Nia temo la 18an novembro 2018:
“Ni estas internacia grupo de volontuloj agante por pli justa mondo”
Ni bone scias, ke Rotary ne havas la potencon de registaroj;
Nek la forton de armeoj; nek la monon de grandaj korporacioj;
Nek la mistikon de religioj, kiuj promesas eternan vivon.
Sed Rotary posedas la fidon kaj entuziasmon de viroj kaj virinoj, respondecaj volontuloj, pretaj oferti ion favore al pli bona mondo!
Iras al vi ĉiuj la invito de la estraro paroli en la nuna renkonto pri siaj individuaj volontulaj agadoj por ke nia mondo estu pli justa morgaŭ ol hieraŭ.
Ni ja havas brilajn ekzemplojn de niaj membroj kiuj laboregas por Duolingo, por Tĉukpilko, por UNESCO, por profesia edukado ktp.
Ni atendas aliajn ekzemplojn viajn en viaj nunaj komentoj!
Sekretariaj informoj:
1.POLIOPLUS
Niaj membroj ofertis siajn kunlaborojn financajn por ke nia Klubo donacu 1.000 USD al la projekto POLIOPLUS, pri kio vi legas detalajn informojn en la naciaj revuoj de Rotary je via dispono en la reto. Se iu el vi ankoraŭ volas donaci, vakcinoj necesas multegaj.
2.ROTARY PROJEKTO PANETONE
Pasintjare vi ĉiuj ricevis la larganiman donacon de nia prezidanto João Otávio per la surpriza alveno de speciala kristnaska kuko (panetone) en via hejma adreso.
Ne miru, sed ankaŭ la aĉeto de tiu kuko estas Rotary projekto!
Nia distrikto aĉetas en grandegaj kvantoj la kukojn por 6 R$, vendas al la membroj por 9 R$ kaj tiu bela diferenco iros rekte al humanecaj kaj edukaj projektoj. Se vi aĉetus skatolon kun 12 kukoj (108 R$) por donaci al viaj parencoj kaj geamikoj vi eĉ estas bonfaranto 2 foje! Dume vi disvastigas la ideojn de volontula agado en viaj rondoj.
Kiu volas ankoraŭ aĉeti, devas tre rapide mendi ĉi nia prezidanto, kiu faros tutkluban mendon en la venontaj tagoj!
Ne perdu tiun ĉarman eblecon donaci kukojn kun Rotary emblemo.
- KOTIZOJ ĝis 31.12.2018
Kelkaj membroj ankoraŭ ne sendis sian kotizon, kiun la kasistino Sônia bezonas por pagi niajn devojn ĉe la Internacia Organizo R.I.
Bonvole rememoru kaj sendu al la konto de la Klubo en Brasilia:
Banco do Brasil Agencia 1003-0 Brasília Asa Norte 504
Conta 59.331-1 je la nomo ROTARY CLUB ESPERANTO BRASIL
CNPJ 28.788.665/0001-20
- NASKIĜDATREVENOJ
Nia amiko Ladislaŭ Afonso festis hieraŭ la 16.11. Sincerajn elkorajn gratulojn al Ladislaŭ kiu partoprenis kun multaj aliaj membroj la UK-on en Lisbono!
Sekvas teksto vere legenda – aperinta en la belga Rotary revuo en la franca lingvo, skribita de la RADE prezidanto Joseph van der Vleŭgel.
Rotary kaj Esperanto « du fratoj, kiuj ne konatiĝis »

En la jaro 1905 Paul Harris inaŭguris en Ĉikago la unuan rotarian kunvenon kaj samtempe en Bulonjo-sur-Maro la polo Ludwik Zamenhof inaŭguras la unuan esperantan kongreson. Tiuj ambaŭ pioniroj por la paco verŝajne neniam renkontiĝis, sed Paul Harris ekkonis la ekzistadon de Esperanto, kiun li kvalifikigis kiel « lingvo universala », opiniante ke ĝi estis dediĉita al anstataŭo de ĉiuj aliaj lingvoj.
(artikolo kiu aperis en la belga rotaria revuo « Rotary Contact » de oktobro 2018)
Tiu determino « universala » estas probable la komenco de miskompreno. Efektive Ludwik Zamenhof ekde 1887 kvalifikigas Esperanton kiel « internacia lingvo » cele al kreado de helpa idiomo sen la intenco anstataŭigi la aliajn lingvojn, sed por protekti ĉiujn. Li ellaboris neŭtralan lingvon permesantan, en justa maniero, la esprimon de ĉiuj kulturoj. La tradukado de mondaj literaturaj verkoj permesas la disvastigon de eksterlandaj kulturoj en la esperanta komunumo. La ekzisto de esperanta originala literaturo permesas al ĉiuj kulturoj esprimi sin juste. Rotary kaj Esperanto « estas kiel du fratoj, kiuj ne konatiĝis », skribis Alec Molisson (R.C. Abertay, Skotlando) kaj Norman Williams (R.C. Denton & Audenshaw, Britio).
Nuntempe, la lingvo konsiderata kiel « internacia » estas la angla, sed reale tiu estas nacia lingvo uzata internacie en ĉiuj kampoj, kaj neniu kapablas eskapi el tia fakta hegemonio. Tiu superregado aperis komence de la 20-a jarcento kaj persistos verŝajne ankoraŭ longatempe. Tamen ĝi povus malgraviĝi iompostiome se la aŭtomataj tradukiloj kapablos iam anstataŭi fidele la fremdajn skribaĵon kaj parolaĵon.
Ekde sia disvastigo, R.I. renkontis grade lingvajn barilojn. Nuntempe ĝi agnoskas ok oficialajn lingvojn : la germanan, la anglan, la hispanan , la francan, la italan, la korean, la japanan, la portugalan. Tamen fakte sufiĉas ĉeesti la internaciajn kunvenojn por ekkompreni ke en la praktiko tiu agnosko estas malfacile realigebla. Ĉi tie kiel aliloke, la angla superstaras. Pro tio, konverti multajn rotarianojn al Esperanto estas iluzio, des pli, ĉar ĉiu individuo elektas nur laŭ sia tuja persona utilo.
Tamen la rotarianoj tre frue perceptis la avantaĝon de Esperanto pere de la kreado de RADE (Rotaria Amikaro De Esperanto), kies historion vi povas legi – en la angla ! – sur la retejo. Maurice Duperrey (prezidanto de R.I. 1937-1938) estis membro de RADE. Plurfoje oni prikonsideris la aplikon de Esperanto kun pli malpli da oponoj. Kial elekti tiun konstruitan lingvon ? Simple por apliki la kriterion de la kvar demandoj.
- Lingva problemo vere ekzistas, escepte por tiuj, kiuj konas ĉiujn lingvojn.
- Ne estas juste iafoje esti devigata uzi fremdan lingvon ĉar la cirkonstancoj trudis tion al ni.
- Komuna lingvo favoras bonvolon kaj amikecon.
- Tio estas evidente justa, ĉar ĉiu dialoganto faris la saman klopodon por lerni komunan lingvon kaj ĉiu profitas de tio.
Jen la tuto! Ĉu oni fakte aplikas la kriterion de la kvar demandoj antaŭ la decido ? Ĉu oni decidas sen uzi la kriterion ?
La rotaria historio disvastiĝis samnivele en specifa socia grupo, kiu sukcesis krei grandan amikan kaj oferteman movadon en la mondo. R.I. havas financajn rimedojn. Praktike la rotarianoj tute ne bezonas lerni Esperanto kaj konsideras tiun lingvon kiel utopio malgraŭ ke ĝi iĝis vivanta lingvo de internacia komunumo.
La esperanta historio disvastiĝas en tre malsamaj sociaj grupoj, kiuj sukcesis krei movadon de internacia komunikado sen signifoplenaj financaj rimedoj. Praktike la esperantistoj ne bezonas aliĝi al R.I. ĉar ili agas en esperantujo pri diversaj kampoj socie kaj kulture.
Konklude, estas egale malfacile konverti rotarianon al Esperanto kiel esperantiston al Rotario. Kaj tamen ambaŭ komunumoj havas tiel multajn komunajn celojn, kies la pli esencaj estas interkompreno kaj paco en la mondo.
Sur la paralelaj historiaj vojoj Rotario kaj Esperanto renkontiĝis tro malofte. Ekde longatempo la unua konas la duan pere de RADE, sed neniam aplikis tiun komunikilon. Sia flanke UEA havas RADE kiel fakan asocion sen partopreni en la rotaria movado.
Tiu paralela vojo finiĝis per komuna renkontiĝo kiam RI permesis la kreadon de elektronikaj kluboj (eKluboj). RADE profitis de tiu oportuno por krei esperantoparolantan klubon. Post kelkaj problemoj ekzistas nun elektronika klubo, kies sidejo troviĝas en Brazilo. La estraro renovigoj okazas ĉiujare dum la Universala Kongreso de Esperanto : ĉi jare en Lisbono, kie la R.K. Lisboa-Norte gastigis nin (vidu la foton).
Konllude, mi esperas ke ekzistas ankoraŭ rotarianoj pretaj respondi al la sugeston faritan de Conrad Fisher (R.C. Meadville, Usono) en la revuo « The Rotarian » de majo 1981. Li sugestas al usonanoj lerni Esperanton pere de lecionoj (gramatiko kaj prononco) en la revuo.
Kia estos la estonteco ? Mi esperas ke la brazila klubo kapablos kunvenigi rotarianojn el la tuta mondo kaj iĝi referenca klubo pri justa komunikado inter la membroj. Rezulte la brazila klubo povus esti komunikilo inter la du tro izolitaj movadoj, RI kaj Esperanto.
la teamo Esperanto Tchoukball Clube estas tre dankema por la subteno de nia Rotary klubo kaj venontjare ni ja havas novajn projektojnpor la disvastigado de la sporto kaj de la kulturo de paco pere de sporto.
ŜatiŜati
Karaj geamikoj: Pacon!
Ni bezonos scii kion sugestas la interesontaj asocianoj pri la tago kaj la horo de niaj kunvenoj per la reto. Laux RI la kluboj devos fari almenaux du kunvenoj po monato.
Mi sugestas ke ni faru tri videajn konferencojn, per Zoom, po semajne, alternante unu semajno sen kunveno. La unua videa konferenco estos marde por la europanoj kaj afrikanoj; la dua videa konferenco estos jxaude, por la usonanoj kaj por la kanadanoj; la tria videa konferenco estos por cxiuj, inkluzive por la brazilanoj.
Bonvolu, sciigu vian opinion!
João Otávio
ŜatiLiked by 2 people
Mi gratulas RADE- prezidanton, Joseph van der Vleŭgel, pro via mirinda artikolo disvastigata en la Belga Rotaria Revuo!!!
João Otávio Veiga Rodrigues
ŜatiLiked by 1 persono
Karaj rotarian0j,
Estas la celo de ĉiuj Rotary kuboj realigi servojn per la komuna decido kaj kunlaboro de la membroj. La estraro petis vin pasintmonate kontribui eĉ per malgranda sumo, al nia iniciato donaci al la programo POLIOPLUS nian kluban helpon de entute mil USD.
El 25 membroj nur 10 fakte donacis.
Kaj se iuj el inter la aliaj 15 ankoraŭ pretas kontribui, estus vere tre oportuna, ĉar ni anticipis en la espero ke iuj ankoraŭ malfruas sed tamen deziras kunlabori.
Alia projekto estas la daŭra tradukado de la UNESKO KURIERO, kie denove Ileana em Kopenhago kunlaboris..
Mi estas momente kunordigante grandan edukan projekton en nia brazila urbeto Alto Paraíso. La edukaj instancoj akceptis kun entuzisamo la proponon enkonduki novan sporton nomatan Tĉukpilko, kiu ests ne konkurenca sed rápida, solidara, eduka maniero pilkludi. Nia membro Julio estas ja specialisto kaj helpos nin.
Se iu inter vi pretas kunlabori en tiu projekto – tre bone.
Amike Giuseppe
ŜatiLiked by 1 persono
mi estas tute certa ke la projekto de disvastigado de cxukpilko en la regiono de Alto Paraiso estos sukceso plena!
ŜatiŜati
Karaj amikoj!
Mi bedaŭras ke mi denove ne sukcesis partopreni en la videokonferenco. Bedaŭrinde mia tempo estas ege limigita pro multaj farendaĵoj. Mi tamen vere klopodos partopreni estontece.
Mi havas alian demandon. Mi opinias ke ni bezonas liston de ĉiuj membroj de la klubo. En la listo devas esti: nomo, adreso, priskribo pri laboro, eduko k.t.p. Ĉio ĉi povus plifaciligi la kunlaboron inter ni en diversaj kampoj. La listo devus aperi en interreto kaj estu regule renovigita. Kion vi opinias?
ŜatiLiked by 2 people
Saluton Leif, vi tute pravas. Mi sendis al vi liston, sed ankorau ne publikigis cxies nomojn cxar nia retejo estas komplete malferma kaj ni pristudos pasvorton.
ŜatiLiked by 1 persono
Ĉu nia klubo planas novan projekton en Brazilo?
Eble estus por ni pli efike kaj rapide apogi ankaù lokan projekton en nia “sideja lando”.
La ceteraj unuopaj iniciatoj estas certe subtenindaj, tre bonvenaj kaj laŭdindaj, sed helpolaboro por konkreta surloka projekto estus pli facila por ni kiel grupo, se ni faras tion apogante surlokan agadon, kie almenaŭ iom da niaj membroj estas proksimaj.
Plej korajn kaj estimajn salutojn al vi ĉiuj!
ŜatiLiked by 2 people
Saluton, kara Alessandro, mi plene apogas vin, kaj antau kelkaj tagoj ni fakte startis kun interesa eduka projekto en nia urbeto Alto PRAÍSO por agadi en lernejoj. Tre baldau cxiuj povos legi pri tio!
Tropikan varmane printempan saluton al via autuna malvarmo,!
ŜatiLiked by 1 persono
Tute prave Alessandro. Legu bonvole la supran tekston mian pri loka projekto or gejunulloj en Altp Paraíso.
ŜatiLiked by 1 persono
Kara Alessandro Perna, tiu cxi estas la ideo! Nia sideja regiono estas a mondo, kie niaj asocianoj starigas siajn projektoj. Ni deziras apogi projektojn kune cxiujn interesontojn.
ŜatiLiked by 1 persono
Karaj Cxiuj,
unu el niaj eblaj projektoj estas la libro pri akvo. Estas okazo kultura, kiu samtempe helpus al diskutado de grava problemo kaj al interkomprenigxo (la libro estos plurlingva). Mi atendas viajn sugestojn.
Salutojn al cxiuj,
Davide
ŜatiLiked by 1 persono
Se vi deziros ni povos kalkuli la presado de la libro en Brazilo.
João Otávio
ŜatiŜati
Mi kaj grupo de Kanadanoj pretigas Antologion de Kanada Literaturo kiu enhavas verkojn de la franca, angla, kaj Indigxenaj lingvoj. Jen nia kontribuo por disvastigi informon, kaj kulturojn de nia lando por pli bona internacia interkomprenigxo.
ŜatiLiked by 1 persono
Tre granda defio, cxar fakte via lando havas tiom da oficialajn lingvojn: la indigxenajn kaj aldone la francan kaj la anglan. Cxu multaj civitanoj regas la anglan kaj francan samnivele?
ŜatiLiked by 2 people
Egaj interesaj temoj. Gratulojn kaj dankojn!
ŜatiLiked by 3 people