11-a Renkonto de la Rotary Klubo Esperanto Brasil

La temo: niaj profesioj

Ni vivas en mondo kiu bezonas solidarecon kaj komprenon, helpon kaj volontulan servon. Rotary International invitas homojn, kiuj sentas la bezonon aktivi por doni sian parton da solidareco, sian tempon por ke la mondo iĝu pli justa kaj digna.

 “Kune ni estas pli efikaj porti solidarecon”!

Rotary kunvenigas  profesiulojn, pretaj volontuli por apogi  projektojn,  kiuj bezonas niajn dediĉojn kaj profesiajn talentojn .

Nia Klubo estas ankoraŭ juna kaj la membroj devas konatiĝi inter si pli bone, ĉar ni vivas je grandaj distancoj. Sed por amike kunlabori necesas ke ni pli bone, multe pli  bone, interkonatiĝu.

Pro tio, ĉirenkonte ni  komencas prezenti tri membrojn, kiuj rakontas al  ĉiuj pri siaj profesioj kaj ili invitas vin same prezenti vian profesion!

Nia 1-a profesiulo estas kompreneble nia prezidanto João Otávio en Poços de Caldas, Minas Gerais, Brazilo.

João Otávio

Mia profesio ĉiam estis servi la homojn, la publikon kiu bezonas  la servojn. Mi ne povas diri ke mia persona inklino estus la publika servo. Sed mi studis Juron, kaj mi lernis ami ĝin. Post la Universitato mi daŭrigis studi Juron koncerne la civilan proceson kaj pri civila juro. Do, kun tiu prepara studo mi eniris en la publikan servon. Mi laboris en la tributa ricevado, precipe pri Ŝtataj Impostoj, en la Ŝtata Financa Sekretariejo de São Paŭlo.             

En tiu Sekretariejo mi laboris ankaŭ en la juĝado de administraj tributaj procesoj, en la unua administra instanco. Poste, mi laboris en la areo pri tributa kontrolo, sed en Ŝtato Minas Gerais, kie mi emeritiĝis ekde tri jaroj.

Fakte, Juro estas pasiiga! Estas reguloj akceptitaj de la tuta socio favore al ĉiuj homoj, al ĉiuj civitanoj! La ŝtato ne havas proprajn rimedojn. Ĝi devu ricevi la tributojn de la kontribuantoj por sukcesi prizorgi la bezonojn de la popolo. Ekzistas socia interkonsento, “socia kontrakto” kiu estas la bazo de tuta tributado.

Nuntempe, mi servas la komunumon per miaj aktivecoj en Rotary.

João Otávio

La 2-a profesiulo estas Julio Caligari, loĝanta en Dubai.

Julio Caligari

Volonte mi parolas al vi pri mia profesia agado, karaj rotarianoj!

Mi konatiĝis kun  pluraj el vi en  Lisbono dum trihora renkontiĝo inter du flugoj, dum la Universala Kongreso de UEA en aŭgusto pasintjare.

Mi komencis labori en la internacia flughaveno de Sao Paulo, Brazilo, en la monato julio 1998 dungita de la flugkompanio VARIG kiel funkciulo por specialaj servoj. Mia laboro estis zorgi pri ĉiuj speciala kazoj en la flugoj, kiel ekzemple vojaĝantoj en rulseĝo, blinduloj, malsanuloj, gejunujoj vojaĝantaj sen gepatroj, kaj mi spertis ankaŭ  pri deportitoj kaj vojaĝantoj kun falsa pasporto. Pro tiuj juraj problemoj, mi partoprenis plurajn kursojn en ambasadejoj kaj iĝis spertulo pri  falsaj vizoj kaj pasportoj. Interesa laboro, sed malbone pagata konsiderante la  gravan respondecon.

Sed jen kiel mi komencis vojaĝi internacie pro la favora kondiĉo esti  dungito  de flugkompanio – mi  ja ricevis laŭleĝe ege bonan rabaton por aĉeti flugbiletojn!

En la jaro 2006 samtempe kiam VARIG bankrotis, la araba flugkompanio EMIRATES komencis dungi en Brazilo funkciulojn.  Feliĉe mia edzino, pola esperantistino, kaj mi sukcesis esti inter la elektitoj por labori kiel flugstevardoj en Dubai.Intertempe mi iĝis la ĉefa respondeculo  pri la tuta teamo de funkciuloj  dum la flugoj.

Ĉio havas sian valoron kaj prezon. Flugante nun jam de pli ol dek jaroj al pli ol 70 diversaj landoj, konatiĝante kun novaj kulturoj kaj spertante riĉajn interhomajn rilatojn dum la flugoj kaj en la vizitataj urboj, mi estas kontenta ke ni havis la kuraĝon alfronti tiel “novan vivon”. Nun ni havas filinon kaj mia edzino ne plu flugas kaj atendas min pacience kun nia bela filino en Dubai.

Pro la fakto povi senpage flugi tra la ĉieloj, esti eĉ pagita por tio kaj ĉiam gasti en luksaj  hoteloj,  mi havis okazon  unikan disvastigi mian preferatan sporton, nomata ĉukpilko.

Temas pri nova moderna pilkoludo sen perforto, sen fizika kontakto inter la ludantoj. Rapida, solidara, entuziasmiga sporto! Mi estis dum la jaroj tiel bonŝanca, ke mi kreis teamojn de tiu sporto, nomata de UNESKO “Pilko por Paco” en landoj kiel Pakistano, Tajvano, Benino, Togo, Angolo, Niĝerio, Alĝerio kaj nun tra nia Rotary Klubo eĉ en Alto Paraiso de Goiás. Cetere en Brazilo jam ekzistas teamoj de ĉukpilko en pluraj urboj.

Vidu, mi estas inter tiuj ne multaj homoj, kiuj amas sian laboron kaj pro tio ĝi iĝas preskaŭ hobio.

Mi esperas legi ankaŭ pri viaj profesioj!

Amike

Julio

La 3-a profesiulo estas Giuseppe Grattapaglia, en Brasilia, Brazilo.

Giuseppe Grattapaglia

La urbo Torino, en la nordo de Italio, tuj apud la franca kaj svisa landlimoj, estis eleganta urbo de la Savojaj reĝoj kun belaj kasteloj. Sed en la tempo kiam naskiĝis Esperanto kaj Rotary, same naskiĝis fabrikoj en la mondo.  Ankaŭ en Torino. Antaŭ pli ol cent jaroj la familio Agnelli decidis produkti aŭtomobilojn. Dum la jaroj estis konstruitaj unu fabriko post alia, entute 22 nur en la urbo mem, kelkfoje meze de elegantaj avenuoj. Kaj la tuta loĝantaro entuziasme havis ŝancon esti dungita, ricevi  salajron kaj la socia evoluo kreskis  rapide.

Mi naskiĝis en unu el tiuj FIAT familioj, kie la patro, la onklo, la avo, la  kuzo kaj la onklino estis  feliĉaj funkciuloj de fabriko, kiu produktis aŭtomobilojn, traktorojn, aviadilojn, militveturilojn, pagis bonajn salajrojn, sendis la gefilojn de la funkciuloj al la maro por ferii aŭ en la alpajn montojn, havis propran sansistemon,  propran teknikan lernejon por  la plej talentoj filoj de la funkciuloj. Giganta prospera familio. Kaj neniu povis eĉ imagi ke iam tiu fabriko fermos siajn pordojn.

Nu, mi ne nur naskiĝis en tia familio, sed tuj post la lasta tago de la dua mondmilito nenio  pli normala ol ke mia patro portis sian 14jaran filon al tiu speciala teknika lernejo, por  lerni esti bona projektisto  de motoroj.

Kaj en tiu tempo,post la milito, eĉ ne ekzistis aliaj laboreblecoj en tiu FIAT-urbo! Aŭ FIAT aŭ nenio.

Mi persone vivis en FIAT (Fabrica Italiana Aŭtomobili Torino) diversajn profesiajn periodojn post la diplomiĝo en la teknika lernejo. La instruistoj faris en tiu trijara lernejo siajn  specialajn trejnadojn al talentgrupoj laŭ kiuj mi estis elektita por la projektdepartamento, kie oni devas inventi motorojn desegnante ilin en du dimensioj imagante funkciadon de tridimensia mekanika giganta traktoro.

 Ne nur desegni,  sed kalkuli la rezistokapablon de miloj da pecoj kaj pecetoj de traktoro por difini la garantion kiun povas donas la fabrikanto al la aĉetanto. Dum la periodo antaú mia elmigro al Brazilo,  mi uzis mian tempon por instrui en la sama departamento, la novajn generaciojn pri desegno kaj  kalkulo de mekanikaj aparatoj.

 Mi bone memoras kiam en nia ĉefsidejo alvenis la unua komputilo! Kia monstro – 200 metroj longa kaj ni devis inventi la programojn por utiligi tiun aparaton, kiu matene diris al ni”buon giorno”. Kaj mi rifuzis saluti tiun mekanikan kaj elektronikan aparaton! Sed sekve iom amikiĝis kun ĝi.

Post 25 jaroj, tamen, mi decidis forlasi kun mia familio tiun riĉegan “patrinon FIAT” kaj koni aliajn horizontojn, kie  la homo povas vivi  laŭ aliaj reguloj.

Giuseppe Grattapaglia

14 pensoj pri “11-a Renkonto de la Rotary Klubo Esperanto Brasil”

  1. Querido Paulo Sérgio,

    eu não pude comparecer à reunião de vídeo no sábado, mas com o coração eu estava lá. E ainda me desculpando, mesmo como presidente entrante, queria agradecer-lhe por tudo o que o Distrito está fazendo, e pelo apoio e amizade com que, também através de Sua pessoa, se mostra próximo ao nosso pequeno mas apaixonado Clube.
    Com reconhecimento e carinho,

    Davide

    Ŝati

  2. Karaj,

    Ankau mi kun granda ghojo tralegis viajn priskribojn. Baldau mi aldonos mian, sed unue mi devos ellerni enmeti miajn komentojn, char ili ne aperas… Kial?
    Mi provos renkontighi kun vi per vedeokonferenco, sed mi jam provis kaj ne sukcesis…
    Kore.
    Małgosia

    Liked by 1 persono

    1. Sukcesa vizito de la guberniestro de nia klubo!

      Dum sabato, 6.4. posttgmeze en Centra Brazilo 16-a horo, okazis kiel planita la vidkonferenco kun la cxijara guberniestro Paulo Sergio Azevedo. Partoprenis la duono de la membroj – 11 de 22.

      Partoprenis Wally, Ruth, Alfred, Georgo, Alessandro, Jean Bosco, Julio, Giuseppe, Ursula, João Otavio kaj Sônia. La guberniestro gastis en la hejmo de nia prezidanto, kie ankau partoprenis la assitantino de la guberniestro kaj Carmen, edzino de jo\ão Otávio kaj prezidantino de loka Rotary klubo en Poços de Caldas.

      La virtuala kunveno per komputiloj kaj telefonoj dauris pli ol 2 horoj kaj okazis la tradukoj inter la portugla kaj esperanto lingvoj. Tre simpatia energio kaj cxiuj gxuis la elblecon interparoli kaj sin prezenti.. Ni prezentis niajn tri projektojn kaj petis financan helpon al la Distrikta Estro por la sancentro en Kongo.
      Bedaurinde ankorau ne cxiuj membroj volas lerni uzi la Zoomprogramon por kunveni cxiun sabaton je la sama horo, kiel indikata en alia loko cxi tie.

      Ŝati

  3. Karaj Cxiuj,

    en niaj prezentadoj bonege videblas kiom da eblecoj havas Rotario por helpi la mondon! Mi jam estis prezentata antaux du renkontigxoj, do ne tauxgas ke mi rediras. Mi scivolemas legi la aliajn, ankaux cxar mi esperas, venontjare, ke cxiuj donacos po unu temon rilatan al sia profesio por la renkontoj de la klubo (mi jam ekde nun atendas proponojn!).
    Brakumante cxiujn, salutas vin

    Davide

    Liked by 1 persono

    1. Urĝa alvoko, karaj rotarianoj!
      Morgaŭ, sabaton, la 6-an de aprilo, la Guberniestro de nia distrikto 4560 en Brazilo, Paŭlo Sérgio Azevedo, realigos sian jaran unufojan viziton al nia Klubo.
      Ĉiuj vi estas kore invitataj nepre partopreni, eĉ nur kelkajn minutojn por saluti, la formalan renkonton per vidkonferenco.
      La plej grava momento de la rotaria jaro, kiam ĉiuj devas sin prezenti al la Klubo, al la prezidanto kaj al la guberniestro. Wally administras la simbolan sonorilon kaj nepre devas partopreni….
      La loko estos nia reta hejmo https://rotaryclubdeesperantobrasil.org/.
      Vi malfermu la paĝon de nia Klubo kaj klaku sur la Zoom simbolon.
      Elektu laŭ via loĝloko la korektan horaron, ĉar iu havas enlandan someran tempon, kiu ne respektas la GMT. Ni klopodis trovi vian horon, sed kontrulu, bonvole, ĉu sube estas via korekta horo.
      Klaku per malfermi Zoom vidkonferencon numero 620498648
      (Sabate)
      Brasilia, Brazilo je 16h – BRST
      Centra Eŭropo je 21h – CET
      Vancuvero Kanado, je 12 h
      Dubai, Emiratoj – 23 h
      Kinŝasa, Kongo – 21 h.
      Washington, US – 15 h
      Italio, – 21 h – CET
      Pollando – 21 h – CET
      Bedaŭrinde kelkaj inter vi, ne ofte havas la necesan tempon paroli kun la membroj de nia Klubo, kvankam tio estas la necesa bazo por kune realigi projektojn.
      La Estraro kore invitas vin, doni morgaŭ vian partoprenon por ke ni sciu ke vi fakte havas ja intereson kun ĉiuj kunlabori.
      Ĝis morgaŭ nia deziro al vi ĉiuj! (Eĉ tiuj kiu devas peti teknikan helpon por eniri la renkonton!)

      Amike, samideane, rotarie,
      Via Estraro

      Ŝati

  4. ‘IWOLEMSKATL’ estas Indiĝena vorto kiu signifas
    LUDEMA LUTRO

    Pri Wally du Temple

    Profesia Laboro: Edukisto

    Post bakalaŭro en la Kanada province de Brita Kolumbio, Wally du Temple komencis sian profesian karieron kiel instruisto. Li komencis instrui en la sudaj provincoj de Kanado, ĉefe Ontario, kaj Kebekio, sed baldaŭ vojaĝis norden kie li laboris en la Yukon, Nord-Okcidentaj- Teritorioj kaj Nunavut. En la fino de sia kariero li fariĝis la Ĉefinstruisto kaj Administranto de lernejo en Nunavut. Dum lia eduka laboro inter Indiĝenoj oni nomigis Wally, ‘Ludema Lutro’, aŭ ‘Iwolemskatl’.

    Pri lia Esperanta Vivo!

    Wally kaj Olga du Temple
    Wallace (Wally) George DU TEMPLE, filo de aerarmea oficiro kiu fondis la golfludejon Ardmore en Sidney apud Viktorio (Brita Kolumbio). Li ioman tempon vivis en la nordo kaj oriento de Kanado, kie li lernis Esperanton, sed plejparte li sin dediĉis al la Esperanto-movado de la pacifika marbordo: tie li ne nur fondis la Esperanto-klubon de Viktorio, sed organizis kaj la 2an Pacifikan Kongreson de Esperanto en 1980 kaj la 69an Universalan Kongreson en 1984, kies Lokan Kongresan Komitaton li prezidis. Multfoje li organizis la regionan kunvenon por esperantistoj de okcidenta Kanado kaj nordokcidenta Usono, NOREK.
    Por Wally, Esperanto estas ne nur lingvo de interesiĝo, sed ankaŭ familia lingvo: en 1974 li edzinigis la moravian esperantiston Olga du Temple, kaj kune ili havis gefilojn, Hana kaj Evan, kiuj edukiĝis kiel denaskaj esperantistoj.
    Estrarano de Kanada Esperanto-Asocio dum tri jardekoj, Wally ankaŭ servis la tut-kanadan movadon kiel redaktoro de la landa Esperanto-revuo Lumo, prezidanto de KEA (1979-1981, 1988-1989, 2006-2007), kaj reprezentis Kanadon en la Komitato de UEA(1982-84), ( 2014 -2016 ) Li elektiĝis Honora Membro de KEA en 1999.
    Li estas membro de la estraro de la Esperantic Studies Foundation – Esperantic.org – kaj plenumis la rolon de kasisto ( 1996-2008 ) kaj pri ‘investado kaj donacoj’ ( 2008 – 2016 ) Li estras komitaton por eldono la unuan ‘Antologion de Kanada Literaturo’ en Esperanto.

    Liked by 1 persono

    1. Kara Wally,

      pripensante al via indigena nomo, mi petas al vi se vi povus trovi poemeton aux pli simple dirajxon pri akvo en la indigena lingvo/kulturo, kiun vi scipovas kaj vivas. Tiu estus bona materialo per la libro pri akvo. Kaj al cxiuj aliaj mi rememoras, ke la libro atendas enhavon!

      Liked by 1 persono

      1. La Internacia Tago de Akvo

        La 22 de marto estas la Internacia Tago de Akvo, proklamita jare de U.N.

        Mi pensas pri la signifo de akvo.

        Akvo estas esenca fonto de vivo por vivaj estaĵoj. Akvo konsistigas pli ol 60% de via korpo, 90% de via sango, kaj 80-90% de viaj muskoloj. Sen trinkado de akvo vi mortus en malpli ol dek tagoj aŭ malpli, depende de via agado kaj temperaturo, do estu akvo via nova bildo de via nemalhavebla animo.

        Ni pensu ke la havebligo de trinkakvo devas esti homa rajto por Teranoj.

        ‘La venontan fojon, kiam vi trinkos glason da akvo, prenos duŝon aŭ banon, aŭ vidos pluvon, preĝe pripensu akvon kiel esenca bildo de via animo. Pensu pri la neceso protekti niajn riverojn, lagojn, kaj oceanojn. Vivo kaj akvo estas paro nedesigebla. Esence, la paro alvenis mistere de la kosmo kiel donaco al la mondo. Konscie, uzu akvon kiel animosimbolo, tiel ke eĉ simpla trinko de akvo fariĝos humida kaj sankta preĝo, kaj memoro pri via interna memo, via animo.’ Tion diris al mi Indiĝenaj Saĝuloj de la tribo Talhtan en la tiel nomataj Sanktaj Fontakvoj de la riveroj Stikine, Skeena, kaj Nass.

        Liked by 1 persono

Lasi respondon

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.