Ĉiuj afiŝoj de Presi Mídia Impressa e Digital

1-a TEMO DE LA ROTARY KLUBO ESPERANTO BRAZILO – Numero 1 de la rotaria jaro 2024-2025 – sub la prezidanteco de João Otávio Veiga Rodrigues

Vortoj de la Prezidanto

João Otávio Veiga RODRIGUES

Karaj gesamideanoj de Rotary Club Esperanto-Brazilo,

Estas granda honoro por mi ekgvidi nian klubon kiel prezidanto en ĉi tiu nova mandato. Nia misio restas klara: kunigi homojn per Esperanto kaj fari pozitivajn ŝanĝojn en la komunumo.

Dum ĉi tiu periodo, ni atingis gravajn konkerojn kaj realigis signifajn projektojn, kiuj reflektas la dediĉon kaj laboron de ĉiuj membroj. Ni plifortigis niajn rilatojn kun aliaj kluboj, lanĉis edukajn programojn, kaj subtenis komunumajn iniciatojn. Krome, ni sukcesis vastigi la uzadon de Esperanto kiel ilo por komunikado kaj internacia kunlaboro.

Niaj venontaj paŝoj estos direktitaj al pliaj projektoj, kiuj kontribuos al la kreskiĝo de nia klubo kaj la subteno al la Esperanta Movado. Ni celas disvolvi pli da sociaj programoj, fortigi nian partoprenon en internaciaj kongresoj, kaj inspiri pli da homoj aliĝi al nia Misio.

Kunlabore kaj kun energio, mi kredas ke, kune, ni povas fari la diferencon. Mi invitas ĉiujn partopreni en niaj venontaj projektoj kaj daŭre subteni nian klubon.

Ni kune kreas pli bonan estontecon!

Amike,

João Otávio


Eksprezidanto Julio Calegari vizitis Hispanan Federacion de Esperanto

La 1-an de Septembro, la eksprezidanto (2021-2024) s-ro Julio Calegari vizitis
la sidejon de la “Federacion Española de Esperanto”, en la urbo Madrido.
Tie, li renkontiĝis kun Esperantistoj s-ro Manolo kaj s-ino Ana.

https://www.facebook.com/esperanto.es?mibextid=ZbWKwL


Prelegoj de la monato

Dum la septembra monato ni havos prelegojn en nia semajna kunveno, lunde Emma Breuninger rakontos pri ŝiaj spertoj, aventuroj, travivaĵoj kaj emocioj dum la 109-a Universala Kongreso de Esperanto en Tanzanio – Afriko.

https://eventaservo.org/e/f8cfeb

Aliaj prelegontoj estos John Magessa je la 16-a kaj Wally Du Temple je la 23-a de septembro.

Ni atendos ĉiujn en nia semajna kunveno!


Festas ĉimonate

Alessandro 08/09
Leif 26/09
Georgo 27/09
Ursula 27/09

Ni, tutkore, deziras feliĉon kaj plenplenan sukceson!

Forpasis nia kara klubano Jean Bosco

Kun profunda malĝojo, la Rotaria Klubo Esperanto Brazilo anoncas la forpason de nia amata membro, Jean Bosco Malanda Lutete. Jean Bosco naskiĝis en Kongo kaj estis vigla kaj laborema membro de nia klubo, ĉiam dediĉita al la principoj de Rotario kaj al la disvastigado de Esperanto.

Dum sia tempo kun ni, Jean Bosco montris grandan pasion por la servado al la komunumo, ĉiam preta helpi kaj inspiri aliajn per sia ekzemplo kaj sindonemo. Lia pozitiva spirito kaj senlaca energio estos tre mankitaj de ĉiuj, kiuj havis la privilegion koni lin.

Jean Bosco forpasis pasintsemajne, lasante grandan truon en niaj koroj kaj en la koroj de ĉiuj, kiuj konis lin. Lia heredaĵo de servo kaj amikeco daŭre vivos en nia klubo kaj en la komunumo, kiun li tiel fervore servis.

Niajn plej sincerajn kondolencojn al la familio de Jean Bosco kaj al ĉiuj liaj amikoj. Ni ĉiam memoros lin kun granda estimo kaj dankemo.

Ripozu en paco, kara amiko.

AGRIKULTURA KOOPERATIVO KIMUNTU

La Agrikultura Kooperativo Kimuntu, estis iniciatita de du rotarianoj kaj esperantistoj (s-ro Jean Bosco MALANDA el Kinshasa kaj s-ro Alphonse WASEKA el Goma) kaj fondita februare 2023 de kvin kongolandanoj, kaj de tiam, la kooperativo aktive agadas.

La Demokratia Respubliko de Kongo prezentas grandegan ŝancon en la agrikultura sektoro kun siaj pli da 75 milionoj da plugeblaj hektaroj. Kaj malgraŭ tio, lernejoj ne proksimigas lernantojn al ĉi tiu realeco kaj tial la agrikulturo ne estas akirita fakto por la plej multaj kongolandanoj. Tial subnutrado kaj malsatego. Konsciaj pri tiu ĉi realeco kaj ĉi tiu grandega oportuneco, kvin homoj kuniĝis por fondi ĉi tiun kooperativon.

Ni kredas, ke por batali kontraŭ malriĉeco, ni devas igi la malriĉulojn terkultivistoj. Kongo ne estas malriĉa kiam temas pri nutrado de siaj loĝantoj. Kaj tero estas la solvo.

La vorto Kimuntu estis adoptita rilate al konga saĝeco kaj indikas homan naturon. Ĝi ampleksas ĉiujn kvalitojn postulatajn ĉe la homoj: bonkoreco, malavareco, vero, justeco, respekto, solidareco, unuvorte, humanismo. Nia emblemo estas  la dekstra mano kun kvin fingroj simbolante la kvin fondintojn kaj unuecon en la agado. La devizo de la Kooperativo estas Unueco – Laborado – Produktado – Vendado – Progresado kaj ĉiu vorto rilatas al iu el la fingroj.

Nia ĉefa agado estas agrikultura produktado kaj merkatado kaj  niaj sekundaraj agadoj estas subteno al la kamparanoj, transformado kaj distribuado de agrikulturaj produktoj.

Nia filozofio signifas ke niaj agadoj rondiras ĉirkaŭ tri fundamentaj kolonoj: media, socia kaj ekonomia. Tio estas, ni laboras konsiderante mediprotektadon, socian progresadon kaj ekonomian disvolviĝon.

La kooperativo uzas esperanton pro tio ke inter la fondintoj estas aktivaj esperantistoj. Do, estis okazo por e-fondintoj provizi konkretan kadron por praktiki Esperanton. Ni havas fejsbukpaĝon en kiu ni komunikas pri niaj agadoj, interalie, en esperanto. Ni interŝanĝas pri niaj agadoj kun esperantistoj tra la mondo.

Kie ajn vi estas, vi povas kuniĝi kun la Kooperativo Kimuntu por plibonigi la vivkondiĉojn de niaj kunhomoj. Ni kredas, ke la homaro estas unu kaj kune ni povas plibonigi la vivon kaj redukti malriĉecon. La solidareco estas la solvo.

“La hoko pli valoras ol la pano.”

Retpoŝto: cooperativeagricolekimuntu@gmail.com

https://web.facebook.com/groups/1232352317434603

Jean Bosco MALANDA