5-a Renkonto de la Rotary Klubo Esperanto Brazilo

La temo de nia 5-a renkonto estas: “Esperanto: hobio aŭ……….?”

Protokolo 

Bonvenon, karaj klubanoj al nia 5-a renkonto !

Mi esperas, ke vi havis la necesan tempon por legi la unuopajn interesajn kaj interesegajn kontribuojn de niaj membroj en la unuaj 4 renkontoj. Jam ni konas iliajn profesiojn, ni eksciis kial kaj kiam ili lernis esperanton, kie ili vivas kaj ni deziras probable scii eĉ pli pri la novaj geamikoj.

Mi scivolas kion praktikas niaj membroj en siaj liberaj horoj kaj venis al la demando: Kiajn hobiojn havas ĉiu el inter ni?

Mi ekzemple tute ne imagas, ke Esperanto estas hobio.

Aŭ ĉu vi pensas malsame?

Hobioj estas pentri bildojn, kuri, kuiri, muziki per la plej diversaj instrumentoj, kolekti poŝtmarkojn aŭ pupojn, maratoni, bicikli, ludi tenison, pilkon aŭ golfon kiel Wally.

Kia vasta gamo da hobioj!…

Esperanto ne povas esti hobio, ĉar diktatoroj neniam persekutis hobiojn!

Rotary instruoj

Hodiaŭ ni analizos, por via pli vasta kompreno de nia grandega monda organizaĵo ROTARY, la funkciadon de la administrado de 1.220.000 rotarianoj.

Kiel vi  povas trovi en klarigoj tekstoj en nia retejo, la ĉefa sidejo estas en Evanston, urbo apud Chicago en Usono. Al tiu administra centro havas rektan aliron la regionaj oficejoj en la diversaj kontinentoj. Nia Klubo dependas de la sudamerika Centro en São Paŭlo, en Brazilo.

La kontinentaj oficejoj havas rektan respondecon pri difinita nombro da distriktoj inter la pli ol 550 tutmonde.

Nia Klubo dependos de la distrikto 4560 en la brazila ŝtato Minas Gerais. Ĉiu distrikto administras  meznombre 60 ĝis 70 klubojn kaj ĝin gvidas  guberniestro.

Principe, monda prezidanto, guberniestroj kaj ĉiuj 35.500 klubestraroj  ŝanĝiĝas  ĉiujare. Tia daŭra renovigo estas tre favora al la bona progresigo.

Nia distrikto havas ĉijare esperantiston kiel guberniestro, pro tio ni havos apogon de li por la oficiala rekono de nia speciala klubo. Ni planas ricevi la rekonan diplomon en majo dum la distrikta konferenco en Poços de Caldas (19.-21.05) kaj esperas ke  kelkaj brazilaj membroj de nia Klubo deziras partopreni. Kiel jam dirite, ni  ĉiuj, kiel reprezentaj membroj de R.I., estas parto de tiu giganta familio de volontuloj en ĉiuj nacioj kaj estas Bone, ke vi konscias pri tio.

18 pensoj pri “5-a Renkonto de la Rotary Klubo Esperanto Brazilo”

  1. Mi ne vidas Esperanton kiel hobio, vejocomo neceso, tia estas tuj kiam komence kuraĝigi miajn infanojn por studi kaj lerni, kiel ĉiam labori multe, neniam dediĉis min multe, sed mi lernis de ili kaj nun kun la Rotary sentas ŝancon por mi dediĉi studi Esperanton, mi studis iom ĉiutage kaj volas lerni komuniki sen la helpo de tradukistoj.

    Mi kredas ke la Rotary estas tre grava por ajna urbo kaj ĉiu regiono, mi kredas la urboj kun la Rotary devus investi pli en la laboro de ĉi tiu klubo de amikoj kiuj pensas ili volas pli digna mondo por ĉiuj; Virtuala Rotary estas granda klubo, ĉar ni havas la facilecon de esti kune la tutan tempon kiel eble por ĉiu.

    Salutoj al ĉiuj!

    Ŝati

  2. Ankau por mi esperanto ne estas hobio, sed grava laboro, kiun mi plenumas dum multaj jaroj kaj chiutage. Tial mi fakte ne havas multe da tempo por hobioj, kaj mi preferas la vorton “imnteresoj”, kiuj por mi estas legi interesajn librojn, vojaghi, partopreni en diversaj interesaj programoj. Nuntempe eksemple mi interesighas pri kiel konservi sanon, pere de nova tre interesa programo kies nomo en esperanto estas VivOndo (LifeWave), char por povi daure agi, oni bezonas konservi sian sanecon kaj energion.
    Amike
    Ileana

    Ŝati

  3. Objekto: Koran saluton el Belgio!
    Kiel cxijara prezidanto de la Rotary e-klubo Esperanto, en distrikto 2050 en Italio,mi salutas vian novan klubon en Brazilo kaj deziras plenan sukceson!
    Multaj esperantistoj plendas ke homoj ne komprenas la gravecon de Eo. Resti en la esperanta rondo ne sufiĉas por disvastigi Eo-n. Propagandi por Eo estas senefika kaj havas ofte malan efikon.
    La personoj kaj la popoloj kredos je la graveco de Eo nur se ili vidas ke la lingvo estas praktike utila kaj konkrete aplikebla por rotariaj agadoj.
    Do, esperantistaj rotarianoj devos viziti la lokajn klubojn en tuta la mondo kaj tio eblas, ĉar ni estas dissemitaj ĉie en la mondo dank’al elektonikaj kluboj.
    Rotario bezonas nin kaj Esperanto bezonas Rotarion.
    Nia internacia komunumo kapablas montri al rotarianoj ke nia internacia lingvo funkcias.
    Mi bondeziras al vi SUKCESON.
    Jozefo (prezidanto de http://www.rotaryeclubesperanto.org)

    Liked by 2 people

    1. Kara Ursula,

      vere ĝi estas tre malfacile eliri el la angla regado de la rondo, ĉar “kelkaj” homoj rekonas la valoron de Esperanto, kaj fariĝis kaptita en la ekonomia regado de la angla; lernejoj ankoraŭ ne valoras kaj la amaskomunikiloj ne parolas, do, Esperanto estas por homoj kiuj revas pri unuecan kaj frata mondo, tamen, mi kredas ke ni esperantistoj faras umbom verko, ĉar ĉiutage pli kaj pli da homoj ĉirkaŭ la mondo ili iĝas interesita pri lernado de Esperanto.

      amanta ĉirkaŭbrakumo!

      Ŝati

  4. Esperanto estas por mi tre agrabla okupo. Legi, paroli, aŭdi, pensi, vidi Esperante al mi treege plaĉas. Vere Esperanto faras gravan parton de mia vivo. Mi ne konceptas min sen la internacia lingvo. Pri hobioj, mi ŝatas legi, naĝi, promeni, babili. Pro tio, mi komprenas Esperanton ne kiel hobion laŭvorte, sed kiel gravan rolon en mia disvolviĝo

    Liked by 1 persono

  5. Kio estas hobio?
    La temo estas malfacila por mi. Mi ne scias kio estas hobio. Mi neniam uzis tiun kategorion, mi nur faris tion, kiu placxis al mi. En la juna agxo mi sxatis migri en la arbaro, mi nagxis en lago, mi biciklis. Sed mi ne dirus ke tio estis hobio. En gimnasio mi elektis la stud-objektoj, kiu placxis al mi, la lingvojn anglan, latinan, francan, rusan kaj italan. Sed mi ne dirus, ke lingvoj estas mia hobio. Mi simple sxatis lerni kaj uzi ilin. Mi multe legis en tiu tempo. Mi legis la “Corriere della sera” en la itala lingvo, verkojn de Voltaire, Camus kaj Saint-Exupéry en la franca lingvo. Mi komparis la diverslingvajn eldonojn de “Asteriks kaj Obelikso” – la franca originalo estas la plej bona – kaj legis la paroladon de Alexander Solschenizyn okaze de la ricevo de la Nobel-premio en la rusa lingvo. Sed mi ne dirus, ke legi estis hobio. Mi simple sxatis legi. Mi ankaux sxatis matematikon kaj teknikon. Mi multe fotis – kaj ofte aúskultis elsendojn de radio Pekino, Moskvo, Tirano, VOA kaj BBC, sed neniam en germana lingvo. Interesis min la aliaj lingvoj. Sed ankaú tion mi ne nomus hobion. Kiam mi havis motorciklon, mit sxatis veturi per gxi por “esplori” la regionon kie mi vivis. Mi ankaú uzis iom da tempo por mem ripari la motorciklon. Sed ankaú tio ne estis vera hobio.
    Same mi agis dum la studado. Mi elektis la fakojn, kiuj placxis al mi. Krom lingvojn mi studis perkomputilan prilaboron de lingvoj, cxar tio interesis min. Sed mi ne havis veran hobion dum tiu tempo. Mi sportumis iomete, migris, kuris, biciklis, nagxis kaj skiis, sed sen la celo farigis fama sportisto. En tiu tempo mi lernis Esperanton, sed ankaú Esperanto ne farigxis hobio. Mi simple sxatis la lingvon kaj la partoprenon en diversaj internaciaj arangxoj, kie mi renkontis multajn interesajn homojn. Sed mi ne farigxis “vera Esperantisto” (= finvenkisto).
    Same mi agis dum mia profesia vivo. Mi cxiam elektis laborojn, kiuj placxis al mi. Pro tion mi ne “bezonis” hobion. Mi povis faris tion, kion mi sxatis fari kaj ecx gajnis mian monon pere de tio. Mi multe uzas lingvojn. Mi tradukas (interalie tekston por BMW) kaj mi mem verkas jxurnalistajn tekstojn. Mi ankaú multe vojagxas per trajnoj – kion mi tre sxatas. Kaj dum kelkaj jaroj mi laboris por eltrovisto, kiu konstruis novan tipon de motoro. Tio estis tre intersa tasko.
    Finfine mi nur povas diri, ke mi ne havas hobio(j)n – aú, ke vivi mian vivon estas mia hobio.
    Alfred

    Liked by 1 persono

    1. Mirindajn konsiderojn partoprenantajn, Kara Alfred. Mi ege shatas vian koncepton pri vivo, kiel vera hobio. Tiu pensmaniero igas min konsideri, ke oni bezonas plene kaj sen timo auh bridado ghui la vivon, kiel eble gaje, kaj seriose lerni pere de la spertoj cherpitaj tago post tago.
      Brakumojn,
      Cleder

      Ŝati

  6. ESPERANTO – HOBIO ?………
    Kiam mi eklernis Esperanton, forta atrakcio estis mia hobio por filatelio. Kaj kiam mi komencis korespondadi kun eksterlandaj gejunuloj, mi donis mian filatelian preferon al Berlino, kiu siatempe havis specialan politikan statuson, kiu reflektiĝis ankaŭ en la eldono de specialaj poŝtmarkoj, kiu havis altajn valorojn sur la merkato.
    Korespondante kun Berlino en Esperanto por ricevi belajn poŝtmarkojn ,mi trovis ankaŭ la kunulinon, kiu akompanas mian vivon dum la lastaj 60 jaroj !
    Sekve, por mi Esperanto ne estas hobio, sed granda idealo, kiu ebligis al mi sperti la riĉecon de la vivo dum mia restado en tiu ĉi planedo.. Pere de Esperanto mi realigis ankaŭ kelkajn aliajn celojn dum mia profesia vivo.
    Dum la sepdekaj jaroj de la pasinta jarcento, mi korespondadis kun esperantista inĝeniero de la japana kompanio ISUZU Co., kun kiu mi havis interesan profesian interŝanĝon. Li vizitis min en Torino en la FIAT kompanio, mi vizitis lin en Tokio ĉe ISUZU kaj ĉio oficiale en Esperanto.
    Ni interŝanĝis teknikajn dialogojn en esperanto ĉar ankaŭ li estis projektisto de motoroj kiel mi.
    Profitante la devizon de FIAT ” Propagando en ĉiujn direktojn”, mi kaj kelkaj aliaj samideanoj sukcesis konvinki la estraron de la Komerca Propaganda Fako de la multnacia Entrepreno, eldoni en Esperanto ĉiujn katalogojn kaj filmojn de FIAT aŭtomobiloj inter la jaroj 1964-1978.
    Tiu estis signifa ekzemplo kiel la adopto de Esperanto en la industria kampo povus faciligi la internacian komercon. Alvenis leteroj en esperanto el multaj landoj, dirante ke esperantistoj ŝatas legi pri sia nova aŭtomobilo en la Internacia Lingvo Esperanto, konvinka argumento por la produktistoj kaj vendistoj de milionoj da automobiloj…

    Amike, Giuseppe

    Ŝati

  7. Karaj klubanoj,
    Tiu cxi estas jam nia 5-a renkonto.
    Jes, Giuseppe, mi jam diris al vi chiuj iomete pri mia profesio, pri kial kaj kiam mi lernis Esperanton, mi ankauh fanfaronis pri la regiono kie mi loghas. Kaj jes, mi sendube deziras scii eĉ pli pri miaj gravaj kaj famaj novaj geamikoj. Estas granda plezuro por mi fakte.
    Mi inkluzivis kelkajn kompanojn je mia feisbuk pagxo kaj komencis interrilati kun ili. Mi kredas, ke tio estas bonega ilo por malsinkroneca kaj sinkroneca interkomunicado, kiu la kompanoj povus uzi.
    En feisbuk mia nomo estas Cleder Collares. Mi invitas chiuj kompanoj de la Rotary Club de Esperanto-Brasil inkluzivigi min je viaj feisbuk paghoj.
    Karega Giuseppe, mi kredas, ke nuntempe la linio inter hobioj kaj seriozaj okupoj estas iom malforta. Prenu la kreintoj de feisbuk kaj iutube, kiel ekzemplojn. Mi kredas, ke ludante mem ili kreis altvaloraj aktivoj kaj profitis milionojn da dolaroj. Same kiel pentri bildojn, kuri, kuiri, muziki per la plej diversaj instrumentoj, kolekti poŝtmarkojn aŭ pupojn, maratoni, bicikli, ludi tenison, pilkon aŭ golfon povus esti samtempe hobioj auh serioza okupoj, depende de la rezultoj en la fino.
    Kiajn hobiojn havas ĉiu el inter ni?

    Mi chiam legas vaste pri lernado kaj instruado, precipe uzante informo kaj komunicado teknologion, mi chiam legas pri spiritismo, mi studas la hispanan kaj la chinan lingvojn, marshas, naghas, ludas muzikon, vizitas miajn geamikojn, desegnas, spektas filmojn, instruas la anglan kaj la esperantan, donas paroladojn pri homaj valoroj, kaj estas konstante scivolema. Kiam mi praktikas tiujn aferojn mi chiam derivas plezuron de ili kaj mi do konsideras ilin hobioj (la plimulto el ili profitaj, mone aux spitite).

    Kia vasta gamo da seriozaj hobioj!…Esperanto inkluzive!!!

    Liked by 2 people

  8. Mi tre ŝatas triki kaj kroĉeti. Ekde mia infanaĝo, kiam mi eklernis triki de mia patrino kaj avino, tiuj hobioj donis al mi multe da plezuro. Kiam mi vojaĝas, mi ŝatas serĉi novajn hejmfaritajn lanojn. En retejo por trikistoj, mi afiŝas multajn fotojn de miaj trikaĵoj. Mi eĉ partoprenas Facebook-grupon por esperantaj trikistoj!
    Mi ankaŭ tre ĝuas legi, aparte romanojn en Esperanto. Unu el miaj plej ŝatataj aŭtoroj estas Sten Johansson. Ankaŭ mia laboro por la Duolingo-kurso estas agrabla, plejparte malstreĉiga laboro (kompare al mi laboro kiel kuracisto) kaj do similas al hobio por mi.

    Liked by 1 persono

  9. Bonegan tagon al cxiuj vi !
    Fakte por mi esperanto ne estas hobio, sed tre serioza internacia socia fenomeno por solvi definitive la tutmondan komunikadon lau homaj rajtoj sen naciaj hegemonioj kiel nuntempe.
    Mian liberan tempon mi dediĉas grandparte al la skriba kaj parola utiligo kaj disvastigo de la lingvo en diversaj sociaj medioj, kiel rotarianoj skoltoj, teozofoj, lernejoj.
    Tamen mi havas plurajn aliajn hobiojn kiel ekzemple planti, sisteme de 40 jaroj, ĉiusemajne unu tropikan fruktoarbon en la grandega bieno Fazenda –Escola Bona Espero. Nun centoj el ili jam abunde fruktas kaj nutras la enloĝantojn kaj vizitantojn. Entuziasmiga hobio!

    Alia mia ŝatokupo ne estas fakte hobio, sed preskaŭ misio, se mi konfesas, ke mi sentas min tre kontenta kaj utila esti volontulo helpante homojn en neceso, ĉu infanoj, ĉu malsanuloj, ĉu realigante pere de Rotary humanceajn kaj edukajn grandajn projektojn.
    Muziko kaj libroj ne estas hobioj sed mia neceso.
    Brakume, Ursula

    Liked by 1 persono

  10. Karaj Cxiuj,

    kiel mi jam skribis al vi, mia plej sxatata hobio estas mia laboro, kiun mi tutkore amas! Aliaj hobioj estas vojagxi kaj lerni pli aliaj kulturoj. Mi sxatas kuirejo (kiel gustumanto … XP), kaj mi legas plezure kaj auxdas muzikon. Esperanto – kaj pli precise la interna ideo kiu estas pere de gxi disvastigata – ne estas hobio, sed grava parto de mia vivo: por kaj pro tio mi dedicxis min al la lingvo internacia, kaj mi kredas ke la unuigxo de esperanto kaj Rotario donos grandajn fruktojn en tiu direkto.
    Elkorajn salutojn al cxiuj,

    Davide

    Liked by 1 persono

  11. Mi elektis vojaĝi per kanoto sur lagoj kaj riveroj de Kanado. Oni povas diri ke tio estas mia plej bona hobio. Kiel juna knabo, mia instruistino de legado prezentis al mi la libron de Kenneth Grahame,’Vento En La Salikoj’. La libro estas pri aventuro de talpo kaj aliaj bestetoj. Kiam Talpo por la unua fojo spektis riveron – jen la priskribo:

    ” Li neniam en sia tuta vivo estis vidinta riveron – glata, sinua, kiel tutfortika besto, postkuranta kaj riditanta, permane tenanta objektojn per sono de glugloj, kaj postlasante ilin per ridego, por ĵeti sin sur novajn ludamikojn, kiuj skue liberigis sin, kaj estis kaptitaj kaj tenitaj denove. La tuto estis ekskuetoj kaj ektremoj – fluo kiu glimas, fulmetas, fajreras, brilegas, susuras kaj kirlas, babilas kaj bobelas. La talpo estis ensorĉita, ravita, fascinita. Apud la bordo de la rivero li trotis kiel oni trotas, kiam tre malgranda, je la flanko de viro kiu tenas vin en ekstazo per rakontoj ekscitaj; kaj kiam finfine laca, li sidis sur la bordo, dum la rivero daŭre al li babilis, babilada procesio de la plej bonaj rakontoj en la mondo, senditaj de la koro de la terglobo por esti aŭditaj fine per la nesatigebla maro.”

    ” Kredu al mi, mia juna amiko” ( diris Talpo ) ” Estas nenio – absolute nenio – eĉ duone valora por fari ol simple malordagadi en boatoj.”

    La aventuroj de ‘Talpo’ gvidis min al la hobio de boatado en lagoj kaj riveroj. En mia hejmpaĝo klaku je ‘aventuroj’. Tie vi povas spekti albumojn pri miaj boataj – velboataj – kanotaj – aventuroj.

    Mia retejo estas: wallydutemple.com

    Liked by 2 people

Lasi respondon

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.