo aliloke. Fumo de intence ekfamigitaj fajroj por liberigi la teron por semado sendas partikojn al la atmosfero, kio ankaŭ rezultigas malpliiĝon de pluvkvanto, kiu siavice lasas la arbojn, kiuj evoluis en malsekaj kondiĉoj, vundeblaj al fajro. La sekeco en suda Brazilo en 2010 verŝajne estas pro malfortigo de la flugantaj riveroj supre de la Amazona Baseno, kaj la eĉ pli malbona seka period 2014-5 ankaŭ estas atribuata al ĉi tio.

    Kun ĝia granda sufaca areo kaj abundaj pluvokvantoj, Brazilo ricevas pli da pluvo jare (ĉirkaŭe kalkulita je 15.000 kubaj kilometroj ol iu ajn lando. En 2007, la svis-brazila piloto Gerrad Moss kuniĝis kun sciencistoj por komenci projekton por taksi la fonton de la atmosfera akvo suoper Brazilo kaj ekzameni la eblecon, ke freŝaj senpluvecoj en la lando estas kaŭzitaj de la senarbigo de grandaj partoj de la Amazona pluvarbaro. Tial ekestis la projekto kies nomo estas “Flugantaj Riveroj”. La ĉefa celo de la projekto estas ‘provi konstati la originon de la akva vaporo, pluvakvo kaj riverakvo en la areoj trairitaj de la flugantaj riveroj’. Aliaj celoj estas science taksi la procezojn implikitajn en ĉi tiu akva transdono kaj eduki la publikon en la kompreno de la graveco de la Amazona pluvarbaro kiel fonto de la akvo kiu estas esenca por iliaj vivoj kaj la ekonomio.

    FINO

    Referencoj

    ^ A b Yana Marull (2012-09-18). “La flugantaj akvovaporaj riveroj de Amazono pluvigas Brazilon”. Phys.org. Konsultita 2014-11-13.
    ^ Thays Prado (2010-03-18). “Rios voadores a todo vapor” (en la hispana). Planeta Subteno. Konsultita 2014-11-13.
    ^ Rocha, Jan (2014-09-15). “Sekeco mordas kiel flugantaj riveroj de Amazono”. La Gardisto. Prenite 2014-11-15.
    ^ A b “La Flugado-Riveroj-Projekto”. Expedicao Rios Voadores. Konsultita 2014-11-13.

    Liked by 1 persono

    1. Dankegon, Wally, por rememorigi al niaj membroj, ke fakte en Brazilo ekzistas en la norda Amazonia regiono “fluganta rivero” de gigantaj amasoj da vapora akvo, kiuj pluvas sekve suden sur ĉiuj aliaj provincoj.

      Tiu fluganta rivero moviĝas je 3 km de alteco sur la arbaroj venante de la Atlantiko kaj estas haltigata de la Andaj montaroj okcidente por sekve pluvi suden. Dum la transflugo de Amazonio la rivero kreskas je gigantaj amasoj da vaporoj venante de la arbaro.
      Vere interesa estas nia Brazilo kun sia ricxeco de akvo – 11 % de la monda dolcxa akvo!

      Ŝati

  3. Karaj membroj de nia Klubo,
    Ĵus finiĝis la videokonferenco kun Wally en Vankuvero, Kanado, Julio en Romo, Italio, kaj ni en Brasilia. Nia prezidanto João Otávio hodiaŭ partoprenas en distrikta seminário reprezentante nian Klubon kaj nian venontan prezidanton Davide Astori en Parma,Italio.

    Kun Julio ni detaligis la vojaĝon de la Tĉukpilko-trejnisto el Sao Paŭlo, Leal, kiu venos al Alto Paraiso de Goiás, fine de aprilo, por realigi unu el la projektoj de nia Klubo. Certe vi jam legis en antaŭaj renkontoj pri tiu nova sporto , kiu evitas perfortojn inter la ludantoj kaj ricevis de Unuiĝintaj Nacioj la rekomendon de “sporto por PACO inter la homoj”.

    Wally informis nin pri la fakto ke 2019 estas konsiderata de U.N. kiel “jaro de la indiĝenaj lingvoj”. Wally vivas kaj laboris kiel edukisto en sia regiono kie la indiĝenaj popoloj parolas 80 diversajn lingvojn.

    Li publikigos venonte en nia hejmpaĝaro artikolon pri la temo.
    Mi invitas vin, geamikoj, skribi mallongajn kontribuojn pri via profesio (300 vortoj +-) kaj publikigi ilin por konatiĝi pli bone.
    Kaj finante per la gravaj pensoj de Kaloszay:
    “neniu volas vian sangon,
    sed donon, faron, kaj fervoron
    kaj koron, sed la tutan koron “

    Ŝati

  4. Morgaux frumatene je la 4an mi vekigxos por flugi (laboranta) al Algxerio kie mi kaptos la okazon por fari voluntula prezentado kaj instruado de cxukpilko al nova grupo kiu komencas disvastigi la sporton en la lando.
    La trejnisto Leal estas preta iri al Alto Paraiso kaj simple atendas la konfirmadon de la tagoj por la projekto. Li ja havas la materialon (trampolinojn/kadrojn) en sia hejmo.

    Alia bela novajxo pri cxukpilko estas ke en Tajvano oni sin organizas por la kreado de nova internacia sporto asocio cele de la disvastigado de modernaj sportoj (ne olimpikaj, same kiel cxukpilko) kaj pasintsemajne post longa diskutado kaj sendado de dokumentoj mi sukcesis konfirmi la elektado de 2 trejnistoj el Afriko (unu el Kamerunoj kaj alia el Benino) por esti sponsorigxita de la estraro de Tajvano por iri al Taipei por la oficiala malfermo de la IMSU (Internacia Modernaj Sportoj Unuigxo). Ili estas respective la trejnisto de la naciaj teamoj en sia landoj kaj Kamerunoj estis la cxampeono de la afrika pokalo en 2018 kaj Benino la cxampeono en la plagxa versio de la afrika pokalo. Fakte ili meritas cxi vojagxon kaj krome la personan vivsperton, ili portos multe de lernado kaj tekniko por instrui al la samlandanaj cxukpilko ludistoj.

    Liked by 2 people

    1. Gratulojn, Julio, por tiu aktiva Pac-MOVADO TRA SPORTO!
      Hierau vespere ni povis per vidkonferenco paroli kun vi en Algxerio, kie vi ankau trejnas gejunulojn. –
      En Alto Paraiso ekzistas financa limigo kiu iom posticipas la alvenon de la trejnisto el Sao Paulo. Sed nia prezidanto pretas financi la flugon de Leal por povi veni.
      “Rotary en agado senhalte”!

      Ŝati

    2. Fakte, amiko Julio Calegari, vi estas monda civitano! Dum viaj vojagxoj vi plibonigas la mondon!!! Dankegas vin pro la paco disvastigata kie via cxeestado vekigxas la homoj!!! Mi miregas vin! Gratulon!!! Mi lernas kun vi profesoro!!!

      Liked by 1 persono

  5. Davide, admirinde.
    Se mi uzus ĉapelon, mi fortirus ĝin respekteme antaŭ via genia alvoko al niaj membroj…
    Ĉiuj silentas, eble sin sentante kulpaj, aŭ simple oni ne legis vian kontribuon, kaj pro tio mi sendos vian tekston per retmesaĝo al ĉiuj membroj.
    Se jam Kaloscay en 1924 tiel amare devis kitiki la “amuziĝantajn klubvesperojn”, la demando estas, kion nuntempe el tiu ni faru por finfine “esti gisto, esti fermento, agadi pasie”.
    Kie la situacio ŝanĝiĝis – ne plu eĉ oni dancas en klubkunvenoj sed sendas per poŝtelefono aŭ pli antikve per retmesaĝo telegramstilajn informojn. “ Vivu sen tempo. Tempo sen vivo.”
    Al elektronika Klubo kiel la nia, mankas fakte la kondiĉo interparoli rigardante la mienon kaj la okulojn. Oni ne sin brakumas. Nia ambicio estas multe pli giganta ol ni komence komprenis. Sed la vidkonferenco kunigas ĉiun sabaton, ĉiun dimanĉon almenaŭ trionon de la membroj kiam oni konkretigas la projektojn.
    Sed, ĉar ni estas kaj Zamenhofidoj kaj Harrisidoj ni venkos en gloro. Sed tio daŭros iom pli ol ni supozis.
    Ĉar apud la komuna domo, la kluba renkontejo, ekzistas preskaŭ ĉiutagaj interŝanĝoj de duono de la membroj per retmesaĝoj kaj Whatsapp.Se vi finfine moderniĝus por babili kun ni per zoom, jen vi sentus pli varmkore la etoson de nia virtuala Amikaro.

    neniu volas vian sangon,
    sed donon, faron, kaj fervoron
    kaj koron, sed la tutan koron!
    Tio montras kiel brave vi kaptas inspirojn el la noosfero por vipi nin.
    Certigxu ke vi ne estas sola!
    Brakumon

    Liked by 2 people

    1. Gesamideanoj:
      Pacon!
      Interesa. Vere estas tre interesa tiu cxi situacio.
      En la rotaria movado oni auxdas ke la invititaj homoj por partopreni al la Rotariaj tradiciaj kluboj, multegaj diras ke ne povos partopreni pro manko de tempo ! Tiel ili estas invititaj por partopreni en la E-kluboj, kie ili povos partopreni el via konforta hejmo, kiam la tempo permesos.
      Sed ni scias ke TEMPO estas prioritato!!!!
      Kaj, kio estas prioritato en via vivo???
      Por ni, Rotarianoj estas prioritato la apogo kiu ni povas krei en Projektoj por plibonigi la vivkondicxojn de la komunumoj. Cxu vi akordas kun mi?
      Bonvolu, se vi akordas kun mi, venu kune ni kaj kunigas viajn fortojn al niaj cxirkaux la rotariaj idealoj!
      Kore
      João Otávio Veiga Rodrigues

      Ŝati

      1. Bonan vesperon, karaj geamikoj:
        Hodiaux mi deziras aldoni kelkajn rotariajn principojn:
        La celo de Rotary estas motivigi la idealon por servi, kiel bazo de cxio inda entrepreno, apogante kaj okazigante:
        1) La disvolvigxon de la amikeco, kiel kapabliga kreanta elemento oportunecoj por servi;
        2) La rekonon de la merito de cxiu utila okupo kaj la disvastigon de la regularo pri Profesia Etiko;
        3) La plibonigon de la komunumo per la ekzempla konduto de cxiu en la publika kaj privata vivoj;
        4) La proksimigxon de la profesiuloj de tuta mondo, celante la starigado de la bonaj rilatoj, de la kunhelpado kaj de la paco inter la nacioj.

        La proksima aldonajxo estos pri la Rotaria Regularo de Konduto

        João Otávio Veiga Rodrigues

        Liked by 1 persono

      2. Jes ja vi pravas !
        Kutime pro mia flugprogramo mi fakte ecx ne povas esti en la konforto de mia hejmo sed je ajn fluganta ! 😉
        Sed morgaux (dimancxe) mi estos en Algxerio kaj se mi sukcesos havi bonan interretaliron, certe mi partoprenos. !

        Ŝati

    2. Mi petas, bonvolu, al nia Prezidonto DAVIDE ASTORI partopreni en la PETS – Prezidonta Trejnadrenkontigxo, en iu ajn Rotaria Distrikto de Italio. Vi sukcesos trovi la kontaktoj de la Distriktoj pli proksime de via hejmo en la pagxaro (My Rotary: rotary.org/it) de Rotary. Nepre vi devu fari la trejnado por sukcesi administri nian klubon!
      Sukcesplene!
      kore
      João Otávio Veiga Rodrigues

      Ŝati

      1. Kara Wally, sincerajn gratulojn, amiko, por via signifa donaco de 300 euroj por la proekto de sanprizorgado en Lukaka, Kongo.

        Mi tre esperas, ke aliaj membroj niaj sekvos vian ekzemplon cxu per grandaj cxu per malgrandaj kontribuoj, sed montrante ke ili partoprenas niajn klopodojn krei pli justan mondon, en kiu Rotary kaj siaj ambiciaj donacprojektoj estu iam ne plu necesaj….
        Dankon, Wally.
        Giuseppe

        Ŝati

    1. Ni dankas vin, amiko Wallace, pro via malavara donaco!!! Dankon! Dankon! Dankon! Vere vi komprenis bone la urgxa situacio de komunumo de Lukala!
      Amiko Wallace estas cxeestanto en nia video-konferencoj kaj liaj komentoj cxiam aperas en nia pagxaro.
      Sed multaj geamikoj, asocianoj de nia klubo ni ne konas!!! nek letere, nek persone, nek virtuale!!!
      Bonvolu, geamikoj, venu al plia partoprenado en nia klubo! Vi estas tre gravaj al nia klubo kaj al monda komunumo! Alportu viajn sugestojn, viajn gxenojn, viajn vortojn, montru al ni vian vizagxon! Cxu vi estas sola? Ni ankaux!!! Sed, se ni kunigxas nin, neniu estos sola kaj ni benigos la mondon! Venu
      João Otávio Veiga Rodrigues

      Liked by 1 persono

  6. Nenio estas vi, nenio,
    se, pri la senco sen konscio,
    vi hurlas pri la “nova sento”!

    Tiel ekas, kiel vi certe scias, karaj geamikoj, la elstara “En amara horo” de Kálmán Kalocsay: unu el la plej belaj poemoj de la unua poem-produktado en Esperanto (la poeto verkis ĝin en 1924) al tiu Esperanto senespera (v. 61) pri kiu ekestas klare granda am-kanto.
    Profeta poeto (vv. 40-41), senpova antaŭ “amuziĝanta societo” (v. 40), kiu perfidas la zamenhofan instigon iĝi gisto, aktivigilo en la socio (ni semas kaj semas konstante, “La vojo”, v. 20), li revas pri esperantistaro kiu enkarnigxas en la agado por pli bona mondo:

    Mi volus scii vin fermento,
    potenca povo, fort’ magia:
    dormema “rondo familia”.

    La samon revas Paul Harris: ke la rotarianaro ne dormu.
    Ni estas ambaux: rotarianoj kaj zamenhofidoj; kaj duoble pli aktivaj devus ni kredi ke nia agado povos sxangxi la mondon. Sed, por fari tion, oni devas simple “ekagi”.

    Ke rifuĝante de la devoj,
    nur gapas vi kun strabaj revoj
    kaj alprenante dignan pozon
    kelkfoje ĵetas vi almozon
    sur la altaron de l’ Afero:
    ĉu tio estas do ofero?

    Kantas plue Kalocsay. Kaj provokas:

    neniu volas vian sangon,
    sed donon, faron, kaj fervoron
    kaj koron, sed la tutan koron!

    Niaj projektoj estas grandaj revoj, sed tiaj ili restos, se ni ne agos praktike. Kaj la una pasxo estas renkontigxi kaj interdiskuti pri ili en nia komuna domo, la kluba renkontejo.
    Mi fieras esti la onta prezidanto, sed, bonvolu, kiel mi jam skribis, ne lasu min sola.

    Ĉu plu projekti, fidi kaj revi malgrandknabe,
    kaj meti mozaikon el la lingveroj splitaj,
    aŭ ĵeti for el mano la plumon, kiel Kabe,
    kaj eksilenti – patro de versoj abortitaj?

    Cxio dependas de ni, de ni kune. Kiel anaro. Estontecon kreas volo konkretigxonta. Alikaze cxio mortas antauxnaske.
    Amike elkore,

    Davide

    Liked by 1 persono

  7. Vere, geamikoj, ni bezonas trovi fortojn el cxiuj por sukcesi mininumigi la tragedia sanproblemo de la sano en Centra Afriko. Sole, nenio ni sukcesos!
    En la Projekto Smile Ukranie nia Distrikto 4560, kunordiganto de la projekto, sukcesis kunigxi pli kvin distriktoj, krom rotarianoj kaj Rotariaj, Interaktoj kaj rotaraktoj Kluboj, inkluzive nia E-Klubo. La sumo de la klopodoj de cxiuj ebligis fari la bela kaj fruktdona projekto.
    Nun, ni bezonas fari tiun al nia Projekto!
    Dankon pro via Klopodo!!!
    Kore

    João Otávio Veiga Rodrigues – Prezidanto.

    Liked by 2 people

Lasi respondon

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.