Nia Temo en la 5-a marto 2017 :
Ĉiuj volas koni vin – prezentu vin, kara amiko !
• Giuseppe Grattapaglia – Protokolisto de la renkonto
Karaj geamikoj! Estu bonvenaj en nia 1-a formala renkonto!
Ĉiusemajne ni havos temon por legi, komenti kaj debati inter ni. La unuajn temojn decidis la provizora estraro de la klubo por ke ni kreu firman strukturon, sekve ĉiuj vi rajtas proponi temojn de komuna intereso.
La estraro de ĉiuj Rotary Kluboj konsistas minimume el 5 personoj: prezidanto, vic-prezidanto, sekretario, kasisto kaj protokolisto. Vi komprenas, ke ni devas provizore kunmeti agantan grupon kiu konduku la unuajn monatojn de nia kunvivado, kaj poste oni elektos novan estraron inter ĉiuj membroj.
Ni nun volas kunveni dum du monatoj tre akurate kaj peti jam post du semajnoj al la distrikto rekonon kaj rekomendon de la guberniestro, nia esperanto-amiko João Otávio Veiga, por faciligi la formalan rekonon de nia Klubo Esperanto de la monda Estraro en Evanston(Chicago) Usono.
Ni komencos kotizi nur post la rekono.
Eble vi ankaŭ jam legis, ke ni havos 5 laborgrupojn kaj ĉiu devas elekti membriĝi en unu el ili.
Ĉiumonate la monda prezidanto de R.I. sendas mesaĝon al ĉiuj rotarianoj kaj lia mesaĝo aperos en nia retejo en esperanto. Same la guberniestro sendas mesaĝon al sia distrikto, ankaŭ tiun vi legos dum la monato en esperanto.
Nia klubprezidanto ĉiusemajne publikigos dum la dimanĉo sian temon kaj kelkajn akompanajn vortojn pri novaĵoj de la estraro.
Jen, tiuj kelkaj informoj akompanu vin en la unua semajno de nia Klubo. Mi estas Giuseppe Grattapaglia, provizora protokolisto(ceremonia respondeculo) kiu zorgas ke ĉio bone funkcias dum la renkontoj de la membroj. Kontaktu min se aperas por vi problemo. Bonan semajnon!
• John F.Germ – Monda Prezidanto de RI
Unu el la sukcesoj de R.I. estas la fakto ke la estraroj rotacias. La nuna monda prezidanto estas usonano el Chattanooga en Tennessee kaj nomiĝas John F.Germ.
Ĉiumonate li publikigas kelkajn konsiderojn por ĉiuj membroj.
Jen kelkaj frazoj el lia lasta mesaĝo ankaŭ por vi, esperanto-rotarianoj!
Ni neniam scios, kia aspektus nun la mondo se Rotary ne estus fondita, se neniu Rotaria klubo estus helpinta, se neniu estus akceptinta la inviton al membriĝo en Rotaria klubo.
Sed mi povas diri kun plena konvinko, ke la mondo estas nun multe pli agrabla ol ĝi estus sen Rotary, kaj ke Rotary mem estas pli forta pro la kontribuo de ĉiu el vi.
La mondo bezonas Rotary-n pli ol iam ajn.
Ĝi bezonas nian kuraĝon, nian optimismon, niajn idealojn.
Ĝi bezonas la ekzemplon de organizaĵo, kiu pruvis, ke civitanoj de ĉiuj landoj povas labori kune sukcese kaj en amikeco.
Neniu el ni konas plene la rezultojn de nia agado. Neniu estas certa pri la sekvo de tio, kion ni diras kaj decidas, de la oportunoj, kiujn ni malfermas aŭ ni ebligas. Sed ni ĉiuj scias, ke kiam ni decidas fari bonon, bono venos, kaj kiam ni elektas servadon antaŭ ĉio, tio montros al ni la ĝustan vojon.
Estontecon povas antaŭvidi neniu. Neniu scias, kiujn ŝancojn ĝi alportos. Sed mi firme fidas Rotariy-n kaj Rotarianojn, kaj ke en ĉiu nova jaro vi igos la mondon pli bone travivebla pro “ Rotary Servanta la Homaron”. John F.Germ Monda Rotary Prezidanto 2016/2017
• João Otávio Veiga Rodrigues – Distrikta Guberniestro
Estimataj geamikoj:
Pacon!
Pro la fama leĝo de “rotacio” en Rotary International jam en junio mi finos mian mandaton kiel guberniestro de la distrikto 4560 kun siaj 63 kluboj en diversaj urboj. Estas mia sincera deziro tuj aliĝi al via Klubo, kiun mi konsideras esti tre alloga por mi pro sia internacia dimensio kaj pro la uzo de esperanto dum estontaj volontulaj servoj, sed tio ne eblas tuj, sed certe post iom da tempo. Tamen certe mi vizitos vin en via renkontejo.
Dum nia estonta Distrikta Konferenco- 18/21 de Majo – en Poços de Caldas, ni oficialigos nian Esperantan Rotary Klubon, laŭ niaj planoj kun la kunordigantoj en Brasilia. Mi invitas ĉiujn partopreni tiun feston, almenaŭ tiuj loĝantaj en Brazilo povus alveni.
Mi brakumas vin ĉiujn, frate kaj varme, kiel ni faras en Brazilo!
Kore
Via guberniestro João Otávio Veiga
1 – Wally du Temple Iwolemskatl ( en la Stolo-lingvo tio signifas LUDEMA LUTRO ) – Prezidanto de la Rotary Klubo Esperanto Brazilo
Mia nomo estas Wally du Temple. Kiam pli juna mi multe kanotis trans la vastaj spacoj de Kanado kaj grupe kaj individue- sole. Mi estis instruisto de teatraj artoj kaj literature vintre, sed kanuis somere. Dum mia vivo mi amikiĝis kun popoloj de indiĝenaj triboj. Mi poste iris kaj instruis en iliaj komunumoj. Mi kunlaboris en aspektoj de kultura revivigado de la ‘Stolo’ popolo. Post la sukcesa kompletigo de la projekto rekonstrui kulturan domon, la tribo donis al mi la indiĝenan nomon. LUDEMA LUTRO. Mi pasie verkas poemojn en Esperanto kaj la angla lingvo, estas amatora fotisto,estas edzo de Olga Valentova – el Cxekio, paro Esperanto-edzperanto. Kiam ni renkontis unu la alian ni ne povis interparoli krom per belega Esperanto – nia lingvo de la amo.
Wally du Temple
Wallace (Wally) George DU TEMPLE, filo de aerarmea oficiro kiu fondis la golfludejon Ardmore en Sidney apud Viktorio (Brita Kolumbio). Li ioman tempon vivis en la nordo kaj oriento de Kanado, kie li lernis Esperanton, sed plejparte li sin dediĉis al la Esperanto-movado de la pacifika marbordo: tie li ne nur fondis la Esperanto-klubon de Viktorio, sed organizis kaj la 2an Pacifikan Kongreson de Esperanto en 1980 kaj la 69an Universalan Kongreson en 1984, kies Lokan Kongresan Komitaton li prezidis. Multfoje li organizis la regionan kunvenon por esperantistoj de okcidenta Kanado kaj nordokcidenta Usono, NOREK.
Por Wally, Esperanto estas ne nur lingvo de interesiĝo, sed ankaŭ familia lingvo: en 1974 li edzinigis la moravian esperantiston Olga du Temple, kaj kune ili havis gefilojn, Hana kaj Evan, kiuj edukiĝis kiel denaskaj esperantistoj.
Estrarano de Kanada Esperanto-Asocio dum tri jardekoj, Wally ankaŭ servis la tut-kanadan movadon kiel redaktoro de la landa Esperanto-revuo Lumo, prezidanto de KEA (1979-1981, 1988-1989, 2006-2007), kaj reprezentis Kanadon en la Komitato de UEA (1982-84), ( 2014 -2016 ) Li elektiĝis Honora Membro de KEA en 1999.
Li estas membro de la estraro de la Esperantic Studies Foundation – Esperantic.org – kaj plenumis la rolon de kasisto ( 1996-2008 ) kaj pri ‘investado kaj donacoj’ ( 2008 – 2016 ) Li estras komitaton por eldono la unuan ‘Antologion de Kanada Literaturo’ en Esperanto.
Karaj Cxiuj,
mi nomigxas Davide, 45jaragxa italo el Parma, kie mi instruas, cxe la loka universitato, ‘gxeneralan lingvistikon’.
Mia laboro estas mia plej sxatata hobio: mi interesigxas al la diversaj aspektoj de lingvoj kaj (inter)komunikado.
Mi vere felicxas ke nia projekto igxas reala, kaj mi festas la naskigxon de nia Klubo tutkore.
Brakumante Vin cxiujn, mi sopiras la okazon konatigxi persone ie en la mondo.
Gxis baldaux,
Davide

4 – Cleder José Colares
Salutojn al vi karaj Rotary Klubo Esperanto Brazilo kompanoj,
Mi estas Cleder José Colares. Mi logxas en la urbo Franka, Sxtato Sao Pauxlo, Brazilo. Mia profesia klasifikado, laux rotaria proceduroj, estas “instruisto”. Nuntempe mi laboras cxe la Sao Pauxlo Publika Edukado Sekretaria Regiona Oficejo en Franka. Miaj atribuoj kiel instruado kunordigango pri fremdaj lingvoj instruado kaj lernado estas precipe kunordigi fremdajn lingvojn kursoj ene de la publikaj lernejoj de nia regiono, klopodi plibonigi metodologiajn procedojn uzantaj en niaj klascaxambroj kaj kunlabori kun la geinstruistoj celante nian profesian antauxenigo. Mi sxategas lerni pri la diversaj lingvoj kaj kulturoj. En la rotaria medio mi tre plezure trovas oportunecon fari geamikojn, helpi promocii projetojn precipe tiujn, kiujn rilatas al gejunuloj kaj siaj preparado por la vivo kaj profesio. Rotary Klubo Esperanto Brazilo donas al mi oportunecon koni valorajn gesamideanojn ene de la Esperanto Movado kaj devigas min uzi la lingvon.
Koran dankon,
Cleder
5 – José Roberto Alves de Albuquerque
Saluton al ĉiuj samideanoj,
Mi estas Roberto, el Fortaleza, Brazilo. Dank’ al invito de S-ino Ursula, jen mi ĉi tie, kaj mi ŝin multe dankas pro tio. Spiritisto, en spiritisma domo kie mi laboras kaj lernas, mi provas diskonigi nian internacian lingvon. Mi ankaŭ ĝenerale tre ŝatas instrui kaj speciale Esperanton. Mi feliĉas ankaŭ partopreni Rotari Klubon Esperanto Brazilo, pro tio ke mi scias, ke ni ĉiuj amas fari la bonon kaj Esperanton. Fratan brakumon
6 – Ruth “Margo” Kevess-Cohen
Saluton! Mi estas Margo (Ruth Kevess-Cohen). Mi loĝas en Vaŝingtono, la ĉefurbo de Usono, sed naskiĝis en Brooklyn, Novjorko. Mia patrino estis rifuĝinto de Berlino, antaŭ la dua mondmilito, dum mia patro estis usonano. Mia edzo David kaj mi havas 4 gefilojn, kiuj aĝas de 22 ĝis 32 jarojn.
Mi laboras kiel kuracisto jam 30 jarojn, praktikante internan medicinon kaj geriatrion. Antaŭ kvar jaroj mi eksciis pri Esperanto pro diskuto en la retejo de Duolingo, kaj tuj decidis ekstudi ĝin. Nun mi redaktas kaj plibonigas la Duolingo-kurson por anglalingvanoj ĉe Duolingo, kiel unu el la gvidantoj de la kurso.
Mi tre admiras la sukceson de “Bona Espero”, grava projekto kiu jam helpis kaj daŭre helpas tiom multe da infanoj. Gratulon!
Mi ĝojas partopreni ĉi tiun Rotary-klubon, kiu estas mia unua kontakto kun Rotary International. Kvankam mi ne havas multe da libera tempo, mi ŝatus iel helpi pri la agadoj de la klubo.
7 – Georgo Handzlik
Saluton, mi estas Georgo Handzlik. Mi logxas en Pollando sed dum kelkaj monatoj mi vivís en Brazilo. Mi zorgas pri du lokaj radioj en Pollando. Kun miaj esperantaj kantoj kaj teatrajxoj mi vojagxas tra la mondo por prezentigxi antaux esperantistoj. Dankon al Ursula kaj Giuseppe pro la invito.
8 – Amanda Torres
Saluton, mi estas Amanda, loĝas em la urbo Alto Paraíso, ŝtato de Goiás. Mi estas unu el multaij infanoj kiuj estis edukitaj em Bona Espero. Mi havas gradon en edukado kaj instruas en privata lernejo tie en Alto Paraiso. Eble la plej nova kaj sensperta el tiu grupo…sed ne gravas, ĉar la idealo de volontula servo movas min. Do, partopreni ĉi tiun Rotary-klubon, por mi estas granda plezuro. Ĉiam preta por helpi pri la agadoj de la klubo, kvankam mi ankoraŭ havos muilte por lerni.
Amike, Amanda
9 – Ladislau Afonso
1/ Kiam kaj kiel vi lernis Esperanton?
San Karlo, 1987
2/ Kiujn hobiojn vi havas?
Arto, muziko
3/ Kio por vi plej gravas nuntempe?
Iri rekte al Dio
4/ Ĉu vi havas fejsbukan paĝaron? Se jes, ĉu vi deziras inviti novajn amikojn al via paĝaro?
Jes
10 – Ileana Schroder
Saluton. Mi estas Ileana Schrøder, el Danlando.
Fakte mi naskiĝis en urbo kiu estis sub Italio, poste sub Jugoslavio, sed mi esperantiĝis en 1953 kaj dum la UK en Zabrebo mi konatiĝis kun juna danlandano, kun kiu mi edziĝis en 1954 kaj alvenis en Danlandon en 1955.
En Danlando mi do vivas dum multaj jaroj kaj havis mian karieron kiel manaĝero de personalo (HR) en kelkaj grandaj entreprenoj. Dum la lastaj 10 jaroj mi estas emerita, sed tamen daŭrigas labori volontule por Esperanto. En 2003 mi fariĝis landa prezidanto de Dana Esperanto-Asocio ĝis lastjare. Nun mi estas estrarano de DEA, komitatano de UEA por Danlando kaj sekciestro de la dana ILEI sekcio.
Kiel landa prezidanto mi reprezentas nian asocion en kelkaj aliaj ombrelaj asocioj kiel la dana NGO Asocio de Unuiĝintaj Nacioj, kie mi sukcesis lastjare ke oni enmetu la lingvajn rajtojn kiel grava celo de la agado en la nova strategia plano de tiu asocio.
Krom Esperanton mi parolas la danan, italan, kroatan, anglan kaj iom da hispanan lingvoj. Sukceson al nia klubo! Ileana
11 – Alfred Schubert
Mi estas Alfred Schubert. Mi studis la angan, francan kaj hispanan lingvojn en la universitato de Munkeno, la cxefurbo de la germana federacia lando Bavario. En Munkeno mi ankaú lernis – pro lingvoscienca intereso – Esperanton en la jaro 1980. Ek de 1983 mi laboras kiel sendependa jxurnalisto. Mia cxefa temo estas la novaj energiteknologioj. En Esperantio mi estis dum kvin jaroj redaktoro de la gazeto “Esperanto aktuell”, nun mi estas prezidanto de la jxurnalista ascico TEJxA. Mia cxefa intereso estas trovi kaj diskonigi metodojn por daúrigebla evoluo de la mondo.
12 – Roberto Mandetta Gandara
Saluton karaj samideanoj. Mi estas Roberto kaj mi loĝas en Brazjlio. Mi studis komunikadon – reklamadon kaj mi scias pri informsistemoj ekde junaj.
Mi volas kontribui kun tiu alta laboro kiu provizas ŝancojn por multaj homoj.
Dankon.
13 – Giuseppe Grattapaglia
Karaj geamikoj,
mi estas Giuseppe Grattapaglia, italdevena kiu de multaj jaroj vivas en Brazilo kun sia familio.
En mia naskigxurbo Torino la loka Rotary Klubo kunvenas en la sidejo de la “Industria Unio” , nome, la sindikato de la posedantoj de fabrikoj kaj mi neniam ricevis inviton membrigxi en tiu elita medio, kvankam mi estis projektisto de motoroj en granda fabriko FIAT.
Tamen mi konvinkigxis pri la simileco de celoj inter la Esperanto Movado kaj la Rotary Movado. Pro tio, kiam en la jaro 2000, mi estis invitita aligxi al la Rotary Klubo en Alto Paraiso de Goias (Brazilo), mi tuj kaptis la okazon labori en la kadro de ambaú movadoj. Nia Rotary Klubo Esperanto Brazilo estas la konkretigo de tiu laboro kaj la plenumo de revo: doni al Rotary komunan lingvon por pli efke “servi la homaron”.
Dum pli ol 15 jaroj mi regule partoprenis la mondajn kongresojn de Rotary, reprezentante kun propra stando de RADE (Rotary amikaro de Esperanto) cxiujn rotarianoj-esperantanojn.
En tiuj kongresoj la manko de komuna neutrala lingvo transfornis la kongresanojn en surd-mutulojn, kie la balbut-uzado de la angla malfaciligas la konkretigon de niajn humanecaj revoj de tutmonda amikeco kaj solidareco.
Vivu do nia embria Esperanto klubo en Rotary,
multobligxu kaj prosperu !
Amike Giuseppe
14 – Ursula Grattapaglia
Saluton, karuloj,
Estas plezuro koni vin tra ĉitio retejo, en la hejmo de nia Rotary Klubo de Esperanton parolantoj. Ĝenerale rotarianoj parolas siajn naciajn lingvojn en la kluboj, centojn, kaj estas iasence fermitaj en tiuj siaj lokaj naciaj lingvoj, se ili ne havis la ŝancon lerni fremdajn lingvojn.
Nia Klubo venkas tiujn barojn tutsimple per la fakto ke ĉiuj ni pretis lerni Esperanton kaj pro tio disponas pri mondo sen lingvaj baroj.
Mi estas rotariano de 18 jaroj kaj sentas min tre konforta kaj agrabla en Klubo kiel la nia kaj esperas ke en la daŭro de malmulta tempo ni ĉiuj konos unu la alian,, ties interesojn kaj hobiojn kaj revojn.
Feliĉon mi sentas esti fondo-membro de tiaspeca Rotary Klubo, ĉar mi imagas la estontecon de tiu altvalora organizaĵo R.I. kaj kredas ke nia klubo montras novan vojon. Jes, renovigon de konceptoj, kiuj estis valoraj antaŭ cent jaroj, sed kiuj akiris kun la tempo novajn signifojn, kiujn ĉiuj ni pretas dividi kaj vivi – etika sinteno kun ĉiuj kaj preteco al volontula agado favore al la proksimulo por fari kune nian parton por pli bona mondo kaj malpli malfeliĉa homaro. Ni volas antaŭenigi pacon, interkomprenon, kunlaboron kaj respekton al la kultura pluralismo, sen altrudi niajn naciajn lingvojn al aliuloj.
Parolante pri mi mem, ĉar tio ja estas la ĉisemajna temo: Mi estas germanino pro naskiĝo en Berlin, Germanio, italino pro edziĝo al ítala esperantisto, vivanta en Brazilo, kien ni alvenis antaŭ jaroj kiel volontuloj kun niaj du adoleskantaj filoj, al esperantista eduka institucio en bieno en la internlando de Centra Brazilo. Tiam plej necesis alfabetigo de la novaj generacioj kaj la fondintoj de la Bieno-lernejo BONA ESPERO, brazilaj esperantistoj, tuj komencis krei fortan volontulan agadon por alfabetigi centojn kaj centojn da kamparaj infanoj kaj adoleskantoj “sub la signo de Esperanto”. Kun la daŭro de la jaroj, la fondintoj lasis al ni la respondecon de la institucio, kiu festos en julio sian 60jaran socian, agrikulturan kaj mediprotektan agadon. Niavice ni klopodas por transdoni al la tria generacio tiun valoran socian centron.
Mia pasio, intereso kaj hobio eble estas sufiĉe klaraj – helpi al homoj en neceso. La motivo estas miaj teruraj travivaĵoj dum la dua mondmilito en Berlin kiel infano sub bomboj, en la lasta batalo de liberiĝo, fuĝinte, perdante la hejmon tri foje kaj feliĉa la 8an de majo kiam la milito finiĝis kaj mi restis viva…
Tiam mi faris la promeson lukti kontraŭ perfortoj kaj militoj kontraŭ mizero kaj malsato, kaj tra Esperanto, Bona Espero kaj Rotary mi trovis fertilan grundo realigi mian promeson. Mi deziras suceson al nia speciala Rotary Klubo!
Via amikino Ursula
15 – Joacir Camboim
Saluton, mi estas Joacir Camboim de Manaŭso.
Ursula: Kara Joacir, la renkonto dauras 168 horojn! La tutan semajnon vi rajtas skribi , legi la mesaghojn de la aliaj amikoj, komenti iliajn ideojn kaj senti vin hejme en nia renkontejo! Ni ghojas ke vi jam skribis kaj bone sukcesis eniri la wordpress.com
Tre amike, Ursula
Karaj verdaj rotarianoj!
Vin salutas longjara rotariano. Mia nomo estas Ulisses. Delonge mi laboras kiel advokato kaj agadas kun mia familio en sociaj movadoj por la prosperigo de la homa socio.
Jam mia patro estis pioniro de Esperanto antaŭ cent jaroj.
Mi interesiĝas pri vegetarana kaj vegana nutrado kaj studo de filozofioj.
Mi volonte konatiĝos kun vi ĉiuj!
Ulisses
Saluton gekaraj,
mi estas Vanda kaj plezure membras en tiu nova Rotary klubo.
Jam de 16 jaroj mi volontulas en Rotary en Brasilia kaj partoprenis grandajn projektojn.
Kiel respondeca jurnalisto, direktoro de televidkanalo, mia tempo estas tre okupata, kiel ankau via supozeble, sed esti rotariano kaj esperantano por mi estas parto de mia vivo, ĉar “kiu ne vivas por servi – ne servas por vivi”, oni diras en Brazilo.
Gxis baldau,
Vanda
18 – Sônia Lúcio
Saluton karaj,
Mi estas Sônia Lúcio, mi loĝas en Brazjlio, prezidantino de Esperanta Brazjlio Asocio. Estas plezuron partopreni kaj kunlabori ĉi tiu Rotary-grupo.
Koran dankon
19 – Maria José
Saluton al ĉiuj,
Mi estas Maria Jozefo kajinstruistino de la stato de Goias.
Mi naskiĝis en Palmares sed mi vivas en Alto Paraíso de Goiás.
Mi ĉeestis Rotarac kaj mi iris Rotary membro.
Mi estas ĉi tie ĉar mi volas kontribui al pli bona mondo.
Brakumojn
Saluton, karuloj, pasintan sabaton, 14-a januaro, ni realigis la 4-an vidkonferencon kun 6 personoj el nia klubo. Kaj hodiau, dimancxo la 22-a januaro ni denove babilos je la 20-a ho de Greenwich, en Brasilia la 18-a. Nia grupo de kandidatoj kreskas kaj baldau ni povas konkretigi la peton al aligxo al R.I. (Rotary International).
Amike kaj kore,
Ursula
ŜatiŜati
Kara Ursula, Mi intencas partopreni la vidkonferencon. Ĝi okazos la saman horon de pasinta sabato, t.e. je 18:00 (somera brazila horo), ĉu ne? 😊 Amike, Nazaré
Enviado do meu iPhone
>
ŜatiŜati
Mi ŝatus partopreni la babiladon hodiaŭ. Kiel mi aliĝu al la virtuala renkontiĝo?
ŜatiŜati
Kara Margo, eniris forta fulmo hierau du horojn antau la vidkonferenco en nian elektran sistemon en la bieno kaj nur nun, post 19 horoj mi povas eniri la retejon por respondi.
Vi simple devas instali la sistemon ZOOM en vian komputilon kaj Wally, nia prezidanto, sendos specialan numeron al cxiuj kaj vi klaku sur gxi en la fiksita horo.
Ni estos tre, tre kontentaj vidi vin kaj paroli kun vi baldau!
Amike, Ursula
ŜatiŜati
Dankon! Mi provos fari tion.
ŜatiŜati
Somere
Surstrandas
duonnudaj korpoj,
kiel ludantaj infanoj.
Jen glor’ al vivo
de provizoraj
anonimuloj!
Poezio ĉeestas,
kaj plaĝo ŝajnigas
homaranan egalecon.
Maria Nazaré Laroca
Kabo Frio, 04/01/2017.
http://nazarelaroca.blogspot.com.br/2017/01/somere.html
ŜatiLiked by 1 persono
Bona novaĵo! Hieraŭ vespere ni sukcesis realigi la 3-an vidkonferencon!.
Partoprenis eĉ nia Guberniestro João Otávio, nia prezidanto Wally, Alfred Schuber kaj Fritz el Germanio, sed momente en Brasília, Ursula kaj Giuseppe el Alto Paraiso. La kontakto estis klara. Nur kiam João Otávio parolis, ni devis ankaŭ aŭskulti la teruran bruon de granda centra magazeno, kie centoj da homoj aĉetis objektojn kaj laŭte babilis, krom la muzikoj de la vendejoj.
Sed estis por ni simpatia momento, kiam kelkaj vidis la guberniestron, ne antaŭe konante lin. Li estis en alia urbo, vizitante la filon, loĝantan en Araquara, ŝtato São Paŭlo, dum li loĝas en Poço de Caldas, en Minas Gerais. Wally paroligis pri la etikaj konceptoj, kaj fine prezentis bndeziran muzikon en Esperanto.
Ni invitas la aliajn membrojn nepre ankaŭ aperi venontan sabaton, samhore, por interkonatiĝi pli kaj pli!
Amike Ursula
ŜatiLiked by 2 people
Karega, mi ankoraŭ estas en Cabo Frio. Sed mi revenos hejmen morgaŭ.
Mi provos partopreni la venontan vidkonferencon. 🙂
ŜatiLiked by 2 people
Kara Nazaré, bone ke vi revenos, tiam vi certe sendos vian plenigitan demandaron margaŭ.
. Imagu, hodiaŭ via amikino Ruth Margo jam sendis sian foton kaj demandaron!!!
ŜatiLiked by 1 persono
Kara Ursula, ĉu vi ricevis mian plenigitan demandaron?
ŜatiŜati
Jes, kara ghi bonege alvenis ankau la foto. Mi estas tre kontenta, char nia grupo kreskas konstante kun bonegaj esperantistoj!!
ŜatiŜati
Kara Ursula, bedaŭrinde okazis neatenditan problemon ĉe mia familio. Mi devas veturi nun ĝis la domo de de mia fratino.
Mi ne povos partopreni la vidkonferencon! 😦
Pardonon!
ŜatiŜati
Kara Wally, se ne mankos elektra energio je la 18-a horo, ni certe klopdos paroli kun vi. Sed en nia bieno, nun en plena somero, fulmas kaj tondras kaj tuj malaperas la elektra kurento. Do, se ni ne aperos, sciu kial. Sed ni havas bonajn esperojn! Ursula kaj Giuseppe
ŜatiŜati
Saluton karaj,
Mi invitas vin al vidkonferenco pere de sistemo ‘ZOOM’
Necesas meti ZOOM en vian komputilon. Estas senpaga.
La Temo estas: Planado por la jaro 2017
Tempo: Jan 7, 2017 12:00 am (GMT-8:00) Vancouver
Por via loko kontrolu per la GMT -8:00 Vancouver
Klaku la numeron por partopreni PC, Mac, Linux, iOS or Android: https://zoom.us/j/199754696
Amike via,
Wally du Temple
ŜatiLiked by 2 people
Karaj geamikoj, baldauaj membroj de nia bela Rotary klubo!
Mi deziras al vi ĉiuj novajn horizontojn, novajn realigojn, novajn esperojn, novajn geamikojn en 2017, la fond jaro de nia klubo kiu havas ĉiujn ŝancojn kreski tutmonde kaj krei aktivan centron de multkulturaj programoj.
Mi nun esperas la resendon de viaj demandaroj plenigitaj – NE FORGESU!!! Kaj aldoni vian plej belan foton… Brakume amike Ursula
ŜatiLiked by 1 persono
Nova dulingva poemo: Direkto
http://nazarelaroca.blogspot.com.br/2016/12/rumo-direkto.html
ŜatiŜati
Karaj geamikoj, hierau vespere (brazilia horo 20-a) ni sukcesis starigi la 1-an vidkonferencon kun nia estonta prezidanto Wally du Temple en okcidenta Kanado kaj kun Nazaré Laroca en Juiz de Fora, Brazilo.Provu ankaŭ vi hodiaŭ vespere je la sama horo! Ni atendas..
ŜatiLiked by 1 persono
Karaj amikoj,
mi ne havas novan kontribuon – mi nur reagas al peto de Ursula, uzi la novan retejon por vidi cxu gxi funkcias. Evidente jes!
Korajn salutojn
Alfred
ŜatiLiked by 2 people
Bonvenon, Alfred, al nia definitiva domo, kie ni iom post iom renkontiĝas kaj interrilatos. Vi jam trovis la vojon, gratulojn! Nun ni atendas la aliajn geamikojn por aperi kaj sin prezenti.
ŜatiLiked by 1 persono
Mi dankas pro viaj komentoj kaj anticipas kontente pri eventuala vidkonferenco kun vi.
ŜatiLiked by 2 people
Saluton el Alto Paraíso, Brazilo. Mi tre Gxojas kunlabori kun tiu nova iniciato, dankon!
ŜatiLiked by 2 people
Saluton el Vaŝingtono Usono, kaj dankon pro la invito!
ŜatiLiked by 3 people
Saluton, kara Margo!
Via partopreno tre ĝojigas min!
Dankon!
ŜatiLiked by 1 persono
Bonvenon elkoran al vi Ruth Mago Kevess-Cohen! Nia komuna amikino Nazaré invitas vin kaj mi plene ĝojas vidante kian signifan agadon vi realigas en Duolingo. Kiel usonano vi certe bone konas la idealojn de Rotary kaj ni klopodas teni viva la flamon de Esperanto en tiu grava civila organizaĵo! Akompanu nin, Ursula.
ŜatiLiked by 1 persono
Bonvena Margo =)
ŜatiŜati
Karaj gesamideanoj, ankaŭ mi salutas la kreskantan novan Rotary klubon kiu funkcios en Esperanto kaj en virtuala loko. Certe multaj brazilaj esperantistoj kunlaboros kun tiu nova iniciato, al kiu mi donos mian plenan apogon.
ŜatiLiked by 3 people
*Pardonpetante, mi korektas la malĝustan akuzativon:
al mi tre plaĉis viaj versaĵoj,
ŜatiLiked by 1 persono
Kara Poeto Walyy du Temple,
Mi vizitis viajn verkojn kaj al mi tre plaĉis viajn versaĵojn, nome
“Kvar Originalaj Esperantaj Poemoj de Wally du Temple”.
Vi estas moderna, sentema Poeto kaj viaj belegaj poemaj estas emociaj kaj tute pensigas nin.
Elkoran gratulon!
ŜatiLiked by 1 persono