1. Vortoj de nia prezidanto João Otávio
Saluton, gekaruloj!!!
2018 finiĝis.
2019 ekkomenciĝas…
Sed la homoj, la defioj, la mizeroj, la malsanoj, la militoj, la nescio estas la samaj. Okazis nenia miraklo!
La homoj faras promesojn, gratulojn, bondezirojn, kiuj tamen restas fermitaj en la unuaj minutoj de la unua tago de la nova jaro.
Ĉu vi faris promesojn?
Se ni ne decidos ŝanĝi nin mem, interne, la mondo ankaŭ ne ŝanĝiĝos! Estu vi la ŝanĝo kiun vi deziras vidi en la mondo!
Ni ricevis helpopeton el Afriko. En la Demokrata Respubliko Kongo la kuraczorgado al la civitanoj estas farita ne per la ŝtato mem, sed per aliaj privataj organizoj, kiuj ne estas sufiĉe preparitaj por alfronti la sennombrajn malsanulojn.
Nia membro Jean Bosco Malanda Lutete estras unu inter la sanorganizoj. Kaj li suferas pro la granda nombro da malsanuloj kiuj serĉas helpon ĉe lia organizo kaj ili fakte bezonas helpon.
Li preparis projekton kaj prezentis ĝin al ni. Por tiu Projekto oni bezonas pli ol 30 mil dolarojn. Sed nia Klubo sola ne sukcesos atingi tiun sumon. Sed se ni serĉos la apogon de aliaj Rotary Kluboj en la urboj kie niaj membroj loĝas, certe, ni sukcesos solvi parton de la sanproblemoj en Kongo.
Ni bezonas vian apogo, bonvolu, kaj sendu viajn proponojn.
Ni eliru de nia konforta brakseĝo,de antaŭ la televidilo kiu montras ĉiutage la mizeron en la mondo kaj vi, kiu legas, faru ion favore al niaj gefratoj en Afriko!
Kore, João Otávio, via prezidanto 2018/2019
2. Informoj de la sekretariejo:
La estraro deziras al vi, karaj membroj, kaj al ĉiuj rotarianoj kiuj vizitas nian “hejmon” ĉi tie, specialan, simpatian, defiplenan, sanan kaj sukcesan novan jaro 2019 kaj por nia klubo la komencajn agadojn por du novaj projektoj jam en fazo de preparo, unu en Brazilo, alia en Kongo.
Denove ni rememorigas al tiuj inter vi, kiuj ankoraŭ ne pagis sian kotizon, la konton en Brasilia por sendi tien vian kotizon por la venontaj ses monatoj:
Banco do Brasil, Agência 1003-0
Conta corrente 59.331-1, CNPJ 28.788.665/0001-20
Je la nomo de Rotary Club Esperanto Brasil.
Niaj eksterlandaj membroj utiligas la konton ĉe UEA, same kiel antaŭe.
3.
Nia Internacia Organizaĵo R.I. invitas ĉiujn 35.500 klubojn en la mondo komuniki la novajn estrarojn kiuj ekfunkcios ek de la 1an de Julio 2019.
Inter la diversaj reguloj R.I. rekomendas ŝanĝi ĉiu jare la prezidanton de la kluboj kaj same de la distriktoj kaj Monda Estraro.
Kun granda plezuro ni komunikas al vi la kandidaton al la venonta prezidanteco de nia Klubo – DAVIDE ASTORI loĝanta en PARMA, ITALIO, eksterordinara esperantisto kaj longjara rotariano.
Jen sekvas lia profesia kompetenteco:
Davide Astori, magistreco pri Beletro je klasika orientiĝo, doktoreco pri romanidaj lingvoj (LMU–Munkeno), diplomo pri paleografio (Ŝtata Arkivo de Parmo), ĵurnalisto, estas, ekde 2015, asociita profesoro pri ‘Ĝenerala Lingvistiko’ kaj ‘Sanskrito’ ĉe la Universitato de la Studoj de Parmo (Italio), kie li instruis interalie ‘Lingvon araban’ kaj ‘Lingvon kaj kulturon hebrean’.
Inter liaj ĉefaj interesoj substrekindas: kontakto inter lingvoj kaj kulturoj, semidaj lingvoj, tradukscienco, lingvoj kaj mondkonceptoj, lingvaj kaj sociaj minoritatoj, soci-lingvistikaj aspektoj de naciaj identecoj.
Specife pri la lingvo internacia li nombras pli ol 30 sciencajn publikaĵojn. Ekde 1999 li prelegis multfoje, en fakaj konferencoj kaj komunikadoj, en Italujo kaj eksterlande. Jam konsiliano de IEJ (enjunece) kaj poste estrarano (kaj vicprezidanto) de FEI (Itala Esperanto Federacio).
Li estas la organizanto de la Premio “Canuto” por la plej bona doktora disertacio pri interlingvistikaj kaj esperantologiaj temaroj (ĉi-jare oni festas la IX-an eldonon), kaj li sekvis dum la lastaj jaroj, kiel referanto, doktorigajn tezojn pri temoj rilataj al Interlingvistiko kaj Esperantologio: okaze de la V-a fojo de la Premio, li kuratelis la volumon La Premio «G. Canuto» por magistriĝa disertacio pri Interlingvistiko kaj Esperantologio. Kvin jaroj da (inter)lingvistikaj pliprofundigoj en Parma, FEI, Milano 2014. Kun la eseo “La Zamenhofa revo inter lingvistika kaj religia planado: interpopola dialogo kaj tut-monda interkompreno per Esperanto kaj Homaranismo” li gajnis la (unuan) Premion “Luigi Minnaja” de la Belartaj Konkursoj de UEA 2011.
Li gajnis la Premion “Maŭro La Torre” 2015 (de ILEI) per la esplorlaboro “La tradukoj de Pinokjo: kiel evoluis Esperanto inter 1930 kaj 2003”.






