La temo de nia 4-a renkonto estas:
“ Kial vi lernis kaj uzas Esperanton?”
Bonegan tagon, geamikoj!
Aprilo 2017 estas grava momento en la historio de Nia Lingvo.
Mi vere supozas, ke ĉiuj niaj membroj havas la certecon pri la efikeco de la lingvo de L.L.Zamenhof, kies centjara forpaso estos memorata dum la tuta jaro 2017, laŭ decido de UNESCO.
Lia mortotago estis la 14-a de aprilo en plena 1-a mondmilito 1917.
Estas organizataj, en la nuna monato, en la Esperanto Centroj tutmonde solenaĵoj, kies krono okazos en Varsovio, kie la UEA prezidanto partoprenos specialan homaĝon organizatan de la pola Esperanto Asocio. Tiu ceremonio okazos en la Strato Zamenhof, antaŭ la domo, kie loĝis D-ro L.L.Zamenhof kaj ĉe lia tombejo.
Pluraj polaj ambasadejoj invitas la lokajn esperantistojn al ceremonio por memorigi unu el la plej famaj poloj. Ni Esperantanoj en Brasilia, ricevis inviton al memorceremonio en la pola ambasadejo en nia ĉefurbo. Ses membroj de nia Rotary Klubo certe partoprenos tiun solenaĵon, kiu okazos la 11-an de aprilo.
Mi esperas legi viajn komentojn al la hodiaŭa temoj kaj salutas, amike,
Giuseppe Grattapaglia
Rotary Instruoj
Konatiĝu kun la diversaj komisionoj en R.I. kaj elektu vian preferatan!
Karaj geamikoj,
en la monato marto ni komencis lerni funkcii kiel Rotary klubo. Oni atendas de ni membroj ke vi diligente faras vian taskon komenti ĉiusemajne la temon kaj la komentojn de la kolegoj. Ni devas alveni al 100% frekvenco – ne forgesu tion bazan punkton!
Dume la provizora estraro estas preparante plurajn administrajn taskojn, inter kiuj la plej temporaba estas la preparo de la Statuto de nia Klubo kaj la Regularo, kiun ĉiuj sekve devas observi. La internacia movado R.I. funkcias tiel brile, ĉar ĉiuj membroj komprenas, ke nur tiel la organizo povas harmonie kunvivi kaj agadi sukcese.
Vi ĉiuj ricevos la du dokumentojn, tuj kiam ni estos rekonataj, sed se iu jam volas havi kopion, eĉ ne definitivan, mi sendos volonte jam nun. Estas preta la portugala versio kaj ni estas venontsemajne laborantaj por la esperanta traduko por vi ĉiuj. Ĉar ni apartenos al la brazila distrikto 4560, ni devas prezenti portugalan version, kiu pretiĝis hodiaŭ.
En ĝi vi trovos interesajn faktojn, inter kiuj la 5 servo-komisionojn:
- internaj servoj
- profesia komisiono
- komisiono por projektoj
- internacia komisiono
- komisiono por gejunuloj.
En la statuto rezultas aldone aliaj subkomsionoj: por administrado, por plialtigo de la membronombro, komisiono por la publika bildo (imago), por la Fondaĵo kaj por humanecaj projektoj.
Ĉiu el vi povas nun komenci pripensi en kia grupo vi deziras aktivi ,ĉar neniu restos ekster ia komisiono kaj bonvole skribi pri via elekto en nia komento.
Saluton karaj.
Lerni mi Esperanton cxar mi entuziasmigxis je la ebleco paroli kun la tuta homara per unu sola lingvo. Krom tio Esperanto estas mirinda lingvo, genie kreita.
Mi uzas Esperanton cxe virtuala mondo, legas tekston, auxdas gxin kaj klopodas disvastgxi gxin al la proksimuloj.
ŜatiŜati