La temo de nia 9-a renkonto estas:
“LA MUROJ”
PROTOKOLO
Alvenis antaũ nelonge peto pri membriĝo en nia klubo de la esperantisto Jean Bosco Malanda Lutete loĝanta en Kongo, Afriko.
Dum interŝanĝo de kelkaj mesaĝoj, li ŝajnas serioze interesita aliĝi ek de 2018 al nia klubo.
Niaj membroj estas invitataj kontakti la kandidaton al membriĝo, inviti lin viziti nian retejon kaj surbaze de tiu konatiĝo opinii pri la akcepto de lia peto.
Lia adreso estas jbmalandal@yahoo.fr
Oni invitas ankoraûfoje niajn membrojn komentarii la proponitajn temojn kaj doni vivsignon, esenca kondiĉo por konservi la frekvencon en la klubo.
Kelkaj niaj membroj estas tre aktivaj en facebook kaj alie, sed sisteme ignoras dedicxi kelkajn minutojn semajne por aperi en la retejo de la klubo.
Konsideru nian instigon ne kiel devigon sed kiel amikan konsideron de la rotariaj reguloj.
Estu viaj printempo(sude) kaj autunoj (norde) inter la plej belaj,
deziras Giuseppe
INFORMOJ DE LA SEKRETARIEJO
Mi petas vin urĝe komuniki,( povas esti ĉi tie en la retejo), ke vi ricevis (aŭ ne!!) la revuojn kaj la kuverton kun la identiga karto kaj la insigno de R.I.
La financan flankon zorgis provizore nia kolego João Otávio kaj en decembro ni komunikos la rezulton.
Mi atendas viajn respondojn plezure por ke nia Klubo funkciu ĉiam pli akurate kaj dinamike. Pro tio necesas, ke vi komprenu la moralan devigon skribi komentante la temon almenaŭ tri foje monate, krom aperi en la vidkonferenco, kiu okazos hodiaŭ en Brasilia je la 17ª horo kaj 22-a en Europo.
Ni sxatus konversacii kun Ileana kaj Malgosia kaj eble Davide.
Cxu ankau Georgo? Estus bela momento por tiuj kiuj ne konas sin persone.
Ni atendas vin.
Bonegan semajnon!
Ursula via sekretariino
MUROJ
Ludoviko Zamenhof abomenas murojn kaj obstinajn barojn al homara unuiĝo en sia poemo, ‘La Espero’. En unu strofo li verkas:
“Forte staras muroj de miljaroj
Inter la popoloj dividitaj;
Sed dissaltos la ostinaj baroj,
Per la sankta amo disbatitaj.”
Obstinaj baroj estas multspecaj, ĉu lingvaj, ĉu rasaj, ĉu seksaj, ĉu religiaj ĉu ideoligiaj. Tiuj baroj estas ofte nevideblaj. La videblaj baroj estas muroj.
Homaj civilizacioj ĉiam konstruis murojn. En la unua jarcento, la Romia imperiestro Hadriano konstruis kalkŝtonan muron en norda Anglio. Akademiuloj ankoraŭ debatas kion Adriano intencis per tiu barilo. Iuj sugestas ke li konstruis la muron por ekskludi de sia imperio la tiel nomataj sovaĝulojn, kiujn li malsukcesis konkeri, aŭ por kontroli komercon kaj enmigradon. Aliaj scivolas ĉu la muro havis neniun utilecon preter tute teatra esprimo de imperia potenco – spektaklo. Kalkita kaj blankigita, la muro estus brile blanka por mejloj sub la norda suno.
La Muro de Hadriano daŭrigis impresi longe post la gipso defalis grunden kaj la Romia Imperio cedis al tiu de la Brita. En 1754, la angla antikvaĵisto William Stukely fanfaronis ke la Muro de Hadriano estas superigata nur per la grandioza patriarko de homaj muroj, la Granda Muro de Ĉinio. Stukely skribis, “La Ĉina Muro faras konsiderindan figuron sur la terglobo, kaj povas esti spektita de la luno.” Oni devas admiri la konfidon de dekok-jarcenta sciencisto kiu priskribas la videblecon el spaco. Tamen, lia aserto estis kaj aŭdaca kaj kaj malĝusta: la Granda Muro de Ĉinio ne povas esti vidita de la luno. Sed tiu mito daŭras.
Daŭras ankaŭ la impulso por konstrui murojn. En la 1800-a, la Danlando reuzis antikvan muron de la Vikingoj kiel armea fortikaĵo en ilia milito kontraŭ la Prusoj. En la 1870, Argentino konstruis muron por protekti la provincon de Bonaero de la invado de la indiĝenaj popoloj Mapuche. Komence de la Dua Mondmilito, Francio konstruis konkretan baron laŭ ĝia limo kun Germanio por defendi kontraŭ germana atako kaj nomis ĝin la Linio ‘Maginot’. La francoj fortikigis ilian linion kun artilerio kaj kontraŭtankaj barikadoj, sed malsukcesis impresi la Hitleran armeon, kiu simple marŝis ĉirkaŭ ĝi. Poste, Orienta Germanio konstruis sian propran muron. Oni konstruis la Berlinan Muron en 1961, kiu dividis Orientan Germanion de Okcidenta Germanio por preskaŭ tridek jaroj.
Muroj ne nur devidas nin. Ili povas fari nin malsana. Ili povas peli nin al frenezo. En 1973, orientgermana psikiatro Dietfried Muller-Hegemann observis ke la Berlina Muro kaŭzis psikozo, skizofrenio, kaj fobioj en la orientgermanoj kiuj vivis en ĝia ombro. Ili suferis kolerego, deprimo, kaj alkoholismo – kaj estis pli verŝajna ke oni mortigos sin. La pli proksima al la fizika muro sia paciento vivis, des pli akutaj estis iliaj malordoj. La kuracisto donis la nomon ‘muro malsano’ al la aro de malordoj disvastiĝintaj proksime al la muro; depresio, angoro kaj ege alta tendenco al memmortigo. Li diris ke la sola kuraco estas la defalo de la Muro.
En 1990 ’emocia liberigo’ estis sentita je la novembra nokto kiam la muro fine falis. Miloj de ĝojegaj germanoj grimpis la ‘Muron’, ploris, kaj brakumis unu la alian sur la pinto de la konkreta barilo. Ili dispecigis la ‘Muron’ kun ĝoja emocio. La falo de la ‘Muro’ estis la ekvivalento de emocia obstrukcio forigita, la subpremitaj emocioj bobelis en la aeron kiel vezikoj.
La psika doloro kiun la Berlina Muro ekis kaj la humiliga fiasko de la Linio Maginot jarojn antaŭe, apenaŭ malkonvinkis la mondon de murkonstruistoj. Sudafriko konstruis 120-kilometran elektran barilon, nomita ‘la Serpento de Fajro’, laŭ ĝia limo kun Mozambiko en 1975 por malebligi ke la civila milito en Mozambiko transiri en Sudafrikon. La 3500 volta dratbarilo mortigis pli da homoj ol la Berlina Muro. Usono konstruitis konkretajn murojn en Bagdado kaj konstruas muron kontraŭ Meksiko. Donald Trump, Prezidanto de Usono volas fari pli grandan muron, la plej altan kaj la plej bonan en la mondo. Hindio konstruis murojn kontraŭ Pakistano kaj Bangladeŝo kaj en la disputata landlima regiono de Kaŝmiro. Muroj apartigas Nordan kaj Sudan Koreion kaj baras homoj el Zimbabvio el Bocvano. Izraelo konstruis murojn kontraŭ Egiptujo kaj la Palestinanoj. Muroj devidis homojn de homoj en Kipro kaj Belfast.Nun pli da muroj estas ekstarigitaj en Hungario kontraŭ la rifuĝintoj kiuj fuĝis de la civila milito en Sirio. Kiam finos?
Nu, la Zamenhofa amo estis ligita al la ‘interna ideo’ de Esperanto, al la filosofio de homaraneco. Tiu filosofio aŭguris ĉiujn ideojn ene de la Unuiĝinta Naciaro, UN, nome, la Deklaracio de Homaj Rajtoj. Sed vortoj estas nur vortoj sur papero forgesitaj, aŭ vortoj parolitaj en la aeron negravaj, se ili ne venas de koro ama, aŭ se oni aŭskultas ilin per oreloj ne amserĉaj.
La scio en la mondo pli ol sufiĉas por detrui la murojn kaj la obstinajn barojn inter la popoloj, por establi daŭran pacon inter homoj, kaj por trovi la harmonion por daŭripova ekzistado kun la natura medio. Kion vi kaj mi povas fari por efektivigi tiun eblon? Finfine, estas nia ESPERO kiu postulas ke ni agu por krei pli bonan mondon.
MUROJ
Tre interesa temo. Char de la malasamaj multspecaj muroj naskighis kaj naskighas surefego en la homaro. Kia suferego naskigis la muron de la lingvo, de la raso, de la religio, … ? Kiom da homoj la homaro entombigis pro tiuj malsamaj multspecaj muroj. La homaro estas viktimo de siaj propraj muroj.
Anstataù konstrui murojn kiuj ege multekostas, kial ne konstrui sancentrojn, lernejojn, domojn, … ? Char tiuj kiuj volas eniri alian landon tion faras pro manko de rimedoj por vivteni. Kiom da personoj forpasas pro manko de bazaj medikamentoj ? Kiom da junuloj estas nealfabetigitaj ?
Tiom da problemoj en la homaro kiuj postulas solvoj anstataù freneze elspezi monon por konstrui muroj che la limlandoj.
Vere freneza mondo.
ŜatiLiked by 1 persono
En nia lando, Brazilo, neniu fizika muroj estas konstruantaj inter razoj kaj popoloj, tamen, kaj bedaŭrinde, sekularaj sociaj bariloj estas evidentaj. La golfo inter tiuj, kiuj posedas ĉion, kaj tiuj, kiuj vivas de sia laboro, estas nesupereblaj. Lando de inmensa riĉeco kaj kontrastoj diktitaj de la ne-dissendo de enspezoj, kie la plej malriĉaj klasoj pagas impostojn unufoje, dufoje, cent fojojn sur la sama produkto aŭ servo, kie impostoj pagataj neniam revenas en formo de edukado, loĝado, sano aŭ sekureco. kie la bankoj, entreprenoj kaj farm-obienoj registras rekordajn profitojn, kie la impostoj de la riĉuloj estas pardonitaj, kie leĝoj kaj reguligoj estas strange malsamaj por la diversaj sociaj klasoj. La popularaj kanzonoj klare montras ĉi tiujn barojn kaj demandas, tiel, kiel en la konzono de Kazuza: “Brazilo, montru vian veran vizaĝon! Kiu pagas vin tiel, kiel ni restas en ĉi tiuj kondiĉoj? Kia estas via negoco? Kiu estas la nomo de via kompaniano?”
La plej riĉaj loĝas malantaŭ muroj en suburbaj areoj, aŭ en iliaj palacoj en Miamo, Parizo aŭ Londono, la Brazila aristokratio.
ŜatiŜati
Gratulojn al Wally por elekti tiun temon, kiu multe influis mian vivon.
Jes, mi naskiĝis en Berlin, Germanio, kaj konas la dramon de la homoj tie kun ĉiuj psikaj malsanoj, kiujn Wally, bone priskribas.
Nia familio vivis dise tra la urbo kaj “hazarde” mia propra familio vivis en la usona sektoro, dum la ĝemela fratino de mia patrino havis sian domon kaj familion en la rusa sektoro.
Ili NE RAJTIS komuniki. Kiam mortis mia avino en nia sektoro, ŝia filino en la rusa sektoro ne rajtis partopreni la funebran ceremonion, ĉar el la rusa parto la homoj klopdegis fuĝi, kaj se hazarde povis ricevi permeson ili ne plu reiris al tiu parto.Milionoj fuĝis el la orienta Germanio, ĉefe intelektuloj kaj do en novembro 1989 finfine la homoj detruis la Berlinan muron de 150 km dividante unu urbon.
Mia fratino loĝas en domo tre proksime de la antaŭa muro, kaj pafiloj de la rusaj soldatoj en turo, kiuj gardis daŭre la muron, estis direktitaj rekte al la kuireja fenestro de mia fratino.
Mi miregis kiam mi konstatis tion,dum mia vizitoj el Italio, sed ŝi diris, ke “jam alkutimiĝis al tia katastrofa minaco daŭra”.
Imagu do, kio signifis la falo de tiu muro por mia familio!!!!!!
Mi estas tre motivigata forigi ĉiuspecajn murojn….
Ursula
ŜatiŜati
Ni esperantistoj de pli ol jarcento batalas kontraũ la obstina muro inter la popoloj kaũzita de la lingvo-diferenco. Ni ankorãu ne sukcesis faligi tiun muron, sed almenaũ ni konsciigis la homojn pri kia tragedio reprezentas tiu muro.
La plej fama “fizika” muro, tiu de Berlino, kaũzis al mi malfacilaĵojn kiam periode mi veturis per aũtomobilo de Torino al Berlino por viziti miajn familianojn, traveturante la absurdajn limojn kreitaj de la homoj kaj precipe la muron de Berlino.
La homaro ne estas matura kaj anstataũ konstrui murojn de paco,
planas la starigon de muroj de malpaco en pluraj landoj.
Giuseppe
ŜatiŜati
Karaj,
mi volis eniri la vidkonferencon, sed la programo informis min, ke mia alirkodo estas malkorekta.
Mi denove provos, kaj se ne funkcias, mi ne dauxrigos.
Alfred
ŜatiŜati
Karaj,
Mi estas polino kaj certe vi de tempo al tempo legas informojn pri mia lando, kiu antau nelonge estis ekzemplo de pozitivaj shanghoj kaj nun, nun konstruas murojn … Chefe temas pri nevideblaj muroj inter homoj kreante ege malbonajn sentojn kiel malamon, malicon, koleron, timon, rasajn kaj naciajn fanatismojn, manko de toleremo …
Kun granda bedauro mi devas konstati, ke la vortoj de Ludoviko Zamenhof konstante estas aktualaj kaj homoj konstante konstruas murojn … Tamen ni devas esperi, ke finfine en la mondo estos paco kaj tial ni strebu esti bona ekzemplo por krei pli bonan mondon vivante lau la ideoj de Zamenhof kaj Harris.
Kore Malgosia
ŜatiLiked by 2 people
Vere la bariloj multobligxas, precipe la psikaj, kiuj malproksimas la homoj unu aliajn. Vidu ke nia eta grupeto kun nur 23 membrojn ne sukcesas kunveni sin cxiuj! Ni jam faris multaj fojoj: Kial???? Kial niaj geamikoj ne eniras – en siaj konfortaj hejmoj – en siaj komputiloj por skribi pri la semajnaj temoj, aux partopreni en la video-konferencoj ???????? Kial?
Ni estas samideanoj! Ni estas rotarianoj! Ni estas fidindaj! Ni estas amikoj! Kial ni ne sercxas nin???? Cxu ekzistas alian prioritaton, kaj poste, alian prioritaton, kaj poste alian prioritaton kaj poste alian prioritaton kiuj ne permesu ilin trovi ajn iun tempon por skribi en nia pagxaro aux partopreni de nia video konferenco unu fojo almenaux dum la tutaj monatoj?????????? Mi ne kredas, cxar la karaj samideanoj pagis la rotariajn kotizojn, deziris partopreni de nia Rotaria Klubo. Kion okazigas? Ni akordis fari kunvenon nur al la brazilaj rotariaj asocianoj (video konferenco), sed en la tago kaj horo akorditaj neniu cxeestis!!!!!
Kion okazigas? La komunumo bezonas niajn agojn . Sed se ni ne partoprenas, se ni ne agas, se ni ne cxeestas, se ni ne skribas, se ni ne estas solidara cxe sia komunumo, KION NI FARAS EN LA MONDO?
Ni estas en Rotary cxar sole ni estas nur malmultaj homoj sen rimedoj por sxangxi la realecon ne nia mondo. Sed kiam ni estas en Rotary kun pli da 1.200.000 rotarianoj kune ni ne revos sxangxi la mondon, sed, efektive ni sxangxos la mondon!!!
ŜatiLiked by 1 persono
Mi forte kontrauxstaras la muron proponitan de la usona prezidanto, inter nia lando kaj Meksiko. Ni cxiuj en usono devas vocxdoni por reprezentantoj, kiuj batalos kontraux gxi, kaj ni devas rezisti tiajn agojn kiel eble plej forte.
ŜatiLiked by 3 people