La temo de nia 9-a renkonto estas:
“Unuiĝintaj Nacioj kaj Esperanto”
PROTOKOLO
Lastaj novaĵoj en nia Klubo!
Kvar membroj de nia klubo partoprenis la konferencon en Poços de Caldas (Ŝtato Minas Gerais) kaj ni garantias al vi, ke Esperanto tie havis siajn disvastigajn momentojn antaŭ centoj da rotarianoj!
Kiel ni klarigis pasintfoje, la distrikta konferenco estas la krono de la jaro kaj ĉiuj 535 guberniestroj tutmonde arde klopodas organizi sian eventon speciale atrakcia. La slogano de la konferenco en la Distrikto 4560 estis KOMPROMISO EN SERVADO.
Interesaj prelegoj, inter kiuj la graveco de socia impreso sur la publika opinio en siaj diversaj formoj. Persona reprezentanto de la monda prezidanto J.Germ, Serafim Carvalho Melo eksa guberniestro en Cuiabá, prelegis per sia eksterordinara kompetenco pri ĉio rilate al R.I., programoj por granda kvanto da gejunuloj, disdono de premioj, novaj membroj de la Societo Paŭl Harris kaj fine la BALO de la guberniestro en la luksa brila salono de la urba Cassino. La konferenco okazis en la hotelo Palace, fama pro siaj sanigaj akvoterapioj, la urbo mem estas turisma bela urbo en alta montaro je 1.300 m s.m.
(Ni frostis sufiĉe dum fortaj pluvoj tie).
La guberniestro João Otávio tuj en la komenca plenkunsido bonvenigis nin, membroj de la plej nova Klubo en la distrikto, kaj invitis nin al oficiala klarigo pri la historia graveco de la Internacia Lingvo Esperanto. Sekve multaj rotarianoj kaj la du estontaj guberniestroj alparolis nin por havi pli da detaloj pri Esperanto!
Niaj du membroj Cleder kaj Ladislaŭ amike zorgis pri ni kaj ni havis ŝancon interparoli dum pluraj horoj pri la estonteco kaj aktivecoj de nia Klubo.
Spektu kelkajn fotojn en “dosieroj” aŭ klaku ĉi tie: Renkonto en Poços de Caldas kun guberniestro – Majo 2017.
Rotariaj instruoj
Stimuli kaj kreskigi la idealon de servado – jen la celo de nia organizaĵo. Temas pri socia konsciigo tre definita, ne nur inter siaj membroj, sed en ĉiuj medioj kiujn rotarianoj povas influi, danke al sia organizkapablo, kiun karakterizas la transversala ebeno de Rotary en la socio kaj kiu permesas starigi rektajn kontaktojn kun ĉiuj aktivecoj de la homoj.
Sed kion ni komprenas por IDEALO SERVADI? La devizo rotaria “donu vian kontribuon sen pensi nur al vi”, tre klare esprimas la rotarian filozofion, kiu pacigas la konstantan homan konflikton inter la deziro profiti mem kaj la impulso voli helpi kaj servadi la aliulojn.
Nia Klubo nun komencos baldaŭ elekti inter diversaj eblecoj servi….
Hi thhanks for sharing this
ŜatiŜati
karaj,
Mi estas certa ke se ni faras serĉon en la diversaj urboj kie rotariamos kluboj estas aktivaj, la komunumo reliefigos la gravecon kaj la valoro de la Rotary laboro kaj tial acrito kaj kredas al tiuj “viroj kaj virinoj de bona volo”
ŜatiLiked by 1 persono
Kiel povas esti ke Rotary, privata organizaĵo senproftcela, formata per normalaj civitanoj de ĉiuj landoj kiel ni, membroj de nia klubo, sukcesas partneri kun UNICEF, kun OMS kaj UNESCO?
Vidu, karaj rotarianoj, ke nia organizaĵo ROTARY INTERNATIONAL estas la plej granda ne-registara organizaĵo en la mondo kaj sin distingas per speciala simbolo, la dentrado.
R.I. estas permanente membro de la Unuiĝintaj Nacioj.
Nur tri membroj ekzistas, kiuj ne estas nacioj: LA RUĜA KRUCO, LA VATIKANO KAJ ROTARY.
Dum la fondkonferenco en la 10- decembro 1948, pli ol 40% de la partoprenantaj fondintoj estis rotarianoj. R.I. fakte multe kontribuis al la kreado de la Unuighintaj Nacioj.
Vere tre notinda fakto.
Kaj mi petas vin konsideri tion kiam vi informus aliajn homojn pri Rotary!.
Ekzemple ĉiujare kiam R.I. festas sian fondodato en la 23-a februaro, la brazila parlamento invitas ĉiujn rotarianojn al celebrado de speciala ceremonio.
Jam multfoje mi partoprenis tiun eventon! Ek de nun ankaŭ vi povos partopreni en via lando tiujn eventojn, se via parlamento same faras.
ŜatiŜati
ESPERANTO KAJ UNUIGHINTAJ NACIOJ
Karaj samklubanoj,
evidente nia Klubo devas subteni la Konferencojn pri la fortigo de lingvaj rajtoj, kiel ankaú chiujn iniciatojn de UNO pri lingvaj temoj.
Pri la temo de nia 9-a Renkonto, laú mi oni devas emfazi en nia informado, la fakton, malmulte konatan de la granda publiko, ke jam dufoje la Ghenerala Konferenco de UNESCO akceptis Rezolucion pri Esperanto. La unua en 1954-a, post la internacia Peticio favora al Esperanto kaj danke al la persona interveno de nia granda batalanto Lapenna dum la Konferenco en Montevideo, kaj la dua en 1985, okaze de la festado de la Centjarigho de Esperanto.
Ambaú Rezolucioj invitis la shtato-membrojn sekvi la kurantan evoluon de la uzado de Esperanto en la socio, invito malmulte atentita, char la rekomendoj de UNESCOhavas libervolan kaj ne devigan karakteron.
Tamen ni scias ke ” ech guto malgranda, la skeptikulojn konvinkos “!
Kun plej optimismaj salutoj
Giuseppe Grattapaglia
ŜatiLiked by 1 persono
Karaj membroj de nia klubo,
mi legis la novan temon, sed tuj konstatis, ke gxi estas tre ampleksa. Mi okupigxos pri gxi poste, cxar mi nun havas ne suficxe da tempo serioze okupigxi pri gxi. Post mia reveno de la IFEF-kongreso mi trovis multe da laboro en mia elektronika posxtkesto, kaj mi devas unue okupigxi pri mia profesia laboro.
Mi partoprenis la fervojistan kongreson de IFEF en Colmar. Estis preskaux 150 partoprenantoj (en la malfermo partoprenis ankaux urbestrino de Colmar), kaj semajnfine alvenis ankaux la partoprenantoj de orient-francia stagxo. Mi havis multajn interesajn interparolojn kaj eksciis multe pri la historio de la fervojo en Alsaco. Ni ankaux vizitiis la plej grandan fervojo-muzeon de la mondo en Mulhouse. Mi nun verkas artikolon por germana gazeto pri la temo.
Alfred
ŜatiŜati
Karaj Membroj de Rotary Club Esperanto-Brasil;
Mi elkore salutas vin kiel via prezidanto. Bonvolu legi tiom, kiom vi deziras sed nepre fari komenton por atesti pri via partopreno. La baza demando por vi estas ĉu nia klubo subtenu konferencojn pri la plifortigo de lingvaj rajtoj. ‘Lingvaj Rajtoj’ ricevas egalan statuson en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj sed ofte oni malatentas pri tiuj rajtoj. Nia klubo kune kun ‘Esperantic Studies Foundation’ kaj la Univerala Esperanto-Asocio povas de tempo al tempo helpi sponsori konferencojn ĝuste pri tiu temo. Ĉu vi konsentas? Bonvolu lasi viajn komentojn aŭ opiniojn sube. Ne estas necesa legi la tutan raporton pri tia konferenco por kompreni pri la graveco de lingvaj rajtoj.
Amike via Wally du Temple, Prezidanto.
La temo por kunveno de la ‘Rotaria Klubo Esperanto de Brasil’ kiu komencas la 21-an de majo, 2017 estas la demando ĉu nia klubo subtenu ‘UN- Simpoziojn’ pri la lingvaj rajtoj. Unu de la celoj de ‘Rotary’ estas la faciligo de interkomunikado por pli bona interkompreniĝo kaj paca daŭripova evoluigado.
En pasinta simpozio la simpozianoj ĝenerale interkonsentis, ke oni devas dediĉi pli da atento al la lingvo en formulado kaj plenumado de la Celoj por Daŭripova Evoluigo. Dum la specialistoj pri evoluigo eble flue parolas la anglan, multaj el la homoj, kiujn ili celas servi, scipovas neniujn el la ĉefaj mondaj lingvoj.
Tiajn simpoziojn kutime subtenas finance Esperantic Studies Foundation kaj la Universala Esperanto-Asocio. Pli sube estas detala resumo pri la simpozio pri Lingvo kaj la Celoj por Daŭripova Evoluigo.
Mi invitas vin viziti la retejon de la ‘Esperantic Studies Foundation’ ( ESF ) sube :
http://www.esperantic.org/eo/hejmo/
UN-Simpozioj
La Studgrupo pri Lingvo de la Unuiĝintaj Nacioj ĉe UN-oficejo de UEA en Novjorko organizas la serion de simpozioj rilataj al lingvoj kaj la UN, kunlabore kun la Universitato de Hartford, la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj kaj ESF (vidu la plenan liston de la simpozioj sube). La Studgrupo pri Lingvo de la Unuiĝintaj Nacioj estas grupo de universitatanoj kaj profesiuloj, kiuj interesiĝas pri:
o kiel lingvopolitikoj de la UN funkcias en la reala vivo,
o kiel homoj ĉe la UN uzas lingvon kaj faras elektojn inter lingvoj
o kiel la UN komunikas lingvistike kun homoj ekster la organizaĵo.
Adreso: Church Center, 777 United Nations Plaza, New York, NY 10017.
Lingvo kaj la Celoj por Daŭripova Evoluigo
Dato kaj loko: 21-22a de aprilo, 2016, Novjorko
Konkludoj
Detaloj:
Lingvo kaj la Celoj por Daŭripova Evoluigo (CDE) estis la temo de simpozio okazinta ĉe 777 United Nations Plaza, Novjorko, la 21-an kaj 22-an de aprilo. Pli ol cent universitatanoj, diplomatoj, reprezentantoj de neregistaraj organizaĵoj (NRO-j), kaj UN-funkciuloj ĉeestis la aranĝon, kiu ekzamenis la lingvajn implicojn de la Celoj, starigitaj de la Ĝenerala Asembleo de UN kiel bazo de la laborprogramo de UN pri evoluigo dum la periodo 2015-2030.
Ĉefparolis Suzanne Romaine, antaŭa Merton-profesoro pri la angla lingvo ĉe Oksforda Universitato. Michael Ten-Pow, Speciala Konsilanto al la Kunordiganto de Multlingvismo ĉe UN, priskribis sian agadon por la antaŭenigo kaj konservado de multlingvismo ene de Unuiĝintaj Nacioj mem.
Oni organizis la simpozion por substreki la gravecon de lingvo kiel ilo de komunikado pri la Celoj al ĉiuj popoloj de la mondo, kaj kiel elemento en la sukcesa realigo de la Celoj mem. Aludante al la kvara Celo, pri altkvalita edukado, Timothy Reagan, de la Universitato de Majno (Maine), rimarkigis, ke, “estas interese noti, ke, spite al la kerneco de lingvaj demandoj en tiu ĉi celo kaj aliaj, la lingvoj ne eksplicite menciiĝas ie ajn inter la Celoj mem, nek en esprimo de la celpunktoj atingendaj por realigi ĉi tiujn celojn.” “Malgraŭ siaj imponaj celoj,” aldonis profesoro Romaine, el Oksforda Universitato, la CDE “tamen ne agnoskas la centran rolon de lingvo en la tutmonda debato pri malriĉeco, daŭripovo, kaj justeco.”
La simpozio traktis la lingvojn ne nur kiel elementojn en la unuopaj Celoj, sed ankaŭ kiel ilojn por komuniki la Celojn kaj dialogadi kun multlingva mondo. Oni emfazis la gravecon de dudirekta komunikado, kiun ĉiu homo povu plene partopreni.
Inter la referantoj estis Katalin Buzasi, de la Amsterdama Universitato; Terrence G. Wiley (Centro por Aplika Lingvistiko, Vaŝingtono); Kurt Müller (Nacidefenda Universitato, Vaŝingtono); Lisa McEntee-Atalianis (Birkbeck, Londona Universitato, Britio); Theo Du Plessis (Universitato de la Libera Ŝtato, Sud-Afriko); Carol Benson (Instruista Kolegio, Universitato Columbia, Novjorko), Dragana Radosavljevic (Universitato de Grenviĉo, Britio); Francis M. Hult (Lunda Universitato, Svedio); Alison Phipps (Glasgova Universitato, Britio); kaj María Barros kaj Anna García Álvarez, de la Hispana Traduka Servo ĉe UN. Prezentojn faris reprezentantoj de NRO-j World Education (Monda Edukado), Save the Children (Savu la Infanojn), International Rescue Committee (Internacia Sava Komitato), RTI International, SIL International, Internationals Network for Public Schools (Reto por Internaciaj Lernantoj en Publikaj Lernejoj), Linguapax International, kaj UN Academic Impact (Akademia Efiko UN). Ankaŭ partoprenis per konkludaj vortoj Seán Ó Riain, irlanda diplomato kaj esperantisto.
“Edukado estas ŝlosila en sukcesigo de postkoloniaj evoluigaj iniciatoj por elimini ekonomiajn kaj sociajn malegalecojn,” deklaris Rosemary Salomone, profesoro pri juro ĉe St. John’s University. “Kaj la aliaj CDE estas egale gravaj lingve,” aldonis Humphrey Tonkin, de la Universitato de Hartford, prezidanto de la simpozio; “Kiel oni povas atingi egalecan traktadon antaŭ la leĝaro, aŭ enloĝeblajn urbojn, aŭ eĉ tutmondan kunordigitan agadon por elradikigi malsanon aŭ liveri puran akvon, se la homoj ne povas kunparoli kaj kunlabori pere de lingvoj kiujn ili ĉiuj komprenas?”
La simpozianoj ĝenerale interkonsentis, ke oni devas dediĉi pli da atento al la lingvo en formulado kaj plenumado de la Celoj por Daŭripova Evoluigo. Dum la specialistoj pri evoluigo eble flue parolas la anglan, multaj el la homoj, kiujn ili celas servi, scipovas neniujn el la ĉefaj mondaj lingvoj.
La simpozio, kunvokita de la Studgrupo pri Lingvoj kaj Unuiĝintaj Nacioj, neformale organizita grupo de universitatanoj kaj praktikantoj, okazis sub aŭspicio de Universala Esperanto-Asocio, organizaĵo en kunlaboraj rilatoj kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN kaj ties Fako pri Publika Informado, kaj de la Centro por Aplika Lingvistiko, kune kun la Centro pri Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj kaj ties revuo LPLP (Lingvaj Problemoj kaj Lingva Planado). Subvenciis ĝin Esperantic Studies Foundation.
ŜatiLiked by 1 persono
Saluton
Mi bone komprenas la situacion de homoj, kiuj ne flue parolas la “grandajn” naciajn lingvojn – aux pli bone dirite: la anglan lingvon. Ili ne havas la samajn sxancxojn en la vivo, cxefe ne en profesia laboro.
Sed kontraux la uzo de la internacia lingvo estas bona argumento: La subtenantoj de la angla lingvo povas diri, ke internacia lingvo kiel Esperanto ne tauxgas por interkomprenigxo, cxar “neniu parolas gxin.” Fakte preskaux neniu parolas gxin – kompare kun la angla lingvo. Laux mi la nura ebleco doni al cxiuj parolantoj de la multaj lingvoj la saman rajton uzi sian lingvon, estas, ke oni enkonduku unu komunan lingvon por interkomprenigxi inter la parolantoj tutmonde. Pro tio mi lernis Esperanton.
Sed por montri, ke Esperanto vere funkcias, necesas uzi gxin – anstataux nur postuli la uzon. Despli da homoj bone regas Esperanton kaj uzas gixn – ne nur en kluboj, sed en cxiutaga vivo – despli la akceptemo kreskos. Do: ni uzu Esperanton. Nia klubo estas bona ekzemplo, kiu montras, ke tio eblas.
Certe estas ankaux bone, se cxiuj, kiuj havas la saman celon, kunlaboras.
Alfred
ŜatiLiked by 1 persono
Halo, Alfred,
Mi tute konsentas kun vi kaj mi konsentas, ke nia klubo subtenu iniciatoj kiuj povas helpi pli da homoj lerni kaj uzi Esperanton.
Salutojn,
Cleder
ŜatiŜati
Kara Prezidanto,
Dankon pro la dividado de tiajn interesajn faktojn pri Esperantic Studies. Mi volas legi kaj learni plu pri tiu iniciato kaj mi bezonas ankauh lerni plu pri interlingvistiko.
Al mi shajnas tre bona ideo subteni tiajn iniciatojn.
Brakumojn,
Cleder
ŜatiŜati