11-a TEMO DE LA ROTARY KLUBO ESPERANTO BRAZILO – Numero 11 de la rotaria jaro 2024-2025 – sub la prezidanteco de João Otávio Veiga Rodrigues 

NOVA PREZIDONTO por la rotaria jaro Julio de 2025 al Junio de 2.026: LADISLAU AFONSO

Ladislau Afonso

Karaj geamikoj:

Pli unu rotaria jaro finiĝas, sed la magio de Rotary daŭrigos!
Ekde la 1-a de julio, venontan mardon, la asociano Ladislau Afonso gvidos nian Rotary E-Klubon de Esperanto-Brazilo.

Ladislau naskiĝis en Divinolândia, urbo de San-Paŭlo, Brazilo, la 16-an de novembro 1962. Li studis arkitekturon en la prestiĝa Universitato de San-Paŭlo, en la urbo San-Karlo, kie li diplomiĝis en 1989 kaj magistriĝis en 1993. Dum pli ol 25 jaroj, ekde 1995 ĝis 2021, li laboris kiel arkitekto kaj profesoro pri arkitekturo kaj urbanismo ĉe la Katolika Universitato en Poços de Caldas, Minas-Ĝerajso.

En 1987, Ladislau lernis Esperanton kaj ekaktivis en la Esperanto-movado. Li instruis Esperanton, kaj en universitato kaj ekster ĝi, dum multaj jaroj. Nun li kunlaboras kun nia asocianino Cacilda Perez en baza kurso de Esperanto en Poços de Caldas. Krome, en la sama urbo, kie li loĝas, li instruas Esperanton, pentrarton, lernas muzikon (piano), partoprenas en ĥoro, kaj okupiĝas pri tradukado de gravaj spiritismaj verkoj.

Ladislau jam prezidis nian Rotarian Klubon en la pasinteco. Nun, kun pli da sperto, li gvidos nin dum tiu ĉi nova rotaria jaro!

Klubestraro (11)

Direktoro/Ĝenerala Sekretario
João Otávio Veiga Rodrigues
Mandatoperiodo: 2025–2026

Prezidanto de la Komisiono pri Rotaria Fondaĵo
Wallace George Du Temple
Mandatoperiodo: 2025–2026

Kluba Lernofaciliganto
João Otávio Veiga Rodrigues
Mandatoperiodo: 2025–2026

Prezidanto de la Komisiono pri Evoluigo de Membreco
Emma Mathilde Breuninger
Mandatoperiodo: 2025–2026

Klubprezidanto*
Ladislau Afonso
Mandatoperiodo: 2025–2026

Prezidanto de la Komisiono pri Publika Bildo
Alberto Emerson Yamaguchi Werneck Dias
Mandatoperiodo: 2025–2026

Sekretario*
Vicente Paulo de Sales
Mandatoperiodo: 2025–2026

Prezidanto de la Komisiono pri Homamaj Projektoj
Wallace George Du Temple
Mandatoperiodo: 2025–2026

Kasisto*
João Otávio Veiga Rodrigues
Mandatoperiodo: 2025–2026

Vicprezidanto de la Klubo
João Otávio Veiga Rodrigues
Mandatoperiodo: 2025–2026

Kontakto pri Junularaj Programoj: Klubo
Alberto Emerson Yamaguchi Werneck Dias
Mandatoperiodo: 2025–2026


Francesco Arezzo

Francesco Arezzo, membro de la Rotaria Klubo en Ragusa, Italio, estis elektita de la estraro por servi kiel prezidanto de Rotary International dum la jaro 2025-26. Li ekoficos al la prezidanteco la 1-an de julio 2025.

Unuiĝintaj por fari bonon.

La Prezidanto de Rotario Internacia invitas nin Unuiĝi por la Bono. Utiligante la forton de homa konekto por bonvenigi novajn membrojn, kunlabori pri projektoj, kaj pligrandigi nian tutmondan efikon, la membroj kreas pozitivan ŝanĝon en la mondo.


Distrikta Guberniestro vizitos nin!

Je la 7-a de julio, lundo, nia Rotary E-Klubo de Esperanto – Brazilo kun granda ĝojo kaj honoro akceptos la unuan oficialan viziton de la nova Distrikta Guberniestro, Sebastião Wagner Valim, por festi la komencon de lia rotaria jaro.
Por ni estas vera privilegio esti la unua klubo vizitata dum lia mandato. Ni pretas bonvenigi lin kun malfermitaj brakoj, partopreni en profunda kaj fruktodona interŝanĝo de ideoj, kaj plifortigi nian engaĝiĝon al la idealoj de servo, interkompreno kaj internacia amikeco – kernaj valoroj, kiuj perfekte kongruas kun la spirito de Esperanto.
Ni kore invitas ĉiujn rotarianojn kaj geamikojn aliĝi al ni en ĉi tiu grava kaj inspira momento de rekono kaj kunlaboro.

Lasi respondon

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.