1. Vortoj de nia prezidanto João Otávio
Saluton, gekaruloj!!!
2018 finiĝis.
2019 ekkomenciĝas…
Sed la homoj, la defioj, la mizeroj, la malsanoj, la militoj, la nescio estas la samaj. Okazis nenia miraklo!
La homoj faras promesojn, gratulojn, bondezirojn, kiuj tamen restas fermitaj en la unuaj minutoj de la unua tago de la nova jaro.
Ĉu vi faris promesojn?
Se ni ne decidos ŝanĝi nin mem, interne, la mondo ankaŭ ne ŝanĝiĝos! Estu vi la ŝanĝo kiun vi deziras vidi en la mondo!
Ni ricevis helpopeton el Afriko. En la Demokrata Respubliko Kongo la kuraczorgado al la civitanoj estas farita ne per la ŝtato mem, sed per aliaj privataj organizoj, kiuj ne estas sufiĉe preparitaj por alfronti la sennombrajn malsanulojn.
Nia membro Jean Bosco Malanda Lutete estras unu inter la sanorganizoj. Kaj li suferas pro la granda nombro da malsanuloj kiuj serĉas helpon ĉe lia organizo kaj ili fakte bezonas helpon.
Li preparis projekton kaj prezentis ĝin al ni. Por tiu Projekto oni bezonas pli ol 30 mil dolarojn. Sed nia Klubo sola ne sukcesos atingi tiun sumon. Sed se ni serĉos la apogon de aliaj Rotary Kluboj en la urboj kie niaj membroj loĝas, certe, ni sukcesos solvi parton de la sanproblemoj en Kongo.
Ni bezonas vian apogo, bonvolu, kaj sendu viajn proponojn.
Ni eliru de nia konforta brakseĝo,de antaŭ la televidilo kiu montras ĉiutage la mizeron en la mondo kaj vi, kiu legas, faru ion favore al niaj gefratoj en Afriko!
Kore, João Otávio, via prezidanto 2018/2019
2. Informoj de la sekretariejo:
La estraro deziras al vi, karaj membroj, kaj al ĉiuj rotarianoj kiuj vizitas nian “hejmon” ĉi tie, specialan, simpatian, defiplenan, sanan kaj sukcesan novan jaro 2019 kaj por nia klubo la komencajn agadojn por du novaj projektoj jam en fazo de preparo, unu en Brazilo, alia en Kongo.
Denove ni rememorigas al tiuj inter vi, kiuj ankoraŭ ne pagis sian kotizon, la konton en Brasilia por sendi tien vian kotizon por la venontaj ses monatoj:
Banco do Brasil, Agência 1003-0
Conta corrente 59.331-1, CNPJ 28.788.665/0001-20
Je la nomo de Rotary Club Esperanto Brasil.
Niaj eksterlandaj membroj utiligas la konton ĉe UEA, same kiel antaŭe.
3.
Nia Internacia Organizaĵo R.I. invitas ĉiujn 35.500 klubojn en la mondo komuniki la novajn estrarojn kiuj ekfunkcios ek de la 1an de Julio 2019.
Inter la diversaj reguloj R.I. rekomendas ŝanĝi ĉiu jare la prezidanton de la kluboj kaj same de la distriktoj kaj Monda Estraro.
Kun granda plezuro ni komunikas al vi la kandidaton al la venonta prezidanteco de nia Klubo – DAVIDE ASTORI loĝanta en PARMA, ITALIO, eksterordinara esperantisto kaj longjara rotariano.
Jen sekvas lia profesia kompetenteco:
Davide Astori, magistreco pri Beletro je klasika orientiĝo, doktoreco pri romanidaj lingvoj (LMU–Munkeno), diplomo pri paleografio (Ŝtata Arkivo de Parmo), ĵurnalisto, estas, ekde 2015, asociita profesoro pri ‘Ĝenerala Lingvistiko’ kaj ‘Sanskrito’ ĉe la Universitato de la Studoj de Parmo (Italio), kie li instruis interalie ‘Lingvon araban’ kaj ‘Lingvon kaj kulturon hebrean’.
Inter liaj ĉefaj interesoj substrekindas: kontakto inter lingvoj kaj kulturoj, semidaj lingvoj, tradukscienco, lingvoj kaj mondkonceptoj, lingvaj kaj sociaj minoritatoj, soci-lingvistikaj aspektoj de naciaj identecoj.
Specife pri la lingvo internacia li nombras pli ol 30 sciencajn publikaĵojn. Ekde 1999 li prelegis multfoje, en fakaj konferencoj kaj komunikadoj, en Italujo kaj eksterlande. Jam konsiliano de IEJ (enjunece) kaj poste estrarano (kaj vicprezidanto) de FEI (Itala Esperanto Federacio).
Li estas la organizanto de la Premio “Canuto” por la plej bona doktora disertacio pri interlingvistikaj kaj esperantologiaj temaroj (ĉi-jare oni festas la IX-an eldonon), kaj li sekvis dum la lastaj jaroj, kiel referanto, doktorigajn tezojn pri temoj rilataj al Interlingvistiko kaj Esperantologio: okaze de la V-a fojo de la Premio, li kuratelis la volumon La Premio «G. Canuto» por magistriĝa disertacio pri Interlingvistiko kaj Esperantologio. Kvin jaroj da (inter)lingvistikaj pliprofundigoj en Parma, FEI, Milano 2014. Kun la eseo “La Zamenhofa revo inter lingvistika kaj religia planado: interpopola dialogo kaj tut-monda interkompreno per Esperanto kaj Homaranismo” li gajnis la (unuan) Premion “Luigi Minnaja” de la Belartaj Konkursoj de UEA 2011.
Li gajnis la Premion “Maŭro La Torre” 2015 (de ILEI) per la esplorlaboro “La tradukoj de Pinokjo: kiel evoluis Esperanto inter 1930 kaj 2003”.
Mi povas raporti ke du personoj – mi kaj Wally du Temple – ĵus partoprenis la kunvenon per Zoom.
ŜatiŜati
kaj ni komencos nun kun aliaj ankau
ŜatiŜati
Mi legis kun intereso. Mi salutas al vi.
ŜatiŜati
Mi dankas al vi, kara Davide Astori, kaj al Ursula kaj Otavio kiuj pretas gvidi nian klubon. Kiel via kolego mi pretas helpi; speciale pri la temo de ‘akvo’ kiel fonto de la vivo por ĉiuj vivestaĵoj, kaj pri la san-projekto en Kongo.
ŜatiŜati
Saluton, karaj geamikoj!!!
Nia amiko Davide Astori estas grava esploristo pri nia lingvo, pri la pluraj lingvoj kaj kulturoj tra la mondo, kaj pri la pli ricxa valorajxo en tiu cxi mondo: la AKVO!
Sed lia malavara koro brakumas nian aferon, firmigi Esperanton en Rotary kaj proponi Rotary en Esperantujo, konsentinte pri esti nia sekvonta Prezidanto! Vere, li inspiras nin por fari iom pli por nia Esperanto, por nia Rotary E-Klubo kaj iom pli por nia komunumo!!! Li vivas nian rotarian jaran temon: Estu la inspiro!
Cxu vi jam legis lian supran biografion? Vere, la biografio estas mallonga, sed jam montras iomete la granda animo de nia Doktoro!
Hieraux la proksima Prezidanto de Internacia Rotary, Mark Maloney, prezentis la nova temo de lia rotaria jaro: Rotary konektas la mondo! Vidu! Sxajnas ke tiu temo estas nia, cxar ni estas konektita per la samaj objektivoj! Sed ne estas suficxa havi komputilon, havi bonan vifion (sendrata reto), bonan signalo de interreto, se manki la precipan elementon: la VOLON! La volo por amikigxi, la volo por disvastigi Esperanton, la volo por fari bonon al viaj proksimuloj. Se ni ne deziros, ni dauxrigos sole en nia eta mondo! Kial Dio metis nin en tiu cxi mondo?
Davide atendas viajn sugestojn, proponojn, ideojn!!!! Bonvolu, skribu al li, private aux per nia pagxaro! Kion vi deziras ke nia E-klubo faru dum la rotaria jaro 2019/2020????
Kore
João Otávio Veiga Rodrigues
ŜatiŜati
Karaj Geamikoj,
estas por mi granda honoro esti prezentata kiel estonta Prezidanto de nia Klubo: granda honoro tamen signifas ankaux grava respondeco. Certe ege konataj estas la zamenhofaj versoj: “Ho mia kor’ ne batu maltrankvile” … Do, tia estas nun mia interna sento. Mi akceptis esence cxar mi certas ke Cxiuj Vi helpos al mi, kiu signifas helpos al ‘ni’: mi nur estos kunorganiganto de Klubo, Klubo kiu apartenas al ni cxiuj, aux, plej bone dirite, ‘estas’ ni cxiuj. Mi malfermitkore atendas ekde nun de vi sugestojn, ideojn, proponojn. Ne lasu NIN sola. Ankoraufoje dankon pro via fido, mi faros ĉion por meriti ĝin!
Davide
ŜatiŜati
Saluton al vi ĉiuj membroj de la brazila klubo,
Mi gratulas Davide pri lia nomumo kiel venonta prezidanto. La video, kiun vi montris, estas tre interesa, kaj mi ĉeestis tiun prelegon en Kopenhago. Nun mi malkovris ĝin denove kaj planas traduki ĝin en la francan … se mi havas sufiĉe da tempo. Intertempe mi metis ĝin sur la retejo de RADE. Tamen mi legis ke tiu video prezentas unuan parton. Kie troviĝas la dua parto?
Plej amike.
Jozefo
ŜatiŜati
Kara Jozefo,
mi tute ne rememoris pri la video. Vi certe ne kredos, sed mi ne scias kie povus esti la dua parto (se estas dua parto) 🙂
Elkoran saluton,
d.
ŜatiŜati
Nia unua ĉijara vidkonferenco okazis hieraŭ, dimanĉo la 6-an januaro. Ĝin partoprenis nia prezidanto João Otávio, loĝanta en Poçocs de CALDAS, Minas Gerais, Julio, loĝanta en Dubai sed heraŭ li parolis kun ni el Buenos Aires, Argentinio, dum profesia flugo tien, Ursula kaj nova kandidato al nia Klubo Alfred Kobina Arthur loĝanta en Accra, Ganao.
Ni priparolis la projekton de nia amiko en Kinŝasa Jean Bosco Malanda kaj la projekton de Tĉukpilko en Brazilo, kiu devos komenci en februaro.
Mi invitas vin ĉiujn proponi la plej oportunan horon por paroli kun vi per Zoom konferenco. Nepre legu la tekston pri nia venonta prezidanto supre!
Havu belajn tagojn!
ŜatiŜati