4-a Renkonto de la Rotary Klubo Esperanto Brazilo

La temo de nia 4-a renkonto estas: 
“ Kial vi lernis kaj  uzas Esperanton?”

Bonegan tagon, geamikoj!

 Aprilo 2017 estas grava momento en la historio de Nia Lingvo.

 Mi vere supozas, ke ĉiuj niaj membroj havas la certecon pri la efikeco de la lingvo de L.L.Zamenhof, kies centjara forpaso estos memorata dum la tuta jaro 2017, laŭ decido de UNESCO.

Lia mortotago estis la 14-a de aprilo en plena 1-a mondmilito 1917.

Estas organizataj, en la nuna monato, en la Esperanto Centroj tutmonde solenaĵoj, kies krono okazos en Varsovio, kie la UEA prezidanto partoprenos specialan homaĝon organizatan de la pola Esperanto Asocio. Tiu ceremonio okazos en la Strato Zamenhof,  antaŭ la domo, kie loĝis D-ro L.L.Zamenhof kaj  ĉe lia tombejo.

Pluraj polaj ambasadejoj invitas la lokajn esperantistojn al ceremonio por memorigi unu el la plej famaj poloj. Ni Esperantanoj en Brasilia, ricevis inviton al memorceremonio en la pola ambasadejo en nia ĉefurbo. Ses membroj de nia Rotary Klubo certe partoprenos tiun solenaĵon, kiu  okazos la 11-an de aprilo.

Mi esperas legi viajn komentojn al la hodiaŭa temoj kaj salutas, amike,

Giuseppe Grattapaglia

Rotary Instruoj 

Konatiĝu kun la diversaj komisionoj en R.I. kaj elektu vian preferatan!

Karaj  geamikoj,

en la monato  marto ni komencis lerni funkcii kiel Rotary klubo. Oni  atendas de ni membroj ke vi diligente faras vian taskon komenti ĉiusemajne la temon kaj la komentojn de la kolegoj.  Ni devas alveni al 100% frekvenco – ne forgesu tion bazan punkton!

Dume la provizora estraro estas preparante plurajn administrajn taskojn, inter kiuj la plej temporaba estas la preparo de la Statuto de nia Klubo kaj la  Regularo, kiun ĉiuj sekve devas observi. La internacia movado R.I. funkcias tiel brile, ĉar ĉiuj membroj komprenas, ke nur tiel la organizo povas harmonie kunvivi kaj agadi sukcese.

Vi ĉiuj ricevos la du dokumentojn, tuj kiam ni estos rekonataj, sed se iu jam volas havi kopion,  eĉ ne definitivan, mi sendos volonte jam nun.  Estas preta la portugala versio kaj ni estas venontsemajne laborantaj por la  esperanta traduko por vi ĉiuj. Ĉar ni apartenos al la brazila distrikto 4560, ni devas prezenti portugalan version, kiu pretiĝis hodiaŭ.

En ĝi vi trovos interesajn faktojn, inter kiuj la 5 servo-komisionojn:

  1. internaj servoj
  2. profesia komisiono
  3. komisiono por projektoj
  4. internacia komisiono
  5. komisiono por gejunuloj.

En la statuto rezultas aldone aliaj subkomsionoj: por administrado, por plialtigo de la membronombro, komisiono por la publika bildo (imago), por la Fondaĵo kaj  por humanecaj projektoj.

Ĉiu el vi povas nun komenci pripensi en kia grupo vi deziras aktivi ,ĉar neniu restos ekster ia komisiono kaj bonvole skribi pri via elekto en nia komento.

28 pensoj pri “4-a Renkonto de la Rotary Klubo Esperanto Brazilo”

  1. Mia frato lernis en 1994 kiam li estis 18 jaragxa kaj en la sekvonta jaro, kiam mi estis 17 jaragxa mi lernis kaj esperanto igxis nia sekreta lingvo! Post alia jaro, ankaux mia patrino lernis kaj ni komencis uzi pasporta servo kaj je la jaro 2001 dum internacia junulara festivalo en italio mi konis mian edzinon, el Pollando!

    Ŝato

  2. Mia unua kontakto kun la Esperanto-movado estis en librofoiro, en 2010. En tiu librofoiro personoj montris min multe libro en esperanto kaj mi aĉetis malmultekostajn librojn. Tiam mi malkrovis en Brazila Spiritisma Federacio senpaga baza kurso de esperanto, de 2011 ĝis 2012. Mi studis dum 2 jaroj kaj post mi praktikis legadon hejmen kaj mi faras tiu ĝis hodiaŭ.

    Ĝis, Roberto

    Ŝato

  3. “4-A RENKONTO DE LA ROTARY KLUBO ESPERANTO BRAZILO”
    La temo de nia 4-a renkonto estas: “ Kial vi lernis kaj uzas Esperanton?”

    Estis la jaro 1981, revenante al mia urbo post negoco vojagxo al Usono, Porto-Riko kaj Venezuelo, mi flugis ek de Karakaso gxis la urbo Braziljo, kie estis flughalto, kaj poste la flugo dauxrigis gxis la urbo Sao Pauxlo. Dum tiu halto en Braziljo eniris novaj pasagxeroj kaj alta kaj blonda viro okupis sidlokon apud mi.

    Tiuj, kiuj min bone konas povas facile atesti, ke mi tute ne kapablas resti silenta apud aliaj personoj, kiam ajn mi povas babili kaj, kompreneble, mi provis komenci konversacion tuj post li sidis sin. Mi salutis lin unue en la portugala kaj li respondis germane. Tre rapide mi provis trovi solvon por la problemo, tio estas, ke mi ne kapablas paroli multe da germana, kaj klopodante uzi kion ajn esprimojn mi kapablis revoki kaj kunmeti en mia kapo dum tiu momento, mi demandis al li, se li ne povus, bonvole, paroli angle. Interesige li min respondis uzante ankoraux alian lingvon, klarigante ke lia angla, same kiel mia germana, ne estis bona.

    Mi estas freneza pri aliaj lingvoj kaj tio ekfunciigis mian scivolemon pri tiu nova lingvo, kiu samtempe al mi sajnis kiel miksajxo de la itala kun la hispana kaj la franca. Surprizita mi demandis lin, kian lingvon li uzis cxar mi bone povis kompreni gxin. Tiu lingvo estas Esperanto, li diris, kaj ni babiladis dum la tuta vojagxo.

    Li klarigis al mi, ke li estis revenanta el la 1981 Universala Kongreso de Esperanto en Braziljo kaj montris min iomete pri la internacia lingvo. Tiu farigxis mian unuan kunvokadon al Esperanto kaj revenante al mia urbo mi sensukcese sercxis pri kurso kaj instruisto de Esperanto. Kompreneble la Tut-monda Teksajxo ne estis disponebla en la jaroj okdek, nur telekson.

    Post kelka tempo venis la duan kaj la trian kunvokadojn. En spiritista librovendejo mi trovis la libron “Esperanto sem Mestre” (Esperanto sen Instruisto) verkita de Francisco Valdomiro Lorenz. Mi avide plongxis en la verkado sed mi ankoraux havis multajn dubojn kaj ne konis neniun esperantiston por praktiki la lingvon. Felicxe post iom da tempo mi lernis pri la GXEZ – Grupo Esperantista Zamenhof.

    Mi faris multege da geamikojn cxe la grupo GXEZ kaj cxe la esperantujo proksima al ni. Mi trovis gazetartikolon de la jaroj kvindek pri Salvador Rocha, la inicianto de Esperanto en nia urbo, kaj renkontis, Alzira dos Anjos, mia spiritista guruo. Mi ankaux lernis pri la São Pauxlo Esperanto Asocio, S-ino Elvira Fontes, kaj la Brazila Esperanto Ligo kaj Atilio Orellana Rojas, Symilde Ledon kaj sxian edzo-n. Mi ankaux faris amikojn kun la esperantistaro en Ribeirao Preto, Araraquara kaj aliaj urboj proksimaj al Franka. Mi vojagxis al aliaj landoj en Nordameriko, Mezameriko, Sudameriko, Euxropo kaj Azio kaj faris geamikojn esperantiajn.

    Vojagxante al Nederlando kiel membro de Studo Grupo de Rotary mi renkonis Osmo Buller, Roy MacCoy kaj aliaj voluntuloj cxe la sidejo de U.E.A. en Roterdamo.

    Kial mi lernis kaj uzas Esperanton?

    Por cxi tiuj jam klarigitaj faktoj kaj la sekvantaj vere gravaj aliaj kialoj, mi lernas kaj uzas Esperanton:

    Mi subtenas la Manifesto de Prago, la tutmondan movadon por la paco kaj progresigo de Esperanto kaj la homaro, por la faciligxo de internacia komunikado, por kunligado de homojn trans lingvaj kaj kulturaj baroj; por la konservado de lingvoj parolataj de malmultaj homoj kaj de submetitaj popoloj, por la rajtoj por egaleco kaj lingva aux komunikado demokratio.

    Kaj mi volas kunhavigi cxi tiun parton de la Manifesto:
    “Ĉiu lingvo liberigas kaj malliberigas siajn anojn, donante al ili la povon komuniki inter si, barante la komunikadon kun aliaj. Planita kiel universala komunikilo, Esperanto estas unu el la grandaj funkciantaj projektoj de la homa emancipiĝo aŭ projekto por ebligi al ĉiu homo partopreni kiel individuo en la homara komunumo, kun firmaj radikoj ĉe sia loka kultura kaj lingva identeco, sed ne limigite de ili.
    Ni asertas ke la ekskluziva uzado de naciaj lingvoj neeviteble starigas barojn al la liberecoj de sinesprimado,komunikado kaj asociiĝo. Ni estas movado por la homa emancipiĝo”.

    Ŝato

  4. Nu, Mi ankoraŭ provas lerni iom Esperanton, sed mia edzo kaj miaj infanoj jam studis kaj eble iomete paroli. Mi ĉiam pensis ke la mondo havas multajn nenecesajn limoj kaj lingvo estas unu el ili, kiam mi vivis tie en Pernambuco aŭdis pri Esperanto en umacomunidade AltoParaíso de Goiás kaj estis interesita en koni unu tago; kiam mi ekloĝis en ĉi tiu loko mi renkontis Dona Ursula kaj ŝia laboro, sed kiel ĉiam laboris vere ne havis tempon por dediĉi min al ĉi tiu sonĝo, quandomeus infanoj naskiĝis mi prenis ilin al Ursula posedas la alfabetizasse do ili lernis Esperanton kaj mi kun ili iom ; Mi estas nun rigardanta dediĉi min mem pli aoaprendizado doesperanto kaj espereble nun mi povas realigi ĉi tiun sonĝon por lerni uzi lingvon sen limoj.

    Ŝato

  5. Georgo HANDZLIK (Pollando)

    Cxion mi sxuldas al Esperanto

    Kiel knabo mi sxategis kemion kaj fizikon. En la subtegmentejo de mia gepatra domo mi instalis laboratorion. Tie mi ne nur produktis kristalojn de salo, iuvespera eksplodo finis toleremon de mia patro, kiu fermis la ejon. Ne mirige, ke en la liceo mi elektis klason kun largxa programo de fiziko. Tio tamen signifis ne eksperimentojn, sed tedan kalkuladon.
    Iutage direktoro de la lernrnejo petis, ke mi venigu kvin personojn partopreni vesperan prelegon pri Esperanto. Mi trovis nur tri volontulojn do vole nevole mi aligxis mem. Fine de la prelego, kiun partoprenis ankaux la direktoro, venis tempo por demandoj. Estis jam malfrue, cxiuj estis lacaj, mankis demandemuloj. Do mi decidis cxesigi la gxenan silenton.
    Kie oni povas studi la lngvon?
    Eble mi organizos tian kurson, se suficxa nombro aligxos.
    La prelego finigxis kaj post tri semajnoj dum la leciono pri fiziko, kiu jam ne plu estis mia plej sxatata studobjekto, mi auxdis de la instruisto, ke mi iru al la direktoro. Kun kasxata gxojo mi forlasis la klascxambron. La direktoro venigis min al la unua leciono de Esperanto. Ni ambaux sidis cxe la sama skribotablo. Mi trankvile partoprenis, gxis la fino de mia fiziko. Poste mi diris al la instruistino, ke mi pro ia eraro cxeestas, cxar mi neniam aligxis. Tiam sxi montris al mi la liston. Du komencaj nomoj estis skribitaj per la sama mano. La unua estis la direktoro mem, kaj la dua mi. La direktoro mise komprenis mian demandon dum la vespera prelego. Mi kompreneble decidis ne plu partopreni la kurson. Sed… la venonta leciono okazis ankaux dum mia fiziko, kaj la direktoro estis tiel fervora komencanto, ke li donis forpermeson al cxiuj samkursanoj. Tiel dum ses lecionoj de fiziko mi studis la internacian lingvon. Tio suficxis. Mi jam englutis la bakcilon. Dum kvar liceaj jaroj mi studis Esperanton en la lerneja klubo. Mia lando tiam estis dronita en socjalisma epoko kaj mi ecx ne povis revi pri kongresoj, la libroj apenaux haveblis, nur dank’ al vojagxoj de mia instruistino. Mi memoras, ke tiam nur dufoje mi parolis kun eksterlandanoj, kiuj vizitis nian urbon. Do mi lernis nur pro la amo al la nova lingvo, sen reala perspektivo paroli kun vivaj esperantistoj. Mi korespondis kun tiom da leteramikoj, ke posxtistoj en mia ducentmila urbo liveris al mi leterojn ecx sen adreso, nur kun mia nomo. Mi la sola en la urbo uzis esperantan formon „Georgo” de mia pola nomo „Jerzy”.
    Mi legis gazetojn pruntitajn de la instruistino.
    Post iom da semajnoj la direktoro vizitis la kurson cxiam pli kaj pli malregule. Sed li plu apogis Esperanton en la liceo. En venontaj jaroj ecx kelkaj klasoj jam devige lernis la internacian lingvon. En la lasta klaso la instruistino proponis, ke mi cxe maturiga ekzameno diplomigxu pri Esperanto. Por mi la entuziazmulo estis revo de revoj. Tamen la ministerio ne antauxvidis tian eblecon. Tiam ekagis la direktoro – la eterna komencanto. Dum kelkaj monatoj skribis petojn, vojagxis al la cxefurbaj oficistoj kaj finfine mi la unusola en la lando rajtis ekzamenigxi pri mia lingvo. Mi skribis disertacion pri Universalaj Kongresoj. Materialojn en mia urbo mi povis trovi nur en la biblioteketo de mia instruistino. Do mi komencis korespondi. Mi skribis al delegitoj de cxiuj kongresurboj. Rezulte mi ricevis pli da dokumentoj ol mi povis prezenti. La instruistoj de la aliaj fremdaj lingvoj estis mirigitaj, ke post kvar jaroj lerninto povas tiel flue paroli. Kompreneble mi parolis pli flue en Esperanto ol iu ajn lernanto en la franca aux la angla. Ili ne komprenis la diferencon. : )
    Tio estis komenco. Preskaux cxio, kio okazis poste en mia vivo estis konsekfenco de tiu kurso dum la lecionoj de fiziko.

    Mi elektis Krakovon por urbo de mia studado, cxar tie estis forta E-movado. Mi dedicxis min pli al instruado de Esperanto cxe diversaj kursoj ol al la studado cxe la akademio…
    Post du jaroj mi komprenis, ke mi ne volas esti engxeniero sed filologo. Mi sxangxis teknikan akademion al universitato, kie mi ekstudis polan filologion. Dank’ al „Parnasa Gvidlibro“ de Kalocsay kaj Waryngen mi pli bone komprenis poetikon ol iuajn el miaj kolegoj. Mi konis esperantajn ekzemplojn de versfarado el pluraj lingvoj, dum aliaj studentoj kaj ecx profesoro povis legi nur polajn poemojn. Pri pola gramatiko mi komprenis pli dank’ al modela esperanta gramatiko. Antauxe mi ecx ne supozis kiom da komunaj elementoj ili havas.

    Malgraux strikta malpermeso de mia e-instruistino (unue lernu kaj lernu) mi rapide komencis traduki polajn kantojn al Esperanto kaj klopodis kanti ilin kun akompano de mia gitaro. Poste mi ne plu tradukis sed mem skribis tekstojn por miaj kantoj. Mi skribis pri miaj plej sxatataj temoj: Esperanto kaj esperantistoj. Tio estis iel unuka. Kluboj ofte invitis min por kanti en diversaj urboj. „Mia famo iris antaux mi.“ Cxehxaj kaj hungaraj esperantistoj ecx pagis miajn vojagxojn, por ke mi partoprenu iliajn kongresojn. Post miaj koncertoj dum UK en Varsovio itala eldonejo proponis al mi surbendigi kasedon. La kasedon sekvis invitoj al okcidentaj landoj. Tiam kanti esperante estis mia cxefa okupo. Mi donis cx. sesdek koncertojn jare. Tio suficxis por vivteni la familion. Mi farigxis profesia esperantisto.
    Mi gvidis plurajn kursojn en skandinavio. Iufoje mi restis pli longe kaj trovis laboron en finna bieno. Tio suficxis por helpe de germana esperantisto acxeti malnovan auxton. Tiam mi povis facile akcepti inviton de francaj esperantistoj rondvojagxi Francion dum du monatoj por koncerti en tieaj kluboj. Antaux la turneo mi jam mem surbendigis duan mian kasedon. La Francoj sxaatis miajn koncertojn, por konservi la kantojn, acxetis miajn kasedojn. Tio donis al mi etan kapitalon.
    Kiam en Pollando ekis libera ekonomio, malmultaj homoj sciis, kiel gxi funkcias. Al mi helpis Esperanto. En Francio mi renkontis esperantiston, kiu estis eldonisto. Li rakontis al mi pri la entrepreno. Mi lernis la metion de la samideano. Kiam alia mia amiko en Hungario donacis al mi esperantan libron Kulturo de la amo. Mi komprenis, ke en mia lando mankas tia libro. La franca scio, hungara libro kaj eta kapitalo de la kasedo estis la bazo de mia eldonejo KLEKS, kiun mi fondis. La unua libro estis tiom sukcesa, ke KLEKS, kiu apartenis al unuaj privataj eldonejoj en mia lado, eldonis poste pli ol kvincent titolojn en la pola kaj dekkelkajn en Esperanto.
    Jam kiel studento mi revis trovi laboron en esperanta redakcio de pola radio. Tio por juna samideano sonis kiel „verda cxielo“. Mi ecx sukcesis cxe la lingvoekzameno. Tamen la tempoj estis tro malfacilaj por realigi la revon. Kiam en ekssocjalisma Pollando venis ebleco fondi privatajn radiojn mi tuj skribis (sepdekpagxan) peton. Mi ricevis licencon por starigi lokan radion. Iama verda revo donis al mi novan profesion. Nun mi gvidas du lokajn staciojn. Lokaj radioj uzas la polan lingvon. Sed mi ofte liveras informojn pri la lingvo internacia. Tiel mi „repagas“ sxuldon, kiun mi sentas rilate al Ludoviko, la verda mondo, miaj esperantaj amikoj.
    Kiel prezidanto de du lokaj radioj mi renkontigxas kun multegaj homoj. Mi estas konata en la regiono. Mi havas multajn amikojn en mia cxirkauxajxo. Tamen evidente pli ol en Pollando mi havas amikojn en la mondo. En mia vivo mi renkontis multajn bonajn homojn, sed plejmulte mi gajnis dank’ al renkontigxoj kun samideanoj el diversaj landoj. Kiam homoj demandas min – Cxu indas lerni Esperanton, se parolas gxin mal pli da homoj ol tiuj, kiuj konas la anglan. Mi respondas – Ne temas pri nombro sed kvalito. Mia tuta vivo ne suficxos por ekkoni ilin cxiujn.

    Por UK en Bjalistoko mi verkis unuaktoran tetrajxon Ludoviko Lazaro, kiun mi helpe de profesia regxisoro surscenejigis kun mi kiel aktoro. Mi prezentis gxin pi ol tridekfoje, kio versxajne esras la movada rekordo. En la tago de centa datreveno de morto de Zan=menhof li denove ludos gxin por junaj esperantistoj en italaj Alpoj. Kun Sasa Pilipovic la serba aktoro mi fondis teatron Verda Banano. Mi kantis miajn kantoj kaj prezentis miajn teatrajxojn en cx. Kvardek landoj sur la kvar kontinentoj. Kiam mi rakontas pri tio al profesiaj polaj aktoroj ili kun jxaluzo diras: kial mi ne lernis junagxe Esperanton.
    Mian tutan vivon mi sxuldas al Ludoviko.

    Liked by 1 persono

    1. Kara Georgo, havi vin inter ni, estas plezuro kaj honoro! Mi antauvidas ke dum la tempo pasonta la rilatoj inter la klubanoj kreskigos ricxajn debatojn pri la plej diversaj temoj! Kaj viaj intervenoj estos certe interesaj…..mi multe sxatis vian publikajxoj.

      Ŝato

      1. Dankon Kara. Mi sencxese sauxdadas Brazilon. Provizore mi postmorgaux iras al via itala Castione della Presolana ne tre for de Torino. Tie en la tago de la datreveno de LLZ mi ludos 32an fojon mian teatrajxon Ludoviko-Lazaro por Internacia Junulara Festivalo. La premieron Vi partoprenis en Bjalistoko.

        Ŝato

        1. Se vi saudadas Brazilon, ni facile tion solvos! En julio Bona Espero kompletigos 60 jarojn da sociaj aktivecoj favore al edukado kaj alfabetigo, programojn kiujn vi asistis kun via familio. Do se vi veturos al Seoulo (ni certe ne povos pro la festoj en BE) vi estas bonvena iam ajn en julio antau Seoulo. Au en ia ajn alia momento. Ni programu viajn tagojn akurate…

          Ŝato

  6. Kial mi lernis Esperanton?

    Facile dirite – ĉar mi estis absolute kontraŭ la koncepto, ke povas ekzisti lingvo sen popolo.
    16 jaraĝa lernante latinan, germana, anglan kaj francan lingvojn, mi diligente kaj entuzisame studis la kulturojn de tiuj lingvoj, pro kio mi ne povis imagi ke Esperanto havus ŝancon funkcii.
    Sed jam frue mi lernis, ke antaŭjuĝi estas tre malsaĝa pensado kaj mi iris al kurso en ia junularcentro.
    PLuraj instruistoj tie kapablis per malmultaj argumentoj konvinki la grandan aron da lernantoj pri la alta socia valoro de tiu lingvo planita arte kaj ne por unu popolo, sed por la uzo de la tuta homaro.
    Du inter tiuj instruistoj lernis la lingvon en nazia koncentrejo kaj pretervivis hororojn. Iel Esperanto estis ilia espero iam esti liberigotaj kaj ili ŝajnis miiistoj de nova mondo sen perforto, sen milito, por egalrajteco kaj respekto al ĉiuj vivaj estaĵoj.
    Tiam Berlin, mia hejmurbo, estis dividitaj en 4 sektoroj kiujn okupis respektive rusaj, britaj, francaj kaj usonaj soldatoj. Kaj en ĉiu unuopa sektoro en la lernejoj oni instruis la sektoran lingvon. La mia estis la usona.
    Rapide mi lernis, ke lingvo estas Potenco. Dominado de la malfortaj.
    Ĉar tuj en 1945, kiam la rusoj okupis tutan Berlino, mi ricevis rusan gramatikon por lerni tiun lingvon. Kelkajn monatojn poste mi ricevis la usonan gramatikon, ĉar la urbo nun estis “frate” dividita inter la 4 gajnantoj de la milito.
    Mia kompreno pri Esperanto iĝis tre profunda pro la milita situacio. Dum la dua mondmilito, kiam britaj bomboj falis sur Berlin, ni estis evakuitaj al Pollando, kie ni estis surdmutuloj kun lokaj loĝantoj, kiuj prefere estus nin mortigintaj ol instrui sian lingvon. Do mia adoleska kresko havis daŭre la lingvan potencon kaj devigon kaj esperanto donis al mi la alternativon al nia danĝera vivkondiĉo tiam.
    Pro tio mi uzas Nian Lingvon ankoraŭ nun.

    .

    Ŝato

  7. La temo de nia 4-a renkonto estas:
    “ Kial vi lernis kaj uzas Esperanton?”

    Mi lernis Esperanton hazarde, cxar mi ne havis alian okupon dum unu vespero.
    Jen la plena historio: Mi estis en Munkeno por studi lingvojn en la universitato. Dum unu vespero mi hazarde dum la vespermangxo trarigardis la brosxuron “Student in Müchen – Studento en Munkeno” kun informoj por studentoj. Tie mi trovis la informon pri prelego pri Esperanto. Mi rigardis la tagon kaj horon – kaj estis post du horoj. Mi finmangxis kaj veturis al la indikita loko, cxar mi ne havis alian okupon por la vespero. La preleganto je la fino de la prelego anoncis, ke estos kurso ek de la venonta semajno. Kaj li invitis la auxskultantojn veni al apuda gastejo por balili. Tie mi renkontis plurajn agrablajn homojn – kaj aligxis al la kurso. Por sxpari monon mi aligxis al la klubo, cxar la membroj ricevis gin favorpreze. Estis simpla komenco – antaux 36 jaroj.
    Por mi Esperanto estas lingvo. Mi sxatas uzi gxin, same kiel mi uzas aliajn lingvojn. Mi eldonis librojn en Esperanto, mi verkis artikolojn por gazetoj, mi ecx tradukis gazetaran informon de auxtomobil-fabriko en Esperanton. Krome mi instruis Esperanton kaj estis dum kvin jaroj redaktoro de “Esperanto aktuell”. Nun mi estas prezidanto de TEJxA, la jxurnalista asocio.
    Mi sxatas la internacian etoson dum grandaj kongresoj, pro tio mi plurfoje jare partoprenas kongresojn. Sed mi tute ne sxatas la senutilajn diskutojn pri la “ita-ata-problemo” aux similaj lingvaj problemoj, kiu fakte ne ekzistas.
    Alfred

    Liked by 1 persono

    1. Kara Alfredo, de 20 jaroj mi ricevas ESPERANTO AKTUELL por mi tre emocie grava, ĉar kiel esperantistino en Berlin antaŭ la transiro al Italio, mi tre aktivis en la loka movado kaj ofte partoprenis naciajn kongresojn. Kaj ke vi estis dum 5 jaroj la redaktoro, estas por mi interesa konatiĝi kun vi nur nun. Aŭ pli ekzakte en Nitra. Ankaŭ ni ne zorgas la “ata-ita-problemon” sed praktikas la lingvon por montri al la mondo, ke ĝi ja brile funkcias. Kaj nia Rotary klubo estos nova vento en tiu klopodo diskonigi la lingvon inter opiniformantoj… Amike salutas ursula

      Liked by 1 persono

  8. Mi lernis la lingvon por scivolemo: legante anoncon ke en mia urbo estos kurso de Esperanto. Subite mi pensis: kio estas tio? Mi nepre volas scii iom pli. Mi aliĝis al la Ĉe-metoda kurso kaj sekve al la klubo de mia urbo, ĉar sciante pli pri la lingvo, estis por mi logike, ke internacia lingvo povas esti nur neŭtrala lingvo kiel Esperanto. Tio estis en la jaro 1953, kelkaj monatoj antaŭ la UK en Zagrebo. Mi komencis korespondi kun juna dano kiu ankaŭ deziris partoprenis la kongreson. Post iom da tempo ni gefianciĝis, edziĝis, kaj mi translokiĝis al Danlando kie mi daŭre vivas.Dum multaj jaroj mi uzas la lingvon ege aktive ene de nia landa kaj monda organizoj.
    Mi ŝatus ankaŭ uzi la lingvon por komerco, ĉar mi estas ankaŭ membro de marketada organizo kiu havas ege efikajn produktojn kiujn oni uzas por daŭre esti sana kaj energia. Mi ŝatus fondi internacian esperantan grupon ĉar esperantistoj estas cetere helpemaj, kaj kial ne helpi homojn kiuj bezonas ilojn por fariĝi aŭ daŭrigi esti bonfartaj?

    Liked by 1 persono

    1. Eliana, saluton! Tre interesa kion vi skribas,ĉar mi komprenas ke ankaŭ vi kiel mi edziniĝis “viktimo de esperanto”.! Mi uzis esperanton en komerco, kiam Giuseppe kaj mi kunlaboris dum jaroj en la FIAT propaganda departamento, produktante informilojn en esperanto.

      Ŝato

  9. Kial mi uzas Esperanto ?
    Ĉar mia familio estas internacia, la respondo estas deviga:” Mi uzis Esperanton pro neceso.” Mia edzino kaj mi havas malsamajn patrinajn lingvojn kaj esperanto estis komence nia nura ebleco komuniki. Sekve esperanto iĝis rutino dum la jardekoj.
    Tiurilate, kiam naskiĝis nia unua filo, ni naive pensis altrudi al li Esperanton – tiamaniere: mi parolis kun li nur en Esperanto, mia edzino alparolias lin nur en la germana kaj en la hejmo de la geavoj li audis nur la italan.
    La rezulto estis ke, kiam Guido fariĝis trijara, ankoraŭ parolis nenion sed komprenis ĉion. Supozante ke li havas mensan problemon, ni konsultis kuraciston, kiu sentencis ke la mensa problemo estas de la gepatroj kun tro da pretendoj.
    Kredante al la kuracisto, ni do nur uzis ek de tiam la italan kun la filoj, sed inter ni gepatroj esperanto daŭre estis nia natura komunika lingvo.
    Kompreneble la du knaboj parolis do kun ni en la itala, sed aŭdis konstante la “sekretan lingvon” de la gepatroj. Kaj alvenis momento kiam ili demandis:” Paĉjo kiu vizitos nin ĉi vespere, ni aŭdis vin komenti? Ni komprenas tre bone vian sekretan lingvon!” Ek de tiam ili partoprenis kun ni multajn naciajn kaj internaciajn Esperanto kongresojn kaj iĝis fluaj parolantoj, sen iam ajn esti studinta la lingvon devige. Do, fakte ia natura denaska akiro de la lingvo pro scivolema, sen altrudo.
    Cetere ekzistas en nia movado pluraj ekzemploj de fanatikaj gepatroj kiuj, en la deziro krei novajn esperantistojn, devigas siajn gefilojn al la uso de la lingvo. Jen tiel eĉ kreas malamikojn de Esperanto.
    Giuseppe

    Liked by 2 people

  10. Saluton, karaj, mi estas Sônia Lúcio, mi logxas en Braziljo .Okazis Brazila Kongreso de Esperanto en jaro 2001 mi vidis reportajxon pri esperanto, kaj mi dum preskaux uno jaro mi atendis lernis esperanton,
    En 2002 mi partoprenis en 87-a UK en Fotalezo kaj amikigxis kun esperantistoj de Braziljo kaj dauxras en E-movado. Mia kara amikino Ursula invitis mim partopreni de la Rotary Klubo Esperanto Brazilo.
    koran dankon Ursula. la invito faris al mi plezuro n

    Liked by 1 persono

    1. Kara Sônia, vi ne nur iĝis esperantisto, sed eĉ gvidas kiel prezidantino la grupon de esperantistoj en la ĉefurbo Brasilia – granda respondeco! Gratulojn por la kursoj kaj aliaj aktivecoj en via sidejo en la centro de Brasília! Ĝis mardon en la pola ambasadejo!

      Ŝato

  11. Saluton!
    Mi vidis unuafoje la nomon Esperanto en 1980, en Fortalezo, kiam mi, 21-jaraĝa, preterpasis aŭtobuse domon, antaŭ kiu estis anonco pri Kurso de Esperanto. La kurso apartenis al Cearaa Federacia Universitato kaj estis gvidata de prof-ro Paŭlo Amorim Kardozo. La nomo Esperanto allogis min, kvankam mi neniam antaŭe aŭdis ion ajn pri ĝi. La fakto estas, ke post kelkaj tagoj mi estas lernanto de Esperanto. Pro tio, ke ses monatoj post la komenco de la kurso mi bezonis labori aliurbe, mi ne plu lernis Esperanton. Nur en la jaro 2000, kiam mi partoprenis eventon en Spiritisma Grupo en Fortalezo, kaj oni sciigis ĉiujn ĉeestantojn pri kurso de Esperanto, mi denove lernis Esperanton. De tiam mi forte aktivis, ĉu movade, ĉu instruante, ĉu disvastigante Esperanton.

    Liked by 2 people

  12. Verikta por la unua de aprilo, 2017.

    Mi lernis Esperanton pro tio ke mi suferis junaĝe de disleksio, neŭrologia perturbo en la legado. Kiel dek jara knabo mi tre suferis. Mi apenaŭ kapablis legi. En la elementa lernejo mia instruistino min mokis. Mi reagis malbone. Mi decidis saboti la instruistinon. Mi ŝlosis ŝin en necesejo, metis karbopecojn en ŝian monujon kaj alfiksis putriĝantajn fiŝaĵojn sur la motoro de ŝia aŭto.

    Post kiam mi estas elpelita de la lernejo, miaj gepatroj trovis por mi emeritan edukistinon. Ŝi estis elmigrinto de Skotlando. Estinte membrino de la Londona Esperanto Klubo ŝi tuj rekonis ke mi estas el tiu minoritato de parolantoj de la angla lingvo kiu ne povas cerbe akcepti la nelogikan elparolon de vortoj kies literumado povas fari ne nur kapdolorojn sed ankaŭ frenezigi infanon.

    Ŝi diris ke mi estas nature sentema por fonetika lingvo, kies literoj ĉiam havas la saman sonon. Ŝi diris ke mia fobio kontraŭ anglaj ‘vidajvortoj’, vortojn, kiujn oni nek povas literumi, nek prononci laŭ fonetika maniero estas tute normala por etprocento de homoj, kiuj parolas angle. Ŝi gratulis al mi ke mi ŝatis, eĉ sente devis, ĉiam literumi fonetike. Ŝi donis al mi bonbonojn por manĝi, eĉ kuiris kuketojn. Ŝi diris ke mi estas ĉampiono por reformo de la angla lingvo, aŭ tute natura adepto por la lingvo Esperanto.

    Ŝi diris ke se mi intensis paroli kaj literumi en la angla mi devas parkerigi la tiel nomatajn ‘vidajvortojn’. Mi tion faris. Iom post iom mi estiĝis bona studento en la lingvoj Angla kaj Esperanto.

    Por ke mi amuziĝu dum la parkerigo de anglaj vidajvortoj’ ŝi prezentis al mi materialon kiu similas al la sekva ekzemplo. Estas evidenta afero kial aŭtomata korektilo por literumado en la angla ofte malsukcesas. Efektive, la korektilo suferas de tremoj, fobio, kaj nervozeco same kiel mi sentis kiel infano.

    Kiel literumi la anglan vorton ‘potatoe’ ( terpomo )

    Se ‘GH’ povas anstataŭigi P kiel en ‘ Hiccough’ 
    Se ‘OUGH’ povas anstataŭigi  O kiel en ‘Dough’ 
    Se ‘PHTH’ povas anstataŭigi  T kiel en ‘Phthisis’ 
    Se ‘EIGH’ povas anstataŭigi A kiel en ‘Neighbor ‘
    Se ‘TTE’ povas anstataŭigi  T kiel en ‘Gazette’ 
    Se ‘EAU’ povas anstataŭigi  O kiel en ‘Plateau’
    Tiam la korekta maniero literumi ‘POTATO’ devus esti:
    GHOUGHPHTHEIGHTTEEAU

    Alia por mia amuzo estis:

    “Dearest creature in creation, 
    Study English pronunciation. 
    I will teach you in my verse 
    Sounds like corpse, corps, horse, and worse. 
    I will keep you, Suzy, busy, 
    Make your head with heat grow dizzy. 
    Tear in eye, your dress will tear. 
    So shall I! Oh hear my prayer. 
    Just compare heart, beard, and heard, 
    Dies and diet, lord and word, 
    Sword and sward, retain and Britain. 
    (Mind the latter, how it’s written.) 
    Now I surely will not plague you 
    With such words as plaque and argue. 
    But be careful how you speak: 
    Say break and steak, but bleak and streak.”

    Liked by 2 people

    1. Prezidsnto Wally, via ĉisemajna kontribui estas vere amuza kaj klarigas, kial milionoj da brazilanoj klopodegas lerni la anglan lingvon sensukese, elspezante multan tempon kaj monon kun mizera rezulto. Vivu nia Esperanto!

      Liked by 2 people

Lasi respondon

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

You are commenting using your Google account. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.