Dua lundo de la monato estos nia administracia kunveno.

Por pli bone organizi nian agadon, Rotary Klubo Esperanto-Brazilo decidis, ke la administracia kunveno okazos ĉiu dua lundo de la monato.
Do, la venonta administracia kunveno okazos je la 10-a de marto.

Tiel, ni havas dediĉitan tempon por trakti financajn raportojn, planadon de eventoj kaj aliajn gravajn klubajn aferojn. La ceteraj lundoj estos rezervitaj por amikemaj renkontiĝoj, prelegoj kaj diskutrondoj. Ni kredas, ke tiu aranĝo helpas nin pli efike kunordigi la laboron de la klubo, samtempe daŭrigante la amikan etoson, kiu karakterizas nian movadon.

Lasi respondon

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.