Por Wally du Temple
Ĉi tiu proceduro celas establi gvidliniojn kaj procedurojn por la efika kaj kohera administrado de donacoj de Rotaria Klubo Esperanto-Brazilo al projektoj kaj neprofitcelaj organizaĵoj kaj registritaj bonfaraj organizaĵoj por la profito de homoj kaj organizaĵoj bezonantaj subtenon en areoj nomumitaj kiel ĉefaj celoj de Rotario Internacia.
FONTO DE FINANCOJ
Financo uzata por projektoj devenas de donacoj de individuaj asocianoj aŭ monkolektaj programoj faritaj de Rotaria Klubo Esperanto-Brazilo kaj donacoj, kiujn la klubo ricevas.
Notu ke ĉar la membroj de Rotaria Klubo Esperanto-Brazilo estas distribuataj en multaj landoj estas tre malfacile organizi tradiciajn monkolektajn eventojn kiel kazinajn vesperojn, balojn, koncertojn. Tial, financaj kolektoj kaj subtenoj plej ofte estos limigitaj.
La precipa fonto de financoj por grandaj projektoj nepre estu la distriktaj subvencioj kaj mondaj subvencioj de la rotaria fondaĵo.
FINANCAJ INTERESOJ
Rotary Klubo Esperanto-Brazilo preferas premii donacpetojn, kiuj fokusiĝas al la ĉefaj celoj de Rotario Internacia. Prefero estas doni al tiuj programoj kaj servoj, kiuj profitigas multajn homojn anstataŭ unuopan profitanton.
Rotaria Klubo Esperanto-Brazilo preferas premii donacpetojn por “fiksakapitalo” por projektoj (ekz. ekipaĵo, mebloj, komputilaj provizoj, ktp.) anstataŭ funkcia financado por organizaĵo. Alia prefero estas subteni internaciajn helpsocietojn, kiuj estas registritaj bonfaraj organizaĵoj kiel ShelterBox, Ruĝa Kruco, kaj la Poliomjelita kampanjo de RI. Ĉiu projekto estas konsiderata individue.
KVALITECOJ
Rotaria Klubo Esperanto-Brazilo faras donacojn al neprofitcelaj organizaĵoj, bonfaraj organizaĵoj aŭ agentejoj, kontraste al individuoj. La projekto de la ento (organizo ktp.), por kiu ĝi petas financan subtenon, devas jam esti bone progresinta en la monkolektado kaj konstruita kun perspektivo fariĝi daŭrigebla por konsidero fare de Rotaria Klubo Esperanto-Brazilo.
JARAJ kaj PLURJARAJ DONACOJ
Rotaria Klubo Esperanto-Brazilo preferas fari donacojn ĉiujare anstataŭ fari plurjarajn engaĝiĝojn.
A/Projektaj Aplikoj
1/Unua Speco/Pri Karitataj Organizoj
Financa Kampanjo por subteni establitajn karitatajn asociojn.
a/ Sufiĉas ke unu asociano petas la Komisionon Pri Projektoj(KPP) subteni novan kampanjon por finance helpi karitatan asocion; ekzemple ‘ShelterBox’, ‘Ruĝa Kruco’, ‘Polio Plus’. Se aprobita de la KPP la estraro aprobas aŭ malaprobas ĝin.
Projekta Nomo: (Mallonga nomo kiu identigas la projekton)
Dato kiam la peto okazis:
Tempolimo por la projekto se estas: Se ne estas notu ke ĝi estas ‘daŭra’
2/ Dua Speco/Pri Petoj por malpli ol $3000
La petanto devas esti oficiala reprezentanto de organizita klubo aŭ organizo jam funcianta kiu subtenas la daŭripovon de projekto kiu agordas kun la celoj de RI.
3/ Tria Speco/Pri Petoj por pli ol $3000
La petanto devas havi establitan funkciantan organizon kiun tiu repezentas kaj alian partneran enton (alia rotaria kubo plej proksima al la projekto aŭ ne rotaria organizo) antaŭ ol fari aplikon al Rotaria Klubo Esperanto-Brazilo se la petita mono sumiĝas je pli ol $3000.00. La estraro de Rotaria Klubo Esperanto-Brazilo laŭ sia decido povas ankaŭ postuli kompletigon de ‘distrikta’ aŭ ‘Internacia Stipendia apliko’.
Projekta Nomo: (Mallonga nomo kiu identigas la projekton kaj klarigas kiel la projekto harmonias kun la humanitaraj celoj de RI.
——————————————————————————————————————————
NOTU: Se la petita mono sumiĝas je pli ol $3000.00 respondu al la subaj demandoj, kaj se ne, iru al la sekva parto #3
Se via projekta partnero estas enlanda rotaria klubo: Nomo, loko kaj kontaktadresoj de la enlanda rotaria partnero? _____________________________________________________________________________________________________________________________________________________________________________________________________________________________________________________________
Se via projekta partnero estas ne rotaria organizo: Nomo,loko kaj kontaktadresoj?_____________________________________________________________________________________________________________________________________________________________
3/ Projekta klarigo/Donu la jenajn detalojn. (Se via projekto estas de kategorio Unua Speco/Pri Karitataj Organizoj ne necesas plenigi jenan parton. Se via projekto rilatas al la Dua Speco aŭ Tria Speco necesas kompletigi sekcion #3.
a/Projekta Loko: (Urbo, Vilaĝo, Ŝtato/Provinco, Lando)
b/Projekta Priskribo: (Priskribu la projekton kaj la problemon aŭ bezonon, kiun ĝi traktos, inkluzive de la celitaj profitantoj kaj kiel la projekto profitigos la bezonantan komunumon)
c/Projekta Templinio (Komenca-kaj Findato): Priskribu kiel la profitanta komunumo daŭrigos ĉi tiun projekton post kiam la financado estos plene elspezita.
Kian rolon povas ludi rotarianoj por resti engaĝitaj kun ĉi tiu projekto (krom monkolektado):
Noto: La Rotaria Klubo Esperanto-Brazilo rajtos diskonigi la subtenon de la klubo por la projekto per presitaj, ciferecaj kaj aliaj formoj de amaskomunikiloj.
d/Petata financado:
Bonvolu provizi detalan analizon de la peto. Se plia spaco estas bezonata, bonvolu uzi apartan folion kaj alkroĉi ĝin.
Notu, ke la kvanto de la petitaj financoj ne estas la difinitiva engaĝiĝo de la klubo al la projekto, sed prefere la plej bona klopodo por atingi la financan celon. Se ne eblas por la nia klubo kolekti la bezonatan sumon necesas trovi aliajn rimedojn por plenigi la mankantan sumon antaŭ ol nia klubkolektita sumo rajtas esti pagita.
Ĉiuj financoj kolektitaj super la celo estos laŭ la bontrovo de la estraro uzontaj por aliaj servaj projektoj. Priskribo: Kostaj Detaloj:Totala Kosto: $ 4.
PRI PROJEKTA FINANCADO
1. Buĝeto: Sur aparta folio bonvolu provizi detalan analizon de la buĝeto por ĉi tiu projekto. Ĉiuj kolektitaj financoj minus ĉiuj elspezoj formos la totalan sumon, kiun la klubo donacos al la projekto. La buĝeto devas povi pruvi, ke ĝi atingos ekvilibron, ĉar la nia klubo ne absorbos iujn ajn perdojn.
Deklaro: Laŭ mia scio kaj kredo, krom kiel malkaŝite ĉi tie, nek mi nek iu ajn persono, kun kiu mi havas aŭ havis personan aŭ komercan rilaton, estas engaĝita, aŭ intencas partopreni, en profitado de kluba financado kiu povus reprezenti eblan konkurantan aŭ konfliktan intereson. (Forta apogo por la celoj de la bonfara projekto ne reprezentas iun ajn konfliktan intereson.)
Ĉefa Sponsoro __________________________________








