Kun profunda malĝojo, la Rotaria Klubo Esperanto Brazilo anoncas la forpason de nia amata membro, Jean Bosco Malanda Lutete. Jean Bosco naskiĝis en Kongo kaj estis vigla kaj laborema membro de nia klubo, ĉiam dediĉita al la principoj de Rotario kaj al la disvastigado de Esperanto.
Dum sia tempo kun ni, Jean Bosco montris grandan pasion por la servado al la komunumo, ĉiam preta helpi kaj inspiri aliajn per sia ekzemplo kaj sindonemo. Lia pozitiva spirito kaj senlaca energio estos tre mankitaj de ĉiuj, kiuj havis la privilegion koni lin.
Jean Bosco forpasis pasintsemajne, lasante grandan truon en niaj koroj kaj en la koroj de ĉiuj, kiuj konis lin. Lia heredaĵo de servo kaj amikeco daŭre vivos en nia klubo kaj en la komunumo, kiun li tiel fervore servis.
Niajn plej sincerajn kondolencojn al la familio de Jean Bosco kaj al ĉiuj liaj amikoj. Ni ĉiam memoros lin kun granda estimo kaj dankemo.
La Agrikultura Kooperativo Kimuntu, estis iniciatita de du rotarianoj kaj esperantistoj (s-ro Jean Bosco MALANDA el Kinshasa kaj s-ro Alphonse WASEKA el Goma) kaj fondita februare 2023 de kvin kongolandanoj, kaj de tiam, la kooperativo aktive agadas.
La Demokratia Respubliko de Kongo prezentas grandegan ŝancon en la agrikultura sektoro kun siaj pli da 75 milionoj da plugeblaj hektaroj. Kaj malgraŭ tio, lernejoj ne proksimigas lernantojn al ĉi tiu realeco kaj tial la agrikulturo ne estas akirita fakto por la plej multaj kongolandanoj. Tial subnutrado kaj malsatego. Konsciaj pri tiu ĉi realeco kaj ĉi tiu grandega oportuneco, kvin homoj kuniĝis por fondi ĉi tiun kooperativon.
Ni kredas, ke por batali kontraŭ malriĉeco, ni devas igi la malriĉulojn terkultivistoj. Kongo ne estas malriĉa kiam temas pri nutrado de siaj loĝantoj. Kaj tero estas la solvo.
La vorto Kimuntu estis adoptita rilate al konga saĝeco kaj indikas homan naturon. Ĝi ampleksas ĉiujn kvalitojn postulatajn ĉe la homoj: bonkoreco, malavareco, vero, justeco, respekto, solidareco, unuvorte, humanismo. Nia emblemo estas la dekstra mano kun kvin fingroj simbolante la kvin fondintojn kaj unuecon en la agado. La devizo de la Kooperativo estas Unueco – Laborado – Produktado – Vendado – Progresado kaj ĉiu vorto rilatas al iu el la fingroj.
Nia ĉefa agado estas agrikultura produktado kaj merkatado kaj niaj sekundaraj agadoj estas subteno al la kamparanoj, transformado kaj distribuado de agrikulturaj produktoj.
Nia filozofio signifas ke niaj agadoj rondiras ĉirkaŭ tri fundamentaj kolonoj: media, socia kaj ekonomia. Tio estas, ni laboras konsiderante mediprotektadon, socian progresadon kaj ekonomian disvolviĝon.
La kooperativo uzas esperanton pro tio ke inter la fondintoj estas aktivaj esperantistoj. Do, estis okazo por e-fondintoj provizi konkretan kadron por praktiki Esperanton. Ni havas fejsbukpaĝon en kiu ni komunikas pri niaj agadoj, interalie, en esperanto. Ni interŝanĝas pri niaj agadoj kun esperantistoj tra la mondo.
Kie ajn vi estas, vi povas kuniĝi kun la Kooperativo Kimuntu por plibonigi la vivkondiĉojn de niaj kunhomoj. Ni kredas, ke la homaro estas unu kaj kune ni povas plibonigi la vivon kaj redukti malriĉecon. La solidareco estas la solvo.
Mi tre feliĉas, ĉar post iom longa diskuto kun la Direktoro pri la edukado en Aruŝo, mi fine ricevis permesilon por instrui Esperanton en ĉiuj ŝtataj mezlernejoj de la urbo. Mi kredas, ke ni iam ankaŭ ricevos permeson por instrui Esperanton tra la tuta nacia teritorio de Tanzanio, anoncis entuziasme John Magessa, unu el la aktivaj fortoj de la LKK de la 109-a UK kaj la ricevinto de la koncerna oficiala atestilo, la 10-an de junio 2024.
Ekde kiam la estraro de UEA unuanime aprobis la kandidatiĝon de Tanzanio kiel la gastiganta lando de la 109-a Universala Kongreso de Esperanto, Esperanto-Asocio de Tanzanio (EATA) kaj ĝiaj membroj ne ĉesis elpaŝi publike favore al la disvastigo de la internacia lingvo Esperanto en Tanzanio. Ili ne nur konigas la uzadon de Esperanto al deciduloj de la publikaj enlandaj instancoj, sed ankaŭ provas konvinki tiujn ĉi pri la idealoj de la lingvo kaj la neceso enkonduki ĝin en la lernejan lerno-programon.
Plia flanka atingo estas, ke la instruado de Esperanto en la ŝtataj lernejoj en Tanzanio ankaŭ antaŭenigos la interkulturan konscion. Lernante Esperanton kaj mergante sin en la movadon, nome partoprenante en la kongreso, la gelernantoj disvolvos pli profundan pritakson pri la diverseco de la mondo. Tio instigos ilin al respekto, toleremo kaj reciproka kompreno, esencaj valoroj en nia tutmondigita socio.
Indas ankaŭ mencii pri tio, ke krom lia ĝisosta esperantisteco – diplomito de UEA pri Elstara Esperanto-Agado en la jaro 2020, John Magessa laŭprofesie estas ŝtata instruisto jam de pluraj jaroj.
PERMESO POR INSTRUI ESPERANTON EN LERNEJO [PUBLIKA] DE ARUŜO
Per tiu ĉi permesilo, mi plezure informas vin, ke ni rajtigas al vi aliri [publikajn] mezlernejojn kiel vi tion petis. Tamen, vi devas respekti ĉiujn lernejajn regularojn enlandajn sen agi kontraŭ ili. La [Esperanta] lern(ig)o ne estos deviga. Atentu, ke neniu monpago estu postulata, nek de la gelernantoj, nek de la geinstruistoj.
De la 8-a al 12-a de majo 2024 okazis la Eŭropa Esperanto Kongreso en la franca urbo Strasburgo. Fakte ĝi estis organizata de Franca Esperanto Asocio kun helpo de la Germana Esperanto Asocio. Sed jam de komenco oni anoncis ĝin kiel Eŭropa Kongreso ĉar multaj aliaj landoj partoprenis.
Entute aliĝis 632 partoprenantoj el ĉirkaŭ 30 landoj, eĉ ekster-eŭropaj landoj.
Eŭropa Himno sul landlima ponto
La Kongresejo estis la Strasburga Universitato. Ĝuste tie en la jaro 1969 dum Pasko okazis unua franc-germana Esperanto kongreso. Ne malmultaj de tiuj kiuj tiatempe partoprenis estis ankaŭ nun en la ĉi-jara kongreso. Inter alie Thomas Bormann (konata kiel «Tobo») kiu rakontis pri siaj memoroj de la 1969-a kongreso kiam li estis nur 10-jara.
Ankaŭ mi mem partoprenis 1969 kun mia tuta familio (gepatroj, frato). Fakte tiu kongreso 1969 instigis min lerni Esperanton.
La temo de la nuna kongreso estis “Dialogo inter eŭropaj popoloj, portanto de paco”.
Je fino de la solena malfermo ni ĉiuj kune kantis ne la himnon “La Espero”, sed la Eŭropan himnon kun Esperanta teksto. La melodio de la Eŭropa himno estas laŭ la “Kanto al la ĝojo” de la fino de la 9ª simfonio de Ludwig van Beethoven. La teksto estas de famkonata germana poeto kaj verkisto Friedrich Schiller. La lastaj vortoj diras “ĉiuj homoj fariĝas gefratoj…” – do vere belega.
Vendrede mi partoprenis en tuttaga ekskurso al “Parko de la du riverbordoj”. Strasburgo situas je maldekstra flanko de rivero “Rejno”. Je la dekstra flanko estas la germana urbo Kehl. Dum sia historio Strasburgo estis iam germana, iam franca – do terure suferis pro militoj inter la du popoloj.
Hodiaŭ la landlimo estas tute libera kaj malfermita. Ni promenis piede sur ponto de unu flanko al la alia, piknikis en Francio, trinkis kafon en Germanio kaj finfine kantis meze de la ponto (do ekzakte sur la landlimo) la Eŭropan himnon. Tre emocia momento.
Dum la kongreso okazis diversaj interesaj prelegoj pri paco, historio, sciencas aferoj ktp.
En la enir-halo estis ekspozicio “Rezisti la milita propagando” (kiel ekkoni kio / kiel estas tiu tipo de propagando).
Mireilla Grosjean el francparolanta parto de Svislando organizis renkontiĝon sub la temo: Reciproka informado pri paccelaj fruktodonaj agadoj.
Entute prezentis sin 12 organizoj paccelaj, principe tiel nomataj “NRO” (Ne registraraj organizoj).
Ĉiu preleganto havis nur 5 minutojn por prezenti sin pere de tri partoj:
1. Sin prezento, kreo-dato, mallonga historio (tri frazoj)
2. Ĝenerala prezento de agadoj (tri frazoj)
3. Detala prezento de unu aŭ du paccelaj fruktodonaj agadoj, kiuj efikis brile.
Inter alie prezentis sin ekzemple organizoj kiel:
Klaso interŝanĝoj
Bahaismo
Internacia Civilservo
Oomoto Japanio
Ruĝa Kruco (homhelpa helpo / vizito al prizonuloj)
Rotario Internacia / RADE / Rotary Klubo Esperanto – Brasil
Rotario Internacia estis prezentata de mi.
Pri la tutmonda organizo Rotary International mi nur diris du, tri frazojn, poste menciis RADE (Rotaria Amikaro de Esperanto) kaj fokusiĝis al nia Rotary Klubo de Esperanto Brasil, pri kiu mi raportis pli detale principe pri nia projekto “Lernejo Verda Lingvo” en Muleba / Tanzanio.
Aŭskultantoj tre interese aŭskultis dum tuta tempo. Demandoj, komentoj je fino de la prelegoj ne estis multaj. Sed komencis diskuton pri paco ĝenerale kaj la nun tre forta pro-milita propagando flanke de certaj landoj. Eŭropanoj ege maltrankviliĝas pri la situacio tutmonde, sed principe en Eŭropo mem.
La 9-an de junio estos elektoj por Eŭropa Parlamento (kiu troviĝas en Strasburgo). Ni atendu la rezultojn. Ni esperu, ke la dekstraj ekstremistoj kaj popolistoj ne ricevos tro da voĉdonoj.
Hodiaŭ, la 17-an de Majo 2024, ni havas la honoron festi la sepan datrevenon de Rotary Klubo Esperanto-Brazilo. Ekde sia fondiĝo en 2017, ĉi tiu institucio elstaris kiel piliero de kompreno, paco, kaj internacia kunlaboro, servante kiel ligo inter diversaj kulturoj kaj komunumoj tra la mondo.
La Rotary Klubo Esperanto-Brazilo ne nur subtenas la valorojn de Rotary International, sed ankaŭ riĉigas ilin per la universala lingvo Esperanto. Ĉi tiu unika klubo montras al ni kiel lingvo povas esti ilo por pontoj konstrui inter homoj, anstataŭ bariloj.
Dum la pasintaj sep jaroj, la klubo efektivigis multajn projektojn kiuj havas pozitivajn efikojn en la lokaj kaj internaciaj komunumoj. De edukaj programoj ĝis sociaj iniciatoj, la membroj de Rotary Klubo Esperanto-Brazilo senlace laboras por plibonigi la vivon de aliaj kaj promocii interkompreniĝon.
Hodiaŭ, ni ne nur festenas la kreado de ĉi tiu klubo, sed ankaŭ la sindediĉon kaj pasion de ĝiaj membroj. Ili inspiris multajn per sia engaĝiĝo al la idealo de “Servo Super Si Mem” kaj montris, ke pere de kunlaboro kaj reciproka respekto, ni povas konstrui pli bonan mondon.
Ni gratulas al ĉiuj anoj de nia Rotary Klubo Esperanto-Brazilo pro la atingoj kaj deziras al ĉiuj daŭran sukceson kaj prosperon en niaj estontaj klopodoj.
Estimataj amikoj, helpantoj kaj anoj de Rotaria Klubo Esperanto-Brazilo,
Kun ĉi tiu mesaĝo ni alvenas al la fino de alia grava kaj sukcesa jaro por nia klubo. Dum la lastaj dek du monatoj, ni laboris kune, krei kaj partopreni en multaj iniciatoj kaj projektoj, kies celo estis plifortigi niajn komunumajn valorojn kaj servi al niaj komunumoj.
Ni deziras esprimi nian plej koran dankon al ĉiuj el vi, kiuj kontribuis per via dediĉo, fervoro kaj laboro. Viaj streboj kaj partopreno estas la fundamento de nia sukceso. Danke al vi, ni estis kapablaj atingi multajn gravajn celojn kaj fari pozitivan influon en la vivo de multaj homoj.
Nia komuna laboro montras la verecon de la Rotaria movado kaj ĝia kapablo krei ŝanĝojn en la mondo. Dum la pasintaj jaroj, ni estis testantoj de la potenco de solidareco kaj kunsentemo. Ni esperas, ke ĉi tiu sama spirito daŭros nin gvidi en la venontaj projektoj kaj iniciatoj.
Fine, ni volas danki al ĉiuj niaj anoj, kiuj kredis en niajn celojn kaj kontribuis al la realigo de niaj projektoj. Sen via subteno, nia laboro ne estus ebla.
Nome de la Rotaria Klubo Esperanto-Brazilo, ni deziras al ĉiuj, feliĉajn festotagojn kaj bondezirojn por la venonta jaro. Estu certaj, ke ni daŭre laboros por plibonigi nian komunumon kaj plenumi niajn idealaĵojn.