
Pasintsemajne, nia estimata samideano Giuseppe Grattapaglia, unu el la membro-fondintoj de nia klubo, forpasis. Li estis italo el la urbo Torino, kiu translokiĝis al Brazilo kun sia amata edzino Ursula Grattapaglia. Ili kune laboris por plibonigi la vivon de pluraj personoj tra diversaj projektoj kaj agadoj, kies plej signifa estis la bieno-lernejo Bona Espero.
Nia Rotary e-Klubo de Esperanto Brazilo profunde kondolencas la familianojn kaj amikojn. La pasio, energio kaj dediĉo de Giuseppe Grattapaglia por la ideoj de nia klubo lasos eternan memoron. Lia kontribuo estis nepre grava, kaj lia malĉeesto estos sentata en nia komunumo. Niaj pensoj kaj koroj estas kun Ursula Grattapaglia kaj la tuta familio dum tiu ĉi malfacila tempo.
Ni ĉiuj povas konsoliĝi per la scio, ke la laboro de Giuseppe Grattapaglia vivos tra la rezultoj kaj influo, kiujn li havis sur nia klubo kaj la homoj, kiujn li helpis. Lia dediĉo kaj entuziasmo inspiris multajn kaj restos kiel legataĵo por estontaj generacioj. Ni dankas lin por lia kontribuo kaj dediĉas nian plenan apogon al lia familio dum tiu ĉi malfacila tempo.
En memoro de Giuseppe Grattapaglia, ni ĉiuj devas daŭrigi la laboron, kiun li komencis. Lasu nin esti inspiro por aliaj, kiel li estis por ni. Nia klubo kaj la tuta Esperanta komunumo estas pli riĉaj pro lia prezenco inter ni.
Se amo trovus vojon al la ĉielo
kaj memoroj estus ŝtupoj,
ni grimpus supren kaj revenigus vin.
Estis en januaro 1979 kiam mi dum du monatoj vojaĝis kune kun mia patro tra Suda Amerika. Ni komencis la vojaĝon en Brazilo kaj kompreneble ankaŭ vizitis la bienon “Bona Espero”.
Giuseppe veturigis nin de Brasilia tien, survoje pluvegis kaj unu ponto nur kelkaj kilometroj antaŭ Bona Espero estis sub akvo. Ni devis atendi 4 horojn, ĝis la akvo falis almenaŭ tiom ke nia veturilo kapablis preterpasi.
Tiun aventuron Giuseppe kaj mi ofte memoris kiam ni estis kune. Kaj kune ni ridis.
Li mankas al tiom da homo! Oni nur povas imagi kiel terure nun sentas sin nia kara Ursula. Tiom da komunaj jaroj – tiom da aventuroj komunaj. Tiom da amo inter ili du.
Mi deziras, ŝi trovu tiun forton necesan por trapasi la venontajn tagojn, semajnojn, monatojn. La vakuo, kiu nun estiĝis en ŝia animo/koro forte doloras!
Sed iom post iom la animo de Giuseppe plenigos ĉi tiun vakuon denove.
Li ankaŭ restos por ĉiam en mia animo.
Kore
Emma Breuninger
ŜatiLiked by 1 persono
Kara Fabio, elkoran dankon por viaj noblaj vortoj pri mia edzo Giuseppe! Racie ni scias, ke la vivo iam komencas kaj iam poste konkludiĝas…Sed tiuj kiuj restas ne povas ne plori kaj bedaŭri la finon de iu amata persono… Jes, Giuseppe estis esperantisto, estis rotariano, ĉar ambaŭ movadoj forte agadas por igi la mondon iom pli bonan. Ni kune dum 66 jaroj havis la grandan bonŝancon kune revi, kune fari, kune ami tiom da centoj da infanoj sen familia etoso, kaj dum la lastaj tagoj mi ricevis de tiom da eksinfanoj mesaĝojn, kiuj pravigas la vortojn de nia filo Dario, kiam li dris dum la adiaŭa ceremonio en Brasilia, “mi salutas mian amatan patron, kiu estis ne nur mia patro, sd de multaj ĉi tie ĉeestantaj.”
ŜatiLiked by 1 persono