12-a renkonto de la Rotary Klubo Esperanto Brasil

La Temo: Vizito de la Guberniestro R.I., Distrikto 4560

La 6an de aprilo 2019 je la 16:00 horo, la guberniestro Paulo Sérgio Azevedo realigis sian unufojan jaran viziton al nia Klubo per vídeo-konferenco Zoom.

Ĉeestis: la prezidanto de la klubo, João Otávio Veiga Rodrigues, en Poços de Caldas; Sekretario Úrsula  Grattapaglia, en Brasilia; Kasistino Sônia Lúcio, en Brasilia; la Estrarano por la Rotaria Fondaĵo,  Giuseppe Grattapaglia, en Brasilia; la Direktoro pri Protokolo Wallace George Du Temple, Kanado; aliaj membroj: s-ro Jerzey Handzlik, Pollando , s-ro Alfred Schubert, Germanio,  S-rino Ruth Kevess-Cohen, Usono,  S-ro Jean Bosco Malanda Lutete, en Kinŝaso, Demokratia Respubliko Kongo, S-ro Júlio Calegari, en Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj ka s-ro Alessandro Perna en Italio.

Ankaŭ partoprenis la viziton de la Guberniestro Paulo lia Asesorino, S-ino Rosa Maria Martins Alves, en Poços de Caldas. La videokonferenco komenciĝis per la sono de la tradicia Rotary sonorilo en Kanado, fare de nia protokola direktoro S-ro Wallace Du Temple.  la Guberniestro prezentiĝis kaj ĉiu unuope el la partoprenantoj de la kunveno sin prezentis kun la koncerna traduko al  la  guberniestro.

1) En sekva interveno, la Sekretariino parolis kun la Guberniestro en la portugala, kaj kun la aliaj en Esperanto, pri la daŭra projekto de nia klubo kunlabore kun la teamo de tradukistoj de la revuo Unesko KURIERO. Ek de  2017 UNESKO publikigas sian  revuon ankaŭ en Esperanto kun la kunlaboro  de volontulaj internaciaj tradukistoj.

2)  Giuseppe Grattapaglia komentis al la guberniestro pri la projekto de revigligo de la centro de sano en la urbo  Lukala en la Demokratia Respubliko Kongo, por kio nia klubo  esperas la financan subtenon de la Distritka fonduso FDUC.

3) Júlio Calegari raportis la sukcesojn de nia projekto pri la tielnomata Paco-Ludo, la Ĉukpilko, kiu disvastiĝis tra la mondo, inkluzive en San-Paŭlo, kaj nun en Alto Paraíso, Goiás, danke al la financa subteno de nia Rotary E-Klubo per la trejnado en publikaj lernejoj kaj aĉetado de la koncernaj materialoj.

4) La Sekretario, komunikis pri la sukceso  informi RI kaj la Distrikton pri la nova estraro 2019/20, kaj registri ĉiujn klubajn membrojn sur la retejo MyROTARY, kie nia  klubo rezultas avangarde kun 100%.

5) La civila organizaĵo ASPAT de gepatroj de talentaj infanoj ne plu  ricevas subtenon de nia  klubo sed estas nukleo de komunuma evoluigo  de loka Rotary klubo en Poços de Caldas.

6) Koncerne niajn projektojn, la sekretario informis ke niaj membroj klopodas viziti lokajn Rotary klubojn por eventuale ricevi financajn apogojn por pligrandigi niajn agadojn, ĉefe por la Sancentro en Kongo.

La asistantino de la guberniestro dankis por partopreni en la renkonto kaj deziras al niaj membroj sukcesojn en la aktivecoj.

7) La guberniestro deklaris ke li estas tre kontenta pri la rezulto de nia nova klubo kaj niaj financaj subtenoj al RI metas nin en la 2-an pozicion inter 60  kluboj.

Ĉe la sono de la sonorilo, kies martelon ŝvingis nia amiko Wallace Du Temple, la kunveno estis fermita.

Vidkonferenco kun la guberniestro Distrikto 4560

Artverkoj sub “martelo”

La sekva informo montras al vi kiel senlime estas la eblecoj agadi favore al la rotariaj idealoj kaj la konkreta financa subteno al edukaj institucioj.

Nia membro Alfred Schubert, ĵurnalisto de germanaj tagĵurnaloj, partoprenis Rotarian klubrenkonton en la urbo Penzberg en suda Germanio. 120 artaj objektoj, kiel pentraĵoj, porcelanoj kaj libroj estis en bela ekspozicio je dispono por esti venditaj en aŭkcio. 10.000 eŭrojn la Klubo intencis realigi dum tiu evento, kaj feliĉe ili sukcesis atingi la belan sumon de 12.500 eŭroj por subteni la infanhejmon Don Bosco en sia urbo Penzberg, krom la lernejojn Janus Korszak, Montessori kaj infanan tendaron.

“Arta verko nur ricevas sian valoron de arta amanto”denove oni povis sperti kiel tiu fama frazo regas la artmerkaton! Tamen iom post iom vendiĝis la artaĵoj por ebligi al la rotarianoj de Penzberg subteni siajn interesajn projektojn en la spirito de Rotary.

Ankaŭ nia Klubo atendas de vi personajn iniciatojn, kiel ĉi supra ekzemplo montras!

Aŭkcio de Artverkoj en Rotary klubo Germanio

Vanda, Ulisses, Fernando, Julio, Ursula, Joseph, Giuseppe, Sônia dum la Universala Kongreso de UEA en Lisbono


Post la unuaj 4 profesioj (João Otávio, Julio, Giuseppe, Wally) en nia Klubo, jen la 5-a same tre interesa profesio!

VANDA BEATRIZ REIS RIEDEL

De 15 jaroj mi volontulas en Rotary Interncional kaj sentas min agrable kunlabori kun aliaj profesiuloj realigante edukajn kaj sociajn projektojn. Kvankam mi estas inĝeniero pri financoj kaj doktoro pri merkatoj de kapitaloj, mi preferas esti televid- ĵurnalisto kaj serioza socia entreprenisto.

Mia filozofio estas, ke la planedo pledas forte por inkluziva kunvivado kun egalaj ŝancoj por ĉiuj kaj ke ni devas fari nian parton, por ke tio okazu.

Kiel fondinto-membro kaj direktoro de la senprofitcela Institucio UNIO PLANEDA, mi laboras de dukdek jaroj en la organizado de sociaj, mediprotektaj, edukaj kaj humanecaj projektoj. Tra la lokaj ambasadejoj en Brasilia, ĉefurbo de Brazilo, ni havas la eblecon kunlabori en nia televido kun la ambasadejoj de Ĉinio, Kazakio, Barato kaj Belorusio i.a.

La sociologio instruas, ke ni homoj pleje estas influeblaj tra ekzemploj. Ĉar nuntempe la televido estas potenca rimedo montri ekzemplojn, kaj ĉar grandparte tiuj ekzemploj ne estas verdire edifaj, mi partoprenis antaŭ 17 jaroj en la kreado de propra eduka televidkanalo por oferti al la soocio NUR POZITIVAJN ekzemplojn.

Nia komunika kanalo TVSUPREN (kun esperanto nomo) estas la laŭtparolilo de UNIO PLANEDA kaj mi estas la respondeca ĵurnalisto por la produktado de tre specialaj programoj, kiel “pedagogio de virtoj”, “kian estontecon ni deziras”, “planedo Tero – nia amo”, “filozofiaj konsideroj pri la vivo”, “jogo kaj meditado ĉiutage” “korekta nutrado”, “mediprotektado”, ”niaj indiĝenaj popoloj” k.a.

Mia familio funkciigas du veganajn restoraciojn (SUPREN VERDA kaj VILLA VEGANA) kies gajno garantias la financojn de la televidkanalo (senprofitaj celoj), kiu tute ne elsendas komercajn propagandojn.

Pri vegetarana kaj Vegana nutrado mi parolos al vi en venonta okazo.

De kelkaj jaroj la eduka bieno lernejo BONA ESPERO laboras partnere kun la UNIO PLANEDA, ĉefe rilate al disvastigo de Esperanto kaj edukado al mediprotektado. Kiel estrarano de financoj ankaŭ de Bona Espero, mi aktive membras do en ambaŭ organizaĵoj kaj bonesperanoj membras en la estraro de Unio Planeda. Ni havas interesajn planojn kun nia socia agado ankaŭ rilate al Rotary en kies esperantlingva Klubo mi membras ek de la komenco.

Vanda Beatriz Reis Riedel

ULISSES RIEDEL DE RESENDE

Ek de mia juneco mi deziris esti profesiulo pri Juro kaj Pacaj homaj interrilatoj.

Homaj rajtoj, rajtoj de la naturo, rajtoj de plantoj kaj bestoj. Kaj tiel mi konsekvence studis juron en la universitato de São Paŭlo. Sekve mi instruis laborjuron en la universitatoj Gama Filho en Rio de Janeiro kaj en UNICEUB en Brasilia, kie mi loĝas ankoraŭ nun. Mi specialiĝis pri la rajtoj de laboristoj ĝenerale kaj kreis oficejon pri laborrajtoj, kiu kreskis multe pro la politika situacio en Brazilo kaj kune kun miaj gefiloj, kiuj ankaŭ estas juristoj pri laboro, ni defendas sindikatojn kontraŭ la ŝtataj maljustecoj.

Mi tiel multe engaĝiĝis en tiu agado, ke mi kreis kun aliaj advokatoj antaŭ 30 jaroj intersindikatan organizon je parlamenta nivelo, kiu ankoraŭ nun asesoras la parlamentanojn.
Mallonge mi estis senatano de la respubliko, kaj ricevis plurajn oficialajn rekonojn de la Nacia Parlamento, de la Mararmeo kaj de la supera labortribunalo.

Kun mia familio mi fondis la Institucion União Planetária (UNIO PLANEDA), en kies statuto legeblas ke Esperanto devas esti disvastigata en ĉiuj siaj agadoj. Finfine mia patro estis en Brazilo unu el la pioniroj de la Internacia Lingvo komence de la pasinta jarcento!
Tiu institucio klopodas tra sia televidkanalo TVSUPREN krei novan konsciencon ĝenerale rilate etikon, pacon kaj harmonian kunvivadon inter la homoj kaj la naturo.Ni elsendas NUR pozitivajn programojn, ĉar televidkanaloj gajnas sian monon per ofte katastrofaj informoj kaj mediokraj propagandoj.

Dum la lastaj jaroj mi sukcesis krei amikajn profesiajn rilatojn, kiel prezidanto de TVSUPREN, kun la ambasadoroj de pluraj diversaj nacioj en Brasilia. Kune ni kreis seminariojn pri la plej gravaj nuntempaj temoj kiel diskutrondojn pri demokratio en internacia komunikado, eksterpartia politiko, pluraleco de kulturoj, spiritualeco apud la diversaj religioj, novaj sciencaj eltrovoj, la leĝoj de la naturo, la regenerado de la homa socio kaj la protekto de la naturaj riĉecoj. Pri tiuj temoj mi skribis plurajn librojn.

Esperanton mi konis ek de mia infaneco, sed nur en la lastaj jaroj mi aktive partoprenis kelkajn universalajn kongresojn ek de 2002 kaj de tiam mi ankaŭ volontulas en Rotary International. Kaj ek de 2003 mi estas prezidanto de la bieno lernejo Bona Espero, kies idealojn pri sociaj rajtoj, naturprotektado, esperanto kulturo, interŝanĝo de gejunuloj el diversaj landoj mi aktive subtenas ĝis nun. Mi estas fondmembro de nia interesa Rotary Klubo, kiu elektronike kunvenas kaj praktike realigas edukajn kaj sanigajn projektojn en diversaj lando de la mondo.

Ulisses Riedel de Resende

Informoj de la sekretarejo:

  • Bondeziru nian membron MARIA José (loĝanta en Alto Paraíso de Goiás, Brazilo) okaze de sia naskiĝdatreveno la 24-an aprilo!
  • Iu el vi pagis sian duonjaran kotizon de 300 R$ komence de marto, sen indiki sian nomon. Mi petas informu min, kiu pagis!
  • kelkaj ankoraŭ ne pagis sian kotizon de januaro ĝis junio. Urĝas vere kaj mi petas vin ne forgesi. Pli facile eĉ se vi tuj pagos ankaŭ por la dua duono de la jaro 2019, tiel vi estas liberaj de miaj admonoj ĝis januaro 2020.
  • Kiu de niaj membroj partoprenos la Universalan Kongreson de UEA en Finnlando? Ni havos je dispono dum la sabata movada foiro standon por RADE por informi pri Rotary kaj petas ke iu transprenu la respondecon pri la informado! Ĉu nia amiko LEIF en Svedio, tute apude????? Estus bonege!
  • Ni atendas viajn prezentojn de via profesio plej eble baldaŭ al la sekretariejo. KAJ NE FORGESU BELAN FOTON DE VI!


Bonvole atente legu niajn publikaĵojn kaj aldonu viajn komentojn, por  ke la prezidanto scios ke vi fakte sentas vin membro de nia Klubo.

18 pensoj pri “12-a renkonto de la Rotary Klubo Esperanto Brasil”

  1. Mi ankaux aligxis al UK en Lahti, sed dum la movada foiro mi devas esti je la tablo de la jxurnalista asocio “TEJxA”, kies prezidanto mi estas. Sed ankaux tie mi povas informi pri Rotary – almenaux pri la cxeesto de Rotarianoj en la movada foiro.
    Cxu okazos (vespera) kunveno de Rotary?
    Alfred

    Ŝati

  2. Ankaux ege placxis al mi partopreni la kunvenon kun niaj klubanoj kaj la gubernieestro. Estis bona oportuno por li konstati la gravecon de esperanto en internacia komunikado kaj por Rotary ankaux.
    Multe placxis al mi legi la sin prezentado de Vanda kaj Ulisses. Tre interesa historio kaj grava laboro estas farita de vi du ! Espereble mi iam sucesos viziti vin en Bona Espero kaj tie ludi cxukpilko kun la nova generacio da ludantoj.

    Ŝati

    1. Kara Davide, ni vivas la dramon de cxiuj e-kluboj, kies membroj vivas dise en ia distrikto au regiono, sed povas jen kaj jen renkontigxi persone.
      Nia estas la plej ambicia e-klubo – kun membroj en cxiuj kontimentoj. Pro tio ni bezonas versxajne ecx pli da tempo por krei la familian senton inter cxiuj.
      Pro tio ni venos al Trieste por renkonti vin kaj Alessandro, tiel ni estos 4. membroj. En Lisbono ni estis ecx 10 membroj kune kaj festis bele!
      Sub via rego ni kreu plian renkonton dum a UEA kongreso en Kanado venontjare! Fartu bonege, brakume Ursula kaj Giuseppe

      Ŝati

  3. Mi deziras gratuli nian Sekretariino pro la bonega raporto en tiu cxi 12ª Renkonto de nia estimata Rotaria E-Klubo!!! La informoj estas tre interesaj, alogaj; la biografioj ankaux estas allogaj; la vizito de nia Distrikta Guberniestro estis bona montrita; finfine, cxio bone farita!
    Dankon! Mi nur bedauxras pro la malmulta partopreno de niaj gesamideanoj/rotarianoj! Ni estas 22 geamikoj! Amikeco estas planteto kiu postulas zorgojn, atenton! Akvumigu niajn plantetojn kun la abunda akvo de via AMO!
    Kore

    João Otávio

    Liked by 1 persono

    1. Felicxa perspektivo, Leif!

      Ni kore dankas vin por via preteco. Mi kontaktos tuj la prezidanton de RADE< Joseph van der Vleugel en Belgio por ke li organizu la partoprenon de RADE kaj nia klubo dum la venonta UK en Lathi dum la movada foiro.
      Fartu bone kaj ni restu en kontakto pri tiu temo. Ni estas en cxi tiuj tagoj multe laborante por projekto de nia e-klubo, pri kiu ni sekve raportos.
      Amike vin salutas, Ursula.

      Liked by 1 persono

    1. Bonvenon denove en nia rondo, kara Ladislau! Dankon por la 1.a proverbo el la proverbaro de L.L.Z.- Ni atendas multajn ek de nun.
      Kaj elektu bone!
      Cetere mi invitas vin prepari tekston pri ankau via profesio, kiel profesoro de arkitekturo en Universitato en Brazilo. Ni intencas publikigi post du semajnoj.
      Fartu bone kaj gxis revido en la brazila nacia kongreso en junio!

      Liked by 2 people

  4. Estimado Governador Paulo Sérgio,
    eu não pude comparecer à reunião de vídeo no sábado, mas com o coração eu estava lá. E ainda me desculpando, mesmo como presidente entrante, queria agradecer-lhe por tudo o que o Distrito está fazendo, e pelo apoio e amizade com que, também através de Sua pessoa, se mostra próximo ao nosso pequeno, mas apaixonado Clube.
    Com reconhecimento e carinho,
    Davide
    (Traduko)
    Kara guberniestro Paulo Sérgio,
    Mi ne povis partopreni la vídeo konferencon sabate, sed kun mia koro mi estis tie. Kaj pardonpetante mi volas, kiel venonta prezidanto, danki vin por ĉio, kion la Distrikto realigas, kaj pro la subteno kaj amikeco kun kiu, ankaŭ per Via persono, oni akompanas nian malgrandan sed entuziasman Klubon.
    Kun rekono kaj amikeco,
    Davide

    Ŝati

  5. Tre interesa pri la rekontigho kun la guberniestro de nia Distrikto 4560. Certe ke la guberniestro ghuis la internaciecon de la kunveno dank’al esperanto.

    Tre interesa ankaù la profesivivo de Vanda. Estas chiam interesa malkovri kiel aliaj profesisurvojis. Gratulon al Vanda pro siaj diversaj initiativoj.
    Ni starigu belan mondon

    Liked by 1 persono

Lasu respondon al SÔNIA LÚCIO Nuligi respondon

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.