La temo de nia 10-a renkonto estas:
“Ni estas rotarianoj, ĉar……”
PROTOKOLO
La funkcioj de Direktoro de Protokolo en iu e-klubo, estas faciligitaj kompare al iu tradicia ĉeestanta klubo. Li ne devas zorgi por esti bona oratoro, ĉar lia interveno estas nur skribata; ne devas ordigi la kunven-salonon kaj difini la menuon de la manĝoj, ĉar niaj kunvenoj estas nur virtualaj kaj ĉiu manĝas en sia domo; li ne devas paroli el la tribuno, ĉar la tribuno ne ekzistas sed nur nia skriba retejo!
Sed en nia kazo, la Direktoro de Protokolo devas komuniki al la membroj pri vizitoj al nia e-klubo, pri kandidatoj al novaj membrecoj, pri interesaj eventoj en nia distrikto 4560, pri virtualaj vizitoj de estraranoj de la distrikto, admoni pri manko de sufiĉa partopreno ktp.
Kaj hodiaŭ mi havas por vi specialan informon, preskaŭ nekredeblan!
En nia klubo membras vera heroo de la Rotaria Amikaro de Motorciklistoj.
João Otavio Veiga, nia tre aktiva membro, veturis ir-revene preskaũ 2.000 kilometrojn, inter Poço de Caldas(Minas Gerais) kaj Goiânia, per sia potenca Yamaha motorciklo, por reprezenti nian klubon la vesperon de la 17-a oktobro, en la Parlamento de Ŝtato Goias dum la omaĝo al Fazenda-Escola Bona Espero pro ties 60 jaroj de asista kaj eduka aktiveco en la regiono de Alto Paraiso de Goiás.
Necesas mencii ke kvar estraranoj de Bona Espero estas rotarianoj de nia Klubo kaj kun João Otávio ni estis kvinope inter pli ol ducent gastoj de la solenaĵo.
Promotoro de la formala ŝtata rekono estas la ŝtata Deputito Santana Gomes, eksa lernanto de Bona Espero. Partoprenis deko da aliaj eksinfanoj, nun profesiuloj en la ĉefurbo de nia ŝtato Goiás. Vi trovas kelkajn fotojn de la evento en nia dosierujo!
INFORMOJ DE LA SEKRETARIEJO
Intertempe nia membro João Otávio mendis kaj forsendis al ĉiuj membroj la identigan karton, la insignon RI kaj la revuojn.
De la 23 membroj jam 15 ricevis kaj konfirmis la bonan alvenon. 8 ankoraŭ ne konfirmis, sed ni supozas ke ankaŭ ili ricevis la materialon.
Bonvole nepre informu min pri la alveno!
Mi deziras rekomendi al vi legi la revuojn por ke vi komencu senti vin pli rotariano. Mi esperas ke unu membro sin proponos por fari ĉiumonate resumon de la plej interesaj temoj de la revuo por publikigi en nia retejo! La samo validas por la 9 eksterlandanoj en nia Klubo, kiu legas la revuon THE ROTARIAN.
NOTU: En la sidejo de la fondaĵo Bill & Melinda Gates en Seattle okazos la 24-an de oktobro grande evento pri la Monda Tago de la lukto kontraŭ la poliomjelito. Legu pli sur pago 10 de la revuo!
Ankaŭ nia RADE grupo forte apogas la lukton kontraŭ tiu terura malsano per la eldono de libro pri PAŬL HARRIS, kies vendo estas destinata al la kampanjo POLIOPLUS.
“Ni estas rotarianoj, ĉar……”
Karaj rotarianoj,
Ĉiuj niaj 23 membroj aniĝis al la Klubo kaj samtempe en la tutmonda Organizo ROTARY pro la samaj motivoj. Se oni demandas vin nun, kion rotarianoj faras kaj kial ili faras, ĉiu el vi sentas sin devigata doni sian opinion. Gravas ke vi estu en via medio ambasadoro de la filozofio de ROTARY.
Rotary estas monde konata kiel grupo de personoj kun serioza reputacio, kiel spertaj profesiuloj, pretaj entusiasme kaj kompetente kunlabori por renkonti per sia persona investo plibonigajn solvojn ĉie en la mondo en solidara kunlaboro kun siaj amikaj klubanoj.
Ni devas ankoraŭ en nia Klubo krei tiun spiriton…
Vi ĉiuj nun disponas pri kelkaj revuoj de nia organizo, en kiuj vi povas legi pri la diverstipaj projektoj kaj servoj realigataj de la kluboj.
Ekzistas projektoj, kiuj kostas grandan kvanton da financaj kaj volontulaj rimedoj, dum aliaj nur bezonas servohorojn.
Bona ekzemplo estas la tradukoj kaj provlegadoj de la UNESKO Kuriero (Ileana, Malgosia kaj Alfred) aŭ la longa tradukado kiun nun realigas nia kara Cleder pri la ĉukpilko-projekto de Julio Calegari.
Ni atendas de Davide en Italio la tekstojn de lia libro pri “AKVO” tra la jarcentoj kaj nun. Kaj certe li trovos helpon de kelkaj el inter niaj klubanoj por skribi kontribuojn por la libro. Davide, ni atendas viajn sugestojn!!
Finante, sciu ke la estraro de la klubo, forte esperas povi kalkuli je via preteco honori sian kompromison ĉeesti aktive niajn renkontojn por sekve volontuli en projektoj, ĉar ne povas ekzisti respondecigaj projektoj sen la garantio de via aktiva partopreno.
Amikan brakumon de,
Ursula
Mi konatigxis kun Rotary kiam mi estis 20jaragxa, kaj ek de tiam mi spertis la spiriton de la Istitucio, kaj komencis vidi, pere de la projektoj, gxia konkreta helpo al la bono de la homaro. Kiam oni invitis min partopreni mian klubon en Cremona, mia naskigxurbo, mi fieris. Do, mi estas rotariano cxar mi kredas en la idealoj de Rotary kaj certas pri gxia realigado.
Rilate al la libro pri akvo, estas por mi tiu cxi periodo terura, plenplena de laboro, sed mi tute ne forgesis la afero: plej baldfaux, kiam mi “reakiros mian vivon”, mi reprenos la projekton kaj komencos secxi la helpon de cxiuj!
Fortegan brakumon kaj elkorajn salutojn el Italio,
Davide
ŜatiŜati
MI ESTAS ROTARIANO ĈAR…….
Pri Rotary, mi ricevis kelkajn informojn kiam mi loĝis en Italio, sed niaj italaj samideanoj rotarianoj, neniam varbis aũ invitis esperantistojn aliĝi al Rotary.
Nur kiam mi loĝis en Brazilo, mi eksciis pri la ekzisto de Rotary Klubo en la urbeto Alto Paraiso kaj konsciis pri la graveco de tiu organizaĵo, kies agado kongruis kun mia volontula laboro en Bona Espero. Ricevinte inviton, dum la jaro 2000 mi fariĝis aktiva rotariano en regiono, kiu bezonis ĉiaspecajn intervenojn de Rotary por solvi urĝajn problemoj en tiu tre bezonata komunumo.
En la praktiko mi povis kontraũstari la stereotipan imagon ke Rotary temas pri bonstataj burĝuloj, kiuj kunvenas por tagmanĝi en luksaj restoracioj, En Alto Paraiso ne ekzistis luksaj restoracioj kaj ni starigis la kutimon tagmanĝi hejme kaj dediĉi ĉiujn niajn fortojn por plani kaj realigi humanismajn projektojn., KIUJ ANKORAU NUN PROFITIGAS MULTAJN HOMOJN EN NECESO.
ŜatiLiked by 1 persono
Karaj,
mi marde denove volis partopreni la vidkonferencon, sed ne povis aligxi. La ligilo kaj la alirkodo evidente ne plu funkcias, almenaux ne de mia komputilo.
Cxu iu partoprenis la vidkonferencojn de la 17a kaj la 24a de oktobro? Se jes, bonvolu informi min pri la aliro. Dankon.
Rimarko al la retpagxo: Dekstre aperis la dato de la venonta vidkonferenco. Dum pli ol unu montato tie aperas la dato de jam pasintaj vidkonferencoj. Nepras denove meti la daton de la venonta vidkonferenco.
Gazeto: Mi ne ricevis gazeton.
Korajn salutojn
Alfred
ŜatiLiked by 1 persono
Saluton, Alfred, rilate la vidkonferencon mi informas vin, ke Wally acxetis novan programon en ZOOM kun la nova mnumero 67 05 62 142 kaj nun ni atendas ke Roberto publikigu tiun novan numeron.
Ni parolis tre bone la 24an, sed je alia horo.
Ileana partoprenis kaj diris ke cxe sxi jam estis 23 h, cxar Wally markis en Brasilia 19 h pro la nova somera tempo cxe ni. Krome Wally pagis por ke ni povu paroli dum 2 horoj!
Mi tre esperas ke la afero kreos la neesan tradicion. Por brazilanoj li volas proponi ankau dimancxon en Brasilia 17-a horo aldone al la marda sesio.
ŜatiŜati
Saluton Ursula,
Mi provis ĉeesti la videokonferencon de la 31-a de oktobro sed ne sukcesis. Ĉu ĝi okazis mardon je la 15-a horo (la 18-a horo ĉe ni en Belgio) ? Kiam okazos la venonta videokonferenco ?
Elkore.
Jozefo
ŜatiŜati
Saluton!
Mi legis vian retpaĝon kaj ĝojas ke via klubo prosperas.
Amike
Leif Nordenstorm, Svedio
ŜatiŜati
Saluton al ĉiuj,
laŭ miaj ebloj mi komencis legi iom pli pri esti rotariano.
Ĉiuj celoj proponitaj de Roatary Internacinal allogas al mi, ĉefe agi por plibonigi la mondon, mi pensas ke tio estas la plej forta kialo kiu kondukis min al rotarianiĝis.
Profitan semajnon al ĉiuj.
ŜatiŜati
Kara Joacir,
mi legis vian motivigon por esti rotariano kaj gratulas vin ĉar vi esprimis la ĝustan esencon de Rotary. Mi esperas ke vi aperu plej ofte en nia paĝo ĉar ni devas iom post iom fortikigi nian klubon cele al statigo de utilaj projektoj.
Korajn kaj rotariajn salutojn
Giuseppe
ŜatiLiked by 1 persono
Saluton kara Ursula,
Saluton al ĉiuj membroj de la klubo,
Mi gratulas Ursula kaj Giuseppe pro ilia sukcesa projekto « Bona Espero » kaj ĝojas pro la ŝtata rekono de tia aktiveco. Ni havas brazilanon en nia klubo kaj mi deziras montri al li portugalan tekston aŭ videon pri tiu ceremonio. Ĉu vi povas sendi ĝin al mi ?
En mia nuna kutima klubo ni organizis « artistikan vespermanĝon » dum kiu ni eksponis kaj lotumis artistaĵojn (pentraĵojn, fotojn, skulptaĵojn …. ktp). Vi povos vidi la fotojn sur http://www.niset.be . Ni dediĉos la profiton por almozdonoj.
Pri poliomjelito oni ĵus testis novan vakcinon en la universitato de Antwerpen (Belgio) helpe de la Bill Gates Foundation. La aktuala viruso lasas en la fekaĵojn kelkajn mildigitajn virusojn, kiuj povus eble krei transformitajn virusojn. La nova vakcino devus malpermesi la ekziston de mildigitaj virusoj en la fekaĵoj. (http://www.flanderstoday.eu/innovation/gates-foundation-funds-uantwerp-research-eradicate-polio). Konkludo la lukto kontraŭ poliomjelito ne ankoraŭ finiĝis.
Mi bondeziras sukceson al via klubo, kiu povus esti ligilon inter rotarianoj dissemitaj ne nur en Brazilo sed en la mondo (… kiel Malgosia kaj aliaj … mi ne konas la membroj de la klubo … ĉu ekzistas listo ?).
Plej amike.
Jozefo
ŜatiLiked by 1 persono
Antaù komenti la temon baldaù, mi deziras al vi chiuj felichan novan semajnon.
ŜatiLiked by 1 persono