7-a TEMO DE LA ROTARY KLUBO ESPERANTO BRAZILO – Rotaria jaro 2025-2026 – sub la prezidanteco de Ladislau Afonso

Vortoj de la prezidanto

Ladislau AFONSO

Karaj rotarianoj, bonkoraj amikoj kaj samideanoj,

Ni komencas ĉi tiun novan jaron fronte al novaj defioj, sed ankaŭ kun renovigita entuziasmo kaj profunda konfido je nia komuna forto. Ĉiu defio fariĝas pli malpeza, kiam ni iras kune, unuigite per la idealo de helpo kaj sincera kunlaboro.

La Rotary-Klubo de Esperanto havas apartan mision: ni ne nur servas, sed ni ankaŭ kunligas. Esperanto estas ponto de frateco, kiu superas landlimojn, kulturojn kaj diferencojn, permesante al ni dialogi kiel egaluloj kaj konstrui pacon per kompreno. Danke al tiu komuna lingvo, ni fariĝas komunumo de bonkoraj amikoj pretaj helpi, kie la mano etendiĝas sen hezito kaj la koro restas malfermita.

Kun espero, ni antaŭeniras al novaj projektoj, kiuj celas transformi idealojn en konkretajn agojn. Ni deziras, ke ĉi tiu jaro estu fonto de espero al ĉiuj, precipe al tiuj, kiuj plej bezonas atenton, subtenon kaj amon.

Ni ĝoje akceptos novajn membrojn, kiuj alvenos por kunhavigi talentojn kaj revojn, kaj ni esprimas nian profundan dankon al la malnovaj membroj engaĝigitaj, kies konstanta sindediĉo kaj fideleco daŭre inspiras nin kaj donas stabilecon al nia klubo. Ni ne forgesas la membrojn kiuj ne partoprenas kaj ke tiu nova ciklo de 2026 alportu pli da tempo al vi por kunsidi kun ni, dum la tuta estonta periodo.

Gvidataj de amo, solidareco kaj la servo-idealo, ni laboru por jaro de prospero, spirita kaj homa kresko. Daŭrigu kredi je la bono, daŭrigu kunlabori, daŭrigu servi — ĉar per Esperanto kaj Rotary ni montras, ke frateco ne estas nur vorto, sed vivanta realo.

El la koro, dankon al ĉiuj.

Prezidanto 25-26 Ladislau Afonso

Festas ĉimonate

Emma Mathilde Breŭninger

Unu penso pri “7-a TEMO DE LA ROTARY KLUBO ESPERANTO BRAZILO – Rotaria jaro 2025-2026 – sub la prezidanteco de Ladislau Afonso”

Lasi respondon

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.