THE ROTARY FOUNDATION

La Rotary Fondaĵo

LA ROTARY FONDAĴO – 100 JAROJN FARANTE LA BONON TUTMONDE

Dum la organizaĵo ROTARY INTERNATIONAL estis fondita en 1905 kun la idealo de volontula helpo al sociaj necesoj, inter la membroj maturiĝis en la jaro 1917 la ideo krei FONDAĴON (THE ROTARY FOUNDATION). Ĉijare ĝi funkcias jam de cent jaroj favore al milionoj da homoj, kiuj havas edukajn kaj bazajn humanajn bezonojn ĉiuspecajn.

La Rotaria Fondaĵo estas filantropia institucio kreita de Arch C. Klumph, tiujare Prezidanto de Rotario Internacia. En 1938 ĝi ricevis la statuson de senprofitcela entrepreno kaj estas unu el la dek plej gravaj mondaj fondaĵoj.

– Celo de la Fondaĵo estas stimuli la komprenon kaj la amikecajn rilatojn inter popoloj de diversaj nacioj, pere de la konkretigo de efikaj kaj konkretaj projektoj humanecaj kaj edukaj. Samtempe ĝi celas kontribui por la Paco kaj la tutmonda solidareco.

– La Rotaria Fondaĵo funkcias per volontulaj kontribuoj de individuaj rotarianoj, de kluboj, de eksteraj donacoj kaj pere de heredaĵoj.

Unu el inter la fontoj de la Fondaĵo estas la distingo kun speciala rekono “PAUL HARRIS FELLOW” al persono, kiu donacas mil usonajn dolarojn al la Fondaĵo por definita projekto. Tiu distingo signifas diplomon, insignon kaj medalon kun rotaria rubando.

– Novembro estas konsiderata ” Monato de la Rotaria Fondaĵo” , kiam oni rekomendas ke ĉiu rotariano konigas kaj disvastigas la programojn, plimultigas la donacojn kaj prezentas sugestojn por realigi eblajn projektojn. La unua oferto konsistis el 25 usonaj dolaroj – nuntempe la Fondaĵo investas ĉiujare kelkajn dekmilionojn en siaj diversaj programoj.

Kiajn projektojn kaj programojn ROTARY subtenas finance?

Edukaj stipendioj, interŝanĝo de studgrupoj, postuniversitataj stipendioj en Kursoj pri paco-studoj, konfliktsolvoj inter popoloj kaj agado en diversaj departamentoj de la Unuiĝintaj Nacioj.

Programoj de humanecaj sanprojektoj, alfabetigaj programoj, akvoprovizo al vilaĝoj, profesiigaj kursoj, interŝanĝo de gejunuloj inter malsamaj landoj por la daŭro de unu jaro, ekipado de hospitaloj en malriĉaj regionoj, kaj aliaj, ĉiam kunlabore kun lokaj respondecaj aŭtoritatoj.

La Papo Johano Paŭlo II deklaris okaze de tutmonda Rotaria konferenco en Romo:” Kiam oni observas atente kaj kun intereso, perceptas, ke rotarianoj ofertas sincere kaj larĝanime siajn talentojn, siajn financajn fontojn kaj siajn energiojn serve al la homaro”.

Konklude, la Rotary Fondaĵo estas granda potencialo por la bono de la homaro, sendistinge de la malsamaj kulturoj, unuigitaj per la reciproka stimulo servi al pli justa mondo.

Servi la homaron

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: