
FINANCAJ RAPORTOJ DE JULIO ĜIS DECEMBRO
Klaku sur la supra bildo por vidi kaj elŝuti la dosieron
VIZITU NIAN PAĜON PRI LA KUNULARAJ GRUPOJ!
(Lunde)
Je la 13h30 (São Paulo = GMT -3:00);
(GMT -7:00) Horaro de Pacifiko (USONO kaj Kanado);
(GMT -4:00) Horaro de bordoriento (USONO kaj Kanado);
(GMT +2:00) Amsterdamo, Berlino, Romo, Stokholmo, Vieno;
(GMT +1:00) Okcidenta Afriko; (GMT+2:00) Varsovio;
(GMT +4:00) Dubai.
Por eniri en la kunveno Zoom klaku sur:
https://us02web.zoom.us/j/3299297730?pwd=SFZhVVU1WjJxU3BjMUR2ZWlwMUZUdz09
ID de kunveno: 329 929 7730
Pasvorto: 333870
Jen niaj datumaj banko-informoj
Banco Santander S/AAgência(3248) nº 013003955-5
Euro – Bank Correspondent – Madri – Swift: BSCHESMMXXX ; Beneficiary Bank: Santander SA – Brasil – Swift: BSCHBRSP
CÓDIGO IBAN
BR4690400888032480130039555C1


1. Rotary International
Estas internacia organizaĵo de profesiuloj vivante etikajn valorojn kun la idealo volontule servi per komunaj projektoj kaj internaciaj programoj la mondan komunumon por konstrui Pacon kaj Interkomprenon inter la Nacioj.
La ĉefsidejo en Evanston, Illinois (Usono), kie estis fondita Rotary en la jaro 1905, organizas reton de volontuloj kun siaj 530 distriktoj en ĉiuj landoj de la mondo. Al ĉiu distrikto apartenas inter 50 ĝis 70 kluboj kun meze 2200 membroj. En 35.000 kluboj sur la kvin kontinentoj ekzistas entute pli ol 1,2 miliono da rotarianoj.
La forto de Rotary devenas de la fakto ke ĝi estas internacia, sendependa movado, nepolitika, nereligia, respektante ĉies pensliberecon kaj kulturon, sed ligita per samaj idealoj de Paco, respekto kaj Interkompreno.
2. La signifo de Rotary International
Etikaj konceptoj. Sendependa pensado. Morala respondeco.
Rotarianoj devontigas sin
Realigi la idealon de servado en privata, profesia kaj publika vivo;
Progresigi la internaciajn rilatojn, la solidarecon kaj Pacon per tutmonda amikeco inter profesiuloj ligitaj per la idealo de volontula servo;
Vivi altan etikan nivelon en sia profesio, respekto al ĉiuj utilaj laboroj kaj la konsidero ke ĉiu profesio povas esti instrumento por servi la socion.
3. Viaj privilegioj kiel rotariano
1.Partopreni volontulajn edukajn kaj humanitarajn programojn kun personoj kun viaj samaj idealoj;
2.promocii internaciajn amikecojn;
3.partopreni periode kulturajn programojn;
4.kunlabori en diversaj komisionoj;
5.partopreni naciajn kaj internaciajn konferencojn;
6.estri komisionojn kaj la klubon;
7.partopreni dum Esperanto konferencoj rotariajn eventojn.
Ĉiu privilegio estas akompanata de respondeco, kaj vivi virtuale en internacia grupo kun malsamaj kulturaj fonoj, estos certe por ĉiu membro riĉiga kaj entuziasmiga.
Kiel membro de klubo kaj montrante vian membrokarton vi rajtas viziti kaj esti amike akceptata en ĉiu ajn de la 35.000 rotariaj kluboj en la mondo.
Vi havos la ŝancon partopreni en la ĉiujara tutmonda konferenco de R.I., kie partoprenas inter 20 kaj 40 mil rotarianoj en sinsekve malsamaj kontinentoj.
Membriĝi en rotaria klubo signifas investi en vian ĝeneralan kulturon pere de la interagado de la geamikoj dum la klubaj programoj kaj eventoj.