Vivu Esperanto – Raporto de John Derr

EN LA MALFRUA 19-A JARCENTO, la pola okulisto L. L. Zamenhof elpensis manieron por helpi fortigi internacian komprenon kaj, finfine, atingi mondpacon. Tial li kreis lingvon de espero: Esperanton, kiu signifas en Esperanto “tiu, kiu esperas.”

Por instigi ĝian disvastiĝon, Zamenhof uzis strukturojn kaj vortojn ĉefe derivitajn el latinidaj lingvoj, kun iom da ĝermanida vortaro. La lingvo estas sen neregulaj verboj, gramatike markitaj genroj, kaj kompleksaj reguloj. Oni povas flue ekposedi la lingvon en malpli ol jaro, praktike uzante la popularan lingvo-lernadan aplikaĵon Duolingo kaj partoprenante regulajn interretajn konversaciojn. Sed eĉ tio ne estas nepra, diras esperantistoj. Lernu nur kelkajn bazajn gramatikajn regulojn per lernolibro kiel “Complete Esperanto”, kaj kun ĝia leksikono apud vi, vi povos facile komuniki kun homoj el la tuta mondo.

Vi certe ne mankos je kunparolantoj. Ĉar ĝis 2 milionoj da homoj (inkluzive de iuj denaskuloj) parolas ĝin, Esperanto plu prosperas en la cifereca epoko: Duolingo raportas, ke pli ol 1 miliono da homoj jam eklernis ĝian Esperanto-kurson. Krom la investisto George Soros, inter la parolantoj troviĝas ankaŭ la 57 membroj de la Rotaria Amikaro de Esperanto (RADE). La grupo, kiu devenas de 1928, asertas esti la plej malnova amikaro en Rotario.

La membroj de RADE (Rotaria Amikaro de Esperanto), kiuj loĝas en 13 diversaj landoj, uzas Esperanton hejme kaj konektiĝas kun aliaj parolantoj per la poŝtelefona aplikaĵo Amikumu. Iama konstanta parto de RI-konvencioj (RI = Rotario Internacia) en pasintaj jaroj, RADE nun kunvenas per Zoom kaj ankaŭ tra la sola tute Esperantlingva klubo, la “Rotary E-Klubo Esperanto-Brasil”. La esperantistoj estas kiel ĉiuj aliaj en Rotario, gvidataj de nia moto, esprimita en Esperanto kiel “Servo Super Mio”.

LERNU ESPERANTON!

Ni kolektiĝu en la knajpo.
Emma Mathilde Breuninger, Elchingen, Germany

Mi amas Esperanton. Esperanto instigas homojn ami unu la alian kaj servi unu la alian.
John Emmanuel Magessa, Muleba, Tanzania

Agemaj homoj estas la plej bona traduko por “people of action,” laŭ mia opinio.
Christoph Klawe, Rotary Club of Schweich Römische Weinstrasse, Germany

Esperanto? Jes, certe Esperanto. Kiel dua lingvo por ĉiuj.
Ursula Sandkühler Grattapaglia, Alto Paraíso de Goiás, Brazil

MEMORANTE LA TEMPON…

▸ Kreskante en Berlino ĉe la fino de la Dua Mondmilito, la unua afero, kiun la rusoj donis al ni, estis rusa gramatika libro. Poste, kiam Berlino estis dividita, nia lernejo troviĝis en la amerika zono, kaj ni ricevis anglan gramatikan libron. Tiam mi komprenis, ke lingvo estas ilo de povo. Iom poste, mi eksciis pri lingvo sen armeoj aŭ landoj, lingvo de frateco nomata Esperanto. Tiam mi konvinkiĝis, ke tio estus granda paŝo antaŭen — dua lingvo por ĉiuj, kiu apartenas al neniu.
Ursula Sandkühler Grattapaglia

▸ Dum la Universala Kongreso de Esperanto en 1970, en Vieno, mi renkontis la aktoron Nikolay Rytkov, kiu pasigis kelkajn jarojn en gulago pro sia esperantisteco. Li forkuris el Sovetunio dum antaŭa kongreso kaj neniam revenis hejmen. En sia subskribo al mi, li skribis: “Esperanto malfermas landlimojn kaj korojn.” Dum la jaroj post tio, mi spertis, kiom prava li estis.
Emma Breuninger

▸ En 1998, dum Universala Kongreso de Esperanto en Francio, ni renkontis rotarianojn, kaj ili invitis nin aniĝi al Rotario. Ni akceptis, kaj baldaŭ ni mem staris en la budo de RADE ĉe Rotariaj kongresoj.
Giuseppe Grattapaglia, Alto Paraíso de Goiás, Brazilo

LA AVANTAĜOJ DE ESPERANTO

▸ Kiam mi uzas Esperanton, mi festas kaj subtenas la ideon, ke ekzistas nur unu homaro sur la planedo Tero, kaj ke homoj estas destinataj vivi kune en paco.
Christoph Klawe

▸ Esperanto faras vin mondcivitano.
Emma Breuninger

▸ Mi havas multajn kontaktojn kaj vojaĝis vaste danke al Esperanto. Simile al Rotario, Esperanto malfermas pordojn al mirinda komunumo. Kaj plej grave, en 2001, dum Esperanto-festivalo en Italio, mi renkontis polinon nomatan Anna, kun kiu mi jam geedziĝis dum 17 jaroj!
Julio Calegari, Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj

▸ Per RADE, eblas facile ekrilati kun aliaj rotarianoj tra la tuta mondo, ĉar ne ekzistas lingvaj baroj. Tio ebligas kulturajn interŝanĝojn kaj plialtigas la respekton al la kultura heredaĵo de aliaj nacioj.
Christoph Klawe

▸ Nia klubo subvencias “Verda Lingvo,” infanĝardenon en Muleba, Tanzanio. Mi tre kortuŝiĝas kiam mi spektas videojn el la lernejo. Ĝi ĝojigas min, ke ni povas helpi tiujn mirindajn infanojn per nia projekto.
Emma Breuninger

▸ Esperanto ofte helpis min en mia profesio kiel kuracisto. Kiam mi renkontas maloftan problemon, mi povas konsulti aŭtentikajn specialistojn en aliaj landoj. Per la internacia reto de esperantistoj, ni iam sukcesis translokigi pacienton al fora eksterlanda malsanulejo en lia origina regiono, kie ne ekzistis alia komuna lingvo; nur Esperanto ebligis la translokigon.
Christoph Klawe

Artikolo de John Derr


(Noto de la redaktoro: Ĉiuj RADE-membroj cititaj en ĉi tiu artikolo ankaŭ membras en la Rotary E-Club of Esperanto-Brasil, krom se alie notite.)

Jen la originala teksto:

Lasi respondon

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.