Raporto pri Eŭropa Esperanto Kongreso / Strasburgo – Francio

Eŭropa Esperanto Kongreso / Strasburgo – Francio

De la 8-a al 12-a de majo 2024 okazis la Eŭropa Esperanto Kongreso en la franca urbo Strasburgo. Fakte ĝi estis organizata de Franca Esperanto Asocio kun helpo de la Germana Esperanto Asocio. Sed jam de komenco oni anoncis ĝin kiel Eŭropa Kongreso ĉar multaj aliaj landoj partoprenis.

Entute aliĝis 632 partoprenantoj el ĉirkaŭ 30 landoj, eĉ ekster-eŭropaj landoj.

Eŭropa Himno sul landlima ponto

La Kongresejo estis la Strasburga Universitato. Ĝuste tie en la jaro 1969 dum Pasko okazis unua franc-germana Esperanto kongreso. Ne malmultaj de tiuj kiuj tiatempe partoprenis estis ankaŭ nun en la ĉi-jara kongreso. Inter alie Thomas Bormann (konata kiel «Tobo») kiu rakontis pri siaj memoroj de la 1969-a kongreso kiam li estis nur 10-jara.

Ankaŭ mi mem partoprenis 1969 kun mia tuta familio (gepatroj, frato). Fakte tiu kongreso 1969 instigis min lerni Esperanton.

La temo de la nuna kongreso estis “Dialogo inter eŭropaj popoloj, portanto de paco”.

Je fino de la solena malfermo ni ĉiuj kune kantis ne la himnon “La Espero”, sed la Eŭropan himnon kun Esperanta teksto. La melodio de la Eŭropa himno estas laŭ la “Kanto al la ĝojo” de la fino de la 9ª simfonio de Ludwig van Beethoven. La teksto estas de famkonata germana poeto kaj verkisto Friedrich Schiller. La lastaj vortoj diras “ĉiuj homoj fariĝas gefratoj…” – do vere belega.

Vendrede mi partoprenis en tuttaga ekskurso al “Parko de la du riverbordoj”. Strasburgo situas je maldekstra flanko de rivero “Rejno”. Je la dekstra flanko estas la germana urbo Kehl. Dum sia historio Strasburgo estis iam germana, iam franca – do terure suferis pro militoj inter la du popoloj.

Hodiaŭ la landlimo estas tute libera kaj malfermita. Ni promenis piede sur ponto de unu flanko al la alia, piknikis en Francio, trinkis kafon en Germanio kaj finfine kantis meze de la ponto (do ekzakte sur la landlimo) la Eŭropan himnon. Tre emocia momento.

Dum la kongreso okazis diversaj interesaj prelegoj pri paco, historio, sciencas aferoj ktp.

En la enir-halo estis ekspozicio “Rezisti la milita propagando” (kiel ekkoni kio / kiel estas tiu tipo de propagando).

Mireilla Grosjean el francparolanta parto de Svislando organizis renkontiĝon sub la temo: Reciproka informado pri paccelaj fruktodonaj agadoj.

Entute prezentis sin 12 organizoj paccelaj, principe tiel nomataj “NRO” (Ne registraraj organizoj).

Ĉiu preleganto havis nur 5 minutojn por prezenti sin pere de tri partoj:

1.         Sin prezento, kreo-dato, mallonga historio (tri frazoj)

2.         Ĝenerala prezento de agadoj (tri frazoj)

3.         Detala prezento de unu aŭ du paccelaj fruktodonaj agadoj, kiuj efikis brile.

Inter alie prezentis sin ekzemple organizoj kiel:

            Klaso interŝanĝoj

            Bahaismo

            Internacia Civilservo

            Oomoto Japanio

            Ruĝa Kruco (homhelpa helpo / vizito al prizonuloj)

            Rotario Internacia / RADE / Rotary Klubo Esperanto – Brasil

Rotario Internacia estis prezentata de mi.

Pri la tutmonda organizo Rotary International mi nur diris du, tri frazojn, poste menciis RADE (Rotaria Amikaro de Esperanto) kaj fokusiĝis al nia Rotary Klubo de Esperanto Brasil, pri kiu mi raportis pli detale principe pri nia projekto “Lernejo Verda Lingvo” en Muleba / Tanzanio.

Aŭskultantoj tre interese aŭskultis dum tuta tempo. Demandoj, komentoj je fino de la prelegoj ne estis multaj. Sed komencis diskuton pri paco ĝenerale kaj la nun tre forta pro-milita propagando flanke de certaj landoj. Eŭropanoj ege maltrankviliĝas pri la situacio tutmonde, sed principe en Eŭropo mem.

La 9-an de junio estos elektoj por Eŭropa Parlamento (kiu troviĝas en Strasburgo). Ni atendu la rezultojn. Ni esperu, ke la dekstraj ekstremistoj kaj popolistoj ne ricevos tro da voĉdonoj.

Emma Breuninger

3 pensoj pri “Raporto pri Eŭropa Esperanto Kongreso / Strasburgo – Francio”

Lasi respondon

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.